- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La historio pri kiel latinamerikaj intelektuloj trovis konsolon en la komunisma Prago

Kategorioj: Latinameriko, Orienta kaj Centra Eŭropo, Argentino, Brazilo, Ĉeĥio, Ĉilio, Kolombio, Kubo, Meksiko, Slovakio, Arto kaj kulturo, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, En- kaj elmigrado, Historio, Internaciaj rilatoj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Lingvo, Literaturo, Politiko, Rifuĝintoj, Vojaĝo

Brazila verkisto Jorge Amado kaj lia filo (kvara de maldekstre), ĉeĥa ĵurnalisto kaj dramaturgo Jan Drda [1] (la unua maldekstre), en Dobříš, ĉeĥa kastelo [2], kiu servis kiel rezidejo por ĉeĥaj kaj internaciaj verkistoj, en 1950. Foto el la arĥivo de Paloma Amado, uzata kun permeso.

Antaŭ KOVIM-19 Prago [3] estis vizitata ĉiutage de milionoj da turistoj, serĉantaj ĉipan [4] bieron kaj impresan arkitekturon [5]. En la 1950-aj jaroj la ĉefurbo de la tiama Ĉeĥoslovakio [6] altiradis vere malsaman amason da vojaĝantoj: maldekstrajn intelektulojn de la tuta mondo, dezirantajn vidi kio estas la vivo ĉe socialismo.

Multaj el tiuj politikaj turistoj venis el Latinameriko kaj inkluzivis literaturajn gigantojn kiel Jorge Amado [7] and Gabriel García Márquez [8]. Por longe forgesita, tiu ĉi historio estas nun poiomete remalkovrata kaj rekonsiderata en Ĉeĥio [9].

Dum la Malvarma milito [10] daŭris, Okcidento kaj Sovetunio [11] engaĝiĝis en intensaj propagandaj klopodoj por montri superecon de siaj politikaj kaj socio-ekonomiaj sistemoj, kutime celante homojn en Azio, Afriko, Mezoriento kaj Latinameriko. Kaj ambaŭ flankoj konsideris arton kiel unu el la efikaj manieroj sendi tiun ĉi mesaĝon.

En Sovetunio, la Tutlanda Societo de Kulturaj Ligoj kun Eksterlando [12] aŭ VOKS, laŭ sia mallongigo en la rusa, havis taskon inviti publikajn intelektulojn kaj verkistojn el la tuta mondo ne nur al Sovetunio, sed ankaŭ al aliaj socialismaj landoj kaj kuraĝigi ilin verki pri ili.

Ĉeĥoslovakio, nacio aliĝinta al la Orienta Bloko [13] en 1948 post kiam ĝia komunista partio aranĝis ŝtatrenverson [14] [en], estis unu el la celitaj lokoj. Krom Jorge Amado kaj Gabriel García Márquez, la lando akceptis verkistojn el Argentino (Raúl González Tuñón), Brazilo (Graciliano Ramos), Ĉilio (Ricardo Latcham, Pablo Neruda [15]), Kubo (Nicolás Guillén [16]), kaj Meksiko (Efraín Huerta, Luis Suárez). Iuj vojaĝis solaj, aliaj kadre de delegacioj.

Tiel Prago iĝis kultura maldekstra renkontiĝejo tiutempe, kolektante komencantajn kaj maturajn maldekstrajn verkistojn, kiel la turka Nazım Hikmet [17] kaj la sovetia Ilja Ehrenburg [18].

Pablo Neruda fakte eble eĉ prenis sian plumnomon de la ĉeĥa verkisto de la 19-a jarcento, poeto kaj ĵurnalisto Jan Neruda [19] (la ĉilia poeto naskiĝis kiel Ricardo Eliécer Neftalí Reyes Basoalto). Li neniam agnoskis tion, sed fotoj de li promenanta laŭ strato de Neruda en Prago aŭ pozanta antaŭ restoracioj kaj bierejoj nomitaj “Neruda” donas firman bazon por tiuj spekulacioj.

Michal Zourek, foto uzata kun permeso.

Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] interparolis kun Michal Zourek, ĉeĥa esploristo, fokusiĝinta sur la rilatoj inter Orienta Bloko kaj Latinameriko. Zourek, aperiginta en 2018 la libron “Československo očima latinskoamerických intelektuálů 1947-1959” (“Ĉeĥoslovakio per la okuloj de latinamerikaj intelektuloj de 1947 ĝis 1959″, eldonitan ankaŭ hispane), klarigas kio motivis tiujn intelektulojn akcepti tiajn invitojn:

V Latinské Americe existovala celá řada autoritářských režimů, které pod záminkou potlačit levicovou subverzi masivně potlačovaly lidská práva. Proto latinskoameričtí umělci sympatizující s komunistickou ideologií dostávali z východní Evropy jistou materiální a morální podporu. Pokud jde o svědectví z těchto cest, tak texty ze čtyřicátých a padesátých let jsou obecně plné entusiasmu. Je videt, že na intelektuály z rozvojových zemí musely některé aspekty udělat velký dojem. Zejména pak kultura. Zmínky o vysoké kvalitě divadelních představení, zázemí škol a knihoven, jakož i velká sečtělost obyvatel, se v textech často opakují.

Ekzistis serio da aŭtoritatismaj reĝimoj en Latinameriko, kiuj amase rompadis homajn rajtojn [20], reference al la neceso subpremi maldekstrajn subfosajn fortojn. Tio klarigas kial latinamerikaj artistoj favoraj al komunisma ideologio povis ricevi materialan kaj moralan subtenojn el Orienta Eŭropo. Rigardante la rememorojn pri iliaj vojaĝoj, la tekstojn verkitajn en la 1940-aj kaj 1950-aj, ni vidas ke ili kutime plenas je entuziasmo. Kompreneble certaj trajtoj [de socialismaj socioj] grave impresis tiujn intelektulojn, venintajn el evolulandoj [21], speciale la stato de la kultura sfero en Orienta Eŭropo. Estas multaj mencioj pri la alta kvalito de teatraj dramoj, lerneja infrastrukturo kaj publikaj librejoj, kaj la alta nivelo de popola edukado.

Zourek klarigas kiel Prago kaj Moskvo iĝis sekura loko por tiuj intelektuloj, ebligante al ili kontakti kaj renkonti unu la alian. “Tio estis ne malofta afero, ke famaj intelektuloj el Latinameriko renkontiĝis unuafoje en Orienta Eŭropo” li diras. “En iliaj patrujoj tio ne eblis, ĉar la lokaj aŭtoritatismaj kaj kontraŭkomunismaj registaroj simple malebligus tion.”

Zourek diras ke Orienta Eŭropo ludis ŝlosilan rolon por la latinamerika literaturo — se ne la internacia komunista movado, eble la mirinda generacio de la verkistoj de la 1960-aj jaroj ne estus tiom influa, inkluzive en Okcidento. “La verkoj de engaĝitaj aŭtoroj venis en enorma eldonkvanto [en la ĉeĥa, pola aŭ rusa], oble pli abunde ol en iliaj denaskaj lingvoj kaj ĉio ĉi okazis danke al la Fera Kurteno [22]” diris li.

Busto de Pablo Neruda en la centro de Prago. Foto de Kenyh el Wikipedia [23], uzita surbaze de licenco CC BY-SA 3.0 [24].

Lando de abundo?

Vizitante Pragon aŭ aliajn lokojn en Ĉeĥoslovakio, maldekstraj intelektuloj, plejparte viroj, estis traktataj kiel VIP [25]-oj: Ili povis gasti en luksaj hoteloj, iliaj elspezoj estis pagataj, ili havis aliron al dulingvaj ĉiĉeronoj, ricevis honorariojn pro siaj verkoj kaj iliaj verkoj estis tradukataj al la ĉeĥa [26]slovaka [27].

Tiuj, kiuj ricevis verkistajn restadpermesojn, povis resti por longa tempo, speciale en la kastelo Dobříš [2], rezidejo de la Unio de Ĉeĥoslovakaj Verkistoj de la 1940-aj ĝis la 1990-aj. Iuj restis eĉ pli longe, ricevinte politikan azilon.

Kiel klarigas Zourek:

Byly jim placeny cestovní výdaje a během pečlivě naplánovaného programu jim byl prezentován značně idealizovaný obraz místního života. Hosté na oplátku po návratu šířili pozitivní dojmy prostřednictvím cestopisů, článků a přednášek. Fenomén “politického turismu” byl důležitou součástí sovětské propagandy. Jednalo se o dlouhodobě plánovanou strategii, jejíž počátky můžeme hledat záhy po říjnové revoluci. Důležitou úlohu v ní sehráli právě intelektuálové, které Sovětský svaz toužil získat na svou stranu a následně je využít v ideologické bitvě.

Iliaj vojaĝelspezoj estis pagitaj kaj dum iliaj zorgeme preparitaj vojaĝprogramoj ili povis vidi nur la plej idealajn partojn de la loka vivo. Responde al tio la eksterlandaj gastoj povis disvastigi siajn pozitivajn impresojn per vojaĝrakontoj, artikoloj kaj konferencoj. Tiu fenomeno de “politika turismo” estis ŝlosila komponanto de sovetia propagando, bone planita strategio kiu aperis tuj post la rusa revolucio en 1917. Ĉefa rolo estis destinita por intelektuloj, kiujn Sovetunio deziris havi ĉe sia flanko por poste uzi ilin en sia ideologia lukto kontraŭ Okcidento.

Jorge Amado (maldekstre) kaj Nicolás Guillén (dekstre) survoje al Ĉinio, ĉe fervoja stacio en USSR. Januaro 1952. Foto el la arĥivo de Paloma Amado, uzata kun permeso.

Interesa escepto en tiu idealigita perceptado kaj priskribado estis Gabriel García Márquez, kolombia laŭreato de la Nobel-premio pri literaturo [28], vizitinta Orientan Germanion, Ĉeĥoslovakion, Pollandon, Hungarion kaj USSR en 1955 kaj 1957. Li faris tion parte memstare kaj ricevinte oficialan inviton, li trovis eblecon eviti la oficialan programon por esplori ĉion memstare. Li prezentis oble pli nuancoplenan priskribon en sia libro “De viaje por Europa del Este [29]” [es] (Vojaĝo tra Orienta Eŭropo).

La unua ĉapitro de la libro priskribas Orientan Germanion per malflataj vortoj kiel ekzemple en tiu ĉi sceno, kiam Márquez eniris restoracion por matenmanĝo: “Tio kion homoj havis por matenmanĝo, povus esti ekvivalento de kompleta plado en la resto de [Okcidenta] Eŭropo kaj povus esti oble pli ĉipa. Sed tiuj homoj aspektis detruitaj kaj amaraj kaj manĝis enormajn porciojn de viando kaj frititaj ovoj sen iu ajn ĝojo.” En alia ĉapitro pri Moskvo, li skribas pri la tabuita temo de la kulto de personeco de Stalin, citante sian rusan ĉiĉeronon, kiu diris: “Se Stalin plu vivus [li mortis en 1953], ni havus la Trian mondmiliton. Stalin estis la plej sangavida, la plej malica kaj plej memama figuro en la rusa historio.”

Gabriel García Márquez (la unua de maldekstre) sur la Ruĝa placo en Moskvo en aŭgusto 1957. Foto el la arĥivo de Michal Zourek, uzata kun permeso.

Por ĉeĥoj, remalkovrita heredaĵo

En Ĉeĥoslovakio komunismo finiĝis en la aŭtuno de 1989 kaj en la sukcedintaj ŝtatoj Slovakio kaj Ĉeĥio la socialisma pasinteco kutime estas konsiderata kiel morna periodo de rompo de homaj rajtoj, vojaĝlimigoj kaj trudita obeado al Moskvo.

Tia vidpunkto kolorigas aliron de ĉeĥaj kaj slovakaj historiistoj al la maldekstraj intelektuloj, vizitintaj ilian landon dum tiu tempo. Kiel rimarkigas Zourek, studinta en Ĉeĥio kaj Argentino:

Během mých univerzitních studií jsem sice zaslechl zmínky, že v Československu pobýval Pablo Neruda či Jorge Amado, ale neměl jsem představu, že se jednalo o fenomén tak výrazný. Jinými slovy, že intenzivní kontakty mezi oběma regiony existovaly již před kubánskou revolucí. Roli zde možná hraje určitý despekt k těmto autorům. Mnozí na ně nahlížejí jako na idealisty či užitečné idioty, kteří svou návštěvou vyjádřili sounáležitost s režimem, který se neštítil násilí a perzekucí. Celá problematika je ale mnohem komplexnější. 

Dum mia studado en universitato mi aŭdis kelkajn menciojn pri Pablo Neruda kaj Jorge Amado, kiuj pasigis tempon en Ĉeĥoslovakio, sed mi ne imagis ke tio estis tiom profunda fenomeno, ke ambaŭ regionoj havis tiajn kontaktojn eĉ antaŭ la Kuba revolucio [1959]. Tio okazis eble pro la malestimo, kun kiu tiuj aŭtoroj estas nun traktataj [en Ĉeĥio kaj Slovakio]: multaj konsideras ilin idealistoj aŭ utilaj idiotoj, kiuj per siaj vizitoj subtenis reĝimojn engaĝitajn je perforto kaj persekutado. La problemo estas kompreneble oble pli komplika ol tio.

Dum tiuj aŭtoroj delonge estas omaĝataj en siaj patrujoj en Latinameriko, ilia heredaĵo estas nur nun reaperanta en la ĉeĥa historia diskurso. Vojaĝnoticoj de Marquez estis tradukitaj al la ĉeĥa unuan fojon en 2018 [sub la titolo] “Devadesát dnů za železnou oponou [30]” [Naŭdek Tagoj Malantaŭ la Fera Kurteno], dum la aliaj restas grandparte nekonataj.

Zourek kundividas sian personan sperton por klarigi, kial la procezo de retaksado estas tiom defia:

Krátce po střední škole jsem navštívil Chile, kde univerzita byla plná sovětských vlajek, portrétů Lenina, v knihkupectví se prodávala díla Marxe a Engelse. Myslel jsem si, že ta ideologie je mrtvá, nechápal jsem, jak někdo může obdivovat zločinnou ideologii, která omezovala svobodu slova, bránila lidem studovat, realizovat sny. Tento antagonistický postoj obou regionů ke komunismu je primárně dán zcela odlišnou historickou zkušeností. Proto se domnívám, že při hodnocení komunismu je třeba se oprostit od rodinné anamnézy, která mnohdy brání vidět tento transnacionální fenomén v jeho mnohobarevnosti. Tento přístup mi bohužel stále u mnoha českých historiků chybí. Myslím, že není náhodné, že politika komunistického Československa ve třetím světě se těší většímu zájmu v zahraničí nežli mezi českými badateli. Teprve v posledních letech se to začíná měnit a myslím, že to do určité míry souvisí s postupným vystřízlivěním české společnosti z antikomunismu. Věřím, že v následujících letech vznikne řada prací, které poukážou na to, že komunistické Československo dělalo v rozvojovém světe obdivuhodné věci, na které se nepodařilo po roce 1989 úspěšně navázat. Například na poli kultury.

Baldaŭ post fini mezlernejon mi vizitis Ĉilion, kie la universitato estis plena je sovetiaj flagoj, portretoj de Lenin, kie librovendejoj proponis la verkojn de Marks [31] kaj Engels [32]. Mi pensis ke ideologio estas jam morta kaj ne povis kompreni kiel iu ajn povas admiri kriman ideologion, kiu limigis esprimliberecon, malebligis al homoj studentiĝi, realigi siajn revojn. Tiu antagonisma pozicio de la du regionoj rilate komunismon ekzistas ĉefe danke al vere malsama historia sperto. Pro tio mi opinias ke ni devas taksi komunismon, ni devas separi nin mem de niaj familiaj sperto kaj historio, kiuj ofte malebligas al ni vidi la transnacian fenomenon en ĝia plena diverseco.

Malfeliĉe malasociiĝo ankoraŭ ne okazas al multaj ĉeĥaj historiistoj. Mi pensas ke ne estas surprize, ke homoj en la evolulandoj [21] estas pli interesitaj pri la politiko de la komunisma Ĉeĥoslovakio ol pri siaj samtempuloj en Ĉeĥio. Tio komencas ŝanĝiĝi iom en la lastaj jaroj kaj mi opinias ke tio okazas danke al la laŭgrada retaksado de la komunisma periodo fare de la ĉeĥa socio. Mi kredas ke en la venontaj jaroj ni vidos pliajn seriojn da verkoj, montrantaj ke la komunisma Ĉeĥoslovakio faris rimarkindajn aferojn en la evoluonta mondo, kiuj estis plejparte forlasitaj post 1989, ekzemple en la kultura sfero.