Altamira: la Amazonia urbo, suferanta pro arbaraj incendioj, prizona perforto kaj kontraŭindiĝenaj minacoj

La urbo Altamira, en la norda regiono de Brazilo, troviĝas en la koro de la Amazonio. Bildo: Pablo Albarenga/Mídia Ninja, CC BY-NC-SA 2.0

Altamira, urbo en la koro de brazila Amazona arbaro, estas la plej granda en la lando [pt] laŭ areo kaj la tria plej granda [pt] en la mondo. Ĝi estas pli vasta ol Portugalio, SvislandoIslando, malgraŭ loĝantaro je nur 114 000. En 2019 Altamira aperis en ĉeftitoloj de la internacia gazetaro sekve de raportaĵoj pri arbaraj incendioj: ĝi okupis la duan lokon [en] inter urboj de Brazilo laŭ la nombro de punktoj de arbara brulego en 2019. Sed tio estas ne la sola defio, alfrontata de tiu ĉi urbo.

En la lastaj jaroj Altamira vidis eksalton en minacoj al indiĝenaj teritorioj kaj en prizona kaj urba perfortoj. La 29-an de julio, 58 homoj estis buĉitaj [pt] en malliberejo sekve de interna disputo inter malliberuloj; 16 homoj estis senkapigitaj. Multaj el ili ankoraŭ atendis juĝon. Aliaj kvar malliberuloj estis murditaj ene de ŝtata aŭto, kiu estis translokanta ilin al alia instalaĵo post la masakro. Tio estis la dua plej granda amasbuĉado en la historio de brazilaj malliberejoj, post la masakro en Carandiru en 1992 [pt], kiam 111 homoj estis murditaj.

En la komenco de septembro Global Voices parolis kun patro Romildo, sacerdoto, respondeca pri la filio de Catholic Prison Pastoral [Katolika Prizona Pastra Prizorgado] en Altamira. Li diris, ke pluraj familioj ankoraŭ atendas identigon de eble murditaj parencoj.

La loĝantaro de malliberejoj en Altamira, li diris, duobliĝis en lastaj jaroj. Dum antaŭe tiaj disputoj estis limigitaj al lokaj bandoj, nun en la urbo estas novaj kaj pli grandaj ludantoj, tiaj kiel Comando Vermelho [pt: Ruĝa komando), la ĉefa krima grupo el Rio-de-Ĵanejro, kaj PCC [pt: Unua komando de la ĉefurbo] el San-Paŭlo, la plej granda krima organizaĵo en Brazilo. Li diras:

Altamira virou um cenário de guerra. Todos os finais de semana nos deparamos com assassinatos, com furtos. A cidade foi ficando desordenada. Em detrimento a isso, percebemos que a população carcerária foi inchando. Tínhamos um presídio que não comportava o número de presos e foi aumentando.

Altamira fariĝis scenejo de milito. Ĉiun semajnfinon ni renkontas murdojn, ŝtelojn. La urbo estas en malorda situacio. Krome, ni komprenis, ke la mallibereja loĝantaro kreskis. Nia malliberejo jam havis tro grandan nombron de kaptitoj kaj malgraŭ tio la nombro de kaptitoj kreskis.

Romildo naskiĝis 46 kilometrojn for de Altamira kaj transloĝiĝis al la urbo adoleskaĝe por studi. Nun li laboras en agroekologia [Ndlt: en klara kontrasto kun la konvencia agrikulturo, en agroekologio oni produktas manĝaĵon laŭ vere daŭrigebla maniero: loke produktita sen difekti la naturan medion kaj kun respekto al la rajtoj, scioj kaj bezonoj de la homoj, kiuj produktas ĝin] komunumo kaj regule frekventas la urban malliberejon. Kiel diras multaj homoj en Altamira, multaj el la nunaj problemoj radikas en la konstruo de la akvobaraĵo Belo Monte [en], hidroelektrejo kiu kostis 7,3 miliardojn da USD, solene lanĉita en 2016 ĉe la rivero Ŝinguo.

La esploroj por konstrui akvobaraĵon en la regiono datas de la 1970-aj, sed nur en 2011, dum la regado de la maldekstra Partio de la Laboristoj, komenciĝis la konstruado. La registaro motivis la kreadon de la akvobaraĵo kiel rimedon por certigi energian sekurecon de Brazilo kadre de kreskanta postulado de elektro en la lando.

Romildo rememoras:

Do dia para a noite, [a população cresceu]. Isso se deu por conta do empreendimento de Belo Monte, a construção da hidrelétrica que trouxe muitas pessoas, e a cidade inchou. Tínhamos uma infraestrutura que mais ou menos já era deficiente, não comportava as demandas da cidade, e com a construção isso piorou.

Tivemos na cidade de Altamira pessoas que vieram com um trabalho certo, mas também muitos aventureiros, pessoas que foram na esperança de encontrar trabalho e se depararam com dificuldades, especialmente, para achar aluguel. Os preços subiram. Quando se tem um empreendimento do tamanho de Belo Monte, a criminalidade também aumentou.

La loĝantaro kreskis de unu tago al alia. Ĉi tio okazis ĉar la entrepreno Belo Monte kiu konstruis la hidroelektran akvobaraĵon venigis multajn homojn, tiele kreskigante la urbon. Nia infrastrukturo jam estis pli aŭ malpli manka, ne kontentiganta la postulojn de la urbo, kaj kun la konstruado tio malboniĝis.

En Altamira aperis homoj, kiuj venis por certa laboro, sed ankaŭ multe da aventuristoj, kiuj estis motivataj pro la espero trovi laboron, sed renkontis malfacilaĵojn, precipe por trovi loĝejon. Luprezoj altiĝis. Kun entrepreno de tia grandeco, kiel Belo Monte, ankaŭ krimeco pligrandiĝis.

Komence de la 2000-aj la ofteco de mortigoj en Altamira [pt] estis 11,3 murdoj per 100 000 loĝantoj. En 2017 ĝi estis 135,5. Ĝi superas la oftecon de mortigoj en Honduro [pt], kiu havis la plej altan gradon de mortigoj en la mondo tiun jaron, laŭ UN. La plej lasta Atlaso de Perforto [pt], ĉiujara brazila studaĵo pri publika sekureco, indikas la urbon kiel la duan plej perfortan urbon en Brazilo.

Indiĝenoj plej suferis pro la konstruo de la baraĵo Belo Monte. En septembro la Brazila Federala Polico malkovris 15000-hektarajn senarbarigitajn areojn ene de oficiale destinitaj Indiĝenaj Teroj en Altamira. En aŭgusto estroj de Xikrin diris, ke ili ricevis minacojn de armita bando, nombranta tricent membrojn, kiu estis konstuanta domojn sur ilia tero.

En 2014 Eliane Brum [pt], premiita brazila ĵurnalistino, raportanta pri la konstruado dum jaroj, intervjuis [pt] brazilan prokuroron Thais Santi, kiu laboras en Altamira. Santi diris, ke ŝi vidis, kiel komunumoj disiĝas pro la konstruado de la baraĵo, kun drasta altiĝo de alkoholismo kaj rasismaj incidentoj. Santi nomis la situacion en la regiono “indiĝena etnocido”:

Encontrei aqui a continuação do que eu estudei no meu mestrado a partir da (filósofa alemã) Hannah Arendt. Belo Monte é o caso perfeito para se estudar o mundo em que tudo é possível. A Hannah Arendt lia os estados totalitários. Ela lia o mundo do genocídio judeu. E eu acho que é possível ler Belo Monte da mesma maneira.

Mi trovis ĉi tie la daŭrigon de tio, kion mi studis dum mia magistreco pri Hannah Arendt (germana filozofo). Belo Monte estas la perfekta kazo por studi la mondon, kie ĉio eblas. Hannah Arendt esploris la totalismajn ŝtatojn. Ŝi esploris la mondon de juda genocido. Kaj mi pensas, Belo Monte estas pritraktebla sammaniere.

Amazoniaj incendioj

La amazoniaj incendioj, kiuj furoris en la tutmonda gazetaro en aŭgusto, ŝajnas esti kaŭzitaj de homoj, kaj eble de krimuloj. Loka ĵurnalisto Adecio Piram raportis, ke kamparanoj organizis “fajran tagon” en la subŝtato Parao la 10-an de aŭgusto, dum kiu ili ekbruligis areon laŭlonge de federacia vojo. La revuo Globo Rural poste raportis pri la kazo:

La ĵurnalisto Adecio Piram diris:

Já se sabe que mais de 70 pessoas – de Altamira e Novo Progresso —  entre sindicalistas, produtores rurais, comerciantes e grileiros, combinaram através de um grupo de WhatsApp incendiar as margens da BR-163, rodovia que liga essa região do Pará aos portos fluviais do Rio Tapajós e ao Estado de Mato Grosso. A intenção deles era mostrar ao presidente Jair Bolsonaro que apoiam suas ideias de “afrouxar” a fiscalização do Ibama e quem sabe conseguir o perdão das multas pelas infrações cometidas ao Meio Ambiente.

Oni scias, ke pli ol 70 homoj – el Altamira kaj [la urbo] de Novo Progresso – inter ili sindikatanoj, kamparanoj, komercistoj kaj terkaptistoj, interkonsentis pere de WhatsApp por ekbruligi la randojn de la aŭtovojo BR-163, kiu ligas la subŝtaton Parao kun havenoj de la rivero Tapajozo (Rio Tapajós) kaj kun la subŝtato Mato-Groso. Ilia intenco estis montri al prezidento Jair Bolsonaro, ke ili subtenas liajn ideojn pri “malfunkciigo” de inspektoj fare de IBAMA [pt: brazila naturmedia reguliga instanco] kaj eble ricevos pardonon pro pasintaj naturmediaj monpunoj.

Parolante kun la Rio-de-Ĵanejra taggazeto O Globo, Rodolfo Salm, profesoro ĉe la Federacia Universitato de Pará (UFPA), diris:

A verdadeira época das queimadas em Altamira não começou. A situação se torna dramática em outubro, novembro. Neste ano, a coisa vai chegar num nível apocalíptico.

La efektiva incendia sezono en Altamira ankoraŭ ne komenciĝis. La situacio fariĝas pli drama en oktobro, novembro. En ĉi tiu jaro ĝi kreskos ĝis apokalipsa nivelo.

Debora Alvares, raportisto de The Huffington Post en Brazilo, skribis pri renkontiĝo, kiun ŝi havis kun lokaj hakistoj, kiuj minacis ŝin. Ŝi diras:

Esse clima tenso no ar, misturado à fuligem, não parece ser exceção. Diferentes fontes em Altamira me relataram um recente ataque a carros do Ibama, instituto de meio ambiente, quando correu a notícia de que haveria mais inspeções nessa área ao norte de Altamira. Até uma ponte teria sido destruída por madeireiros.

Um dos problemas relatados por um fiscal do Ibama que entrevistei é o próprio acesso na região amazônica. Os trechos longos de estrada de terra na BR-230 dificultam chegar às áreas de mata onde ocorrem incêndios.

Ĉi tiu streĉo en la aero, miksita kun fulgo, ne ŝajnas escepto. Malsamaj fontoj en Altamira rakontis al mi pri lastatempa atako al aŭtoj de IBAMA, naturmedia instituto, post kiam novaĵoj pri venontaj inspektadoj en la areo cirkulis. Eĉ ponto estis supozeble detruita de la hakistoj.

Unu el la problemoj raportitaj de agento de IBAMA kiun mi intervjuis, estis aliro ene de la Amazono-regiono. Longaj malpuraĵoj sur BR-230 mem malfaciligas atingi arbarajn areojn, kie incendioj okazas.

En artikolo publikigita la 13-an de septembro, Eliane Brum diris, ke, post la incendioj, Altamira pleniĝis de raportistoj, kio donis al la urbo esperon vidi ankaŭ siajn aliajn problemojn atentataj. En la jaro, kiu montriĝis pli malfacila ol kutime por la urbo, pastro Romildo resumas ĝin tiel:

Nós vivemos em Altamira o mundo do tudo é possível. Temos a impressão que vivemos um mundo sem lei.

Ni loĝas en Altamira, la mondo kie ĉio eblas. Ni havas la impreson, ke ni loĝas en senleĝa lando.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.