- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Protesta arto en la stratoj de Tripolo: intervjuo kun la libana artistino Batool Jacob

Kategorioj: Libano, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Junuloj

Batool Jacob. Foto de ŝia konto en Instagram [1], uzata kun permeso.

[Ndlt: Tiu ĉi artikolo estis originale publikigita en majo 2020]

Ekde la komenco de la manifestacioj [2] kontraŭ la registaro de Libano [3], la 17-a de oktobro 2019, arto evoluis kiel formo de protesto. Strata arto [4] [eo] etendiĝis trans la muroj unisone kun la voĉoj en la stratoj de diversaj libanaj urboj. Tio estis la kazo de Batool Jacob [5], kiu kune kun grupo de artistoj el Tripolo [6] komencis fari urbajn artaĵojn kaj daŭre desegnas en sia hejmo, dum la lando komencas la fazojn de eliro de hejmizoliĝo.

Pasintoktobre, kiam la libana registaro volis efektivigi imposton pri la servo de alvokoj de vacapo kaj aliaj sociaj retejoj, miloj da libananoj eliris siajn domojn por protesti  [2]en diversaj urboj. Laŭ ili, tiu agado trafus misproporcie la malriĉan plimulton. Kvankam la registaro finfine retiris tiun projekton, la protestoj daŭris, denuncante la politikan korupton kaj la sektan sistemon [7] kiu starigas la fiksajn kvotojn de seĝoj por ĉiu religio de la lando, la konsekvencojn de la ekonomia krizo, same kiel la defendon de la rajtoj de virinoj kaj la solidarecon kun aliaj popoloj kiel la sirianoj. La registaro falis la 29-an de oktobro, sed kiam nova registaro formiĝis en januaro 2020, okazis novaj protestoj [8]. Ekde la komenco de la protestoj, la registaro arestis pli ol 450 personojn [9], el kiuj multaj deklaris, ke ili estis torturitaj.

Pro ŝlosila rolo en la protestoj, la urbo Tripolo kaj ĝia norda zono [10], plejparte islamana, estis reprezentita en la amaskomunikilaro, kio antaŭe mankis. Cetere, tio helpis forviŝi la stereotipojn pri malriĉeco kaj ekreliefigi ĝiajn artistojn, proparolantojn, gejunulojn kaj la unuecon de ĝia popolo. En tiu ĉi kunteksto estis farita la intervjuo kun Batool Jacob, aŭtodidakta artisto. La intervjuo estis prilaborita pro ĝia longeco.

Marta Closa Valero: Multaj verkoj de libanaj artistoj estas troveblaj en la sociaj retejoj ligitaj al la protestoj, kiel la arta spaco “Art of change [11]” [Arto de la Ŝanĝo] en Bejruto. Ankaŭ en Tripolo vi komencis tiun specon de protesta arto. Kiel naskiĝis tiu movado?

Batool Jacob: El street art es una técnica nueva para mi, el primer trabajo fue en enero juntamente con mis amigos Ghiath Al Robih, [12] artista palestino sirio residente en Trípoli, y Nagham Abboud, [13] también artista tripolensa. Es interesante ya que es la primera vez en la ciudad que un grupo de artista se juntan con el mismo objetivo, mostrar la revolución y luchar por la libertad de expresión, antes cada área de la ciudad hacia sus exposiciones pero no había unidad.

Batool Jacob: Strata arto estas nova tekniko por mi, la unuan verkon mi faris en januaro kun miaj amikoj Ghiath Al Robih, [12] palestino-siria artisto loĝanta en Tripolo, kaj Nagham Abboud, [13] ankaŭ tripola artisto. Estas interese ĉar tio estas la unua fojo en la urbo kiam artistoj grupiĝas kun la sama celo, montri la revolucion kaj lukti por parollibereco. Antaŭe, ĉiu kvartalo faris ekspoziciojn, sed ne ekzistis unueco.

“La falo de la liro”, de Batool Jacob, Ghiath Al Robih kaj Nagham Abboud. Foto de Joao Sousa, uzata kun permeso.

MCV: Kio instigis vin fari la unuan verkon kune, kion vi celis montri?

BJ: La obra fue mayoritariamente idea de Giath, consistía en un dibujo 3D en el suelo de la plaza de la revolución en Trípoli. Representamos la libra libanesa cayendo al abismo. Es una forma simplificada de mostrar lo que estamos viviendo realmente, estamos perdiendo el valor de la moneda estatal [8] sin que el gobierno haga nada para salvar la situación.

Batool Jacob: La verko estis ĉefe la ideo de Giath, ĝi konsistis el tridimensia desegnaĵo surgrunde en la placo de la revolucio en Tripolo. Ni prezentis la libanan liron falantan en abismon. Tio estas simpligita formo por montri tion, kion ni spertas en la realo, ni perdas la valoron de la ŝtata monunuo [8] sen tio, ke la registaro faru ion por korekti la situacion.

Marta Closa Valero: Individue kaj kun la grupo, kiuj estas la ĉefaj temoj, kiujn vi volas transdoni pere de via verkaro?

BJ: Nuestro principal tópico es la revolución, mostrar como la gente está oprimida y las duras condiciones que vivimos, el gobierno libanés no nos proporciona los derechos básicos. Por este motivo, como artistas buscamos hacer algo que no se pueda menospreciar, que deja constancia de las demandas de las protestas y nos asegura de que nuestras voces son escuchadas. No queremos que nuestro derecho a expresarnos se pierda, tenemos la responsabilidad de hacer todo lo posible para expresar nuestro mensaje.

Batool Jacob: Nia ĉefa temo estas la revolucio, ni montras kiel homoj estas subpremitaj kaj la severajn kondiĉojn, en kiuj ni vivas; la libana registaro ne donas al ni bazajn rajtojn. Tial, kiel artistoj, ni celas fari ion ne subtakseblan, kiu registras la postulojn de la protestoj kaj certigas nin, ke niaj voĉoj aŭdeblas. Ni ne volas ke nia rajto esprimi nin perdiĝu, ni havas la respondecon fari ĉion eblan por esprimi nian mesaĝon.

Foto uzata kun permeso de @pixmotion [14] en la konto Instagram [15] de Jacob.

Marta Closa Valero: Konsiderante, ke la strato estas vireca spaco, ĉu vi sentis, ke por virino estas pli malfacile fari stratartajn verkojn?

BJ: Ser mujer y querer hacer street art o cualquier otra disciplina artística que implique su realización en la calle es más difícil como mujer. Dentro de la sociedad libanesa hay múltiples mentalidades y hay opresión hacía las mujeres. La sociedad piensa a las mujeres solo en casa, cocinando y cuidando de los hijos, de esta forma nuestras opciones disminuyen considerablemente. Es esta mentalidad la que no acepta a una mujer en la calle dibujando o realizando otra disciplina artística como la danza. Como mujer se te permite hacer las obras en tu casa y después llevarlas a una galería, ya que no conlleva consecuencias negativas debido a que no hay una exposición pública. Cuando se traduce en desarrollar arte urbano, sí que hay una exposición pública y por lo tanto puedes experimentar situaciones negativas, ojos observándote lascivamente, intimidación y mala opinión acerca de ti. Eso lleva a muchas mujeres a no querer dar el salto al arte urbano. A pesar de estos aspectos, me gustaría dar coraje a todas las mujeres libanesas para salir a las calles y llevar en ellas sus habilidades.

Batool Jacob: Esti virino kaj voli fari stratan arton aŭ iun ajn alian artan disciplinon, kiu implicas surstratan realigon, estas pli malfacile por virino. En la libana socio ekzistas multaj pensmanieroj kaj subpremo de virinoj. La socio pensas pri virinoj nur restantaj hejme, kuirantaj kaj prizorgantaj infanojn, tiamaniere niaj ebloj malpliiĝas konsiderinde. Ĉi tiu pensmaniero ne akceptas virinon surstrate desegni aŭ fari alian artan disciplinon kiel dancon. Kiel virino, vi rajtas fari la verkojn hejme kaj poste konduki ilin al galerio, ĉar tio ne havas negativajn konsekvencojn, ĉar tio ne estas publika ekspozicio. Kiam ĝi tradukiĝas al disvolvado de urba arto, ekzistas ja publika ekspozicio kaj tial oni povas sperti negativajn situaciojn, okulojn rigardantajn al oni, timigon kaj malaltan opinion pri oni. Tio igas multajn virinojn ne voli salti en urban arton. Malgraŭ ĉi tiuj aspektoj, mi ŝatus kuraĝigi ĉiujn libanajn virinojn iri eksteren kaj kunporti siajn kapablojn.

Foto de ŝia konto en Instagram [16], uzata kun permeso.

Marta Closa Valero: Dum ĉi tiuj lastaj semajnoj ni vidis denove protestojn [17] en Tripolo. Kio estis la kialo por la protestoj kaj kia estas via pozicio kiel artista aktivulo?

BJ: Las últimas protestas han surgido a raíz del rápido crecimiento del costo de vida, los precios de productos básicos han aumentado mucho. La gente ya no tiene nada más que perder, así que están proyectando su rabia hacia los bancos, ya que estos están en la cúspide de las instituciones que roban a los ciudadanos. Personalmente no pienso que está reacción sea favorable para recuperar nuestro dinero, creo en la unión de toda la población libanesa para hacer presión al gobierno y aturar este caos.

Batool Jacob: La plej novaj protestoj aperis post la rapida kresko de la vivkosto, varprezoj multe altiĝis. Homoj ne plu havas ion por perdi, do ili direktigas sian koleron kontraŭ la bankoj, ĉar ili estas ĉe la supro de la institucioj, kiuj rabas civitanojn. Persone mi ne pensas, ke ĉi tiu reago helpas en la rekuperado de nia mono; mi kredas je la unuiĝo de la tuta libana loĝantaro por premi la registaron kaj ĉesigi ĉi tiun kaoson.

Foto uzata kun permeso de @ahmed_photo86 [18], montrita en la konto Instagram [19] de Jacob.

Marta Closa Valero: Rigardante la nunan situacion en Libano, kia estas via pozicio rilate al la estonteco?

BJ: La situación actual no me hace tener buenas vibraciones para el futuro, quiero tener esperanza pero la realidad nos muestra que la situación va a peor. El surgimiento del COVID-19 y la falta de conciencia de la gente en tomar medidas de prevención pueden empeorar aún más la situación. A pesar de esto, deseo para el Líbano su libertad y estabilidad, con mi arte continuaré haciendo lo posible para ayudar a concienciar y transmitir los mensajes de nuestras protestas.

Batool Jacob: La nuna situacio ne igas min havi bonajn sentojn pri la estonteco. Mi volas havi esperon, sed la realeco montras al ni, ke la situacio plimalboniĝas. La apero de KOVIM-19 kaj la manko de konscio de homoj pri preventaj rimedoj povas plimalbonigi la situacion. Malgraŭ tio, mi deziras al Libano liberecon kaj stabilecon. Per mia arto mi daŭre faros ĉion eblan por konsciigi kaj transdoni la mesaĝojn de niaj protestoj.