- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Aliro al informoj pri sano por virinoj dum la pandemio de KOVIM-19 en Orienta Afriko (parto 1)

Kategorioj: Subsahara Afriko, Kenjo, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Edukado, Homaj rajtoj, Ideoj, Junuloj, Regado, Sano, Scienco, Virinoj kaj socia sekso, COVID-19

Virino, staranta antaŭ malsanulejo dum ŝi promocias aron da servoj kaj asekuraj opcioj, la 19-an de marto 2018, Nairobo, Kenjo. Foto de International Telecommunications Union [1] pere de Flickr CC BY 2.0. [2]

Noto de redaktoro: Tiu ĉi rakonto estas parto de serio el du artikoloj pri virinoj kaj sanservoj dum la pandemio de KOVIM-19 en Orienta Afriko. Legu la duan parton ĉi tie. [3] Ĉiuj ligiloj en la artikolo estas en angla lingvo [en] se ne estas indikite alie.

La patrina sano [4] estas kerna parto de la seksa kaj reprodukta sano kaj nevidebligita ero de la san-rajtoj. Tamen, la patrina mortokvanto [5] daŭre minacas la sanon de virinoj kaj knabinoj je tutmonda nivelo, ĉefe en la subsahara Afriko [6] [eo].

En la lastaj jaroj, la ŝtatoj starigis prioritatajn rimedojn por malpliigi la nedeziratajn gravediĝojn kaj la danĝerajn abortojn, kaj por plibonigi la aliron al kvalifikita medicina laboristaro, konforme al la Celoj por Daŭripova Evoluigo de UN [7] [eo].

Sed por certigi la sukceson de tiuj ĉi rimedoj, nepras garantii la aliron al informoj por virinoj kaj knabinoj.

La pandemio de KOVIM-19 evidentigas la ĉefajn devojn de la ŝtatoj garantii plenan alireblon al informoj, enkadrigante ĝin kiel esencan eron de la san-rajtoj [8]. Tio postulas aktivan komunikadon flanke de la ŝtatoj en efika kaj rapida maniero.

Dum la pandemio estis malfacile por kelkaj registaroj [9]garantii al virinoj kaj knabinoj daŭran aliron al seksa kaj reprodukta edukado, kaj al informoj rilataj al ĉi tiuj temoj, kaj rete kaj eksterrete.

En Kenjo [10] [eo] la homoj ne ĉiam ricevis informojn klarajn, alireblajn kaj regulajn [11] pri la esceptoj al la trudizoligado kaj de la malpermeso libere cirkuli. Kvankam tiaj esceptoj plene rajtigas gravedajn virinojn kun akuŝaj urĝaĵoj forlasi siajn hejmojn por iri [12] al la malsanulejo, la manko de klaraj informoj pri tiuj esceptoj kaj pri kiel ilin apliki povas kaŭzi konfuzon kaj troan streĉitecon [13].

Kenjanoj eĉ ne estis tute konsciaj pri la devoj kaj roloj de la sekureco-agentoj [14] kaj de la publik-transportaj laboristoj por faciligi kaj certigi sekuran vojon al la hospitaloj por gravedaj virinoj kaj knabinoj. La aliro al tiuj ĉi informoj permesos al virinoj kaj knabinoj postuli siajn rajtojn.

Familio vizitas hospitalon kun la eta filo, la 19-an de de marto 2018, Nairobo, Kenjo. Foto de International Telecommunications Union [1] pere de Flickr CC BY 2.0 [2].

Ekskluditaj de la retaj rimedoj

Unue, rete disvastigi informojn, ĉefe pere de sociaj retejoj, ŝajnas potence danĝera ĉar ĝi ekskludas kaj diskriminacias multajn virinojn kaj knabinojn, kiuj havas limigitan aŭ nenian aliron al poŝtelefonoj kaj al interretaj servoj, aŭ ne havas ciferecan legoscion [15] [eo] necesan por aliri al tiuj ĉi informoj. Kelkaj havas limigitajn aŭ neniujn financajn rimedojn por kovri la kostojn por konektiĝi al Interreto.

Laŭ la World Wide Web Foundation [16] (Monda Interreta Fondumo, mallonge TTT-Fondumo), malgraŭ la amasa tutmonda kresko de interreta uzado, la interreta ĉeesto de viroj estas pli granda ol tiu de virinoj, pro ekzistantaj seksaj malegalecoj. En subsahara Afriko, nur 28% de la virinoj havas aliron al lnterreto. Ĉi tio signifas, ke rete kundividi informojn aŭ postuli uzantojn ensaluti ĉe retejo por aliri sanservon estas procezo, kiu ofte ekskludas virinojn.

En Kenjo, 86% [17] de la virinoj havas aliron al poŝtelefonoj, sed nur 32% [17] havas aliron al interretaj servoj kaj ilia uzado. Tamen ne klaras, ĉu virinoj en ĉi-lasta grupo havas regulan kaj seninterrompan aliron al interretaj servoj, kiuj postulas iajn financajn rimedojn por pagi interretajn pakaĵojn kaj elektron por reŝargi poŝtelefonojn [18] [eo].

Ĉu telemedicino por ĉiuj?

La kenja Ministerio pri Sano publikigis gvidliniojn [19] pri la kontinueco de la medicina prizorgo de reprodukta, patrina, novnaskita kaj familiplana medicina prizorgado dum la pandemio de KOVIM-19, inkluzivante la uzon de telemedicino [20] [eo] – pionira modelo antaŭenigata de multaj landoj por certigi aliron al sanservoj eĉ dum KOVIM-19.

Telemedicino nepras por certigi aliron al sanrilataj informoj, inkluzive kiel aliri krizajn servojn dum akuŝo, kaj ankaŭ por faciligi kontakton inter sanprovizantoj kaj pacientoj.

Tamen gvidlinioj pri telemedicino estas ĉefe disvastigataj interrete, kiu estas alirebla ne por ĉiuj. Ĉi tio signifas, ke multaj komunumoj eble ne konscias pri la telefonnumeroj alvokendaj por aliri ĉi tiujn servojn.

Plue, telemedicino ne estas alirebla por virinoj, kiuj ne havas poŝtelefonojn, kaj por tiuj sen la financoj necesaj por telefoni, se telefonvokoj ne estas senpagaj.

Normoj por la rajto je sanservo

Ŝtatoj estas ligitaj al la konvencioj kaj traktatoj pri homaj rajtoj, kiujn ili ratifis [21]. Rezulte, agentejoj, kiuj kontrolas plenumadon de traktatoj ĉe la regiona [22] kaj tutmonda niveloj de UN [23], disvolvis normojn universale akceptitajn de ŝtatoj por taksi kaj faciligi la realigon de rajtoj al sanservo, inkluzive de patrina sano.

La Komitato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj [24] ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj la Komitato por Eliminado de Ĉiaj Formoj de Diskriminacio Kontraŭ Virinoj [25] respektive disvolvis Ĝeneralan Komenton n-ro 14 [26] kaj Ĝeneralan Komenton n-ro 22 [27] kaj Ĝeneralan Rekomendon n-ro 24 [28], emfazante la devojn de la ŝtatoj kaj la respektindajn normojn por garantii sanrajtojn.

Je la regiona nivelo, la Afrika Komisiono pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj [29], en 2014, produktis la Ĝeneralan Komenton n-ro 2 [30] pri la rajto je sano, inkluzive de reprodukta sano [31] [eo], antaŭvidita en Artikolo 14 de la revolucia Protokolo al la Afrika Ĉarto pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj [32] [eo] de 2003, rilate al virinaj rajtoj en Afriko, ofte konata kiel la Protokolo Maputo [33].

Kune, ĉi tiuj homrajtaj iloj difinas la devojn de afrikaj ŝtatoj certigi, ke altkvalita sanservo estu alirebla, akceptebla kaj disponebla por ĉiuj, inkluzive de informado kaj edukado pri sano.

Informoj devas esti disponeblaj por ĉiuj civitanoj egale kaj sen diskriminacio, precipe por la plej vundeblaj kaj marĝenigitaj grupoj, kiel tiuj, kiuj vivas en malriĉeco, en kamparaj kaj foraj regionoj, kaj handikapuloj.

Publika kaj rekta implikiĝo

La uzado de malsamaj formoj de komunikado kaj disvastigo de informoj certigas, ke ĉiuj virinoj, junaj kaj maljunaj, loĝantaj en kamparaj, urbaj aŭ ĉirkaŭurbaj areoj kaj kun iu ajn nivelo de riĉeco, havu aliron al koncernaj sanaj informoj.

Ĝenerale, ŝtatoj povus fari pli por certigi, ke ĝustaj informoj estu disponeblaj al la publiko, nome per la uzado de konvenciaj amaskomunikiloj kiel televido, radio kaj ĵurnaloj, kaj amase kaj senpage sendadi tekstmesaĝojn per SMS-servoj kaj USSD-tujmesaĝaj servoj [Ndlr: de la angla Unstructured Supplementary Service Data [34]].

Interligo kun komunumestroj, aktivuloj, grupoj, volontuloj kaj sanlaboristoj subtenas ankaŭ la malferman kaj travideblan fluon de informoj en tiuj komunumoj kun limigita aliro al poŝtelefonoj, televidiloj, radioj, ĵurnaloj ktp.

Regula aliro al sanrilataj informoj, precipe por virinoj kaj knabinoj, sendube plibonigos la aliron al patrinaj sanservoj. Kaj tio verŝajne povos mildigi la pliigon de patrina kaj novnaskita morteco kaj malsaneco en Afriko dum la pandemio de KOVIM-19.


Lydia Muthiani kaj Nelly Warega estas aktivuloj pri homaj rajtoj kiuj loĝas kaj laboras en Kenjo. Ili specialiĝas pri la progreso de virinoj kaj knabinoj kiuj apartenas al Utu Wetu, kolektivo de spertuloj pri homaj rajtoj okupiĝantaj ĉefe pri virinaj rajtoj.