KOVIM-19 en Orientafriko: virinoj alfrontas malfacilaĵojn por aliri sanservojn (2/2)

Du virinaj pasaĝeroj rajdas sur taksia motorciklo boda-boda en Ugando, la 23-an de marto 2010. Foto de Daryona per Wikimedia Commons CC BY 2.0.

Noto de la redaktoro: Tiu ĉi artikolo estas parto de serio pri virinoj kaj sanzorgado dum KOVIM-19 en Orientafriko. Legu la unuan parton tie ĉi

Tra Orientafriko, akuŝistinoj kaj aliaj kvalifikitaj sanlaboristoj sekure asistas gravedajn virinojn dum akuŝo por malaltigi la riskon de patrina kaj beba mortindico. 

Tamen, regularoj pri KOVIM-19 kiel vojaĝmalpermesoj kaj noktaj elirmalpermesoj kreis potenciale danĝerajn fizikajn barilojn inter gravedaj virinoj kaj kvalifikitaj sanlaboristoj dum akuŝo.         

La daŭranta kronvirusa pandemio prezentas validan kaj kontinuan minacon por libera aliro al plena patrina sanzorgado.

Dum la pandemio, multaj gravedaj virinoj ne povis aliri sansistemajn instalaĵojn ĝustatempe – aŭ tute ne – dum akuŝo. Pro noktaj elirmalpermesoj, transportistoj ne povis aŭ ne volis transporti akuŝantajn gravedajn virinojn al saninstalaĵoj pro timo je molestado fare de sekurecagentoj.

Ĝis meze de aprilo 2020 en Kenjo, ĉirkaŭ monaton post la efektivigo de la kronvirusaj regularoj, almenaŭ kvin virinoj kaj tri beboj mortis dum kaj tuj post akuŝo. 

Tri gravedaj virinoj mortis en Makueni County pro defioj rilate aliron al publikaj saninstalaĵoj dum horaro en kiu eliro estas malpermesata. Unu el la tri virinoj estis forturnita noktomeze de du lokaj akuŝistinoj, kaj boda-boda (“motorcikla”) ŝoforo kiu rifuzis transporti ŝin kaj ŝian edzon al la hospitalo pro timo de kverelo kun polico pro malrespektado de la elirmalpermeso. 

La virino de Makueni, kiu estis patrino de ses infanoj, mortis la sekvan tagon en la hospitalo atendante sangotransfuzon. Timo je molestado fare de la polico ĉe ŝoforoj de boda-boda parte originas de freŝdataj okazaĵoj de perforto kontraŭ transportistoj. 

En februaro 2020 en Kenjo, ŝoforo de boda-boda estis mortpafita de policisto post transportado al la mansanulejo de infano kiu preskaŭ dronis. En marto 2020, alia ŝoforo de boda-boda estis batita ĝismorte de policistoj dum li estis revenanta hejmen post transportado de graveda virino al la malsanulejo.

Kenya Television Network raportis ke infanaj mortindicoj kreskis pro timo je “malrespektado de la elirblokado”:

Infana mortindico altas en Kisumu ĉar patrinoj timas malrespekti la elirmalpermesan horaron kaj la testojn pri KOVIM-19.

— KTN News Alerts (@KTNNewsKE), la 14-an de majo 2020

En Ugando, almenaŭ 11 gravedaj virinoj mortis pro malfruoj rilate aliron al saninstalaĵoj dum akuŝado. 

Tio ĉi sekvis transportan kaj eliran malpermesojn fare de la registaro por malvastigi la movadon al nur tiuj kun permesiloj. Kvankam gravedaj virinoj estis poste sendevigitaj je tiu ĉi malpermeso, la defioj rilate aliron al saninstalaĵoj daŭris pro limigoj en la aliro al la ambulancaj servoj aŭ ajna alia formo de publika transportado dum la horoj de elirblokado.

Zimbabvo alfrontas la saman situacion. Flegistinoj raportis malpliiĝon de la nombro de gravedaj virinoj kiuj iras al saninstalaĵoj por akuŝo kaj aliaj porpatrinaj servoj. Gravedaj virinoj ankaŭ kundividis siajn defiojn pri aliro al publika transportado pro la daŭra nacia elirblokado, kaj pro timo alfronti brutalecon fare de policistoj. 

Dum KOVIM-19, registaroj devas ekzameni, starigi kaj efektivigi reguligojn por certigi ke gravedaj virinoj kaj knabinoj povas aliri sansistemajn instalaĵojn bone ekipitajn kaj kun kvalifikita dungitaro.

Ŝtataj devoj sub la internacia leĝo pri homaj rajtoj

Sub la iloj de internaciaj leĝoj pri homaj rajtoj, inkluzive de la Afrika Ĉarto pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj kaj la Protokolo Maputo, ratifita de 43 el la 55 afrikaj ŝtatoj protektantaj kaj antaŭenigantaj la rajtojn de virinoj en Afriko, la ŝtatoj devas disvolvi kaj efektivigi reguligojn por sekurigi fizikan aliron al saninstalaĵoj, varoj kaj servoj. 

Tiuj reguligoj devus esence strebi al la malpliiĝo de la nombro de paŝoj faritaj de persono – en tiu ĉi kazo gravedaj virinoj – por aliri la sansistemon. Tio inkluzivas devon adopti specialajn kaj specifajn reguligojn por garantii fizikan alireblecon por vundeblaj kaj marĝenigitaj grupoj, ekzemple personoj kun malkapabloj, komunumoj kun malaltaj socio-ekonomiaj fonoj kaj tiuj, kiuj devenas de areoj kamparanaj kaj izolitaj. 

Specialaj reguligoj devus ankaŭ esti efektivaj por sekurigi fizikan aliron al sanzorgo dum urĝaĵoj, kiel konflikto aŭ pandemio.     

Virina pasaĝero rajdas sur motorcikla taksio boda-boda en Ugando, la 23-an de marto 2010. Foto de Daryona per Wikimedia Commons CC BY 2.0.

“Radoj por vivo”

Aliro al ambulancaj servoj restas netaŭga en multaj afrikaj ŝtatoj, sed kelkaj aŭtoritatoj starigas sendube reguligojn por sekurigi aliron al transportado al saninstalaĵoj dum la pandemio. 

Radoj por vivo [Wheels for Life], iniciato inter la Ministerio pri Sano de la kenja registaro, AMREF, kaj Bolt, estas bona ekzemplo de publik-privata partneriĝo kiu certigas ke akuŝantaj virinoj povas aliri senpagan taksian transportadon de siaj hejmoj al saninstalaĵoj alvokante 1196 – senpagan numeron. 

Tiu taksia servo funkcias dum la elir-mapermesa horaro, de la 9-a ptm ĝis la 4-a atm en Kenjo, ŝanĝite la 6-an de junio 2020 al 7 ptm – 5 atm. Tamen, tiu iniciato servas nur loĝantojn de Najrobo, la ĉefurbo, ekskluzivante gravedajn virinojn kiuj loĝaj en ĉiuj aliaj regionoj de Kenjo – ĉefe tiujn loĝantajn en kamparajn areojn. Ankaŭ, tiuj ŝoforoj de taksio povas labori nur en riĉaj kvartaloj pro timo de nesekureco en malriĉaj partoj.

Por iĝi pli inkluzivaj, la aŭtoritatoj povus partneriĝi kun bonfamaj taksiaj kompanioj aŭ individuaj taksiaj ŝoforoj, inkluzive de taksioj boda-boda, por funkcii en tuta Kenjo, kun fokuso je kamparaj areoj kie motorciklaj veturiloj ofte penas aliri izolitajn bienojn pro manko de vojoj. 

Tio ĉi ankaŭ validas por multaj malriĉaj kvartaloj en urbaj kaj ĉirkaŭurbaj areoj kie pli grandaj veturiloj ne povas eniri mallarĝajn stratojn.

Fidindaj ŝoforoj boda-boda, tamen, povas facile eniri la mallarĝajn aŭ arbustplenajn padojn en malfacile alireblaj lokoj por savi senhavajn homojn.

La transportistoj elektitaj por la partneriĝo kun registaroj devus havi bonan konon de la areoj en kiuj ili laboros kaj devas esti bone konataj de la membroj de la komunumo, same kiel de lokaj sekurecaj strukturoj, kiuj povas certigi sekuran eniron kaj eliron el tielnomataj “nesekuraj” lokoj. 

Grave, ĉiuj reguligoj pri transporto adoptitaj de registaroj, inkluzive de ajnaj specialaj reguligoj, devus ĉiam prioritatigi la sekurecon kaj trankvilecon de gravedaj virinoj dum transporto al saninstalaĵoj.

Patrinaj mortindicoj verŝajne kreskos dum la daŭranta pandemio, simile al la kresko de patrina kaj beba mortindicoj konstatita dum la ebola pandemio en 2014-2016 en Okcidentafriko. 

Pro tio, orientafrikaj registaroj devas aranĝi rimedojn por protekti la vivojn de gravedaj virinoj antaŭ, dum kaj post akuŝo. Tiuj rimedoj ankaŭ kontribuos al la malkresko de infana mortindico dum kaj post akuŝo.


Lydia Muthiani kaj Nelly Warega estas advokatoj pri homaj rajtoj kaj laboras en Kenjo. Ili fakas pri la antaŭenigo de la virinaj kaj knabinaj rajtoj, kaj partoprenas en Utu Wetu, kolektivo de fakuloj pri homaj rajtoj kiuj ĉefe laboras pri virinaj rajtoj

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.