Nikaragvo: 18 indiĝenaj kaj nigrulaj gvidantoj arestitaj post dokumentado de tereksproprietigoj en sia rezervejo

Princino Barberena kune kun aliaj membroj de la kreola komunumo. Foto farita de la aŭtoro en novembro 2019.

Princino Barberena, nigrula kriola mediprotekta kaj feminisma aktivistino el Nikaragvo, estis arestita de nikaragvaj soldatoj la 27-an de septembro, kune kun la kriola arbargardisto Roger Joseph kaj 16 aliaj nigrulaj kaj indiĝenaj gvidantoj, advokatoj kaj arbaristoj de la indiĝena komunumo Rama Kriol. La 18 aktivistoj estis retenitaj en domo proksime de Boca de Sabalos, en la sudorienta regiono de Nikaragvo, kaj 17 estis liberigitaj poste la saman nokton. Jaime McCrea Williams, prezidanto de la Teritoria Registaro de Rama kaj Kriol, estis prenita de la armeo kaj oni ne plu vidis lin ekde tiam. Laŭ la ĵurnalisto Gerall Chavez, McCrea estis supozeble portata al Boca de Sabalos por enketo.

La gvidantoj de Rama kaj Kriol estis malliberigitaj dum ili estis dokumentantaj la naturmedian degradadon kaj la tereksproprietigon en sia biologia rezervejo Indio Maiz, laŭ la loka naturmedia NRO Fundacion del Rio. 70 elcentoj de la rezervejo laŭleĝe apartenas al Rama kaj Kriol, kiuj havas politikajn teritoriajn rajtojn super ilia tero ekde 2002. Indio Maiz estas unu el la du nikaragvaj naturaj rezervejoj agnoskitaj de UNESKO pro sia diverseco. Ĝi estas gravega por la mezamerika biologia koridoro. Ekde 2015, memtrejnitaj arbaristoj de Kriol kaj Rama inspektas la senarbarigon kaj la tereksproprietigojn en la biologia rezervejo, dum ŝtataj arbaristoj iĝas pli kaj pli maloftaj.

En Nikaragvo, la premo sur aŭtonomaj indiĝenaj kaj nigrulaj komunumoj kreskis ĉe la karibia marbordo en la lasta jardeko. Prezidento Daniel Ortega planis ricevi investojn de la ĉina kompanio HKND por konstrui interoceanian kanalon tra Nikaragvo, tiel invadonte indiĝenan teron. Tio trafis vastan reziston fare de indiĝenaj komunumoj kaj pli larĝa publiko. La planoj pri kanalo estas dormantaj nun, sed por advokatoj, akademianoj, kaj loĝantoj de Rama kaj Kriol, ĝi klarigas kial la registaro de Daniel Ortega ŝajne malsukcesas haltigi la senarbarigon en la rezervejo. La setlantoj estas bienistoj, ministoj kaj kristanaj pastroj kiuj bredas brutojn, konstruas komunumojn, vendas akreojn da tero aŭ trovas naturajn resursojn por vendi. Inter 2000 kaj 2018, Indio Maiz perdis 52 elcentojn de sia arbaro. La nikaragva naturmedia NRO Centro Humboldt avertis en 2017 ke, se la senarbarigo daŭros je la sama rapideco, la arbaro de Nikaragvo malaperos ĝis 2028.

Kriolaj arbaristoj. Foto farita de la aŭtoro en novembro 2019.

La registaro Ortega intensigis sian subpremadon kontraŭ politika opozicio kaj NRO-oj ekde 2018. Dum kontraŭregistaraj protestoj, pli ol 300 gejunuloj estis mortpafitaj de la ŝtataj sekurecaj kontraŭtumultaj trupoj kaj de paramilitistoj. Daniel Ortega estas akuzita pri krimoj kontraŭ la homaro. Ekde tiam, pli ol 50 ĵurnalistoj fuĝis el la lando kaj 86 prodemokratiaj aktivistoj kaj membroj de la politika opozicio restas malantaŭ la kradoj, preskaŭ unu jaron post kiam 96 politikaj malliberuloj estis liberigitaj. Multaj asertis ke ili suferis torturon en nikaragvaj malliberejoj.

La indiĝenaj kaj kriolaj komunumoj de Nikaragvo akiris leĝajn rajtojn super sia lando per la leĝo 445 en 2002, kiu difinas ilian reĝimon pri komunuma proprieto. En la suba filmeto, Princino Barberena klarigas al la ĉefo de la kazernoj ke ili havas leĝajn rajtojn super sia lando. Tio ĉi okazis dum la aresto.

Tiel alvenis la ĉefo de la kazernoj al tiu ĉi indiĝena komunumo, flankita de pluraj membroj de la armeo, kun pafiloj AK por timigi la indiĝenajn estrojn kiuj estis provantaj dokumenti la invadojn de siaj teritorioj, kiuj estis kuraĝigitaj de la FSLN [Sandinista Fronto de Nacia Liberigo, politika organizaĵo de Nikaragvo, ndlt].

— Artikolo 66 (@Articulo66Nica), la 28-an de septembro 2020

Barberena kaj aliaj afro-indiĝenaj virinoj petas la soldatojn ĉesi direkti siajn pafilojn AK-47 al la indiĝena prezidanto Jaime Williams dum lia arestado. Laŭ gazetara komuniko publikigita poste de la Nikaragva Armeo, la armitaj fortoj estis farantaj rutinan identigan kontrolon de homoj transirantaj la rezervejon.

Kontingento de la Sandinista Armeo [Armeo de la registaro de Daniel Ortega, estro de la sandinista partio] prenas indiĝenajn estrojn de la teritoria registaro de Rama Kriol kiel ostaĝojn. Tie ĉi videblas la agresema konduto de la soldatoj kiuj direktas siajn pafilojn AK-47 al senarma homo kiu faras neniun rezistan geston.

— Artikolo 66 (@Articulo66Nica), la 28-an de septembro 2020

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.