- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La graveco de la “neesplorita” pasinteco: Intervjuo kun Balkana eksperto Keith Brown

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Albanio, Bulgario, Grekio, Makedonio, Serbio, Turkio, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Edukado, Etno kaj raso, Historio, Ideoj, Internaciaj rilatoj
Prof. Keith Brown, Arizona State University. Photo used with his permission. [1]

Prof. Keith Brown. La Ŝtata Universitato de Arizono. Foto uzata kun permeso.

Tiu ĉi intervjuo estis originale publikigita [2] en Meta.mk. Redaktita versio estas republikigata kadre de interkonsento pri kundivido de enhavo inter Tutmondaj Voĉoj kaj Metamorphosis Foundation. 

Keith Brown [3] estas profesoro ĉe la Lernejo pri Politiko kaj Tutmondaj Studoj de la Ŝtata Universitato de Arizono [4]. Li estas ankaŭ direktoro de la Melikian-Centro pri Rusiaj, Eŭraziaj kaj Orienteŭropaj Studoj. Kun doktora grado pri antropologio ricevita en la Universitato de Ĉikago, Bown esploras ĉefe sferon de kulturo, politiko kaj identeco, fokusiĝinte je Balkanoj.

Parto de lia intensa esplorado pri etnonaciismo kaj la rolo de nacia historio en la regiono iĝis alirebla por la publiko en Nord-Makedonio danke al la traduko de liaj libroj “La pasinteco demandata: Nuntempa Makedonio kaj la malcertecoj de nacio” (The past in question: Modern Macedonia and the Uncertainties of Nation; 2003) kaj “Lojaleco je morto, fido kaj teroro en revolucia Makedonio” (Loyal unto Death, Trust and Terror in Revolutionary Macedonia; 2013).

En intervjuo al la retejo CriThink.mk [5], Brown klarigas la gravecon de kritika pensado dum esplorado de historio.

CriThink: Kiom grava estas la aplikado de kritika pensado al historio kaj antropologio?

Keith Brown (KB): Critical thinking is very important in both history and anthropology.  Skeptics and naysayers sometimes dismiss our methods as “soft” or trot out tired clichés like “history is written by the winners.” But evaluating and comparing sources, and weighing how cultural and social factors impact individual decisions, are essential components of both disciplines. In addition, and perhaps most importantly, historians and anthropologists recognize that meanings and horizons shift over time and across space.

This is especially important in the study of nationalism — a mode of political organization and identity formation that contributed to the break-up of multiconfessional empires in the 19th century, and which often seeks legitimacy by claiming ancient roots.  What makes it more complicated is that most nation-states place a high premium on communicating to their citizens a strong sense of shared history that distinguishes them from others. Often, it is easier for people to see the inconsistencies and distortions in their neighbors’ versions of the past, than to question or closely scrutinize the history that they think holds their own society together.

Critical thinking demands, as an early step, recognition of one’s own blinkers, prejudices and areas of ignorance. It also benefits from dialogue in which participants check their egos and agendas at the door, and measure success not by the points they score, but by the new ways of seeing they have helped generate for themselves or others.

Keith Brown (KB): Kritika pensado estas vere grava en ambaŭ — historio kaj antropologio. Skeptikuloj kaj dubemuloj foje rifuzas niajn metodojn kiel “molajn” aŭ prezentas kliŝojn kiel “historio verkita de la venkintoj”. Sed esplorado kaj komparado de fontoj, kaj mezurado de tio, kiom kulturaj kaj sociaj faktoroj influas individuajn decidojn, estas esencaj komponantoj de ambaŭ disciplinoj. Aldone, kaj tio estas plej grava, historiistoj kaj antropologoj rekonas ke signifoj kaj horizontoj ŝanĝiĝas tra tempo kaj spaco.

Tio estas speciale grava dum la studado de naciismo — speco de politika organizado kaj identeca formiĝo kontribuinta al la disfalo de plurkonfesiaj imperioj en la 19-a jarcento kaj ofte serĉanta legitimecon je pretendoj pri antikvaj radikoj. Komplikigas la aferon tio, ke plejparto de naciaj ŝtatoj grave atentas komunikadon al siaj civitanoj de la forta sento de kundividita historio kiu distingas ilin de la aliaj. Ofte por homoj estas pli facile vidi malkongruaĵojn kaj distordaĵojn en versioj de la pasinteco, prezentataj de iliaj najbaroj, ol starigi demandojn kaj skrupule esplori la historion, kiu laŭ ilia opinio tenas kune ilian propran socion.

Kritika pensado postulas unuavice rekonon de propraj okulŝirmiloj, superstiĉoj kaj ignorataj areoj. Ĝi profitas ankaŭ de dialogo, kies partoprenantoj kontrolas siajn egoojn kaj agendojn ĉe la pordo, kaj mezuras sukceson ne per kolektitaj poentoj, sed per novaj manieroj de perceptado, kiujn ili helpis generi por si mem kaj por la aliaj.

CriThink: Politikaj elitoj en plejparto de Balkanaj ŝtatoj ŝajne insistas je promociado de la koncepto de “nacia historio”, bazita sur elektado de “pozitivaj” kaj ekskludado de “negativaj” “faktoj” por krei aŭ subteni oficialajn rakontojn, uzatajn en lernolibroj kadre de publika edukado. En la lastaj 200 jaroj tiu dogma aliro ofte estis uzata por pravigi subpremadon de “la aliaj”. Ĉu ekzistas alia maniero por verki historion? 

KB: History is an incredibly rich domain of study. In 2015, oral historian Svetlana Alexievich [6] was awarded the Nobel Prize for Literature for her work chronicling citizens’ voices from the end of the Soviet Union. Organizations like EuroClio [7] — to which many history teachers from the Balkans and Eastern Europe belong — promote the study of global history, and encourage members and students to explore social, cultural and economic history. Courageous and open-minded historians are often leading critics of the exceptionalism on which national history is founded — including in the United States, through efforts like the 1619 project. [8]

I think that these kind of approaches have enormous potential to transform people’s understandings of the past, and prompt reflection on how the present will look from the future. I am particularly excited by the promise of microhistory [9], as pioneered by Carlo Ginzburg [10], which draws out the broader human significance from the close study of an event or community.

KB: Historio estas nekredeble riĉa studkampo. En 2015 buŝhistoriisto Svjatlana Aljeksijeviĉ [11] [eo] ricevis la Nobel-Premion pri Literaturo pro sia laboro rilata al registrado de voĉoj de civitanoj dum la fino de Sovetunio. Organizaĵoj kiel  EuroClio  [7]— en kiu membras multaj instruistoj de historio en Balkanoj kaj Orienta Eŭropo — promocias la studadon de tutmonda historio kaj kuraĝigas membrojn kaj studentojn por esplori socian, kulturan kaj ekonomian historion. Kuraĝaj kaj malfermitaj al la novaj ideoj, historiistoj ofte estas la ĉefaj kritikantoj de esceptismo, surbaze de kiu estas fondita nacia historio — inkluzive en Usono, per klopodoj kiel la projekto 1619 [8].

Mi opinias ke tiu ĉi tipo de aliro havas enorman potencialon por transformi komprenadon de la pasinteco fare de homoj, kaj sugesti kiel la nuntempo estos rigardata el la estonteco. Mi estas speciale fascinita per la promesplena mikrohistorio [12] [eo] kies pioniro estis Carlo Ginzburg [10], kiu prezentis pli larĝan homan signifon de la proksima studado de evento aŭ komunumo.

Books by Keith Brown. [13]

Anglalingvaj eldonoj de libroj de Keith Brown “La pasinteco demandata: Nuntempa Makedonio kaj la malcertecoj de nacio” (The past in question: Modern Macedonia and the Uncertainties of Nation; 2003) kaj “Lojaleco je morto, fido kaj teroro en revolucia Makedonio” (Loyal unto Death, Trust and Terror in Revolutionary Macedonia; 2013).

CriThink: En via libro “La pasinteco demandata: Nuntempa Makedonio kaj la malcertecoj de nacio” vi mencias defion de nefidindeco kaj biaso de alireblaj historiaj fontoj, inkluzive la korespondadon de britaj konsuloj, konserviĝintan forme de mikrofilmoj en la Muzeo de Makedonia Lukto [14] en Grekio; aŭ la pensiajn petojn, senditajn al la nova makedonia ŝtato de la maljunuloj, kiuj postvivis la revoluciojn inter 1948 kaj 1956, konserviĝintajn en la Ŝtata Arĥivo de Nord-Makedonio [15]. Kiel vi mem sukcesas respondi al tiu ĉi defio kaj eltiri utilajn informojn el tiuj ĉi registraĵoj?

KB: I first read many of these sources while I was a graduate student in anthropology. Conscious that the Ilinden Uprising [16] of 1903 had been interpreted differently by scholars for whom the correct context was Greek, Bulgarian, Serbian, Albanian, Yugoslav, Ottoman, Balkan or Macedonian history, I wanted to get as close to the period as I could, by engaging closely with sources that, in one way or another, stood outside these frames of reference.

I was struck, for example, by the fact that according to the records of the National Archive in Skopje, only a handful of scholars had sought access to the Ilinden dossier of biographies. My understanding was that these sources were discounted because, self-evidently, they were self-interested. The British, French, German and American diplomatic and consular records from Ottoman Macedonia, by contrast, are often treated as wholly dispassionate, objective and clinical accounts, as if their authors were scientifically trained medical professionals, diagnosing the ills of an empire on its death-bed. In writing “Loyal Unto Death,” I took an alternative, subversive approach toward these two sets of sources.  Whether or not individual pension-seekers amplified their own roles, or edited out those elements that might weaken their case for state recognition, their accounts drew from their own or their age-mates’ experiences and understandings.  No-one lied about the organizational structure of the revolutionary organization, the methods of recruitment, or the logistics of acquiring weapons or distributing information and supplies: what would be the self-interest in doing so? Thus they provide us, individually but even more so in aggregate, with a sense of the shared day-to-day experience of participation in a resistance and rebellion.

British consular accounts, often read as if magisterial, reflect their individual authors’ biographies, perspectives and access to sources: Alfred Biliotti [17] was a naturalized British citizen born in Rhodes who had worked his way up from the position of dragoman and had close ties with Ottoman and Greek authorities, whereas James McGregor knew Bulgarian and expressed the view that the Organization commanded strong support. Their accounts diverge or clash. This is not to say that all sources or accounts are equally valid or suspect.  It is rather to argue that we need to get past our own cultural preconceptions, whether they tell us “peasants lie” or “diplomats are cynical careerists,” and remain alert to the ways they can surprise us.

KB: Unuafoje mi legis multajn el tiuj ĉi fontoj kiam mi estis studento de antropologia fako. Konsciante pri tio, ke la Ilindena Ribelo [16] de 1903 estis malsame interpretata de esploristoj, por kiuj la korekta kunteksto estis la greka, bulgara, serba, albana, jugoslava, otomana, balkana aŭ makedona historioj, mi ekdeziris esplori la periodon laŭeble plej profunde, enĝaĝinte je fontoj kiuj tiel aŭ aliel ebligus forlasi tiujn ĉi kadrojn de referenco.

Mi estis ŝokita ekzemple de la fakto ke laŭ la registraĵoj de la Nacia Arĥivo en Skopjo nur malmultaj esploristoj serĉis aliron al la biografiaj dosierujoj rilataj al Ilinden. Mi pensas ke tiuj ĉi fontoj estis subtaksitaj evidente ĉar ili estis ne senpartiaj. La britaj, francaj, germanaj kaj usonaj diplomatiaj kaj konsulaj registraĵoj el la otomana Makedonio kontraste estas ofte traktataj kiel tute senpartiaj, objektivaj kaj senemociaj fontoj, kvazaŭ iliaj aŭtoroj estis science edukitaj medicinaj profesiuloj, diagnozantaj la malsanojn de la imperio kuŝanta sur mortolito. Dum verkado de “Lojaleco je morto…” mi uzis alian, subfosan aliron al tiuj du fontaroj. Sendepende de tio, ĉu individuaj pensio-petantoj gravigis propran rolon aŭ redaktis ĝiajn elementojn, kiuj povus malfortigi ilian ŝancon por ŝtata aprobo de la peto, iliaj rakontoj baziĝis sur iliaj propraj spertoj kaj komprenoj, aŭ sur tiuj de iliaj samaĝuloj. Neniu mensogis pri la organiza strukturo de la revolucia organizaĵo, la rekrutigaj metodoj, aŭ loĝistiko de akirado de armiloj aŭ distribuado de informoj kaj provizoj: kio povus esti partia en fari tion? Do ili donas al ni individue kaj eĉ pli se sumi tiujn ĉi informojn, senton de tiu kundividita ĉiutaga sperto de partopreno en rezistado kaj ribelo.

Britaj konsulaj registraĵoj, ofte perceptataj kiel la plej gravaj, spegulas la individuajn biografiojn de siaj aŭtoroj, iliajn perspektivojn kaj aliron al fontoj: Alfred Biliotti [17] estis naturaligita brita civitano naskiĝinta en Rodoso, trapasinta vojon ekde la posteno de dragomano [18] kaj havinta proksimajn rilatojn kun la otomanaj kaj grekaj aŭtoritatoj, dum James McGregor konis la bulgaran kaj esprimis la vidpunkton, ke la organizaĵo havis fortan subtenon. Iliaj rakontoj malsamas aŭ konfrontiĝas. Tio ne signifas ke ĉiuj fontoj aŭ rakontoj estas egale validaj aŭ suspektindaj. Tio pli substrekas ke ni devas forlasi niajn anticipajn konceptojn, ĉu ili diras al ni ke “kamparanoj mensogas” aŭ ke “diplomatoj estas cinikaj karieristoj”, kaj esti pretaj al tio ke ili povas mirigi nin.

Macedonian language editions of Keith Brown’s books “The past in question: Modern Macedonia and the Uncertainties of Nation” (2019) and “Loyal unto Death, Trust and Terror in Revolutionary Macedonia” (2014). [19]

Makedonlingvaj eldonoj de libroj de Keith Brown “La pasinteco demandata: Nuntempa Makedonio kaj la malcertecoj de nacio” (The past in question: Modern Macedonia and the Uncertainties of Nation; 2003) kaj “Lojaleco je morto, fido kaj teroro en revolucia Makedonio” (Loyal unto Death, Trust and Terror in Revolutionary Macedonia; 2013).

CriThink: Pro manko de tempomaŝino estas malfacile determini la “nacian konscion” de historiaj figuroj, ĉerpitan el la neekzistantaj, cenzuritaj, falsitaj aŭ konfliktantaj unu kontraŭ alia registraĵoj, iliaj interpretoj, same kiel ŝanĝitaj signifoj de certa lingvaĵo uzita tiutempe. Kiuj spertoj pri kritika pensado devas esti flegataj tra la regiono por helpi solvi tiajn problemojn?

KB: In “The Past in Question,” I chose to use the language of the British consular sources rather than update or modify it, and to try to translate sources in Greek and Bulgarian into the English of that time, rather than of the early 21st century.  I thus used terms like “Bulgar,” “Arnaut,” “Mijak” and “Exarchist” seeking in this way to remind readers of the very different world of the late nineteenth century; when “Greece” referred to a territory roughly half the size of modern Greece; when only a small fraction of people who would call themselves “Bulgars” owed loyalty to the Ottoman-administered “Bulgaria” with its capital in Sofia; when the Sultan sought to restrict the use of the Albanian language, and the term “Macedonia;” and when the prospect of an alliance of convenience between the ambitious nation-states of Bulgaria, Serbia and Greece to carve up and nationalize Ottoman territory surely seemed absurd to most.

For me, critical thinking demands, paradoxically, that we try to unlearn what actually happened since the period we are trying to understand; or at least, allow it to strike us as surprising or at least non-inevitable. This then concentrates our attention on the factors that drive outcomes. It also liberates us from the illusion that figures in the past—like Ilinden-era figures Goce Delchev [20], Nikola Karev [21], Damjan Gruev [22] or Boris Sarafov [23]—imagined their own identity in terms of the nationalisms of their future.

KB: En “La pasinteco demandata…” mi preferis uzi la lingvaĵon de la britaj konsulaj fontoj ol modernigi aŭ modifi ĝin, kaj provis traduki fontojn el la greka aŭ bulgara al la tiutempa angla prefere ol al tiu de la komenco de la 21-a jarcento. Do mi uzis terminojn kiel “Bulgar”, “Arnaut”, “Mijak” kaj “Exarchist” klopodante memorigi al legantoj pri tiu vere diferenca mondo de la fino de la deknaŭa jarcento; kiam “Grekio” referencis al teritorio je proksimume duono de la grandeco de la nuna Grekio; kiam nur eta parto de homoj kiuj nomis sin mem “bulgaroj” konservis lojalecon al la administrata de la Otomana imperio “Bulgario” kun ties ĉefurbo en Sofio; kiam la sultano klopodis striktigi la uzadon de la albana lingvo kaj de la termino “Makedonio”; kaj kiam la perspektivo de konvena alianco inter la ambiciaj naciaj ŝtatoj Bulgario, Serbio kaj Grekio por disdividi kaj naciigi la otomanajn teritoriojn certe aspektis absurda por plejparto de la homoj.

Por mi kritika pensado postulas paradokse, ke ni provas mallerni tion kio efektive okazis ekde la periodo kiun ni penas kompreni; aŭ almenaŭ ebligi al ĝi ŝoki nin surprize aŭ almenaŭ neeviteble. Tio do koncentras nian atenton sur la faktoroj kaŭzantaj sekvojn. Tio ankaŭ liberigas nin de la iluzioj ke figuroj en la pasinteco — kiel tiuj de la Ilinden-epoko kiel Goce Delĉev [20], Nikola Karev [21], Dame Grujev [22] aŭ Boris Sarafov  [23]— imagis ilian propran identecon en terminoj de la naciismoj de ilia estonteco.

[24]

Keith Brown kaj la historiisto Irena Stefoska ĉe la prezentado de makedonlingva eldono de libro”La pasinteco demandata: Nuntempa Makedonio kaj la malcertecoj de nacio” (The past in question: Modern Macedonia and the Uncertainties of Nation; 2003) en decembro 2010. Foto [25] de Vančo Džambaski, CC BY-NC-SA.

CriThink: Kvankam tiaj problemoj ŝajne iĝas centraj punktoj de glita vojo de internaciaj disputoj, de Goce Delĉev (Bulgario/Nord-Makedonio) ĝis Nikola Tesla [26] [eo] (Serbio/Kroatio), Skanderbeg [27] (Grekio/Albanio), Njegoš [28] (Montenegro/Serbio) ĝis reĝo Marko [29] (Nord-Makedonio/Serbio/Bulgario). Ĉu ekzistas ebleco solvi tiajn problemojn sur pli alta, pli objektiva nivelo ol tiu inter du konfliktantaj ŝtatoj kaj bazita sur ilia povo?

KB: Social scientists, including historians (and I’d include myself in this assessment) don’t always keep up to date with developments in other disciplines and fields.  This manifests itself in approaches rooted in the conventions of 19th century Newtonian sciences, with a focus on breaking down complex reality into experimental-size pieces, where we can test hypotheses in an “either/or” mode to determine cause and effect, the rules of energy transfer and transformation, and so on. Contemporary theoretical and experimental science, though, have moved far beyond this paradigm; into the world of quarks, bosons and quantum mechanics, where non-specialists can barely follow. Ask the average person where they stand on the wave-particle duality [30], and you’re probably in for a short conversation. It requires thinking in “both/and” terms that demands effort, and also a realignment of deeply held common-sense. But this lack of public understanding doesn’t prevent physicists from pursuing their work and generating new insight into the workings of the universe.

Balkan history has been shaped by the territorial ambitions and disputes of the last century, and so has become a zero-sum game [31]; it also has quasi-religious aspects, insofar as current debates reveal an implicit concern with purity and pollution underlying accusations around loyalty and betrayal. Grievances and disputes escalate; and (to pursue the game metaphor) there is no mechanism, in this case, by which both sides would agree to invest a referee with the authority to call the game fairly; the stakes are seen as too high.

An alternative view would be that the dispute over Goce Delchev’s “true” identity, for example, is a classic case of the prisoner’s dilemma game [32]; in which both sides fear that by surrendering their claim to ownership they will lose and the other side will win (Bragging rights? Prestige? The mantle of “true” nationhood?), but the consequence of their refusal to acknowledge ambiguity is that both sides are seen as intransigent or blinkered in the wider community of nations.

KB: Sociaj sciencistoj, inkluzive historiistojn (kaj mi inkludas min mem en tiu ĉi grupo) ne ĉiam sekvas aktualigojn en aliaj disciplinoj kaj sferoj. Tio manifestiĝas en aliroj radikiĝantaj en la tradicioj de la Newton-scienco de la 19-a jarcento, kun fokuso je fragmentado de kompleksa realo je eksperimente esploreblaj pecoj, kie ni povas testi hipotezojn en reĝimo “aŭ/aŭ” por determini kaŭzon kaj efikojn, la regulojn de transiro kaj transformiĝo de energio ktp. Nuntempa teoria kaj eksperimenta scienco tamen iris for post tiu ĉi paradigmo; al la mondo de kvarkoj, bosonoj kaj kvantuma mekaniko, kien ne-fakuloj apenaŭ povas sekvi. Demandu la averaĝan personon, kie oni troviĝas en la ondo-partikla dualeco [30] kaj verŝajne tio estos mallonga konversacio. Tio postulas pensadon en terminoj “ambaŭ/kaj” kio postulas penojn, kaj ankaŭ rekonsideron de la profunde enradikiĝinta ĝenerala opinio. Sed tiu manko de publika kompreno ne malhelpas al fizikistoj daŭrigi ilian laboron kaj generi novan rigardon sur la funkciado de la universo.

Balkana historio estas formita de la teritoriaj ambicioj kaj disputoj de la lasta jarcento kaj ĝi iĝis ludo kun nula sumo [31]; ĝi havas ankaŭ kvazaŭreligian aspekton, ĉar kurantaj debatoj rivelas implicitan zorgon pri pureco kaj poluado sub akuzoj rilate lojalecon kaj perfidon. Plendoj kaj disputoj eskaliĝas; kaj (por daŭrigi la ludo-metaforon) ĉi tie mankas mekanismo per kiu ambaŭ flankoj povus interkonsenti pri juĝisto kun aŭtoritato sufiĉa por nomi la ludon honesta; la ludmono estas tro granda.

Alternativa vidpunkto povas esti ke la disputo pri “vera” identeco de Goce Delĉev ekzemple estas klasika kazo de la prizonula dilemo [33] [eo]; en kiu ambaŭ flankoj timas ke malgajninte sian pretendon pri posedo ili perdos kaj la alia flanko venkos (Fanfaronaj rajtoj? Prestiĝo? La mantelo de “vera” ŝtateco?), sed la konsekvencoj de ilia rifuzo agnoski ambiguecon estas ke ambaŭ flankoj estas konsiderataj nepacigeblaj kaj okulŝirmitaj, de la pli vasta komunumo de nacioj.

CriThink: Ĉu iu Internacia Scienca Tribunalo devas esti kreita por preventi eskaliĝojn, same kiel tribunaloj uzataj por solvi konfliktojn ligitajn al genocido kaj militkrimoj (Ruando, la eksa Jugoslavio)?

KB: I don’t see value in an external tribunal offering some authoritative closure: for me, that’s not how history (or science) work.  All findings are contingent and provisional: they are contributions to an ongoing exchange, the ultimate goal of which is not to set some conclusion in stone, but provide material that can open new horizons and perspectives.

KB: Mi ne vidas sencon en ekstera tribunalo, proponanta iun alternativan solvon: por mi tio estas ekzemplo kiel historio (aŭ scienco) funkcias. Ĉiuj trovaĵoj estas kondiĉaj kaj provizoraj: tio estas kontribuoj al daŭra interŝanĝo, la fina celo de kiu ne estas ĉizi iun konkludon sur ŝtono, sed provizi per materialo kiu povas malfermi novajn horizontojn kaj perspektivojn.

CriThink: En Balkanoj, malgraŭ la nekontestebla rolo de profesiaj ĵurnalistoj kiel promociantoj de demokratio, la amaskomunikiloj ofte servas kiel fortigiloj de la plej radikalaj kaj polusigaj naciismaj vidpunktoj pri historio. Ĉu ekzistas ebleco enigi kritikan pensadon pri historio en la ĉefan amaskomunikilan sferon?

KB: My own fantasy solution is something like what a group of Macedonian youth leaders did in the second half of the 1980s with the Youth Film Forum (Mladinski filmski forum [34]), and set up learning opportunities through engagement with film, literature and other prompts.  What would happen, for example, if Bulgarian and Macedonian historians and journalists watched “Rashomon [35]” together? Or undertook a joint project (perhaps with Albanian colleagues) on the economic, psychological and social effects of gurbet/pečalba [36]? Or conducted a close joint study of the United States 1619 project? I believe they would emerge with a shared vocabulary to address issues of contingency, ambiguity, trauma and structural violence that are shared across the Balkan region — and beyond.

KB: Mia propra fantazia solvo estas io simila al tio, kion grupo da gvidantoj de makedona junularo faris en la dua duono de la 1980-aj jaroj en la Junulara Filma Forumo (Mladinski filmski forum [34]), kaj krei eblecon lerni per engaĝiĝo en filmo, literaturo kaj aliaj sugestoj. Kio povas okazi ekzemple se bulgaraj kaj makedonaj historiistoj kaj ĵurnalistoj kune spektos Rashōmon [37] [eo]? Aŭ se ili efektivigos komunan projekton (eble kun albanaj kolegoj) pri ekonomiaj, psikologiaj kaj sociaj efektoj de gurbet/pečalba [36]? Aŭ se ili plenumos profundan komunan studadon de la usona projekto 1619? Mi certas ke ili ekhavus komunan vortaron por alfronti problemojn de hazardo, ambigueco, traŭmo kaj struktura perforto, kiuj estas komunaj tra la Balkana regiono kaj ekster ĝi.