“Ni havas strangan destinon”: konversacio kun la livona poeto Valts Ernštreits: Parto I

Livona poeto kaj lingva aktivulo Valts Ernštreits. Foto uzita kun permeso.

Hodiaŭ restis nur ĉirkaŭ 250 da ili en Latvio, multaj estas dissemitaj for de la [Livona] marbordo, kiu portas ilian nomon.

Tio estas unu el finn-ugraj lingvoj rilata al la finna kaj estona. Antaŭ centoj da jaroj ĝi estis parolata tra Latvio, sed dum ĝiaj parolantoj estis asimilitaj de la ĉirkaŭa loĝantaro, la livona komencis poiomete sed senhalte malaperi. Komence de la 20-a jarcento ĝia rondo estis limigita al kelkcent parolantoj, koncentritaj en kelkaj foraj fiŝkaptistaj vilaĝoj en Kuronio, provinco en okcidenta Latvio.

Kiam Latvio venis al la regado de Moskvo [Ndlt: pli ĝuste – revenis – en 1940, post 22-jara paŭzo], tiuj marbordaj areoj formis la okcidentan bordon de Sovetunio kaj estis grandparte okupitaj de militistoj. Aliro estis limigita kaj livonoj ne plu povis fiŝkapti. Multaj forlasis gepatrajn terojn.

Oni opinias ke la lasta denaska parolanto de la livona estis Grizelda Kristiņa, kiu mortis en 2013 en Kanado [eo], kie ŝi setlis post fuĝi el Latvio en 1944. Sed post la restarigo de sendependeco de Latvio en 1991, la lingvo montris malrapidan revigliĝon, kiam eta nombro da homoj kun livonaj radikoj aŭ interesitaj pri tiu kulturo komencis lerni kaj promocii la lingvon.

Unu el ili estas livona poeto kaj tradukisto Valts Ernštreits [en], kiu nun estas direktoro de la Livona Instituto [en], fondita en 2018 ĉe la Universitato de Latvio en ties ĉefurbo Rigo. Mi interparolis kun Ernštreits pri la pasinteco kaj nuntempo de la livona lingvo kaj kion li faras por garantii ties estontecon. La intervjuo estas redaktita celante stilon kaj koncizecon.

Will Mawhood: Kial vi opinias grava havi la Livonan Instituton?

Valts Ernštreits: I think we’ve done pretty well. We started in autumn 2018 with zero employees and zero money. Now we’re already running three projects – we are expecting to get one or two more this year – and there are already nine people on the staff.

The Livonian Institute is quite important: first of all for Latvia, because Livonians are a part of Latvia; that’s one area that is pretty under-researched […] This is the first serious attempt for Latvia to enter the Finno-Ugric world in terms of science, and it is also exploiting the fact that there are only a few countries in Europe who have indigenous people, and Latvia is one of them. Although it’s not usual in Latvia to think in these terms: that Latvia does have indigenous people. Somehow on very many occasions it seems for people kind of surprising, but it’s true.

Because the Livonians have quite a strange destiny: there are very very few Livonians, but they still exist. This is something that the world can benefit from – from the Livonian experience, and this is we as an institute can also offer, because by researching Livonians, by researching various aspects of it, we can kind of find a formula for resistance against the world, or a formula for survival. 

What I mean by resistance against the world is how to survive in very harsh conditions – because if we compare this to very many indigenous people, and not only indigenous people […] In the 19th century there were two and a half thousand Livonians, which is an extremely small number – that’s a village in Great Britain, I guess. Despite that, 200 years later Livonians still exist, and that’s even without speaking about two world wars, which destroyed the Livonian coast entirely, and the border area that erased the existence of the Livonian-speaking area in general. During all that, the Livonians have managed somehow to survive. So maybe that’s something we can offer to others: how to survive 200 years longer – if two and a half thousand people can do it, everyone can.

Valts Ernštreits: Mi pensas ke ni fartas sufiĉe bone. Ni startis en aŭtuno 2018 kun nulo da dungitoj kaj nulo da mono. Nun ni jam realigas tri projektojn – kaj ni atendas aldoni unu aŭ du pliajn ĉi-jare – kaj jam havas naŭ homojn en la teamo.

La Livona Instituto estas sufiĉe grava: unuavice por Latvio, ĉar livonoj estas parto de Latvio; tio estas areo sufiĉe subesplorita […] Tio estas la unua serioza provo por Latvio eniri la finn-ugran mondon rilate al scienco kaj tio uzas ankaŭ la fakton ke ekzistas nur kelkaj landoj en Eŭropo, kiuj havas indiĝenojn kaj Latvio estas unu el ili. Kvankam tio estas malkutima en Latvio pensi en tiuj terminoj: ke Latvio havas indiĝenojn. En multaj kazoj tio surprizas homojn, sed tio estas vero.

Ĉar la livonoj havas sufiĉe strangan destinon: estas vere malmulte da livonoj, sed ili plu ekzistas. Tio estas io de kio la mondo povas profiti – de la livona sperto kaj tion ni kiel instituto povas oferti, ĉar esplorante livonojn, esplorante diversajn aspektojn de tio, ni povas trovi specon de formulo de rezistado kontraŭ la mondo aŭ formulo de postvivado.

Kion mi celas parolante pri rezistado al la mondo estas kiel postvivi en vere severaj kondiĉoj – ĉar se ni komparos tion al vere multaj indiĝenaj popoloj, kaj ne sole al indiĝenaj popoloj […] En la 19-a jarcento estis du miloj kaj duono da livonoj, kio estis ekstreme malmulte – tio estas vilaĝo en Britio, mi supozas. Malgraŭ tio post 200 jaroj livonoj plu ekzistas kaj tio estas eĉ sen paroli pri du mondmilitoj, kiuj komplete detruis la Livonan marbordon kaj la bordan areon, kiu ĝenerale forigis la ekzistadon de la livonparolanta areo. Malgraŭ ĉio ĉi la livonoj sukcesis iel postvivi. Do eble tio estas kion ni povas oferti al aliaj: kiel postvivi pli ol 200 jarojn – se du mil kaj duono da homoj povas fari tion, do iu ajn povas.

WM: Ĉu la livona povos esti ekzemplo por aliaj lingvoj en Eŭropo?

VE: Yes, because if you can use this for Livonians, you can use it for very many cases. Because the Livonians are an extreme case for an endangered nation, because it’s really very small and it has very many problems that others don’t have, like for example lacking [a distinct] area – for many endangered languages, this is not a problem, because it’s a village language or the language of a certain region.

One project we've launched its to collect Livonian place names. So to be precise, because some people tend to get confused about it: not place names of Livonian origin, but place names in the Livonian language. 

VE: Jes, ĉar se vi povas uzi tion por livonoj, vi povas uzi tion ankaŭ por multaj kazoj. Ja la livonoj estas ekstrema kazo de endanĝerigita etno, ĉar tio estas vere eta popolo kaj ĝi havas vere multajn problemojn, kiujn aliaj ne havas, kiel ekzemple manko de [definita] areo – por multaj endanĝerigitaj lingvoj tio estas ne problemo, ĉar tio estas vilaĝa lingvo aŭ lingvo de certa regiono.

Unu projekto kiun ni lanĉis celas kolekti livonajn toponimojn. Do por esti preciza, ĉar iuj homoj foje konfuziĝas pri tio: temas ne pri toponimoj de livona origino, sed pri toponimoj en la livona lingvo.

WM: Do simple por klarigi iom, temas ne nur pri la Livona marbordo – temas ankaŭ ekzemple pri ĉi tie [en Rigo]? Vi faras longan vojon reen.

VE: Yes, if we can get them. The thing is that we are not particularly interested in how it sounds in Latvian; we are interested in what these places were called in Livonian. And we use various methods for doing that like using digital corpora, extracting them from, for example, folklore material like folk tales, then also metadata of various collections. There is a collection, for example, where someone has collected different various household items, but it’s written from which household they were collected and it’s written in Livonian. Then we take them. Another part of that is that we are not only collecting them, but also linking them to geospatial information, basically to get them attached to coordinates. As a result of that, there are two things that come up. Through the coordinates, we are linking these Livonian place names to other official Latvian databases. That enables, for example, us to pull up Livonian signs. So we offer official Livonian versions of Latvian place names. So if they want to, for example, put up a sign in Kolka [a village on the Livonian coast] with its Livonian name Kūolka, they aready have a source in accordance with Livonian language rules, standardised.

VE: Jes, se ni povas ricevi ilin. La afero estas ke ni ne interesiĝas speciale pri kiel tio sonas en la latva; ni interesiĝas pri kiel tiuj lokoj estas nomataj en la livona. Kaj ni uzas diversajn metodojn por fari tion kiel uzante ciferecajn tekstarojn, eltirante el ili ekzemple folkloran materialon kiel popolaj fabeloj, tio estas ankaŭ metadatenoj de diversaj kolektoj. Estas kolekto ekzemple kie iu kolektis diversajn hejmaĵojn, sed skribis en kiuj domoj li kolektis ilin kaj tio estas skribita en la livona. Do ni prenas tion. Alia parto de tio estas ke ni ne nur kolektas ilin, sed ankaŭ ligas ilin al informoj pri ties geografia situo, ĉefe ligante ilin al koordinatoj. Rezulte de tio aperas du aferoj. Per la koordinatoj ni ligas tiujn livonajn toponimojn al aliaj oficialaj latvaj datumbazoj. Tio ebligas al ni ekzemple starigi livonajn signojn. Do ni povas proponi oficialajn livonajn versiojn de latvaj toponimoj. Do se oni volas ekzemple starigi signon en Kolka [vilaĝo ĉe la Livona marbordo] kun ĝia livona nomo Kūolka, oni jam havas fonton kongruan al la reguloj de la livona lingvo, normigitan.

WM: Vi menciis ke la livona estas eble malkutima en eŭropa kunteksto pro tio, ke ĝi ne havas teritorion kie la lingvo plu estus koncentrita. Ĉu vi opinias ke Interreto estas speciale grava por lingvoj en tiaj cirkonstancoj?

VE: It’s a global tendency, it doesn’t only affect Livonian – because people move much more, but what is different is that people can stay virtually connected to their society, by reading [internet] portals, looking at videos in the language that they speak, etc. And for smaller languages and smaller communities, this is extremely important because this is kind of an artificial leg in a sense, because it does supplement something that you have lost. And for Livonians it really was, because the territory was lost in the ‘50s, and after that it was really difficult to get together, simply to have a conversation. Because you need two people, and that means two people have to meet. So now these technologies allow them to do that. But of course there are certain dangers, and they has been a subject of discussion.

For example, Sámi [language activists] are working on automated translation options, but they don’t create tools for translation into Sámi, but only from Sámi. For me, that's also something to think about. It would be very nice if you had tools to translate from one language to another, but then again by not getting good-quality translations into, for example, Livonian or into Sámi, you can suddenly over-populate the language with lots of data of poor quality, and you can actually influence this living organism with a kind of disease. And it ends up that by trying to save the language, you are killing it but by other means. Because people think that it’s OK, and then they start to use it because the majority use it.

VE: Tio estas tutmonda tendenco, tio efikas ne nur al la livona – ĉar homoj migras oble pli, sed malsama estas ke homoj povas esti virtuale konektitaj al sia socio per legado de [interretaj] portaloj, spektado de filmetoj en la lingvoj kiujn ili parolas ktp. Kaj por malpli grandaj lingvoj kaj komunumoj tio estas ekstreme grava, ĉar tio estas iusence speco de artefarita kruro, ĉar tio donas ion kiun vi perdis. Kaj por la livonoj vere estis tiel, ĉar la teritorio estis perdita en la 1950-aj jaroj kaj poste estis vere komplike kunveni simple por konversacii. Ĉar vi bezonas du homojn kaj tio signifas ke du homoj devas renkontiĝi. Do nun tiuj teknologioj ebligas al ili fari tion. Sed kompreneble ekzistas certaj danĝeroj kaj ili estas pridiskutataj.

Ekzemple sameaj [lingvaj aktivuloj] laboras pri opcioj de aŭtomata tradukado, sed ili ne kreas instrumentojn por tradukado al la samea, sed nur el la samea. Por mi tio estas ankaŭ pripensenda afero. Tio povus esti vere bone, se vi havus instrumentojn por traduki el unu lingvo al alia, sed poste denove ne ricevinte altkvalitan tradukon al ekzemple la livona aŭ al la samea, vi povas subite inundi la lingvon per multe da datumoj de malalta kvalito kaj vi povas efektive influi tiun vivan organismon per speco de malsano. Kaj fine provante savi la lingvon vi murdas ĝin alimaniere. Ĉar homoj pensas ke tio estas en ordo kaj poste ili komencas uzi tion, ĉar la plimulto uzas tion.

La intervjuo estis publikigita en du partoj. Legu la daŭrigon (parto II) ĉi tie.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.