- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Nova sistemo de “kiberprotektado” en Omano kaŭzas maltrankvilon pro minaco al homaj rajtoj

Kategorioj: Mezoriento kaj Nordafriko, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Homaj rajtoj, Interreta aktivismo, Juro, Parollibereco, Politiko, Teknikaro, GV Advocacy

Viro kun poŝtelefono apud fortikaĵo en Omano [1]. Foto de Pikist [2], kun libera licenco.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla krom tiuj markitaj per [eo], kiuj estas en Esperanto.

Rimarko de la redakcio: Tiu ĉi artikolo estis verkita de Halid Ibragim [3], plenuma direktoro de la Centro pri Homaj rajtoj en la regiono de Persa Golfo [4], sendependa, nekomerca organizo, kiu protektas parolliberecon kaj liberecon de paca kunvenado kaj asociiĝo en landoj de Mezoriento kaj Nord-Afriko.

Dum la tuta mondo ankoraŭ estas zorgigita de la sekvoj de pandemio de KOVIM-19 [5] [eo], la registaro de Omano akceptis novan leĝon, kiu pliigos registaran kontrolon super informoj en Interreto kaj malfaciligos al kritikantoj kaj disidentoj disvastigi informojn sen risko.

La 10-an de junio sultano de Omano Hejsam ben Tarij akceptis dekreton [6] n-ro 64, pri la kreado de la Centro pri Kiberprotektado kiel departamento de la Agentejo pri enlanda sekureco (ISS), kiu estas terure konata [7] pri la subpremado de publikaj liberecoj, kaj ankaŭ parollibereco en Interreto. La 14-an de junio en la Oficiala gazeto n-ro 1345 estis publikigita la labormetodo de tiu centro, kiu enhavas 11 punktojn.

La Centro pri Kiberprotektado donas al la Agentejo pri enlanda sekureco (ISS) plenan kontrolon super komunikaj retejoj kaj informaj sistemoj en Omano. Laŭ la dekreto, la estro de la Agentejo pri enlanda sekureco fariĝas la estro de la centro.

La Centro pri Kiberprotektado ankaŭ uzas novan aparataron kaj programojn por bloki retejojn kaj atente kontroli la interretajn agadojn de uzantoj. Kunlaborantoj de la centro havas rajton regi ĉiujn elektronikajn retojn en la lando, kaj ankaŭ malŝalti ilin “por forigi iujn ajn minacojn al la nacia sekureco kaj la ekonomio de la sultanlando, same kiel al internaciaj kaj regionaj rilatoj”.

La nova dekreto ebligas al la Agentejo pri enlanda sekureco komplete kontroli aparatojn kaj datumojn de iuj institucioj kaj grupoj en la socio, same kiel serĉi pruvojn kaj informojn pri la agadoj de interretaj aktivuloj, kiuj esprimas opiniojn pri aferoj, kiuj zorgigas la publikon, se tiuj opinioj ne similas al la pozicio de la registaro. Ĉi tio povas konduki al timigado kaj malliberigo de interretaj aktivuloj, kun la partopreno de la juĝistaro, se necese.

En Omano [1] [eo] ekzistas kelkaj leĝoj, kiuj estas tre svagaj kaj tre ĝeneralaj, kaj supozigas krimajn punojn pro esprimado de malkonsento kaj kritiko de la aŭtoritatoj.

Ekzemple, artikolo 17 de la Leĝo pri Krimoj en retejoj antaŭvidas malliberigon de unu monato ĝis tri jaroj por individuoj, kiuj uzas informajn kaj komunikajn teknologiojn por distribui materialojn, kiuj “malobservantas publikan etikon”, kaj artikolo 19 antaŭvidas saman punon por homoj, kiuj estas konsiderataj kulpaj pri deponado kaj distribuado de informoj, kiuj “malobservas publikan ordon aŭ damaĝas religiajn valorojn”.

La 19-an de julio, interreta aktivulo Gazi-al-Alvaki estis pridemandita [8] de la speciala departamento de la Agentejo pri enlanda sekureco en policejo en Dorfar, pri lia laboro en sociaj retejoj [9] [eo]. Gazi estis arestita ĝis la 7-a de septembro, sen rajto renkonti advokaton kaj parencojn.

La kreo de la Centro pri Kiberprotektado estas evidenta provo leĝigi la subpreman politikon de Omano. La danĝera precedenco, kiu malobservas la ciferecajn rajtojn de ĉiuj civitanoj, inkluzive de omanaj interretaj aktivuloj, pasis nerimarkita kaj ne ricevis amaskomunikilan raportadon.

La omana registaro devas tuj nuligi la dekreton pri kreo de Centro pri Kiberprotektado kaj lasi al civitanoj la laŭleĝan rajton al libera sinesprimo interrete. Aŭtoritatoj devas fini la subpremon kontraŭ homoj, kiuj esprimas siajn opiniojn en kaj ekstere de Interreto.

La tasko konservi Interreton kiel ilon, kiu kontribuas al kreado de prospera estonteco por ĉiuj civitanoj, devas esti konfidita al grupo de sendependaj sciencistoj kaj teknologiofakuloj kune kun la Ministerio pri Teknologio kaj Komunikilaro [10] kaj aliaj organizaĵoj de civila socio [11] [eo] kiuj specialiĝas pri interreta regado, forlasante la sekurecajn servojn por trakti ekskluzive krimajn aferojn.