- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Nova libro pri la sufero kaj rezisto de iranaj kaptitinoj

Kategorioj: Mezoriento kaj Nordafriko, Irano, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Parollibereco, Politiko, Protesto, Virinoj kaj genro

Irana aktivistino pri homaj rajtoj Narges Mohammadi [1] [eo] ricevas gratulojn pro sia liberigo el la malliberejo, dum en la fono aliaj iranaj virinoj estas arestitaj. Bildo de Assad Binakhahi, irana ilustristo loĝanta en Germanio. Uzata kun permeso.

Noto: Ĉi tiu artikolo enhavas priskribojn de torturoj, kiuj povas maltrankviligi iujn legantojn. Ĉiuj ligiloj estas en la angla, krom alia mencio.

Blanka torturo estas psikologia tortura tekniko, en kiu malliberuloj estas longdaŭre enfermitaj en tute blankaj ĉeloj. La celo estas totala sensa senigo kaj izolado de la viktimo. Ĝi estas unu el la torturaj metodoj uzataj en iranaj malliberejoj kune kun fizika torturo [2].

Ĝi ankaŭ estas la nomo de nova libro de Narges Mohammadi [3], ĉefa irana ĵurnalistino kaj homrajta aktivulino. “Blanka Torturo”, publikigita perslingve de la sveda eldonisto Baran [4], prezentas 12 intervjuojn kun politikaj kaptitinoj kune kun la personaj spertoj de la verkistino, kiu mem pasigis ok jarojn kaj duonon en irana malliberejo.

La 12 virinoj intervjuitaj estas ĵurnalistinoj, membroj de religiaj malplimultoj kaj politikaj aktivulinoj. Iliaj rakontoj priskribas la teruran staton de iranaj malliberejoj, kie katastrofaj sanitaraj kondiĉoj kaj etaj malhelaj ĉeloj oftas. Malliberuloj intence ne ricevas medicinan prizorgon, submetitaj al horoj da esplordemandado, minacoj estas faritaj al parencoj, kaj soleca enkarcerigo estas utiligata kiel tortura tekniko.

Reza Kazemzadeh [5] [fr], eminenta irana psikologo loĝanta en Belgio [6] [eo], kiu laboras kun viktimoj de torturo, skribis [7]jenon pri la tekniko de blanka torturo:

It can be argued that if physical torture is used at the beginning of an arrest to make a prisoner talk (providing information), the purpose of the psychological torture is to infiltrate the identity and influence his or her personality in the long run.

Ni povas diri, ke fizika torturo estas uzata komence por paroligi la kaptiton (por ke tiu donu informojn) kaj ke la celo de psikologia torturo estas penetri en la identecon de la kaptito kaj longtempe influi ties personecon.

La libro malkaŝas, ke la 12 intervjuitaj virinoj estis arestitaj ne pro krimoj, sed ĉar la iranaj sekurecaj kaj sekretaj servoj kredas, ke ili povas uzi ilin por enketoj. Ĉi tiuj kaptitinoj estas fortege premitaj fari konfesojn aŭ devigitaj kunlabori.

Jen la virinoj kiujn Mohammadi intervjuis: Nigara Afsharzadeh [8], Sima Kiani [9], Sedigheh Moradi [10], Atena Daemi [11], Mahvash Shahriari [12], Zahra Zahtabchi,  [13]Hengameh Shahidi [14]Reyhaneh Tabatabaei [15], Mary Mohammadi [16]Nazila Nouri [17], Nazanin Zaghari-Ratcliffe [18] kaj Shokoofeh Yadollahi [19].

Kovrilo de “Blanka Torturo”, verkita de Narges Mohammadi.

Paroli al formikoj

En la libro Mohammadi ankaŭ rakontas pri siaj propraj spertoj en malliberejo, pri la izolaj ĉeloj [Ndlt: speco de malliberejo, en kiu kaptito havas neniun kontakton kun iu ajn krom prizona dungitaro] kaj la pridemandadoj. Ŝi klarigas, ke kvankam la pridemandistoj ĝenerale sciis ĉion, ili tamen postulis, ke ŝi oficiale eksiĝu de la organizaĵo pri homaj rajtoj “Centro de la Defendantoj de Homaj Rajtoj” fondita de eminentaj iranaj advokatoj inter alie Ŝirin Ebadi [20] [eo], laŭreato de la Nobel-premio pri paco.

Mohammadi, kiu ankaŭ kampanjas kontraŭ la mortopuno, skribas en sia libro:

The solitary cell is not just a location, but a place where all elements concur to make to have the imprisonment impact us. This includes the indifference of doctors towards our pain, blindfolding prisoners, dirty curtains, dead cockroaches on the floor, unfitting prison clothes, and long periods of sitting in interrogation cells.

La izola ĉelo estas ne nur ĉelo, sed koncentriĝo de ĉio, kio invadas nin dum malliberigo: kuracistoj nesentemaj al nia doloro, okulkovrado de la malliberuloj, malpuraj kurtenoj, mortaj blatoj sur la planko, malkonvenaj malliberejaj vestaĵoj kaj la longa atendado en la pridemandejaj ĉambroj.

Ĉiu kaptito reagas malsame al la samaj cirkonstancoj. Nigara Afsharzadeh [8] estas turkmena [21] [eo] kaptitino, kiu estis kondamnita al kvin jaroj da malliberejo en 2014 pro suspekto de spionado. Ŝi klarigas kiel ŝi sukcesis pluvivi en sia ĉelo parolante al formikoj. “Mi nur volis kundividi mian ĉelon kun alia vivanta estaĵo” ŝi diras.

Sima Kiani [9] estas adepto de la Bahaa Kredo [22] [eo] kaj eksa politika kaptitino. Ŝi diras, “Mi preferus esti pridemandita ol lasita sola en mia [karcera] ĉelo.”

La pridemandistoj ankaŭ uzas informojn pri la familioj aŭ sano de la malliberulinoj por subpremi ilin. Mahvaŝ Ŝahriari [12], kiu ankaŭ estas parto de la bahaa komunumo kaj kiu pasigis 10 jarojn en malliberejo, trovis la minacojn faritajn kontraŭ siaj edzo kaj filo “la plej malfacilaj” aspektoj de la pridemandado.

La irana-brita civitanino Nazanin Zaghari-Ratcliffe [23] klarigas, kiel oni rifuzis al ŝi medicinan prizorgadon en la malliberejo, eĉ la preskribitajn medikamentojn.

Post konvertiĝo al kristanismo, Mary Mohammadi [24] pasigis ses monatojn en malliberejo por esti membro de hejmpreĝejo. Ŝi rakontas kiel la gardistoj konstante insultis ŝin, ŝian familion kaj ŝian kristanan kredon. “Ili nomis la preĝejon hazardludejo” ŝi diras.

La libro klarigas kiel la pridemandaj teknikoj celas transformi la kaptitojn en kunlaborantoj. Unu el la pridemandistoj deklaris sian amon al Hangameh Ŝahidi, kiu estas ĵurnalistino kaj virinrajta aktivulino, kaj petis ŝin geedziĝi kun li kontraŭ fermado de ŝia dosiero. Ŝi firme rifuzis la oferton, dirante ke ŝi preferas plenumi sian punon ol iam revidi lin.

En ĉi tiuj cirkonstancoj, iuj el ĉi tiuj kaptitinoj ankoraŭ sukcesis komenci fastostrikon por defendi siajn memfidon kaj rajtojn.

Postvivi la traŭmaton

Plej multaj malliberuloj suferas la psikologiajn konsekvencojn de torturo dum longa tempo. Mansour Borji estas la plenuma direktoro de Artikolo 18 [25], londona kristana premorganizaĵo, kiu helpas kristanajn eksajn kaptitojn trakti traŭmojn. Li diris al Global Voices:

 

Awareness about this kind of torture and the ways to identify the symptoms in victims’ behaviour and moods is key. It is essential that the victims, their families, and the broader community know about the root causes of the unusual behaviour in some specific circumstances and are able to react in an appropriate way. Former prisoners re-live trauma and suffering caused by torture repeatedly. You should not respond lightly to the way they react stressfully to the ring of a phone, or to some smells and noises. Awareness will help them gradually improve their mental wellbeing.

Estas grave konscii pri ĉi tiu speco de torturo kaj rekoni ĝiajn simptomojn en la konduto kaj humoro de la viktimoj. Nepre necesas ke la viktimoj, iliaj familioj kaj la pli vasta komunumo sciu la kaŭzojn de ilia stranga konduto en iuj cirkonstancoj kaj povu taŭge respondi. Eksaj malliberuloj regule retravivas sian traŭmaton kaj la suferojn kaŭzitajn de la torturo. Vi ne devas reagi frivole al la streĉo, kiun ili spertas kiam telefono sonas, aŭ ĉe iuj odoroj kaj sonoj. Konscii pri tio estas la unua paŝo al la iom-post-ioma plibonigo de ilia mensa bonfarto.

Kamran Aŝtari estas la direktoro de Arseh Sevom [26] [en, fa], organizaĵo por antaŭenigi demokration, homajn rajtojn kaj civilan socion en Irano. Li mem estis torturita en irana malliberejo kiel adoleskulo kaj li diras al Gobal Voices:

Any form of torture can cause psychological trauma. But it’s especially bad for young people under 25 because their brains are still forming. It becomes permanent and life-long (…). Unfortunately, for all of us who have experienced trauma, there is no returning to the people we once were. There is only finding ways to dim the nightmares.

Iu ajn torturo povas kaŭzi psikologian traŭmaton. Sed ĝi estas speciale malbona por junuloj sub 25 jaroj, ĉar iliaj cerboj ankoraŭ disvolviĝas. Ĝi fariĝas definitiva kaj daŭras tutan vivon (…). Bedaŭrinde por ĉiuj el ni, kiuj suferis traŭmaton, ne eblas retropaŝi. Ni povas trovi nur manierojn mildigi la koŝmarojn.