- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Civitaneco per investado en Karibio: Ĉu ekonomia bono aŭ diplomatia minkampo?

Kategorioj: Karibio, Antigvo kaj Barbudo, Barbado, Dominiko, Grenado, Sankta Kristoforo kaj Neviso, Sankta Lucio, Trinidado kaj Tobago, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Ekonomio kaj komerco, En- kaj elmigrado, Juro, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Medio, Politiko, Regado, Vojaĝo
[1]

Aviadilo flugas super Karibio [2]. Foto de Vilseskogen [3] ĉe Flickr [1], CC BY-NC 2.0 [4].

Programoj de civitaneco per investado, celantaj fortigi feblajn turismajn ekonomiojn, montriĝas problemaj por certaj karibiaj landoj.

La pandemio de KOVIM-19 [5] grave trafis la vundeblajn, dependajn de turismo ekonomiojn de Karibio. Laŭ kelkaj prognozoj [6] la regiono bezonos longan tempon [7] por restariĝi pro la perdo de vizitantoj. Malgraŭ pluaj klopodoj allogi turistojn por la komenciĝanta vintra sezono, la nombro de novaj KOVIM-infektiĝoj kaj mortoj en kelkaj insuloj plu kreskas [8] kaj la situacio en la komerca sektoro estas karakterizata je granda malcerteco [9].

Aperas la tiel nomata “ora pasporto” — konata kiel Civitaneco per Investado (CPI) — kiu proponas al riĉaj vizitantoj la eblecon vojaĝi libere al 149 landoj. En la tempo kiam vizaj kaj kronvirusaj limigoj iĝas ĉiam pli rigoraj, dua civitaneco aspektas kiel rekomendinda opcio [10]; asekurilo en tempo de malcerteco. Laŭ unu civitaneca peranto, komerco kreskas eksplode [11]: petoj pri dua pasporto kreskis je 42% ekde la lasta jaro.

Dume etaj, sed konstantaj membroj de la CPI-industrio, kies kapacito atingas 25 miliardojn da usonaj dolaroj [12] jare, kvin karibiaj landoj [13] — Antigvo kaj Barbudo [14], Domingo [15], Grenado [16], Sankta Lucio [17] kaj Sankta-Kito kaj Neviso [18] — esperas profiti de la kresko. Ili proponas senimpostajn CPI-skemojn pere de investado en tradicia maniero aŭ mondonacoj, kun minimumaj aŭ nulaj postuloj rilate restadon en la lando.

Despera tempo instigas al kuraĝaj paŝoj

Tio estas noviga strategio [19] por teni iliajn kapojn super akvo kaj almenaŭ akceli ioman ekonomian restariĝon. Por individuoj, dua pasporto povas kosti de 100 000 $ [ĉ. 84 300 €] ĝis 150 000 $ [127 000 €], dum familiaj pakaĵoj varias de 250 000 $ [ĉ. 211 000 €] ĝis 300 000 $ [ĉ. 254 000 €]. Petoj estas traktataj dum nuraj tri monatoj.

La ĝemel-insula nacio Sankta-Kito kaj Neviso estis fakte la unua lando en la mondo, adoptinta la CPI-skemon [20]. Tiu programo nun proponas kronvirusan rabaton [21] por familioj el kvar membroj, validan ĝis la 31-a de decembro 2020. Same kiel ĉe Grenado, la CPI-skemo de Sankta-Kito kaj Neviso estas inter la kvin plej alte taksataj programoj tutmonde, laŭ la magazino Forbes [22].

Aranĝo de Grenado aspektas pli ekvilibra. Dum gefratoj, gepatroj kaj geavoj povas esti inkluditaj en la insulan CPI-peton, grenada civitano povas ankaŭ establi komercon en Usono surbaze de laborvizo E-2 danke al investa traktato [23], subskribita de usona prezidento Ronald Reagan en 1983, la jaro de la invado de Grenado [24].

Usono estas ne la sola celo

Dum la riĉuloj “fuĝas” for de KOVIM-19 kaj, kaze de certaj usonanoj, la enlanda politika situacio estas malstabila, civitaneco ne estas la sola ebleco proponata. Restadpermesiloj por distanca laboro kiel vizo Welcome Stamp [25] en Barbado [26] — kiu laŭdire kolektis [27] 1 miliardon da usonaj dolaroj en nuraj du monatoj — ankaŭ pruvis sian efikecon.

CPI-programoj altiras ankaŭ riĉajn afrikanojn [28]. Grenado ekzemple alvokas niĝerianojn, kiuj ankaŭ estas trafitaj de merkata malcerteco pro KOVIM-19, malkresko de naftoprezoj kaj malvaloriĝo de la nacia valuto.

Helpo aŭ damaĝo?

Domingo kun loĝantaro je nur 71 000 establis sian CPI-programon en 1993. Post esti preskaŭ komplete detruita [29] de uragano Maria [30] en 2017, la insulo kroĉis siajn esperojn pri rekonstruado de infrastrukturo kaj bazaj servoj al enspezoj per CPI. Ekde tiam ĝia registaro konstruis reton da klinikoj kaj novan hospitalon [31].

Inter aliaj investaj opcioj, Unio Civitaneco per Investado [32] de la najbara Antigvo kaj Barbudo akceptas donacojn por financi la ĵus malfermitan kvaran kampuson [33] de la Universitato de Karibio [34] [eo] en Antigvo. Multaj insuloj proponas similan elekteblon: Sankta-Kito kaj Neviso bonvenigas donacojn por registara fondumo [35] [Ndlr: Sugar Industry Diversification Foundation, mallonge SIDF), establita por subteni translokitajn laboristojn de sukera industrio.

En Grenado, kie la programo estis lanĉita en 2013 kune kun la Fonduso de Nacia Transformiĝo, CPI-petantoj povas investi en iun ajn aprobitan novan projekton [36] en la turisma sektoro — inkluzive tri kontraŭdirajn kaj speciale hastajn projektojn, kaŭzintajn gravajn zorgojn [37] pri la ekologiaj sekvoj [38] kaj malrespekto rilate procedurojn. Nun kiam peticio [39] estas lanĉita por protesti kontraŭ tiuj projektoj, karibiaj civitanoj komencas kompreni ke CPI-programoj ne ĉiam estas por iliaj interesoj [40].

Kiu investas?

Diagramo [41] en CPI-retejo [32] de Antigvo kaj Barbudo montras, ke proksimume triono da civitanecaj petoj, ricevitaj kadre de tiuj programoj, ekde la 31-a de decembro 2019, venis el Ĉinio. Grava nombro da petoj venis ankaŭ el Libano [42], Sirio [43], Rusio [44], Libio [45] kaj Bangladeŝo [46] [ĉiuj eo].

Sankta-Kito kaj Neviso ekzemple ne akceptas [47] klientojn el Irano [48] [eo] kaj Afganio [49] [eo], sed perantoj diras ke postulado de CPI-programoj el Mezoriento kaj Azio estas alta. Unu enmigra firmao el Mezoriento komentis [50] la dramecan kreskon de interesiĝo ekde la komenco de la pandemio:

COVID-19 has triggered a sense of urgency, especially amongst those with restrictive nationalities who live in unstable countries […] Millions have lost their jobs or simply cannot sustain themselves in their countries of residence following steep salary reductions and indefinite unpaid leave. People are actively, more than we’ve ever seen, looking into options. Fast Citizenship [programmes] of the Caribbean Community have been popular in the Middle East. St Kitts and Nevis, Commonwealth of Dominica, Grenada, St Lucia and Antigua and Barbuda have been the stars of the citizenship by investment industry for a long time.

KOVIM-19 provokis senton de urĝeco, precipe inter homoj, loĝantaj en malstabilaj landoj […] Milionoj perdis siajn laborpostenojn aŭ simple ne povas subteni sin mem en siaj landoj pro salajraj reduktoj kaj devigaj nepagitaj ferioj. Pli ol iam ajn antaŭe homoj estas aktive serĉantaj aliajn eblecojn. [Programoj pri] rapida civitaneco de la Karibia Komunumo [51] [eo] estas popularaj en Mezoriento. Sankta-Kito kaj Neviso, Domingo, Grenado, Sankta Lucio, kaj Antigvo kaj Barbudo por longa tempo estas steloj de la industrio de civitaneco per investado.

La malhela flanko de la iniciato

Antaŭ la apero de KOVIM-19 en novembro 2019, Al-Ĝazira [52] [eo] elsendis enketraporton el kvar partoj [53] pri duapasportaj skemoj. Titolita “Diplomatoj por vendo”, ĝi fokusiĝis speciale sur la CPI-petantoj en Domingo, Grenado kaj Sankta Lucio kaj estis profunde embarasa [54] por certaj politikistoj, ĉar la raporto montris [55] “kiel diplomataj pasportoj estas aĉetataj kaj vendataj en la malfermita merkato kaj kiel riĉaj eksterlandanoj sukcesas iĝi ambasadoroj de karibiaj nacioj”.

Sekve de tiuj ŝokaj akuzoj, kiam demandoj leviĝis, en Sankta Lucio kaj Sankta-Kito kaj Neviso, pri travidebleco, la ĉefministroj de la unua [56] kaj dua [57] ŝtatoj forte defendis siajn programojn — kaj ne nur ili. Antigvo kaj Barbudo raportis [58] ke asekurpagoj por edzino de la ĉefministro kaj loĝado kaj manĝado por la boksisto Mike Tyson estis kalkulitaj inter elspezoj de la fondusoj, kolektitaj per la investa programo.

Opozicia partio en Grenado tamen esprimis zorgojn [59] pri supozeblaj koruptaj praktikoj en la insula CPI-skemo.

Blogo fokusiĝinta je financaj krimoj levis ruĝan flagon [60] pri la problemo, kaj klarigis kiel krimuloj kaŝas identecojn per la investa iniciato:

Money launderers, career while-collar criminals, terrorist financiers and intelligence agents have been, of late, using what we call the 2-step CBI technique to effectively conceal their true identity from compliance officers conducting due diligence inquiries at account opening, or law enforcement agents investigating financial crime. It appears to be a nearly foolproof tactic for those who must present an alias that cannot be broken, which then enables them to operate with impunity in the financial sector.

Monlavantoj, profesiaj blankkolumaj krimuloj, financistoj de teroristoj kaj agentoj de spionservoj estas lastatempe uzantaj tion, kion ni nomas dupaŝa CPI-tekniko por efike kaŝi sian veran identecon de kontrolantoj, plenumantaj kompleksan kontroladon dum malfermo de konto, aŭ de agentoj de polico kaj sekurecservoj, enketantaj financajn krimojn. Tio ŝajnas pruvite efika taktiko por tiuj, kiuj devas prezenti pseŭdonimon ne rompeblan, kio ebligas al ili operacii senpune en la financa sektoro.

Ĉu haveblas efikaj kontroloj kaj kontraŭbalanciloj?

Estas malklare, ĉu petantoj de tiuj “oraj pasportoj” trapasas necesan kontrolon. Barata [61] [eo] “diamanta magnato” ricevinta civitanecon en Antigvo kaj Barbudo estis poste malkovrita kiel fuĝinto, serĉata [62] pro banka fraŭdo.

Haveblas ankaŭ demandoj pri ĵus bakita civitano de Antigvo kaj Barbudo, prezidanto de Bitcoin.com Roger Ver [63]. Sekvante la antaŭnelongan aliĝon de la lando al la Leĝo pri Ciferecaj Posedaĵoj [64] — kaj malgraŭ juraj problemoj pendantaj super sia kapo — Ver konstruas komercajn rilatojn kun la nacia registaro, instigante unu raporton supozi [65], ke li “serĉas retiriĝon al jurisdikcio kiel Antigvo, kie, kiel li opinias, li povos daŭrigi tutmondan operaciadon senpune”.

En dokumento pri karibiaj CPI-skemoj, publikigita en 2014, la Karibia Konsilio konkludis [66] [pdf]:

In their desire to create new sources of income, Caribbean nations are understandably anxious to create new revenue sources. However, if economic citizenship, without any significant residence requirement or the most detailed and exhaustive of checks, were to be proved to have facilitated criminality, money laundering or at worst terrorism, the measure will not only have become self-defeating for the country concerned, but also potentially damaging to the region as a whole.

En sia deziro krei novajn enspezofontojn, karibiaj nacioj kompreneble sopiras krei novajn rentofontojn. Tamen kaze de ekonomia civitaneco sen ajna grava postulado rilate al restado aŭ al la pli detala kaj elĉerpa kontrolado, jam servis al la faciligo de krimeco, monlavado aŭ en plej malbona kazo terorismo, tiuj rimedoj ne nur turniĝas kontraŭ respektiva lando mem, sed estas ankaŭ potenciale damaĝaj por la tuta regiono.