- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Viktimoj de devigaj steriligoj en Peruo daŭre postulas justecon

Kategorioj: Latinameriko, Peruo, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Indiĝenoj, Virinoj kaj genro, The Bridge

Manifestacio Ni estas 2074 kaj multaj pli [1] [hispane: Somos 2074 y muchas más] alvoke al justeco ĉe la kazo de devigaj steriligoj, la 17-an de septembro 2020 en Limo, Peruo. Foto de Rosa Villafuentes [2] por DEMUS [3], uzata laŭ permeso.

Dum la regado de Alberto Fujimori en Peruo, 244 234 virinoj kaj 20 693 viroj [4] [pdf] estis neinversigeble steriligitaj kiel parto de la landa familioplanada politiko 1996-2000 [5] [pdf]. Ĉi tiuj devigaj kirurgiaj proceduroj estis malkaŝitaj kiel praktikoj malobservaj al rajtoj, precipe tiuj de la indiĝena loĝantaro [6] de kamparaj regionoj. Nuntempe 1321 virinoj ankoraŭ daŭrigas la juran proceson por serĉi justecon antaŭ politiko kiu malobservis iliajn rajtojn de antaŭ pli ol du jardekoj.

La 17-an de septembro, la aktivistaj grupoj de viktimoj kolektiĝis [7] kun la celo brodi siajn nomojn sur la peruan flagon. Poste, vestitaj en la koloroj ruĝa kaj blanka de la nacia flago, ili marŝis ĝis la marbordo por manifestacii sur la plaĝo – loko elektita por preventi la disvastiĝon de KOVIM-19 – kaj tiel daŭre denunci la manierojn laŭ kiuj la perua justico turnis sian dorson al ili. La andaj virinoj transmarŝis pli ol mil kilometrojn el la montoj por serĉi justecon en la ĉefurbo. Malgraŭ la frustriĝo, ili ne rezignas, sed daŭre batalas por atingi justecon por si mem kaj por la miloj da aliaj virinoj suferintaj tian perforton.

Kadre de la justica sistemo de Peruo, la kazo estis malfermita antaŭ 18 jaroj kaj restas sen kondamno. Fronte al ĉi tiu situacio, kvin el la viktimoj [8] apelaciis al la internacia justico. Ilia plendo kontraŭ la perua ŝtato estis akceptita de Unuiĝintaj Nacioj en ties Komitato pri forigo de ĉiu formo de diskriminacio kontraŭ virinoj [angle: Committee on the Elimination of Discrimination Against WomenCEDAW] fine de septembro de 2020. Peruo estas nun procesata [9] internacie pro ĉi tiuj praktikoj, kiuj malobservis la korpojn de indiĝenaj virinoj kadre de la efektivigo de publikaj politikoj sen respekto al homaj rajtoj.

Manifestacio Ni estas 2074 kaj multaj pli [1] alvoke al justeco ĉe la kazo de devigaj steriligoj, la 17-an de septembro 2020 en Limo, Peruo. Foto de Rosa Villafuentes [2] por DEMUS [3], uzata laŭ permeso.

Kiam virinoj malsukcesas atingi justecon en sia lando, tio denove viktimigas ilin kaj daŭrigas senpunecon rilate al malobservo de homaj rajtoj. Ĉi tiu kazo pri devigaj steriligoj estas klara ekzemplo kiu pridubas la progreson de demokratio kaj transira justico [angle: transitional justice]. Krome estas neakcepteble, ke sekvas tiujn sisteme perfortajn agojn justicaj procesoj malrespektaj al internaciaj interkonsentoj [10] subskribitaj de Peruo. Tial en lando kiel Peruo, kie respekto al homaj rajtoj ne estas garantiita, kie torturo fare de la ŝtato [11] kaj virinmurdo [12] estas urĝaj problemoj, kaj kie civitana protesto estas krimigata [13], viktimoj trovas malmultajn manierojn postuli justecon en la nacia sistemo.

La serĉado por justeco implicas alfronti mankoplenan leĝan kaj juran sistemon kiu eksponas viktimojn al mistraktado kaj indiferenteco flanke de la aŭtoritatoj. Unuflanke, la kazo de devigitaj steriligoj estis prezentita [14] al malsamaj landaj aŭtoritatoj kaj registrita plurfoje dum pli ol jardeko. La kazo malfermita ĉe nacia nivelo temas pri la denunco kiun akuzisto Luis Landa [15] prezentis kontraŭ Fujimori kaj la eksaj sanministroj pri ilia respondeco en la efektivigo de ĉi tiuj politikoj, kaj kiu daŭre estas senklarige prokrastata. Aliflanke, la registaro forprenis financan subtenon al sia propra programo la Registro de Viktimoj de Devigaj Steriligoj [hispane: REVIESPO [16]] post la ricevo de 6526 aliĝpetoj [17] fare de viktimoj dum du jaroj.

Manifestacio Ni estas 2074 kaj multaj pli [1] alvoke al justeco ĉe la kazo de devigaj steriligoj, la 17-an de septembro 2020 en Limo, Peruo. Foto de Rosa Villafuentes [2] por DEMUS [3], uzata laŭ permeso.

Bedaŭrinde, ĉi tiu kazo spegulas la emon de la perua justica sistemo malhelpi la justecon, interalie per prokrastoj de procesoj kaj ŝanceliĝoj ĉe kondamnoj jam faritaj. Fifama ekzemplo de ĉi tio estas la provoj de Fujimori eviti justecon post kiam li ricevis 25-jaran malliberigon pro krimoj kontraŭ la homaro [18], kaj la fakto ke li poste ricevis politikan pardonon [19] kiu poste malvalidiĝis. Poste li estis resendita malliberejen.

Sekve, unu el la plej urĝaj defioj rilate al la defendado kaj protektado de la viktimoj de tiaj atencoj kontraŭ homaj rajtoj estas, unue, agnoski la reviktimigon kiu okazas dum juraj procesoj pri seksperforto kaj kiu igas la denuncintinon suferi ripetitajn fizikajn kaj psikologiajn pritaksojn kiuj revivigas la traŭmatizan sperton.

Kiam la viktimoj rakontas siajn spertojn pri sufero, oni postulas de ili informojn al kiuj ili ne havis aliron, ekzemple kompletajn nomojn de la tiamaj sanitaraj aŭtoritatoj; kaj se ili rakontas pri sia timo post ricevo de minacoj, oni pridemandas ilin rilate al la uzado de fizika forto dum oni portis ilin al la sancentro. Tiel, post kiam ili spertis lezon de siaj korpoj kaj interrompon de siaj vivoj per neinversigeblaj kirurgiaj operacioj, la viktimoj alfrontas plian fojon malzorgon kaj marĝenigon. Sekve, necesas postuli juran proceson kiu respektas la rajtojn de la viktimoj, la efektivigon de protokoloj kun rimedoj konformaj kun genraj kaj interkulturaj aliroj, kaj la inkluzivigon de psikosocia aliro ĉe tiu ĉi speco de jura proceduro.

Necesas ankaŭ agnoski ke la manko de justeco kreas aldonajn psikologiajn efikojn sur la viktimoj, kiel okazis en aliaj kazoj de procesoj pri malobservo al homaj rajtoj [20]. Tiuj eventoj plu lacigas kaj stigmatizas la viktimojn, damaĝante ilian integriĝon en la socio.

Kontraste, ekzistas aliaj eblaj vojoj, kiel ekzemple la aktiva partoprenado de viktimoj en formulado de proponoj por riparo kaj observado de internaciaj verdiktoj, kiel en la kazoj de Sepur Zarco en Gvatemalo [21] kaj Rosendo Cantú kaj Fernández Ortega en Meksiko [22], kiuj kreas vojon en la agnosko de la aktiva rolo kaj la ekzercado de la kapabloj de la viktimoj mem, kio ebligas aligi la kolektivan identecon kaj malhelpas ke la batalo por justeco iĝu plia ero en la stigmatizo kaj la socia ekskludigo de la viktimoj.

Manifestacio Ni estas 2074 kaj multaj pli [1] alvoke al justeco ĉe la kazo de devigaj steriligoj, la 17-an de septembro 2020 en Limo, Peruo. Foto de Rosa Villafuentes [2] por DEMUS [3], uzata laŭ permeso.

En Peruo, Rute Zúñiga, gvidantino de Kusko kaj prezidanto de la Asocio de Peruaj Virinoj Trafitaj de Devigaj Steriligoj (Asociación de Mujeres Peruanas Afectadas por las Esterilizaciones Forzadas, AMPAEF), postulas ke la sekva paŝo estu la inkluzivigo [23] de la koncernaj virinoj en la planado de riparaj politikoj, kio ankoraŭ estas neplenumita atendo.

La devigaj steriligoj de Peruo kaj la funkciigo de la justica procezo dum la lastaj du jardekoj montras ke la perua ŝtato estas duobla kulpulo pri la malobservo de homaj rajtoj: unuflanke pro la krimo al la korpo kaj al la vivo de la virinoj operaciitaj malvole, kaj aliflanke pro nealportado de justeco al la civitaninoj. Ĝiaj viktimoj, kolektive organizitaj malgraŭ la obstakloj, rezistas kaj postulas justecon, dum ili batalas por garantioj ke tiu ĉi maljustaĵo ne ripetiĝos.

Bildo farita de Rosa Villafuentes [2] por Demus dum la kampanjo Ni estas 2074 kaj multaj pli [1] pri manifestacio por atingi justecon pri la kazo de devigaj steriligoj, organizita la 17-an de septembro de 2020 en Limo, Peruo. Uzata laŭ permeso.