En la koro de Eŭropo endanĝerigita tjurka lingvo plu vivas

Tabulo sur la administra konstruaĵo de la karaima komunumo en Trakai, Litovio, kun surskriboj en la karaima (supre) kaj litova (malsupre) lingvoj, kaj kun la karaima blazono. Foto (c): Filip Noubel, uzata kun permeso.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en] aŭ [de], kiuj estas en la angla, respektive en la germana.

Tjurkaj lingvoj estas parolataj de proksimume 200 milionoj da homoj en landoj kaj teritorioj, kiuj etendiĝas de Siberio, Ĉinio kaj Centra Azio ĝis Turkio, Mezoriento kaj Balkanio.

Sed iom surprize estas ke unu el ili vivas en la koro de Eŭropo. La karaima lingvo estas parolata en malgrandaj komunumoj en Litovio, Pollando kaj Ukrainio — sed nur tie. Laŭ Ethnologue, eble haveblas malpli ol 100 parolantoj de la karaima tutmonde [en].

Historie la karaima lingvo estis la ĉiutaga lingvo de la karaimoj, etnoreligia grupo, kiu praktikas variaĵon de karaismo, kredo proksima, tamen diferenca de la ĉefaj formoj de judismo. La radikoj de la karaimoj estas vaste diskutataj; komence de la 20-a jarcento ilia gvidanto Seraja Ŝapŝal, evoluigis la teorion ke la karaimoj havis tjurkan originon. Parte surbaze de tio la karaimoj evitis la sorton de siaj judaj najbaroj dum la nazia okupado de Litovio.

Por fari tiun ĉi historion eĉ pli komplika, ne ĉiuj praktikantoj de la karaima judismo havas etne karaiman originon, nek estas karaimparolantoj. En tiu ĉi senco la karaima estas sociolingvistike simila al judaj lingvoj kiel ladino, taĝika juda kaj jida, kiuj enhavas multe da hebreaj vortoj, sed ne apartenas al la semida lingva familio.

Litovio estas hejmo por unu el la plej grandaj karaimaj komunumoj, kies nomo signifas “la legantoj“. La proksimume 300 karaimoj, loĝantaj en la lando, kalkulas sian historion ekde la 13-a jarcento, kiam prauloj de multaj el ili setlis en la malnova fortikaĵo-urbeto Trakai. Nun ili estas agnoskitaj kiel unu el litovaj etnaj minoritatoj.

Por ekscii pli pri la nuna statuso de la karaima lingvo kaj ĝiaj ŝancoj je postvivado, mi interparolis kun Romuald Čaprockij, unu el malmultaj restintaj denaskaj parolantoj de la karaima. Romuald Čaprockij, ĉinologo, lingvisto kaj tradukisto, loĝas en la litova ĉefurbo Vilno.

Romuald Čaprockij (dekstre) en Trakai, Litovio. Foto (c): Filip Noubel, uzata kun permeso.

Filip Noubel (FN): Ĉu vi povus klarigi la originon de la karaima lingvo?

Ромас Чапроцкис (РЧ): Караимский язык (къарай, карай тили; karaj tili) – относится к кыпчакско-половецкой подгруппе тюркских языков. Исторически караимский язык использовался носителями на Украине – в Луцке, в Галиче Львовской области и в Крыму,  в Литве (Вильнюс, Паневижис, Тракай) и в Польше. Генетически связывают караимов с той частью тюркоязычных хазар, которые исповедовали иудаизм караитского толка. 

Караимский язык имеет три диалекта: крымский, который полностью совпадает со средним (орта йолакъ) диалектом крымскотатарского языка, за исключением иудаизмов, тракайский (диалект литовских караимов) и галицко-луцкий (галичский).

Все диалекты караимского языка использовались в трёх регистрах: 1) разговорный язык; 2) литературный язык; 3) книжный язык — язык переводов Библии. Библия переводилась на караимский язык до 19 в., а печатный перевод Танаха появился впервые в 1841 г. в Гезлёве (Евпатория). На всех диалектах караимского языка имеется обширная литература, включая периодические издания. Караимский язык ранее пользовался еврейским алфавитом, затем — латинским. В последние столетия (в русскоязычных изданиях) использовался русский алфавит.

Караимский язык содержит значительное количество слов, характерных только для древних тюркских языков. Поэтому, для обогащения словарного запаса турецкого языка в 1924 г. по инициативе президента Турции Мустафы Кемаля Ататюрка специально созданная комиссия, Türk Dil Kurumu, прибыла в Тракай, а результатом работы данной комиссии было введение 330 караимских слов в турецкий академический словарь.

Первые знания о караимском языке появились в Европе в XVII веке. Уже на рубеже XVI-XVII веков немецкий востоковед пастор Буксторф впервые сообщил, что крымские караимы читали Ветхий Завет на тюркском языке.

Romuald Čaprockij (RČ): La karaima lingvo (къарай, карай тили; karaj tili) apartenas al la kipĉako-kumana subgrupo de la tjurka lingvaro. Historie la karaima estis parolata en Ukrainio – en Lucko, en Haliĉ en Lviva provinco, en Krimeo, en Litovio (Vilno, Panevėžys, Trakai) kaj en Pollando. Genetike oni ligas la karaimojn al tiu parto de tjurklingvaj ĥazaroj, kiu sekvis la karaiman formon de judismo.

La karaima lingvo havas tri dialektojn: la krimean, kiu komplete koincidas kun la meza (орта йолакъ) dialekto de la krime-tatara lingvo escepte de judismaĵoj, la trakajan (dialekton de la litovaj karaimoj) kaj la haliĉo-karlukan (haliĉa).

Ĉiuj dialektoj de la karaima lingvo estis uzataj en tri niveloj: 1) parola lingvo; 2) literatura lingvo; 3) sankta lingvo,  tiu de tradukoj de la Biblio. La Biblio estis tradukata al la karaima jam antaŭ la 19-a jarcento, sed presita traduko de la Tanaĥo aperis en 1841 en Gezljov (Eŭpatorio) [en]. En ĉiuj dialektoj de la karaima haveblas granda literaturo, inkluzive periodaĵojn. La karaima lingvo antaŭe uzis la judan alfabeton [en], poste la latinan. En lastaj jarcentoj (en ruslingvaj eldonoj) estas uzata la cirila alfabeto.

La karaima enhavas multe da vortoj, karakteraj nur por la antikvaj tjurkaj lingvoj. Do por riĉigo de la vortprovizo de la turka lingvo en 1924 laŭ iniciato de la turka prezidento Kemal Atatürk, speciale establita komisiono Türk Dil Kurumu venis al Trakai kaj rezulto de la laboro de tiu ĉi komisiono estis enigo de 330 karaimaj vortoj en la turkan akademian vortaron.

La unuaj informoj pri la karaima lingvo aperis en Eŭropo en la 17-a jarcento. Jam lime de la 16-a kaj 17-a jarcentoj germana orientologo pastoro Johannes Buxtorf unuafoje sciigis, ke la krimeaj karaimoj legadis la Malnovan Testamenton en la tjurka lingvo.

Tiu ĉi ruslingva filmeto montras detalojn pri la kultura heredaĵo de la karaimoj en Krimeo, inkluzive iliajn vestojn, arkitekturon kaj manĝaĵojn:

FN: Kia estas aktuala statuso de la karaima lingvo hodiaŭ en Litovio? Kiuj klopodoj okazas por savi la karaiman lingvon? 

РЧ: С 2002 года традиционно в июне или в июле проводится летняя школа караимского языка и культуры в Тракай. На школу собираются караимы не только из Литвы, но и представители из других стран Европы, главным образом из Польши, Украины, России. Караимскому языку уделяется очень мало внимания и времени. Отсутствие надлежащих пособий, методов преподавания и другие причины, полнейшая немотивированность – не дали ощутимых результатов по развитию и сохранению караимского языка. На сегодняшний день живым считается тракайский диалект на котором и ведутся занятия по языку во время летней школы. Примечательно и то, что с конца 80-х и начала 90-х годов попытки организовывать воскресные школы или же индивидуальные занятия с носителем языка не увенчались успехом. В настоящее время отмечено немногим более 20 носителей родного языка в разной мере или по уровню владения в Литве. Язык не сохраняется, и  никакие меры ни кем не принимаются. Язык не исследуется, а состояние дел с К.Я. Вообще не обсуждается общиной. Одной из последних работ по караимскому языку является учебник караимского языка “Mien karajče ürianiam”, изданный в 1996 году и составленный покойным председателем литовской караимской общины Миколасом Фирковичюсом. Недавно также перевели Маленького Принца Антуана де Сент-Экзюпери на караимский язык.

Конечно на караимском языке всё ещё ведутся богослужения в Кенасах в Тракай либо в Вильнюсе где читаются молитвы. Но понимающих суть слов увы можно сосчитать на пальцах, так как молитвенный язык имеет его литургическое содержание, а не разговорную речь.

RČ: Ekde 2002 tradicie en junio aŭ julio okazas somera lernejo de la karaimaj lingvo kaj kulturo en Trakai. Al la lernejo venas karaimoj ne nur el Litovio, sed ankaŭ el aliaj landoj de Eŭropo, ĉefe el Pollando, Ukrainio, Rusio. Al la karaima lingvo oni dediĉas tre malmulte da atento kaj tempo. Manko de necesaj lerniloj, instrumetodoj kaj aliaj kialoj, kompleta manko de stimuloj, malebligis aperon de videblaj rezultoj en la afero de evoluigado kaj konservado de la karaima lingvo.

Nun oni konsideras viva la trakajan dialekton, en kiu okazas lecionoj de la somera lernejo. Rimarkindas ke ekde la fino de la 1980-aj jaroj kaj komence de la 1990-aj jaroj provoj aranĝi dimanĉajn lernejojn aŭ indviduan instruadon kun parolantoj de la lingvo malsukcesis. Nun oni konas iom pli ol 20 parolantojn en Litovio, kiuj pli aŭ malpli bone konas la lingvon. Neniuj klopodoj okazas por konservi la lingvon  La lingvo ne estas esplorata kaj ĝia statuso ne estas diskutata de la komunumo. Unu el la lastaj studoj pri la karaima lingvo estas lernolibro de la karaima “Mien karajče ürianiam“, eldonita en 1996 kaj verkita de la forpasinta prezidanto de la litova karaima komunumo Mikolas Firkovičius. Antaŭnelonge “La eta princo” de Antoine de Saint-Exupery estis tradukita al la karaima [de].

Kompreneble en la karaima plu okazas diservoj en kenesoj [Ndlt: karaimaj preĝejoj] en Trakai aŭ en Vilno, kie oni legas preĝojn. Sed komprenantojn de la senco de la vortoj ve oni povas kalkuli per fingroj, ĉar la preĝa lingvo havas liturgian enhavon, ne ĉiutagan parolon.

Tamen okazas renaskiĝo de la intereso por la karaima inter certaj artistoj kaj esploristoj en Centra kaj Orienta Eŭropo. Ĉi-jare la pola [Ndlr: Bjalistoka] kantistino kaj komponistino Karolina Cicha, kies verkaro omaĝas etnajn minoritatojn en Pollando [Ndlr: ŝi kantis ankaŭ en Esperanto por multlingva projekto nomata “Wieloma językami” kiu signifas ‘multaj lingvoj’], eldonis virtualan albumon de tradiciaj kantoj en la karaima lingvo. Jen la tradicia karaima festena kanto:

FN: Kiel vi povus priskribi viajn spertojn kiel unu el lastaj denaskaj parolantoj de la karaima?

РЧ: Родился я в Паневежисе в караимской семье. С малых лет слышал родную речь не только дома, но и во время посещений караимами из местной общины нашей семьи, или приезжающих из др. городов Литвы родственников или земляков. Так как все они были старше меня или пожилого возраста, то все владели родным языком. По свидетельству и рассказу моей же матери, когда меня отдали в детский сад, то воспитатель спросила у моей мамы – а ребёнок он у вас не литовец? он разговаривал на непонятном нам языке. Ответ матери был – да он не литовец, он – караим.
До конца 90-х лично ещё мог разговаривать на родном со старшими родственниками и соплеменниками. Сейчас почти такой возможности почти не имею. Факт личного интереса тюркскими языками и вместе с тем родным – не даёт в сознании предать забвению тувгъан тиль (родной язык).  в настоящее время начиная с лета 2020 г. по инициативе активистов веду он-лайн уроки Тракайского диалекта на английском языке.

RČ: Mi naskiĝis en Panevėžys en karaima familio. Ekde infanaĝo mi aŭdis gepatran parolon ne nur hejme, sed ankaŭ dum vizitoj de lokaj karaimoj al nia familio, aŭ de parencoj kaj homoj devenantaj el nia urbo, kaj venintaj el aliaj urboj de Litovio. Ili ĉiuj estis pli aĝaj ol mi aŭ maljunaj, do ĉiuj parolis la gepatran lingvon. Laŭ rakontoj de mia patrino, kiam oni sendis min al infanvartejo, vartistino demandis mian patrinon: “Ĉu via bebo ne estas litovo? Li parolis lingvon nekonatan al ni”. Respondo de la patrino estis: “Jes, li estas ne litovo, li estas karaimo”.

Ĝis la fino de la 1990-aj jaroj mi ankoraŭ havis eblecon persone interparoli kun pli aĝaj parencoj aŭ samgentanoj. Nun mi preskaŭ tute ne havas tian eblecon. Persona interesiĝo pri la tjurkaj lingvoj kaj kun ili pri la gepatra lingvo malebligas al mi forgesi тувгъан тиль (gepatran lingvon). Nuntempe ekde somero 2020 laŭ iniciato de aktivuloj mi faras interretajn lecionojn de la trakaja dialekto en la angla.

FN: Kie oni povas trovi interretajn resursojn pri la karaima lingvo? 

РЧ: На данный момент никаких цифровых платформ по караимскому языку как таковых не существует кроме как на странице общины польских караимов и на странице караимско-русского словаря.

RČ: Nun ne ekzistas interretaj platformoj pri la karaima lingvo, escepte de la retejo de la komunumo de la polaj karaimoj kaj du retejoj de la karaima-rusa vortaro.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.