- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Latinamerikaj Facebook-uzantoj reagas al rezultoj de balotoj en Usono per memeoj

Kategorioj: Latinameriko, Civitanaj komunikiloj, Humuro, Politiko

“Kaj la muro?”. Memeo [1] vaste cirkulanta en Gvatemalo kiel komento al la rezultoj de la prezidenta baloto en 2020 en Usono.

La 7-an de novembro Joe Biden venkis Donald Trump en la prezidenta baloto en Usono de la jaro 2020. Amaskomunikiloj rapide ekmontris reagojn [2] de latinamerikaj gvidantoj, sed kiel venko de Biden (kaj malvenko de Trump) estas diskutata ĉe Facebook?

Simpla serĉado en Crowdtangle [3], instrumento por esplorado de Facebook, donis foje anekdotajn rezultojn. Serĉado uzante la vorton “elecciones” (balotoj) de la 7-a ĝis la 9-a de novembro montris la plej ofte kundividatajn bildojn en Facebook laŭ landoj.

Kvankam ne estante kompleksa sondado de popola humoro, tiu ĉi metodo donas rapidan rigardon en lokajn politikajn rakontojn, humuron kaj komentojn.

La 7-an de novembro la plej kundividita memeo en Gvatemalo referencas al la konstruigado fare de Trump de la muro inter Usono kaj Meksiko. Centmiloj [4] da gvatemalanoj provas migri al Usono ĉiujare, ĉar laborpostenoj kaj manĝaĵoj malsufiĉas [5] en certaj partoj de la lando. Gvatemalaj infanoj mortis [6] dum gardado fare de la usona enmigrada servo en 2019.

?

Posted by Memezer [7] on Saturday, November 7, 2020 [8]

*Trump malgajnis la baloton.
Ni: Kaj la muro?

La venezuela memeo, kiu estis plej amase kundividita, subtenas la vidpunkton ke Usono sub gvido de Biden estas en danĝero iĝi “socialista”. Multaj usonaj voĉdonantoj de venezuela deveno [9] subtenis Trump, esperante ke li povos premi [10] pli forte registaron de Nicolas Maduro, kiu estas akuzata [11] pri aŭtoritatismo kaj krimoj kontraŭ homaro.

La memeo malsupre montras hundon, kiu volas transloĝiĝi prefere al Norvegio ol al Usono.

A propósito de los resultados de las elecciones…

Posted by Valeranísimo [12] on Saturday, November 7, 2020 [13]

Pri la rezultoj de la balotoj…
“Adiaŭ, usona revo…
Sekva halto: Norvegio.”

La plej kundividita afiŝo en Meksiko estis memeo, esprimanta la frustriĝon pro ciklo de novaĵoj, fokusiĝintaj precipe sur la usonaj balotoj. En plejparto de Latinameriko “gringo” signifas [14] usonan civitanon aŭ eksterlandanon, kiu ne parolas la hispanan.

YA BASTA

Posted by Filosóraptor [15] on Saturday, November 7, 2020 [16]

Ĉiutage mi vekiĝas
Kaj la balotoj ĉe la gringos daŭras!

La plej kundividita afiŝo en Argentino estas humura bildstrio fare de desegnisto Cristian Dzwonik (“Nik”) kaj kreinto de Gaturro [17].

Elecciones 2020

Posted by Gaturro [18] on Sunday, November 8, 2020 [19]

Balotoj en 2020
“Joe Biden gajnis…
Kaj Trump estas en procezo de akceptado…”

En Kolombio uzantoj de Facebook kundividis afiŝon, ilustrantan kiel homoj tra la mondo atente sekvas [20] la usonajn balotojn kaj esperas ke Biden venkos — kaj Trump malgajnos.

— Breathin.

Posted by Infinity ∞ [21] on Saturday, November 7, 2020 [22]

 Mi, celebranta la venkon de Biden en mia lando de la tria mondo #Balotoj

La plej populara memeo en Peruo pri la usonaj balotoj estis sceno el filmo [23] de Quentin Tarantino “Once upon a Time in Hollywood” (Foje en Holivudo). Trump insultis [24] meksikanojn kiel seksperfortulojn dum sia prezidenta kampanjo en 2016, frapis Meksikon per doganaj tarifoj [25] kaj daŭrigis [26] planante konstruigi la muron inter la du landoj. En la memeo Melania Trump petas lin surmeti malhelajn okulvitrojn kaj ne montri siajn larmojn al meksikanoj.

Sos grande Trump.-El Poli

Posted by Cinexceso [27] on Saturday, November 7, 2020 [28]

Vi estas granda, Trump.

“Melania konsolas Trump post kiam li malgajnis la baloton”

“Surmetu tion.
Ne ploru fronte al la meksikanoj.”

En Paragvajo populara memeo montras vendiston de stratmanĝaĵoj Don Uptaciano Melgarejo, kiu iĝis interreta famulo [29] post alinomi sian komercon pri kolbasbulkoj [30] kaj choripan (chorizo-sandviĉo) al “Donald Trump”, ĉar ĝia posedanto estas simila al la usona prezidanto. La komerco de Melgarejo ekprosperis.

Donald Trump ya por Paraguay al perder las elecciones presidenciales en Estados Unidos ??

Posted by Conozca el Paraguay [31] on Saturday, November 7, 2020 [32]

Donald Trump estas jam en Paragvajo post malgajni la prezidentan baloton en Usono ??

La plej kundividita memeo en Ĉilio estas politika komento pri la protestoj okazintaj en 2019, kiuj eksplodis [33] en Ĉilio pro la malegaleco kaj privatigado de la ekonomio. Tiuj protestoj estis violente subpremitaj [34] de administracio de Sebastian Piñera.

La memeo uzas bildon de gratula tvitaĵo de Piñera al Biden kaj aldonas elpensitan respondon de Biden. La ŝajnigita respondo de Biden diras ke li ne parolas “perkin [35]”, kio estas la ĉilia slangaĵo por “pupo” aŭ iu, kiu havas malfortan volon.

Ahora si

Posted by Oposicion a Piñera [36] on Saturday, November 7, 2020 [37]

Nun ni interparolas.

Sebastian Piñera: Miajn gratulojn al @JoeBiden, sekva prezidanto de Usono kaj al @KamalaHarris pro via venko en la baloto. Ĉilio kaj Usono kundividas valorojn kiel libereco, protektado de homaj rajtoj, same kiel defiojn kiel paco kaj protektado de la medio.

Joe Biden: Pardonon, mi ne parolas la perkin-an.