- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La historio de la Sarajeva Hagado, la mezepoka juda libro, kiu postvivis la inkvizicion, la Holokaŭston kaj la Jugoslavajn militojn

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Bosnio kaj Hercegovino, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Historio, Religio
[1]

Lea Maestro, juna bosnia judino, staranta malantaŭ la Hagado en la Nacia Muzeo de Bosnio kaj Hercegovino. Foto de Midhat Poturović/Transitions, uzata kun permeso.

Tiu ĉi historio fare de Adelisa Mašić estis origine publikigita en Balkan Diskurs, [2] projekto de la Postkolonia Esplora Centro [3] (PKEC). Redaktita versio estas publikigata de Tutmondaj Voĉoj kadre de interkonsento pri kundividado de enhavo.

Pli ol 100 jarojn kaj dum la turbulema bosnia historio, la loĝantoj de Sarajevo protektis la Sarajevan Hagadon [4], skribitan kolekton da judaj reguloj kaj tradicioj. Ĝia hejmo estas la Nacia Muzeo de Bosnio kaj Hercegovino [5], kiun la Hagado devis lasi kelkfoje por esti konservita.

La Hagado estas skribita kolekto de religiaj preskriboj kaj tradicioj uzita por festi Pesaĥon, la feston kiu celebras liberigon de la juda popolo el sklaveco en Egiptio. Judaj familioj tradicie legas tekstojn de Hagado dum Pesaĥo, kio signifas ke ekzistas sufiĉe granda nombro da tiaj libroj. La Sarajeva Hagado [6] estas verŝajne unu el la plej famaj el ili.

La Nacia Muzeo de Bosnio kaj Hercegovino notas ke la Sarajeva Hagado estis skribita en Barcelono ĉirkaŭ 1350. Pro la persekutado de judoj en Hispanio ĝi vojaĝis tra Italio en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kion atestas notoj sur ĝiaj paĝoj, antaŭ ol veni al Bosnio kaj Hercegovino en nekonata tempo antaŭ la fino de la 19-a jarcento.

La Sarajeva Hagado enhavas unikajn figurajn reprezentaĵojn kaj estas la sola Hagado el tiu epoko, kiu konserviĝis komplete.

“La sefarda Cohen-familio el Sarajevo pro malbona financa situacio decidis vendi sian Hagadon. Unue ili ofertis ĝin al diversaj judaj asocioj, sed neniu povis aĉeti ĝin. La Nacia Muzeo estis establita de la registaro de Aŭstrio-Hungario, do ĝi havis sufiĉe da mono por elaĉeti ĝin kaj tiel en 1894 ĝi aĉetis la Hagadon kontraŭ 150 kronoj. Ni plu havas aĉetan kontrakton inter nia dokumentaro” diras kuratoro Lejla Bečar.

La Hagado estis poste sendita el Sarajevo al Vieno por analizo kaj revenis al Bosnio kaj Hercegovino kun certaj problemoj post kelkaj jaroj.

Poste, en 1941 la Nazia Germanio okupis Bosnion kaj Hercegovinon kaj helpe de la marioneta reĝimo [7], kiun nazioj establis en Kroatio, okazigis la Holokaŭston kontraŭ la bosnaj judoj [8]. Dum kvar jaroj 10 000 estis murditaj en Bosnio, kie loĝis 14 000 judoj. Bečar klarigas kio okazis al la valorega libro en tiu tempo:

Lejla Bečar. Foto de Mustafa Öztürk. Uzita kun permeso.

Njemačke vojne snage su po cijeloj Evropi sakupljale jevrejske umjetnine kako bi formirali muzej uništene civilizacije. U Sarajevu su željeli isključivo Hagadu. Za nju je bio zadužen kustos Derviš Korkut, koji je bio iznimno učen čovjek. Kada ga je tadašnji direktor muzeja Joza Petrović obavjestio da su stigli Nijemci, on je Hagadu sakrio u pantalone i rekao da su je predali drugom oficiru to jutro. Nijemci su otišli tražiti tog oficira, kojeg su Derviš i Joza izmislili, dok su oni ostali razmišljati šta će uraditi sa Hagadom.

Germanaj trupoj kolektadis judajn artaĵojn tra Eŭropo por formi muzeon de pereinta civilizo. Sarajevo deziris nur la Hagadon. Kuratoro Derviš Korkut – klera homo – okupiĝis pri tio. Kiam la direktoro de la muzeo Joza Petrović informis lin, ke la germanoj venis, li kaŝis la Hagadon en sia pantalono kaj diris ke ili transdonis ĝin al alia oficisto matene. La germanoj venis por serĉi tiun oficiston, kreitan en la imago de Derviš kaj Joza, dum tiuj du plu pensis kion ili faru kun la Hagado.

Kun granda risko, Korkut kaŝis [9] la Sarajevan Hagadon en moskeo en islamana vilaĝo en la montaro Bjelašnica, kie ĝi restis ĝis la fino de la Dua mondmilito. Poste ĝi estis redonita al la Nacia Muzeo en Sarajevo.

La Sarajeva Hagado estis sub risko denove dum la sieĝo de Sarajevo [10] (1992-1996). La Nacia Muzeo troviĝis ĉe la frontlinio kaj suferis severajn damaĝojn. Kune kun multaj aliaj valoraĵoj, la Hagado estis translokita sub la volbon de la Nacia Banko, kie ĝi restis ĝis la fino de la Bosnia milito [11].

[12]

Paĝoj de turbulema historio. Foto de la Nacia Muzeo de Bosnio kaj Hercegovino. Uzita kun permeso.

La Sarajeva Hagado postvivis la inkvizicion, du mondmilitojn kaj la militon en Bosnio kaj Hercegovino. “Ĝi havas bosnan nafaka (bonŝancon)” vigle diras Bečar.

Por Luka Bošković, longdaŭra volontulo de la Nacia Muzeo, dum kultura riĉeco de Bosnio kaj Hercegovino estas valorega, junaj generacioj malmulte scias pri graveco de la Hagado.

“En la naskiĝtago de la muzeo kaj dum la Eŭropa Muzea Nokto mi vidis la samajn geamikojn, kiuj foje sukcesis venigi kelkajn pliajn homojn. Junuloj ne emas frekventi muzeojn” diras li.

Lia konsilo al gejunuloj estas jena: “Vizitante la Nacian Muzeon, pli atente rigardu la eksponaĵojn, legu la subskribojn kaj menciu en sociaj retejoj kion [vi] legis kaj eksciis dum tiu vizito. Ne hastu farante tiujn ĉi aferojn, kiel ni hastas dum nia tuta vivo.”

La Sarajeva Hagado ekde hodiaŭ estas denove alirebla por la vizitantoj en la regula tempo marde kaj ĵaŭde de 12:00 ĝis 13:00, same kiel ĉiun unuan sabaton ĉiumonate dum la sama tempo.

La Sarajeva Hagado, unu el la plej valoraj kaj unikaj aĵoj en la kolekto de la Nacia Muzeo de Bosnio kaj Hercegovino, estis eksponata nur en vere maloftaj kazoj antaŭ 2018 — kutime en Pesaĥo kaj la naskiĝtago de la muzeo — pro manko de akcepteblaj kondiĉoj.

Danke al financa subteno de la franca ambasadejo en Bosnio kaj Hercegovino kaj Unesko, la Hagado estas nun eksponata dufoje semajne, en merkredo kaj ĵaŭdo de 12:00 ĝis 13:00, same kiel ĉiun unuan sabaton de la monato en la sama tempo. Aldone al tio la muzeo proponas specialajn vizitojn kun ekspertoj.