La soraa, indiĝena lingvo el Barato, ricevas novan tiparon

The Saura script Sorang Sompeng[7] was developed by Odisha scholar Mangei Gamango in 1966 for spreading the language. Image via Wikipedia by Hpsatapathy. CC BY-SA 4.0.

La soraa (saura) alfabeto Sorang Sompeng kaj ekvivalentaj odiaj [eo] kaj latinaj literoj. Bildoj el Wikipedia fare de Hpsatapathy, CC BY-SA 4.0.

Barata tiparo-dezajnistino Sony Salma kreis novan tiparon por la alfabeto Sorang Sompeng, uzata por skribi la soraan lingvon.

La soraa, ankaŭ konata kiel la saura, estas indiĝena lingvo parolata laŭ barata censo de 2011 de 409 549 homoj en certaj areoj de la orienta barata ŝtato Odiŝo [eo] kaj la najbara ŝtato Andra-Pradeŝo [eo]. La latina kaj odia alfabetoj estas uzataj por la soraa kune kun Sorang Sompeng, kaj ĝia limigita uzado estas parte klarigata per la konkurenco kun tiuj du dominantaj skribsistemoj.

La alfabeto Sorang Sompeng aŭ Sora Sompeng estis origine inventita de Malia Gomango en 1936. Lia bofilo Mangei Gomango ludis esencan rolon por antaŭenigi ĝin, instalinte konveksan presilon, per kiu estis eldonitaj multaj libroj.

La alfabeto estas uzata ĉefe en religia kunteksto kaj plu servas por praktikantoj de la tradicia soraa kredo. Sed ĉar kun tempopaso multaj parolantoj de la soraa konvertiĝis al kristanismo kaj hinduismo, kaj la Biblio kaj aliaj religiaj tekstoj estis tradukitaj, uzante la latinan kaj odian skribojn, Sorang Sompeng estis laŭgrade puŝita flanken.

En 2012 la alfabeto ricevis novan impulson danke al sia inkludo en Unikodon, universalan kodan normon, ebligantan senobstaklan kaj interplatforman uzadon (malsame ol antaŭaj kodaj normoj kiel Askio).

Krome en 2012 Salma kreis sian unuan tiparon por Sorang Sompeng, kiu estas nun vaste uzata por presado kaj ciferecaj publikaĵoj malgraŭ sia ĝenerale malalta nivelo de akceptado.

Ŝi esperas ke ŝia nova tiparo, kiu iĝos alirebla en novembro 2020, eĉ pli akcelos la uzadon de tiu ĉi alfabeto inter denaskuloj.

Plejparto de indiĝenaj komunumoj similaj al la soraa spertas malsufiĉon de resursoj; nur malmultaj povas kalkuli pri ekspertoj kiel Salma. Klopodoj similaj al tiuj de ŝi helpas al komunumoj konservi parolajn konojn en skribita formo kaj uzi Interreton por interŝanĝi konojn en siaj propraj lingvoj.

Nome de Rising Voices [Leviĝantaj Voĉoj] mi intervjuis Salma por ekscii pli pri ŝia laboro subtene al la soraa komunumo.

Subhashish Panigrahi (SP): Rakontu al ni pri via vojo al kreado de la tiparo Sorang Sompeng.

Sony Salma (SS): First of all, I belong to the Kondha community of Odisha and I am not a native Sora speaker. I got curious after learning about the Sorang Sompeng script and started creating a digital font back December 2012. With no prior experience in type design or any contact with other type designers, I did my own desk research online to learn the basics of type design. I put that to use and referred a Sora book for inspiration that was printed in letterpress. I traced the visual style of the characters and placed them on an existing OpenType Font (OTF) by replacing the existing glyphs. The font was mapped on the American Standard Code for Information Interchange (ASCII) encoding which is outdated now. In the last eight years, the font has been used by the Sora people for printing books, calendars and invitation cards.

As a Masters in Design student at Indian Institute of Technology (IIT) Bombay, I got the opportunity to work with noted typographer and type researcher Prof. Girish Dalvi, and I am currently working on a newer version of my old typeface under his guidance.

Sony Salma (SS): Unue necesas diri ke mi apartenas al la komunumo Kondha el Odiŝo kaj mi ne estas denaska parolanto de la soraa. Mi interesiĝis post kiam mi eksciis pri la skribo Sorang Sompeng kaj komencis krei ciferecan tiparon en decembro 2012. Sen havi antaŭajn spertojn pri tiparo-dezajnado aŭ iujn kontaktojn kun aliaj tiparo-dezajnistoj, mi plenumis mian propran enoficejan esploradon per Interreto por ekscii pli pri la tipara dezajno. Mi povis bone utiligi tion kaj trovis inspiron en soraa libro kiu estis tipografie presita en konveksa presilo. Mi spuris la vidan stilon de la literoj kaj metis ilin en jaman OTT aŭ OpenType Tiparon [eo], anstataŭiginte la ekzistintajn signobildojn [eo]. La tiparo estis mapita sur la Usona Norma Kodo por Informa Interŝanĝo (en: ASCII; eo: Askio), kies kodo nun arkaiĝis. En la lastaj ok jaroj la tiparo estis uzata de la soraoj [eo] por presado de libroj, kalendaroj kaj invitiloj.

Kiel magistriĝonta studento de la Barata Instituto de Teknologio en Mumbajo [eo], mi ricevis eblecon labori kun fama tipografo kaj tiparo-esploristo profesoro Girish Dalvi, kaj nun mi laboras pri nova versio de mia malnova tiparo sub lia gvidado.

A computer keyboard with Sorang Sompeng characters. Sony Salma (CC-BY-SA 4.0)

Komputila klavaro kun gluaĵoj el literoj de Sorang Sompeng sur klavoj por helpi al uzantoj tajpi en tiu alfabeto. Bildo de Sony Salma (CC-BY-SA 4.0)

SP: Rakontu al ni pli pri la iloj kaj aliaj resursoj uzitaj por Sorang Sompeng.

SS: The typeface that I made back in 2012 is used by many on their computers. Google’s Noto Sans Sora typeface is underway and existing cross-platform input tools like Keyman Sora Basic keyboard can be used to type in Sora. Meanwhile, I invited some of the community experts to review my second typeface, and it is going to be available soon. The Sora community will soon have multiple good quality and modern Unicode-compliant typefaces to choose from.

As a majority of the mobile users are on Android devices, having Sora included in the popular Gboard app would see more mobile use of Sora, especially among the young speakers. Many users currently find it hard to install the Keyman mobile app due to its multi-step app installation process.

SS: La tiparo, farita de mi en 2012, estas uzata de multaj homoj en iliaj komputiloj. La tiparo Noto Sans SoraSompeng de Google estas survoje kaj ekzistantaj interplatformaj enigiloj kiel la baza soraa klavaro de Keyman povas esti uzataj por tajpi en la soraa. Tamen mi invitis certajn komunumajn ekspertojn por recenzi mian duan tiparon, kaj ĝi baldaŭ iĝos alirebla. La soraa komunumo baldaŭ havos multajn bonkvalitajn kaj modernajn Unikodo-konformajn tiparojn kiel elekteblon.

Ĉar plejparto de la poŝtelefonaj uzantoj uzas aparatojn surbaze de Android, havi la soraan inkluditan en la popularan aplikaĵon Gboard [eo] ebligos pli aktivan saĝtelefonan uzadon de la soraa, precipe inter la junaj parolantoj. Multaj uzantoj nun trovas ke instali la saĝtelefonan aplikaĵon  de Keyman malfacilas pro ties plurpaŝa instala procezo.

Participants of a recent meeting organised by Sony Salma to collect feedback on her upcoming typeface. Sony Salma (CC-BY-SA 4.0)

Partoprenantoj de la lasta renkontiĝo, organizita de Sony Salma por kolekti reagojn al sia lanĉota tiparo. Bildo de Sony Salma (CC-BY-SA 4.0)

SP: Ĉu vi povus klarigi kiel estas farataj decidoj, rilataj al la soraa lingvo kaj ĝia skribsistemo?

SS: Though it is hard to say much about any organised or centralised decision-making process, there are multiple organisations which are working for the promotion of both the language and the writing system. One of them is Matarvanam Vigyan Prachar Ashram that is headed by Dinansmi Gomango, son of Mangei Gomango. There are probably other initiatives by the Sora diaspora in the neighbouring Andhra Pradesh.

SS: Kvankam malfacilas diri multon pri iu ajn organizita aŭ centralizita decidofara procezo, ekzistas multaj organizaĵoj, kiuj laboras por la promociado de la lingvo kaj la skribsistemo. Unu el ili estas Matarvanam Vigyan Prachar Ashram subestre de Dinansmi Gomango, filo de Mangei Gomango. Estas verŝajne ankaŭ aliaj iniciatoj fare de la soraa diasporo en la najbara Andra-Pradeŝo.

SP: Kiel la lingvo estas instruata kaj kiujn defiojn alfrontas ĝia antaŭenigo? Kio povas kontribui al plibonigo tiurilate?

SS: Most efforts to promote reading and writing in Sora are by a handful of individuals and organisations that are under-resourced and have limited bandwidth. They have designed books for learning the Sorang Sompeng alphabet, numeral system, folklore and poems. Some Sora teachers also try to teach Sora to young Sora speakers outside the school curricula.

The success of these efforts can be in multifold if combined with policy-making such as the recent National Education Policy 2020. The policy emphasises on the use of mother tongue or local language as the medium of instruction untill the fifth grade and recommends continuing the same untill the eighth grade and beyond.

High-quality educational content in Sora in all mediums — print, audio, video — will be needed to implement this policy. This requires the policy-makers, educators, designers, and even informal systems like Anganwadi to work together.

SS: Plejparto de klopodoj por promocii legadon kaj skribadon en la soraa estas plenumataj de manpleno da individuoj kaj organizaĵoj, kiuj havas limigitajn resursojn kaj fortojn. Ili dezajnis librojn por konatiĝo kun la alfabeto Sorang Sompeng, numersistemo, folkloro kaj poemoj. Iuj soraaj instruistoj provas ankaŭ instrui la soraan al junaj soraa-parolantoj ekster la lerneja programo.

La sukceso de tiuj ĉi klopodoj povus esti oble pli granda kaze de kombino kun farado de politikaj decidoj kiel ekzemple kadre de la lasta Nacia Eduka Politiko 2020. La politiko substrekas la uzadon de gepatra lingvo aŭ de loka lingvo kiel medio de instruado ĝis la kvina lernojaro kaj rekomendas daŭrigi la samon ĝis la oka lernojaro kaj pli.

Altkvalita eduka materialo en la soraa en ĉiuj medioj — presado, filmoj, sonmanterialoj — necesos por efektivigi tiun ĉi politikon. Tio postulas ke politikistoj, edukistoj, dezajnistoj kaj eĉ informaj sistemoj kiel Anganwadi kunlaboru.

SP: Kion vi planas por engaĝi la soraojn en estonteco?

SS: Just digitising the script is never enough. So, I wanted to help the Sora people to document their culture and traditional practices including the use of different herbs as medicine, recipes, and their ways of farming. I want to build or explore a platform to create a knowledge repository of the Sora community. I also want this data to be collected by people in the community. I am personally keen to find a way to annotate this data and use it for training Machine Learning and Artificial Intelligence models to further the development of advanced linguistic tools.

SS: Nura ciferecigo de la tiparo estas tute ne sufiĉa. Do mi deziras helpi al la soraoj dokumenti siajn kulturon kaj tradiciajn praktikojn, inkluzive la uzadon de diversaj herboj por medicino, receptojn kaj ilian manieron de terkultivado. Mi deziras konstrui aŭ esplori platformon por krei scio-deponejon de la soraa komunumo. Mi ankaŭ deziras ke tiujn datumojn kolektu homoj el la komunumo mem. Mi persone sopiras trovi vojon prinoti tiujn ĉi datumojn kaj uzi ilin por trejni modelojn de maŝina lernado kaj artefarita inteligenteco por plua evoluigado de avantaĝaj lingvistikaj iloj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.