En kampara Malavio, manko de taŭgaj sanservoj povas iĝi mortokaŭzo

Bildo prenita DFID/Flickr, CC BY 2.0: dekkvinjaraĝa patrino Mphatso Gumulira kun la filo Zayitwa ĉe la malsanulejo Queen Elizabeth en Blantyre, Malavio.

Noto de la redaktoro: Tiu ĉi raporto estis verkita de Kondwani Magombo kiel parto de la projekto PROTECT financita de la brita registaro por ARTICLE 19. Ĝi estas publikigata ĉi tie kadre de interkonsento pri kunlaboro. Ĉiuj ligiloj en la artikolo estas en la angla lingvo, krom tiuj markitaj per [eo], kiuj estas en Esperanto.

Lastan junion, kiam Jazira Afiya, 27-jaraĝa patrino de tri infanoj, voĉdonis dum la duvica prezidentelekto, ŝi tion faris kun la sola deziro ke la estonta registaro venigu sanserservojn al ŝia loĝloko.

Afiya loĝas en Kanyenga, malproksima vilaĝo troviĝanta sur la lagborda turisma regiono de Mangochi. La plej proksima publika sanserva instalaĵo troviĝas 40 kilometrojn for, do la plej facila maniero por tien veni estas per motorcikla taksio kontraŭ kosto de 6 000 malaviaj kvaĉoj [MK, la landa valuto] (proksimume 8,02 usonaj dolaroj), kio estas alta prezo por  farmistoj kiel Afiya.

La minimuma salajro en Malavio estas 1 346 MK tage (1,80 usonaj dolaroj), kio signifas ke la kosto de motorciklotaksia veturo egalas kvin tagojn de enspezo.

Por la loĝantoj de Kanyenga, malsanuloj mortintaj survoje al malsanulejo aŭ gravedaj virinoj naskantaj dum la veturo kaj perdantaj sian bebon dume estas kutima afero.

Afiya estis unu el tiuj kiuj ekakuŝis kaj baraktis por ĝustatempe atingi la malsanulejon.

“Mi serĉadis motorciklan taksion en la vilaĝo por ke mi luu ĝin, sed neniun mi trovis” ŝi diris al ARTICLE 19. “Je la 3-a matene proksimume, mi naskis bebon hejme danke al la helpo de virinoj de la kvartalo.”

“La sekvan matenon, mi sukcesis lui motorciklan taksion kaj post kiam mi venis al malsanulejo, oni diris al mi ke la bebo kaptis severan pneŭmoniton verŝajne pro tio ke li estis eksponita al malvarmo dum la veturado. Kaj simple tiel mi perdis mian bebon”, Afiya klarigis al ARTICLE 19.

Aliro al sanservoj estas batalo por la plejmulto da malavianoj kaj precipe por 84 elcentoj de la loĝantaro, nome tiuj, kiuj loĝas en la kamparo. En la kerno de tiuj vastaj breĉoj ekzistantaj en la provizado de sanservoj troviĝas virinoj kaj infanoj bezonantaj servojn de fakuloj pri flegoj por naskiĝontaj beboj, por patrinoj kaj ankaŭ por infanoj aĝaj malpli ol kvin jarojn.

La Dua Strategia Plano por la Sanserva Sektoro (2017-2022) deklaras ke “56 procentoj de malaviaj plenkreskaj virinoj ankoraŭ konsideras la malproksimon de sanservoj kiel ŝlosilan barilon fronte al sanserva aliro”. La sanserva sistemo suferas pro malforteco de homaj rimedoj kaj pro averaĝa kvanto da vakaj ŝlosilaj laborpostenoj je 67 elcentoj por postenoj de kuracistoj, flegistoj kaj teknikistoj.

Por la malaviaj kaj internaciaj instancoj ĉi tiu situacio ankoraŭ restas tro malprokisma celo. La malavia konstitucio sin deviĝas al “provizado de taŭgaj sanservoj kiu estu proporcia rilate al la sanbezonoj de la malavia socio kaj al internaciaj normoj pri sanservo”.

Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj la Monda Organizaĵo pri Sano [eo] celas atingi universalan sanprotekton [angle: Universal Health Coverage] antaŭ la jaro 2030.

Pro tiuj problemoj, sanservoj iĝis kerna kampanja temo dum la lastaj balotoj. La nova registaro sub la Akso Tonse [angle: Tonse Alliance] estis elektita pro serio da promesoj, inter ili la provizado de esencaj sanservoj en la lando.

Dum Afiya kaj ŝiaj najbaroj atendas ke la nova registaro plenumu la promesojn, civilaj sociaj organizaĵoj de la lando atentas la postulojn de la loka komunumo kaj invitas al agado.

“En la Nacia Forumo pri Subtenado [angle: National Advocacy Forum], ni montras al la registaro pere de prelegoj tiujn temojn kiuj koncernas la rajtojn de la popolo” klarigas Emma Kaliya, aktivulino pri genro kaj administra direktoro ĉe la Malavia Centro pri Rimedoj por Homaj Rajtoj (MHRCC). “Ni prezentis nian deklaracion al la prezidento rilate al la aliro al porvirinaj kaj por porinfanaj esencaj sanservoj.”

Kaliya postulas de la registaro urĝan ekondukon de moveblaj malasanulejoj por atingi malproksimajn kaj malfacile atingeblajn regionojn kiel la vilaĝo Kanyenga.

“Problemoj rilate la porpatrinajn kaj porinfanajn sanservojn devas esti prioritato cele al malpliigo de mortindico kaj malsaniĝindico, kiuj daŭre altegas”, diras la subtenanto pri sanservoj kaj lobiisto Dorothy Ngoma kiu funkciis kiel prezidanto de la Nacia Organizaĵo por Flegistoj kaj Akuŝistoj de Malavio [anlge: National Organization for Nurses and Midwives] ĝis 2018.

La deziro de Ngoma estas vidi la registaron konstrui pli da atendloĝejoj por akuŝigo (loĝejoj kie gravedaj virinoj atendas ĝis la nasko) kaj porpatrinaj saninstalaĵoj kaj alvoki pli da flegistoj, kuracistoj kaj alia malsanuleja personaro.

“Mi ŝatus diri al la nova registaro ke ambaŭ, la civila socio kaj la popolo de Malavio, estas observantaj kaj akceptos nenion mapli ol tion kion ni postulas”, ŝi diris al ARTICLE 19.

La registaro respondas ke ili daŭre laboros por solvi tiujn problemojn pere de taksado de intervenoj kaj disponeblaj rimedoj por la homoj kaj precipe por tiuj loĝantaj en kamparaj regionoj.

D-ro Chales Mwasambo el la Ministerio pri Sano de Malavio diris al ARTICLE 19: “Ni disvolvis planon kiu interalie metas unualoken la konstruon de sanservoj en malproksimaj kaj malfacile alireblaj regionoj por plibonigi la aliron al esencaj sanservoj por ĉiuj malavianoj. Tamen, la disponeblo de financaj rimedoj estas limigita, do tial ni nur kapablas konstrui je malpli rapida ritmo ol dezirinde. Sekve, la Ministerio ankaŭ laboradas por ricevi pli da rimedoj de lokaj kaj internaciaj partneroj pri disvolvo por ke ni povu havi pli da senservaj instalaĵoj.”

Kune kun la streĉiĝo suferita de la sanservoj pro la pandemio, alia pli granda defio evidentiĝis: granda kresko de la nombro de gravediĝoj kaj geedziĝoj de infanoj. La regiono de Mangochi registris preskaŭ 7 400 adoleskajn gravediĝojn el januaro ĝis junio ĉi-jare – kaj ties kreskon je pli ol 1 000 kompare al la sama periodo en 2019.

Ngoma timas eventualajn estontajn komplikaĵojn ĉar multaj el la adoleskantoj povus elekti praktiki abortigon, kiu estas laŭleĝa nur en tiuj kazoj en kiuj la vivo de graveda virino endanĝeriĝas.

“Ni devas esti pretaj por provizi postabortigajn servojn al gravedaj knabinoj kaj ni ankaŭ devos subteni la gepatrojn de tiuj koncernaj filinoj”, diris ŝi.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.