- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Moldavoj elektis la unuan virinan prezidenton

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Moldavio, Civitanaj komunikiloj, Elektado, Freŝa Novaĵo, Politiko, Regado, Virinoj kaj genro

La elektita prezidento de Moldavio Maia Sandu en sia kampanja filmeto la 12-an de novembro. Bildo publikigita en la fejsbuka paĝo de Maia Sandu [1].

Maia Sandu fariĝos la unua ina prezidento de Moldavio post konvinka venko en la prezidenta baloto.

Laŭ la unuaj datumoj [2] de la Centra Balota Komisiono de Moldavio (CEC), Sandu ricevis 57,7% el la voĉoj kaj la alia kandidato, Igor Dodon, ricevis 42,3% el la voĉoj. Sandu, eksa ekonomikisto de la Monda Banko, uzis kontraŭkoruptan platformon, altiris investojn al unu el la plej malriĉaj landoj de Eŭropo, reformis la juran sistemon kaj alportis travideblecon al skandala politiko.

Ĉi tio estis ilia dua duelo. Dodon, kiu estas aliĝinta al la Partio de Socialistoj (PSRM), iĝis prezidento en 2016, mallarĝe superante Sandu je kvin procentoj. Dodon, kiu montras sian porrusian politikon [3], subtenis “stabilecon” kaj pli proksimajn ekonomiajn ligojn kun Rusio. Sandu, kiu ankaŭ gvidas la Partion pri Ago kaj Solidareco (PAS), estas pli por-eŭropa.

Eksterlandaj observantoj ĝenerale konsideras ĉiujn moldavajn voĉdonojn kiel geopolitikajn, eĉ civilizajn, elektojn inter Rusio kaj Eŭropo. Sed por multaj voĉdonantoj, la prioritato estas ekonomia disvolviĝo. Ĉiukaze la lando estas profunde interligita kun ambaŭ – Moldavio realigas la plejparton de sia komerco kun EU [Eŭropa Unio], kun kiu ĝi subskribis asociiĝan interkonsenton [4] en 2014. Dume, rusiaj militistoj kaj rusia mono garantias la status quo en Ĉednestrio [5] [Ndltr.: separatisma regiono], kiu kontrolas la maldekstran bordon de la rivero Dnestro [6].

Centmiloj da moldavoj iris en orientajn kaj pli en okcidentajn landojn, por serĉi ekonomiajn perspektivojn, kiujn ilia lando ne povas proponi al ili. En lando kun unu el la plej altaj senpopoliĝaj indicoj en la mondo, diasporo havas supermezuran influon dum voĉdonoj.

Sandu ricevis pli ol 948 000 de voĉdonoj; la plej altan voĉdonan nombron [8] en la historio de Moldavio. Multaj el tiuj moldavoj kiuj subtenis Sandu estis elmigrintoj  plejofte ili loĝas en EU [Eŭropa Unio]. La sekvaj scenoj ĉe balotejo en Germanio montras, ke moldavaj elmigrantoj havas nenian ambivalencon pri politiko hejme:

Tiu ĉi estas la vico de moldavoj kiuj atendas por voĉdoni en la dua prezidenta baloto okazanta hodiaŭ – ĉe balotejo en Germanio. La elekto estas inter la nuna por-rusia prezidento kaj lia por-eŭropa konkuranto.

Ilia partopreno estis emfazita per la nivelo de la lastatempa politika tumulto en Moldavio.

En 2014, miliardo da dolaroj estis ŝtelita el tri lokaj bankoj, komplice kun pluraj influaj politikistoj. La skandalo kolerigis la publikan opinion kaj kondukis al la falo de la eksa ĉefministro Vlad Filat [11], unu el la plej influaj homoj en la lando. Ekde tiam, la politiko de Moldavio estis dominata de la oligarko Vlad Plahotniuc.Kelkaj supraĵe por-eŭropaj koaliciaj registaroj gviditaj de la Demokrata Partio (PDM), kiu estis kontrolita de Plahotniuc, kontraŭbatalis la por-rusian PSRM kaj grupon de partioj kontraŭ-Plahotniuc sed por-eŭropaj, unu el kiuj estis gvidita de Sandu. En 2018 la EU konsideris [12] ke Moldavio estas “kaptita de oligarkaj interesoj”.

Post nekonkludaj parlamentaj balotoj [13] pasintprintempe, la regado de Plahotniuc kolapsis kaj li fuĝis el la lando, lasante PSRM kaj Sandu formi unuiĝan registaron por “de-oligarkigo”. Sandu servis kiel ĉefministro [14] dum kelkaj monatoj, antaŭ ol tiu registaro ankaŭ falis pasintnovembre pro mocio de malfido fare de PSRM kaj kelkaj el la restantaj deputitoj de DPM.

Dua oficperiodo por Dodon povintus esti ŝanco por PSRM fortigi sian jam konsiderindan influon sur la moldava politiko.

Se la elektiĝo de Sandu estas barilo al tiu celo, ĝi povas ne esti nesuperebla. Kun kelkaj esceptoj  kiel la nomumado de la ĉefministro kaj la alvoko al naciaj referendumoj  la prezidenteco de Moldavio estas vaste ceremonia ofico. Tamen, ĝi estas grava pozicio [16] kaj ebligas la posedanton starigi la dinamikon de la politika debato. Se tiuj gestoj kolizias kun la registara politiko, la prezidento povas rapide fariĝi reala kapdoloro por tiamaj registaroj, kiel la koalicio gvidita de DPM malkovris post la elektiĝo de Dodon.

“La venko de Maia Sandu reprezentas duoblan venĝon  por la registaro elpovigita en 2019 kaj por la balotoj perditaj en 2016. La sukceso de Sandu ne devus ĉiukaze esti konsiderata absoluta subteno por ŝia politika agendo. Granda parto de la voĉdonintoj ŝatas kaj subtenas ŝin kaj la partion kiu staras malantaŭ ŝi. Sed pli eta parto voĉdonis kontraŭ Igor Dodon kaj ŝatas aliajn estrojn ol Sandu, kiel Renato Usatîi aŭ Ilan Shor”, klarigas Dionis Cenusa, moldava politika analizisto kaj esploristo ĉe la Instituto pri Politikaj Studoj de la Universitato Justus-Liebig de Giessen.

“Do, resume, la voĉoj por Maia Sandu en la dua vico ne reprezentas ŝian nunan realan popularecon. Tio ne signifas ke la aferoj povas ŝanĝiĝi se ŝia prezidenteco akiros bonajn rezultojn“, Cenusa diris al Global Voices.

Tiel la subteno por Sandu venis de diverseca grupo, inkluzive de ŝiaj konkurintoj de la unua balotperiodo, la liberalaj kaj centro-dekstraj politikistoj Andrei Năstase kaj Dorin Chirtoacă, kies politiko rilatas al la unuiĝo kun la najbara ŝtato Rumanio [17], pozicio vaste malŝatata de por-rusiaj voĉdonantoj.

Ĉi-foje, ili ricevis helpon de neantaŭvidita aliancano. Renato Usatîi [18], urbestro de Bălți, la dua plej granda urbo de Moldavio, kiu ricevis dek elcentojn de la voĉoj en la unua balotperiodo. Usatîi estras Nian Partion, por-rusian popolisman [19] opozician grupon kies bazo iamaniere koincidas kun la balotantaro de Dodon. Sed kiam Usatîi ne sukcesis aliri la duan balotperiodon, li petis siajn subtenantojn voĉdoni “kontraŭ Dodon”.

Kune kun la tuja minaco de KOVIM-19, la partopreno de Usatîi forte distingis tiun ĉi voĉdonon de la prezidenta konkuro de 2016. Sed multo restis la sama — ĉefe la temoj priparolitaj de la kandidatoj.

Ambaŭ kampanjoj akuzis la aliulon pri koruptado [20]. La elstara politikisto de PSRM Bogdan Țîrdea sugestis [21] ke la aliancanoj de Sandu kaj la ĉefaj sendependaj amaskomunikiloj estis agentoj de la filantropa miliardulo George Soros [22], dum la kampanjo de Sandu tiris atenton al kaŝe registrita kunveno de junio 2019 inter Dodon kaj Plahotniuc.

La kampanjaj materialoj de Dodon [23] levis kelkajn tre realajn zorgojn inter la moldavaj voĉdonantoj pri “optimumigo”, la malkresko de la ŝtata sektoro kiun la politika tendenco de Sandu rekomendis. Tamen, la ĉefa tono estis tiu de kultura milito: flugfolioj sugestis ke la elektiĝo de Sandu malpromocios la statuson de la rusa lingvo en Moldavio, malpermesos publikan celebradon de la venko fare de Sovetunio super  Nazia Germanio, kaj subfosos la valorojn de la ortodoksa kristanismo [24] laŭleĝigante samseksan edziĝon. Ili proklamis: “Moldavio havas ion por perdi!”

Tio devigis Sandu publikigi ruslingvan fejsbukan videon [25] la 12-an de novembro, en kiu ŝi neis ĉiujn tiujn akuzojn.

En freŝdataj intervjuoj kun rusiaj komunikiloj, kiel TV Doĵd [Pluvo] [26], Sandu ripete esprimis sian deziron konservi fortajn ligilojn kun Rusio, eĉ se ŝi ankaŭ donas novan vivon al la asociiĝa interkonsento de 2014 kun Eŭropa Unio. Ŝia unua prioritato en rilatoj kun Moskvo, ŝi diras, estas restarigi moldavajn eksportojn al Rusio, kiuj estis malhelpitaj pro malbonaj rilatoj en freŝdataj jaroj.

Vladimir Solovjov, eksa moldava korespondanto de la rusia ĵurnalo Kommersant, skribas por Carnegie Moscow [27] ke Kremlo povos eble eĉ trovi komunan lingvaĵon kun Sandu. La ĵurnalisto sugestas ke Rusio eble ripozis sur siaj laŭroj en la freŝdataj jaroj, kontente krucinta surbruste  la brakojn dum sinsekvaj nepopularaj por-eŭropaj registaroj damaĝis la kredindecon de Eŭropa Unio ĉe moldavoj. Sed dum Moskvo metis sian esperon en ununuran politikiston, li atentigas, Bruselo komencis pli larĝan programon por rehavi tiun fidon, ripari vojojn kaj rekonstrui lernejojn. Kaj malgraŭ la ŝajna asistado de konsilantoj pri komunikado de Kremlo [28] al Dodon, svaga alvoko kontraŭ ŝanĝo ne estis sufiĉe alloga.

La signifo de la gajno de Sandu ne estas bagatela, ĉefe se oni konsideras tion, ke ŝi alfrontis seksisman lingvaĵon [29], provojn disvastigi mensogojn [30] pri ŝia persona vivo [31] kaj kritikadon fare de religiuloj [32] pro senedzeco en ŝia pli ol 40-jara aĝo. La espero estas ke la unua virina prezidento de Moldavio alportos novan dinamikon pri egaleco en publika vivo, kion la simbolismo de ŝia pozicio certe permesos.

Grave, tiu rolo ankaŭ ebligos al Sandu peti parlamentajn balotojn, kiujn ŝi jam anoncis kiel prioritaton [33]. Tiam la interesoj estos eĉ pli altaj.

Vidu la specialan dosierujon de Global Voices pri la politika tumulto en Moldavio. [34]