Kiel la literatura tradicio de Nepalo povas postlasi spuron sur la tutmonda scenejo?

Some of the Nepali books featured during Nepali Literature Month at GLLI. Image by the author.

Iuj el la nepalaj libroj prezentitaj dum la Nepala Literatura Monato ĉe GLLI.

La aŭtoro de ĉi tiu rakonto estis gastredaktoro ĉe GLLI dum la Nepala Literatura Monato.

Malgraŭ sia riĉa eldona historio, la literatura tradicio de Nepalo ankoraŭ estas relative nekonata al internacia legantaro. Dum nepala aŭtoro Laxmi Prasad Devkota komencis la tradicion de verkado kaj tradukado en la angla dum la 20-a jarcento, ĉi tiu tendenco ne daŭris longe, kaj nur en la pasintaj du-tri jardekoj la nombro de nepalaj libroj verkitaj en la angla estas malrapide kreskinta. Tamen, laŭ tradukisto kaj esploristo Mahesh Poudel, la nepala literaturo ankoraŭ estas plejparte ekskludita de literaturaj publikaĵoj fokusiĝantaj je la regiono, kaj ĝi malofte aperas en gravaj internaciaj antologioj kaj ĵurnaloj. Multaj eldonaĵoj atendas tradukon, interalie popularaj libroj de nepalaj aŭtoroj. La elspezoj por tradukado kaj tantiemoj, same kiel la manko de kunlaboro inter naciaj kaj internaciaj eldonejoj, estas inter la ĉefaj defioj, laŭ eldonisto Bhupendra Khadka.

En novembro 2019, la usona Iniciato pri Tutmonda Literaturo en Bibliotekoj (Global Literature in Libraries Initiative, GLLI) aranĝis virtualan nepalan literaturan monaton por montri la nepalan literaturon al internaciaj spektantaroj. En junio 2020, Globaj Voĉoj intervjuis GLLI-ĉefredaktoron Karen Van Drie per retpoŝto por akiri enrigardon en la nepalan literaturon ene de la tutmonda literatura kunteksto.

GV: Kio estas la perspektivo de la nepala literaturo (aŭ verkita en la angla aŭ tradukita en la anglan) en la tutmonda literatura mondo? Kaj kio estas la estonteco de tradukita literaturo en Okcidento?

Karen Van Drie (KVD): English-language cultures are not as open to translated literature as we should be. Our countries are so physically big that it is hard for us as readers to keep up with the output of our own publishing, let alone works from other cultures. This is the wrong attitude to take though, as there is so much from other nations we could learn. Currently, only 3% of what is published in the United States every year has been translated from another language.

But there are two signs beyond literature that shows the situation could improve. A foreign film called Parasite, from South Korea, was chosen as Best Picture of the Year at the Oscars this year for the first time ever. Also, Netflix is stocking its content library with selections from around the world. And, the third promising sign is that there are new publishing houses starting to publish translated literature.

All of these trends could make the English-language reader more willing to try titles from faraway cultures.

Karen Van Drie (KVD): Anglalingvaj kulturoj ne estas tiel malfermitaj al tradukita literaturo kiel ni devus esti. Niaj landoj estas fizike tiom grandaj, ke estas malfacile por ni, kiel legantoj, resti informitaj pri la produktado de niaj propraj eldonejoj, sen paroli pri libroj el aliaj kulturoj. Ĉi tio tamen estas la malĝusta sinteno, ĉar ni povas lerni tiom multe de aliaj nacioj. Nuntempe nur 3% el tio, kio estas eldonata en Usono ĉiujare, estas tradukita el alia lingvo.

Sed estas du signoj ekster literaturo kiuj montras, ke la situacio povus pliboniĝi. Eksterlanda filmo nomita Parazito [eo], el Sud-Koreio, estis elektita por la unua fojo kiel la plej bona filmo de la jaro ĉe la Oskaroj [eo] ĉi-jare. Ankaŭ Netflix provizas sian enhavo-bibliotekon per elektitaĵoj el la tuta mondo. Kaj la tria promesplena signo estas, ke novaj eldonejoj komencas eldoni tradukitan literaturon.

Ĉiuj ĉi tendencoj povus instigi la anglalingvan leganton esti pli akceptema al provado de libroj el foraj kulturoj.

Nepali literature being displayed during the ‘Nepal Yatra’ exhibition in 2019 at the Hawth Theatre, United Kingdom. Photo by the author.

Nepala literaturo montrata dum la ekspozicio “Nepal Yatra” en 2019 ĉe la Teatrejo Hawth, Unuiĝinta Reĝlando. Foto de la aŭtoro.

GV: Kiel la nepala literaturo povas iĝi pli videbla al tutmondaj legantoj? Ĉu vi havas proponojn kiuj povus helpi la nepalan literaturon lasi sian spuron internacie?

KVD: To make Nepali literature more visible to global readers, I would find a way to turn every potential tourist and visitor to Nepal into a potential advocate for Nepali literature.

Anytime someone requests information about Nepal before they come, do they also get information about locally-written literature? Does everyone involved in international tourism in Nepal have three home-grown titles they would recommend to foreign visitors as good reads? Are literature advocates in Nepal asking their worldwide Embassies to feature authors on their Facebook feeds, for example? Also, submitting Nepalese titles to book prize contests is a wonderful way to let someone else do your publicity if a book is a winner.

What I noticed is that Nepali titles were not available to buy immediately as an e-book. When someone reads a review of a title, that is when they are most inspired to purchase a book. That book needs to be available electronically immediately.

The second thing I would add is that when people are looking to specifically seek out books about Nepal, they are first likely to see books written on your biggest issues by foreign writers, not Nepalese writers. They are judging a book by its book cover; make it as competitive and compelling as possible. Make sure the most compelling events and issues in Nepal have home-grown writers writing about them.

KVD: Por fari la nepalan literaturon pli videbla al tutmondaj legantoj, mi serĉus manieron transformi ĉiun eblan turiston kaj vizitanton de Nepalo en eblan rekomendanton de la nepala literaturo.

Kiam ajn iu petas informojn pri Nepalo antaŭ ol veni, ĉu tiu ankaŭ ricevas informojn pri loke verkita literaturo? Ĉu ĉiuj engaĝitaj en la internacia turismo en Nepalo havas tri hejmkultivitajn titolojn, kiujn ili rekomendus al eksterlandaj vizitantoj kiel bonajn legaĵojn? Ĉu propagandantoj de literaturo en Nepalo petas siajn tutmondajn ambasadejojn aperigi aŭtorojn en siaj Facebook-fluoj, ekzemple? Ankaŭ sendi nepalajn titolojn al konkursoj pri libropremioj estas mirinda maniero lasi iun alian fari vian reklamadon, se libro gajnos.

Mi rimarkis, ke nepalaj titoloj ne tuj aĉeteblas kiel e-libroj. Kiam iu legas recenzon de titolo, tiam tiu plej emos aĉeti libron. Tiu libro devas esti tuj disponebla elektronike.

La dua afero kiun mi ŝatus aldoni, estas ke kiam homoj serĉas specife librojn pri Nepalo, ili plej verŝajne unue vidos librojn pri la plej grandaj problemoj de la lando verkitajn de eksterlandaj verkistoj, ne tiuj nepalaj. Ili juĝas libron laŭ ĝia librokovrilo; igu ĝin laŭeble plej alloga kaj konkurenckapabla. Certigu, ke la eventoj kaj aferoj, kiuj plej kaptas la atenton en Nepalo, estas verkitaj de lokaj verkistoj.

GV: Vi havas jardekojn da sperto ĉe la alportado de tutmonda literaturo al bibliotekoj. Kiel nepalaj eldonistoj povas trovi manierojn atingi tutmondajn bibliotekojn?

KVD: 1) Invest, as a nation, in fantastic translation skills. Translators are non-stop advocates for authors.

2) Have a literary festival that showcases the books and the nation. I think you already do that.

3) An add-on at the literary festival could be a fellowship program for publishers interested in your nation's creative output. Bring them in for three days, at their own travel expense, to meet and greet publishers and learn about the writers and illustrators from Nepal. Get them excited to publish your books in their own language.

4) What English-language markets have an affinity for Nepal? For example, in the US state of Colorado, a fun thing people do is set a goal to hike every mountain in the state over 14,000 feet tall. There are 54 of them. I imagine Coloradans would be quite taken with all things Nepalese. How could you target these markets specifically?

5) Don't underestimate the power of your cuisine to get people around the world interested in your literature. Cookbooks related to Nepalese cuisine and a natural advocate for your cuisine able to cook and market the books in English are an exciting entry point to learning about the culture.

KVD: 1) Investu, kiel nacio, en mirindaj tradukaj kapabloj. Tradukistoj estas senĉesaj rekomendantoj de aŭtoroj.

2) Havu literaturan festivalon, kiu montras la librojn kaj la nacion. Mi pensas, ke vi jam faras tion.

3) Kromaĵo dum la literatura festivalo povus esti kunulara programo por eldonistoj interesitaj pri la kreiva produktado de via nacio. Alportu ilin dum tri tagoj, je ilia propra vojaĝkosto, por renkonti kaj saluti eldonistojn kaj ekscii pri la verkistoj kaj ilustristoj de Nepalo. Entuziasmigu ilin publikigi viajn librojn en sia propra lingvo.

4) Kiuj anglalingvaj merkatoj havas afinecon kun Nepalo? Ekzemple, en la usona ŝtato Kolorado, amuza afero kiun homoj faras estas krei celon marŝi sur ĉiu monto en la ŝtato kiu altas pli ol 14 000 futojn [4 267 metrojn]. Estas 54 el ili. Mi imagas, ke la homoj de Kolorado povus multe interesiĝi pri aferoj rilataj al Nepalo. Kiel vi povus atingi ĉi tiujn specifajn merkatojn?

5) Ne subtaksu la potencon de via tradicia kuirarto por veki la intereson de homoj tra la mondo pri via literaturo. Kuirlibroj rilataj al la nepala kuirarto kaj natura advokato por via kuirarto, kapabla kuiri kaj enmerkatigi la librojn en la angla, estas ekscita enirpunkto por malkovri la kulturon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.