Ĉu sekularismo estas kongrua kun Islamo?

Kontraŭterorisma manifestacio en Vieno, Aŭstrio, la 6-an de novembro 2020. Foto de Michael Gubi/Flickr (CC BY-NC 2.0)

Tiu ĉi artikolo de Samee Alhwash [en] estis origine publikigita en The Battelground [en] kaj estis republikigita en Global Voices kadre de interkonsento pri partumo de enhavo.

Mi scias per la socia amaskomunikila kampanjo celanta bojkoti francajn produktojn kaj per konversacioj kun amikoj, ke islamanoj havas malsamajn sentojn pri la lastatempaj terorismaj atakoj en Vieno kaj Nico.

Dum ili kondamnas la perforton, ie tamen estas ankaŭ la sento, ke tio atendeblas. Ĉi tiu malakordo esprimiĝas jene:

“Ni ne toleras mortigon kaj tiuj, kiuj mortigas, havas nenion komunan kun Islamo. Sed se provokoj kaŝvestiĝas kiel sinesprimlibereco (ekzemple Charlie Hebdo), tiam reago atendeblas.”

Aŭ tio:

“Kial nur atakoj de islamanoj estas markitaj kiel “terorismo”? Kial franca sekularismo (Laïcité/laikeco) aplikiĝas nur al islamanoj? Kial estas malpermesite pridubi la Holokaŭston sed akcepteblas kritiki la plej sanktajn elementojn de Islamo?”

Kompreneble iuj islamaj voĉoj klare denuncas ĉi tiun konfuzon inter sekularismo, libera sinesprimado kaj civilaj liberecoj. Sed ĉi tiu nedecideco vaste etendiĝis. Ĝi ŝajnas veni de sentoj de malhelpo esprimitaj en la lingvo de la nuntempa politika Islamo.

De kie venas ĉi tiu raciigo de perforto? Ĉu tio estas vere denaska kvalito de Islamo kiu igas religion nerevokeble malkongrua kun la ĉefaj aspektoj de demokratio kaj precipe sinesprimlibereco kaj sekularismo?

Ĉi tiuj estas gravaj demandoj, ĉar terorismaj atakoj produktas traŭmaton, kiu elvokas samreakciajn diskutojn en eŭropaj socioj, starigante demandojn pri kultura diverseco, integriĝo kaj asimilado.

Ĉio, kio similas al ekskuzo por terorismo, riskas provizi ekstremdekstrajn grupojn per politika gajno kaj doni stereotipan imagon de la Islamo kiel malmoderna kaj perforta.

Ni jam travivis ĉi tion. En 2005 mi vidis en la televido en mia malgranda salono en Sirio [eo] ion kio superis mian imageblon. Tio estis la amasaj protestoj tra la tuta Mezoriento kaj Nord-Afriko (MENA) kontraŭ insultaj bildoj de la profeto Mohamedo fare de la dana ĵurnalo Jyllands-Posten [en].

La protestoj estis tolerataj de subpremaj reĝimoj, kiuj alimaniere kondamnus iun ajn formon de protesto. La manifestacioj estis la solaj tiaspecaj ĝis la araba printempo en 2010.

Pensante pri ili nun, mi ne povas ne demandi, kial aliaj okazaĵoj ne estigis la saman proteston de islamanoj.

La mortigo de rohinĝaj islamanoj estis kondamnita, sed ĝi ne generis la saman publikan indignon. Nek rilate al la ujguraj tendaroj en Ĉinio.

En 2012, eĉ disvastiĝis filmeto en YouTube, unu el multaj, kie aro da siriaj registaraj maliculoj per armila forto devigis kontraŭregistaran aktivulon surgenuiĝi sur la portreto de Bashar al-Assad anstataŭ sur la sajjāda [en] (islama preĝtapiŝo).

Maliculo kriis al li: “Preĝu al via dio, Baŝar!” Vere, la agoj de la siria reĝimo altiris ĝihadistojn el la tuta mondo. Sed ĉi tio ne estigis publikajn protestojn ĉe siriaj ambasadejoj kiel faris la danaj karikaturoj.

Ĉi tiu ambigueco estas fascina. Ĝi diras ion pri la naciisma naturo de la hodiaŭa politika Islamo [Islamismo].

Ne tiom temas pri tio ke Islamo kaj sinesprimlibereco estas malkongruaj. Kontraŭe, Islamo fariĝis nesekura identeco ĉiam subfosata de kritikoj de kristanoj aŭ de ateistoj, sed ĉiam koloniismaj, en Okcidento.

Islamanoj aliĝantaj al moderaj skoloj, kaj ne-praktikantaj islamanoj, partumas ĉi tiun senton kun konservemaj elementoj ene de Islamo. Eĉ sekularecaj naciistoj rigardas okcidentajn kritikojn de Islamo kiel atakon kontraŭ sia propra kulturo.

Ĉu ili estas islamaj aŭ naciismaj, plej multaj homoj en MENA-landoj [eo] estas malriĉaj, malkleraj kaj ne havas politikan reprezentadon. Longdaŭra stagnado igas ilin pli sentemaj al detruaj rakontoj, kiuj instigas identecan politikon kaj pligravigas sociajn problemojn. La sukceso de Eŭropo ne estas rigardata kiel rezulto de humanisma filozofio kaj sanga batalo kontraŭ naciismo kiel dum la Dua mondmilito. Por multaj islamanoj, sekularismo estas nur okcidenta kolonia plano por forigi islaman kulturon kaj islaman identecon [en].

Multaj homoj en Mezoriento kaj Nord-Afriko nur vidas kristanan imperian Eŭropon kaj implikiĝas en siaj propraj hereditaj koloniaj traŭmatoj. Demagogoj, reĝoj kaj diktatoroj en la islama mondo plifortigas ĉi tiun rakonton por pravigi sian ekzistadon. Ĉi tio nutras dividigan, naciisman identecan politikon, kiu neas iujn ajn pozitivajn interkulturajn rilatojn kun Eŭropo.

La problemo fariĝas eĉ pli kompleksa ene de Eŭropo, ĉar enmigrintaj komunumoj troviĝas en fremda kaj ofte rasisma medio. Ili alfrontas ĝin adoptante supraĵajn kaj dogmajn versiojn de politika Islamo.

Koloniismo pligravigis la sociajn problemojn, kiujn islamaj socioj jam havis. Ĝi ne kreis ilin. Ni estis malegalaj, hierarkiaj kaj sektecaj, eĉ antaŭ la eŭropa koloniigo kaj la Otomana Imperio. Eŭropa koloniismo simple fortigis la ekzistantajn hierarkiajn politikajn strukturojn kaj uzis sektismon por dividi kaj regi. La diktaturoj, sub kiuj ni plu suferadas hodiaŭ, estas daŭrigo de tiuj strukturoj. Tio signifas, ke ni mem gvidu intelektan revolucion, kiu malebligas al demagogoj uzi niajn plej malbonajn instinktojn kontraŭ ni mem. Tio signifas, ke ni devas esti memkritikaj pri ĉio, inkluzive de fundamenta reformo de niaj identeco kaj religio.

Mi ne diras, ke komunumoj, kiuj suferis sub koloniismo, nur forgesu pri la pasinteco kaj plu iru. Male, ni bezonas vidi la heredaĵon de koloniismo kiel grandan parton de la problemo, sed ne la solan. Koloniismo kaŭzis profundajn cikatrojn al la psikologio kaj politiko de MENA-kulturoj, kiuj ne resaniĝis. La rasismo, kiun spertas enmigrintoj el Mezoriento kaj Nordafriko, nur plifortigas tion.

Tial la legitima sento esti viktimigita de koloniismo ne devas esti aplikata al ĉiu socia malsano.

Aliflanke, pro la historio de koloniismo, Eŭropo havas la respondecon krei politike ĝustan publikan diskurson, respekteman al islamanoj, celante faciligi ilian integriĝon, kiel egaluloj. Ĉi tio devas koincidi kun subtenaj iniciatoj eksterlande, en internacia disvolva kaj sekureca politikoj. Kaj siavice, estas la respondeco de islamaj komunumoj kompreni, ke ne ekzistas alternativo al la reformado de la hodiaŭa politika islamisma diskurso.

Moderaj voĉoj ene de Islamo devas klarigi, ke nenio estas sankta en demokratio, kaj ke ni devas malakcepti politikan perforton.

Por komenci ĉi tiun reformon, islamaj komunumoj devas serĉi nenie krom en sia propra historio mesaĝojn de toleremo, racio kaj plej grave komunajn valorojn kun Eŭropo.

En nia historio multaj akademianoj, filozofoj kaj eĉ militestroj atestas pri la riĉa potencialo de islama kulturo kaj pri ĝia toleremo pri libera parolo.

Ekzemplo estas la mezepoka araba filozofo kaj poeto Al-Maari. En unu el siaj malglate tradukitaj poemoj, li skribas “Estas tumulto en Latakio inter Ahmed kaj Issa. Unu sonorigas kaj la alia krias el minareto. Ĉiu gloras sian religion. Ho mia poezio, kiu pravas?”

En Risalat al-Gufran [en; Ndltr.: Dia komedio kiu signifas “La Epistolo de Pardono”], Al-Maari aldonas: “Estas nur unu imamo, la menso”, kaj “Du loĝas sur la tero: unu kun cerbo sed sen religio kaj alia kun religio sed sen cerbo”.

Ĉi tiu [Al-Maari] estis filozofo, kiu vivis dum la Abasida Kaliflando antaŭ pli ol 1 000 jaroj. Li estis nek senkapigita, nek akuzita. Male, oni laŭdis lin kiel unu el la grandaj arabaj filozofoj kaj poetoj.

Statuo omaĝe al Al-Maari staris en lia hejmurbo en Sirio nur ĝis 2013, por poste esti detruita de la Al Nusra Fronto [en], branĉo de Al-Kaida.

Pri la problemo de malakordeco kun sekularismo, la disvolviĝo de la Muʿtazila skolo [en] aperigas similecojn kun renesanca humanismo [en], el kiu fontis sekulara humanismo.

La Muʿtazila movado ekestis sekvante la tradukadon kaj interpretadon de aristotela metafiziko kaj novplatonismo. Ĝi malakceptis la ideon, kiu ĉefe regas en sunaismaj kaj ŝijaismaj doktrinoj, ke la Korano estas “nekreita”, argumentante, ke la mondo povas esti klarigata per racia pensado kune kun la sanktaj libroj. Ĝi ne estas tute sekulareca kiel ni komprenas tion hodiaŭ, ĉar ĝi ne apartigas ŝtaton de religio. Sed ĝi malfermas la pordon al kritika kaj scienca pensado, eble malfermante la vojon al sekularismo.

Sekularismo kongruas kun Islamo. Ĝi simple ne kongruas kun la nuna versio de politika Islamo.

Sekularismo ankaŭ bezonas reformon, ĉar ĝi ofte estis uzata por diskriminacii kontraŭ malplimultoj, kies religiemo multe diferencas de la kredo, kiun ĝi supozeble devis limigi.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.