- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Nia nova normaleco ne nepre venas de informadiko

Kategorioj: Latinameriko, Meksiko, Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Teknikaro, COVID-19, The Bridge, Rising Voices

Foto de Gabriel Vasquez/Flickr [1] (CC BY 4.0 [2])

Ĉi tiu artikolo estis origine publikigita ĉe Comunicares [3] kaj poste redaktita de Global Voices.

Post relegi novaĵojn en gazetoj dum tiu pandemia tempo, precipe tiujn pri telekomunikado, sektoro kie mi laboras, ŝajnas, ke la “nova normaleco” post-KOVIM nepre estos tia, kie la informadiko ludas gravegan rolon, precipe pri siaj pli hororaj aferoj rilate al gvatado, kiel la artefarita intelekto.

Ŝajnas, ke ni supervivis danke al Amazon aŭ al la mirinda ebleco esti gvatitaj, per poŝtelefono, pri ĉiuj niaj movoj. Aŭ ĉar, kun helpo de informadiko, knaboj kaj knabinoj kapablas daŭre ricevi lecionojn, eĉ se ne gravas, ke la rezultoj ne estas bonaj.

Tamen, la nova normaleco ne nepre venas de informadiko kaj la rakontoj pri la rimedoj de la 5G, la artefarita intelekto aŭ la amasoj da datumoj. La nova normaleco povus esti tia, ke ĝi alproksimigas nin al la naturo. Pro tio, la indiĝenaj kaj kamparaj komunumoj estas bonaj instruistoj.

Mi bonŝance laboras kun indiĝenaj komunumoj en Meksiko kaj restis en kvaranteno en kampara regiono. La resilienco de tiuj komunumoj, ne al la viruso, sed al sieĝostato [4] kaŭzita de pandemio, estas nekredebla. Pluraj komunumoj vivas kiel kutime, preskaŭ sen ŝanĝoj kaj nur fermiĝis por eksteruloj.

Foto de la aŭtoro en la komunumo Santa María Yaviche, Oaxaca [5], Meksiko.

Kiam ĵurnalistoj maltrankvile demandas min pri la infanoj de indiĝenaj komunumoj, kiuj ne havas interretan aliron por daŭrigi siajn lecionojn, mi pensas: kiel mi povas klarigi al ili, ke tio vere estas oportuno por ke tiuj infanoj ricevu de siaj komunumoj la esencajn sciojn por la vivo, kiel la kultivado de milpa [6] [tereno], la kompreno de la naturo kaj la arto konservi la teritorion?

La resilienco [7] de la komunumoj al izoliĝo ne rilatas al telekomunikaj sistemoj, verdire plej ofte ili havas la plej malbonajn retkonektojn, sed al iliaj manieroj vivi. Manieroj kiuj estis pli proksimaj al ni, sed de kiuj ni malfeliĉe malproksimiĝas kaj eĉ konvinkas multajn komunumojn fari la samon.

Surbaze de tiuj scioj, mi volas kundividi kelkajn pensojn pri tio, kio laŭ mia revo povus iĝi la nova normalo.

Laŭ onia scio, la kronviruso kiu kaŭzas KOVIM-19 rilatas ĉefe al ŝanĝoj en ekosistemo, malapero de sovaĝaj specioj kaj manĝado de bestoj, kiel vespertoj, kiuj gravas por polenado [8].

La detruado de arbaroj kaj ĝangaloj pligrandiĝis dum la lastaj jaroj. Prezidentoj, kiel tiuj de Brazilo kaj Usono, ĉesis paroladi pri protektado de medio, eĉ se nur surpraĵe, kaj malkaŝe subtenas agojn kiuj kaŭzas detruadon de arbaroj kaj ĝangaloj. La manieroj kiel tio okazas estas pluraj kaj oni ja scias: arbarekspluatado, minado, hidraŭlika fendado, duktoj kaj produktado de energio.

La nova normaleco, pri kiu mi revas, havas urban evoluigon kiu konservas la regionan arbaran vivon, kun biologiaj koridoroj kaj reguloj pri konstruado aŭ konservado de verdaj areoj. Modelo kie la vivo estas respektata, ne nur en reguloj sed ankaŭ en universitatoj, en kursoj pri inĝenierio kaj arkitekturo, en lernejoj kaj en amaskomunikiloj. Nova socia ideo pri evoluigo, kie konservado de ekosistemoj kaj komunumoj pli gravas ol minado, urbanizado kaj turismo.

Arbaro en Gvatemalo. Foto de Melissa Vida, uzata kun permeso.

Alia vojo, kiun la indiĝenaj popoloj montras al ni, estas la daŭripova produktado de nutraĵoj. Urbanoj sentas sin pli kaj pli neligitaj al la nutraĵoj kiujn ili manĝas. Tio kaŭzis perdon de la kuira kulturo en la lando kaj malpli diversan dieton kun pli da fabrikataj kaj grasoriĉaj manĝaĵoj, kiuj rilatas al obezeco [9], diabeto kaj hipertensio. Tiuj malsanoj, dum la pandemio, estas faktoroj de la granda morteco pro la kronviruso en Meksiko.

Mi imagas la novan normalecon kun legomĝardenoj en ĉiu kvartalo, kie la familioj kiuj ne havas lokon en siaj domoj povus daŭripove planti nutraĵojn. Mi vizitis similajn projektojn en Vaŝingtono kaj Stokholmo kaj mi certas ke multaj homoj ŝatus tiajn projektojn en siaj urboj.

Necesos, ke homoj kiuj ne laboras almenaŭ kapablu nutri sin. Esploroj [10] [en] taksas, ke la progreso de artefarita intelekto kaj aŭtomatigo malaperigos 47% de la laborlokoj en Usono kaj 70% en landoj kiel Barato [11] kaj Tajlando [12].

Mi ankaŭ povas imagi revalorigon de agrikulturaj areoj proksime de urboj, protektante ilin kontraŭ urbanizado [13] kaj agnoskante ilian ekonomian kaj kulturan gravecon. Resume, tio, kion ni manĝas en urboj, venu plejeble de la urboj mem.

Urba legomĝardeno en San Diego, Usono. Foto de Osbornb/Flickr [14] (CC BY 2.0 [15])

Alia trajto de tiu nova realaĵo temas pri radikala ŝanĝo en edukado, kiu havas la plej malbonajn rezultojn dum la pandemio. Dum en Meksiko oni pensas pri pli da horoj en lernejo, en Nordio [16] oni malgrandigis la lernejan tagon kaj la laboran tagon, por ke oni restu pli da tempo kun familio, kaj la lernrezultoj estas tre pozitiva [17]j [en].

Mi imagas malpli trudiĝeman edukadon, kiu agnoskas la vastajn sciojn de la komunumoj kaj permesas ilian transdonon. Mi pensas pri lernejo malpli fremdiĝa, kiu anstataŭ trudi sciojn, estigu dialogon kiu permesas al malsamaj kulturoj riĉiĝi.

Finfine, mi kredas ke la nova normaleco bezonas novan urban arkitekturon. Alia leciono de la indiĝenaj kaj kamparaj komunumoj estas iliaj setlejoj kiuj enhavas urbajn partojn kaj plantejojn. La domoj estas malgrandaj kun grandaj kortoj, kie eblas planti legomojn, bredi bestojn, kaj kie la infanoj povas ludi ktp. Kvaranteno en tiaj lokoj povas esti sufiĉe agrabla, krome estas la kamparaj regionoj pri kiuj mi antaŭe parolis.

Legomĝardeno. Foto de Carlos Zambrano/Flickr [18] (CC BY-NC-ND 2.0)

Kontraŭe, la urboj homoplenas. Modernaj loĝejoj por riĉaj homoj similas hotelojn, kaj tiuj por malriĉuloj similas malliberejojn, sed ne haveblas verdaj spacoj, kaj kiam haveblas ili estas tro malgrandaj.

La nova normaleco havus grandajn verdajn spacojn en kvartaloj, pli da parkoj, pli da protektado por la urbaj arbaroj kaj novan manieron konstrui, tiel ke ĉiu konstruaĵo havu verdan spacon.

La nuntempa krizo montras la problemojn de la reganta civilizacia paradigmo, kaj la solvo troviĝas ne en la teknologio kiu subtenas ĝian disvastigon kaj kiun oni prezentas kiel panaceon. Ĝi estas en la vivstiloj de la indiĝenaj popoloj, kiuj permesis al ili supervivi dum miloj da jaroj kune kun la ekosistemoj, kie oni devas serĉi la respondon.