- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Monda Tago kontraŭ Aidoso en la jaro 2020: Kiel Karibio batalis kontraŭ HIV dum la pandemio KOVIM-19?

Kategorioj: Karibio, Barbado, Belizo, Jamajko, Trinidado kaj Tobago, Civitanaj komunikiloj, Interreta aktivismo, Rajtoj je seksa diverseco (GLAT), Sano, COVID-19

 

[1]

Ruĝa rubando sur mano de virino kiel montro de subteno al Monda Tago kontraŭ Aidoso. Foto [1] de Marco Verch, profesia fotisto en Flickr, CC BY 2.0.

Noto de la redaktoro: la originala artikolo estis publikigata en la angla lingvo. Ĉiuj ligiloj en la artikolo estas anglalingvaj, krom tiuj markitaj per [eo], kiuj estas en Esperanto.

En jaro kiu daŭre defias nian fortikecon, la temo [2] de la Monda Tago kontraŭ Aidoso (AIDS), okazigata ĉiun 1-an de decembro, estis ĉijare “Monda solidareco, kundividita respondeco” [3]. Pluraj neregistaraj organizaĵoj kaj junularaj grupoj kun sidejo en la [insularo] Karibio [4] [eo] pruntedonas siajn voĉojn [5] al la alvoko forigi la malsanon kaj samtempe memorfesti la okazon diversmaniere.

La 22-an de novembron, ĝuste antaŭ la Monda Tago kontraŭ Aidoso [6], la Jamajka Reto de Homoj havantaj la Homan Imuno-nesufiĉ-estigan Viruson (HIV) [7] [angle: Jamaican Network of Seropositives], kiu subtenas la rajtojn de tiuj vivantaj kun HIV kaj Aidoso, gastigis retan diservon [8] por honori la homojn tuŝitajn de la malsano. Samkiel aliaj multaj karibiaj socioj, Jamajko estas pasie religiema. Pro tio, la uzo de preĝo kiel ilo por atingi unuiĝon estis interesa proceduro en lando kie religio [9] estas ofte uzata por izoligo [10] kaj de GLAT [11]-personoj [eo] kaj de HIV-havaj personoj.

Siaflanke la ministerio de Barbado [12] [eo] pri sano kaj bonfarto [angle: Ministry of Health and Wellness] rimarkigis [13] ke multflanka reago al HIV/Aidoso iĝis pli kaj pli grava dum la pandemio KOVIM-19:

Threatened livelihoods, disruption in supply chains, changes in health care delivery which affected access to health care are but some of the challenges that people living with HIV […] face in 2020 due to the pandemic.

Endanĝerigo de vivtenado, interrompo de provizoĉenoj kaj ŝanĝoj rilate al provizo de sanservoj malfaciligintaj aliron al ili estas nur kelkaj el la defioj kiujn HIV-havaj homoj […] alfrontas dum 2020 pro la pandemio.

Kvankam Karibio montris antaŭenmarŝon per grandaj paŝoj [13] al malpliigo kaj de aidoso-rilataj mortoj (de 11 000 dum la jaro 2010 al 6 900 dum la jaro 2019) kaj de novaj kazoj de HIV-infektitoj (de proksimume 18 000 al 13 000 jare), la administrado de la malsano restas ankoraŭ ŝlosila afero de publika sano en regiono en kiu seksa edukado estas kutime forigata de la studplanoj [14] kaj en kiu la socia stigmato rilate al la malsano persistas [15].

La Tutamerika Sanorganizo (PAHO/OPS) [16] subtene kuraĝigas la facilan haveblon de memekzameniloj en tuta Karibio:

La usona ambasadejo en Brigetown (Barbado) fokusiĝis pri parto de la progreso [17] atingita dum la batalo kontraŭ HIV/Aidoso, inkluzive de la starigo de la Laboratorio Best Dos Santos [18], kiu helpas homojn je alta risko de malsaniĝo frue aliri la HIV-ekzamenojn por ke ili povu tuj profiti de vivosava kuracado.

D-ro Rosmond Adams, la direktoro de la Tut-Karibia Partneriĝo kontraŭ HIV/Aidoso [19] (PANCAP), rimarkigis [20] ke la regionaj limigoj altruditaj okaze de KOVIM-19 havis influon sur la kapablo provizi HIV-rilatajn sanservojn, inkluzive de edukaj kaj preventaj agoj, kuracado kaj laboratoriaj ekzamenoj.

Tamen pluraj landoj starigis [20] portempajn solvojn. Belizo [21] [eo] profitis de sia pli vasta reto de sociolaboraj profesiuloj uzinte civilajn sociajn organizaĵojn por la plenumo de taksado de bezonoj de HIV-havaj homoj. Jamajko akiris subvenciojn por helpi subteni nutradon kaj financojn. Barbado oferis virtualajn kuracisto-konsultojn kaj aranĝis la provizadon de pacientoj per manĝaĵoj kaj medikamentoj.

La grupo ĉe Facebook Kvira Karibia Historio [22] [angle: Queer Caribbean History) ne preterrigardis la signifon de la fakto ke la ĉijara Monda Tago kontraŭ Aidoso okazis meze de pandemio:

[…] we remember the origins of this pandemic during the silent epidemic years, and how in spite of the impact on our region, we remain resilient.

[…] ni rememoras la komenciĝon de ĉi tiu pandemio dum la silentaj jaroj de la epidemio kaj la manieron en kiu ni restas fortikaj malgraŭ ĝia influo sur nia regiono.

Junularaj Ambasadoroj TT [angle: Youth Ambassadors TT] aldonis [23]:

COVID-19 is showing once again how health is interlinked with other critical issues, such as reducing inequality, human rights, gender equality, social protection, and economic growth.

KOVIM-19 montras al ni ankoraŭfoje la manieron en kiu sano estas interligita kun aliaj seriozaj aferoj kiel ekzemple malaltigo de malegaleco, homaj rajtoj, genra egaleco, socia protektado kaj ekonomia kresko.

Kiel parto de la programo pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo [24] [eo] de Unuiĝintaj Nacioj, Karibio esperas forigi la HIV/Aidoso-epidemion [25] antaŭ 2030.