- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La dokumenta filmo “Queer Japan” montras la viglan kaj multflankan GLAT-komunumon de Japanio

Kategorioj: Orienta Azio, Japanio, Arto kaj kulturo, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Rajtoj je seksa diverseco (GLAT)

Queer Japan interviewees [1]

Kelkaj el la intervjuitoj aperintaj en la dokumenta filmo Queer Japan [2] [Kvira Japanio [3]] inkluzive de Nogi Sumiko, Atsushi Matsuda, Hiroshi Hasegawa, Gengoroh Tagame, Akira the Hustler (jp: 張 由紀夫) kaj Tomato Hatakeno. Bildo de Graham Kolbeins, uzata kun permeso.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla krom tiuj, kiuj estas en Esperanto [eo]

Dokumenta filmo kiu esploras la vivojn de GLAT [4]-personoj [eo] en la multflanka GLAT-kulturo de Japanio estas nun disponebla ĉe elsendfluaj platformoj [Ndlr.: elsendfluo estas tekniko ebliganta laŭmende provizi aŭdvidaĵojn en Interreto kaj senĉeeste sekvi prelegojn, retinariojn aŭ diskutojn]. La dokumenta filmo “Queer Japan” [Kvira Japanio], de la kanada kvira [3] [eo] filmo-produktoro, reĝisoro, verkisto kaj dezajnisto Graham Kolbeins, esploras la vivojn de artistoj, aktivuloj, pioniroj kaj simple normalaj homoj de la japana GLAT-kulturo.

“‘Queer Japan’ temas pri memamo, komunumo kaj resilienco [5]” [eo] diras la reĝisoro Graham Kolbeins dum intervjuo por Global Voices [Tutmondaj Voĉoj [6]]. “Temas pri la plursenca naturo kaj de genro kaj de sekseco kaj pri la maniero kiel lingvo formas niajn fluajn komprenojn pri ĉi tiuj konceptoj.”

La dokumenta filmo estis unuafoje projekciita en julio de 2019 kaj ekde tiam en filmfestivaloj tra la mondo. “Queer Japan” montras intervjuojn faritajn al preskaŭ tri dekduoj [7] [eo] da membroj de la japana GLAT-komunumo.

La filmo montras diversajn individuojn engaĝitajn en arto, aktivismo, noktovivo kaj politiko en Japanio, inkluzive de universitata profesoro, dento-kuracisto, reĝinjo [8] [eo] kune kun la festoj gastigitajn de ŝi por la GLAT-komunumo, la unua malkaŝe transgenra virino elektita kiel funkciulo en Japanio Aya Kamikawa [9], kaj la kvira bildartisto [10] [eo] Nogi Sumiko [11].

Nogi Sumiko 1 [1]

Nogi Sumiko. Bildo de Graham Kolbeins, uzata kun permeso.

En “Queer Japan” oni ankaŭ povos trovi intervjuojn kun Gengoroh Tagame [12], la tre konata kreinto de geja erotika mangao [13] [eo] kiu ĝuis ĝeneralan sukceson [14] kaj en Japanio kaj tra la tuta mondo.

“Gengoroh Tagame estas ne nur spertulo pri geja erotika arto, sed ankaŭ kreinto de la renaskiĝo de geja mangao danke al la revuo kunfondita de li, G-men [15] [influa revuo celita al gejoj en Japanio]” diras Kolbeins. “La eklektikaj influoj kaj referencoj de Tagame montras ke li prenis aferojn de ĉie kiel ekzemple de la Markizo de Sade [16] [eo], Go Mishima [17] kaj Tom of Finland [18].”

La dokumenta filmo inkludas ankaŭ alian kunfondinton de la revuo G-Men: la verkiston, revuo-redaktoron kaj aktivulon Hiroshi Hasegawa [19]. Ekde kiam oni diagnozis lin kiel HIV-havanta [20] [eo] en 1992, Hasegawa aktivulas celante al pli bona kuracado de la malsano en Japanio. Hasegawa havis ankaŭ gravan rolon en Japanio dum kampanjoj pri malpliigo de la socia stigmato kiu suferigas personojn havantajn HIV-n kaj Aidoson [21] [eo].

Hiroshi Hasegawa at Tokyo Rainbow Pride [1]

Hiroshi Hasegawa ĉe la Tokyo Rainbow Pride [Ndlr: parado de la GLAT-komunumo en Tokio]. Bildo de Graham Kolbeins, uzata kun permeso.

Kolbeins diras ke la genezo de tio kio poste fariĝis la dokumenta filmo Queer Japan reiras al preskaŭ jardeko antaŭe kaj al lia ŝato de japanaj mangaoj.

“Mi estis simple granda fanatikulo de geja mangao. Tiam min ŝokis la fakto ke neniu eldonisto en Usono produktis ankoraŭ anglalingvan tradukon de ĉi tiuj verkoj”, diras Kolbeins. “Tiutempe mi laboris kiel verkisto por artaj kaj kulturaj revuoj, do mi decidis provi fari kelkajn intervjuojn kun la celo videbligi la mangao-artistojn.”

En Japanio ne ekzistas leĝoj kiuj malpermesus konsentitajn seksajn agojn inter plenkreskuloj, tamen ankaŭ ne ekzitas tie leĝoj [22] kiuj pritraktas kaj malpermesas diskriminacion rilate al seksa orientiĝo aŭ genra identeco en la laborejo. Krome samseksa edzeco ankoraŭ ne estas formale laŭleĝa.

Kolbeins rakontas ke li decidis kontakti Anne Ishii, kiu estas verkisto kaj tradukisto nuntempe laboranta kiel administra direktoro de Asian Arts Initiative [23] [Iniciatoj pri Aziaj Artoj] en Filadelfio, Usono.

“Ni komencis kunlabori proksimume je la jaro 2012, kiam ni vojaĝis al Tokio por labori pri la antologio eldonita de ni du, ‘Massive: Gay Erotic Manga and the Men Who Make It [24]‘ [Masiva: geja erotika mangao kaj la viroj kiuj kreas ĝin]” diras Kolbeins. “Tuj post tio, ni kunfondis modan kaj eldonan markon nomitan Massive Goods [25] [modomarko, eldonejo kaj reklamagentejo reprezentanta kvirajn kaj feminismajn artistojn el Japanio], por daŭrigi nian kunlaboron kun kviraj kaj feminismaj artistoj el Japanio.”

Sekve de ĉi tiu laboro, Kolbeins kaj Ishii ricevis en 2016 stipendion por interŝanĝo de artistoj [en: 2016 Creative Artist Exchange Fellowship [26]] de la Komisiono pri Amikeco inter la ŝtatoj de Japanio kaj Usono [en: Japan-United States Friendship Commission (JUSFC)], kiu ebligis al ili  pasigi tri monatojn en Japanio por intervjui homojn por la dokumenta filmo.

Queer Japan - Poster [1]

Afiŝo pri la filmo Queer Japan. Bildo donita de Graham Kolbeins, uzata kun permeso.

“Post ricevo de la stipendio, ni kolektis la mankantan monon de la buĝeto por produkti la dokumentan filmon pere de amasfinancado [27]” [eo] diras Kolbeins. “Danke al la laboro kiun Anne kaj mi faris ĉe Massive, ni kapablis atingi komunumon jam interesitan pri multaj temoj rilataj al la filmo.”

Kolbeins kaj la produktoroj Iida kaj Anne finfine kompletigis la dokumentan filmon post kvin jaroj, antaŭ ĝia aperigo en la filmfestivala mondo en 2019.

Kolbeins klarigas ke la produktoro de Queer Japan, Hiromi Iida, havis ankaŭ gravan rolon ĉar ŝi konektis lin kun la japana GLAT-komunumo.

“Mi konatiĝis kun Hiromi per Twitter [Tvitero], kaj ni konektiĝis post kiam mi rigardis plurajn mallongajn dokumentajn filmojn kiujn ŝi faris ĉe la reĝinja scenejo de Tokio.”

Hiromi Ishii enkondukis Kolbeins al komunumaj gvidantoj kiel Margarette [28], kiu administras ekzemplodonan librovendejon Okamalt [29] kaj kiu ankaŭ estas gastiganto de Department H [30], konata kiel [31] “unu el la plej honorataj fetiĉo-festoj [32] [eo] de Tokio.”

Dum la lasta jardeko, Kolbeins povis konektiĝi kun la japana GLAT-kulturo kiun li priskribas kiel “multflanka, fortika kaj vigla”.

“Samtempe, la anoj de ĉi tiu japana kvira komunumo alfrontas multajn leĝajn barojn, familian premon kaj diskriminacion” klarigas Kolbeins. Temas pri situacio pro kiu multaj el ili restas zorgeme enŝrankigitaj [Ndltr: ne malkaŝas sian GLAT-identecon], precipe en laborejaj kuntekstoj” diras Kolbeins.

“Videbligo kaj akcepto daŭre kreskas jaron post jaro kaj, kiel oni povas vidi en ‘Queer Japan’, ekzistas multaj homoj kiuj vivas laŭte kaj fiere [angle: loud and proud] kio estas maniero defii la sociajn premojn” asertas Kolbeins. “Ekzistas kreskanta spirito de solidareco kaj kolektiva povo en la komunumo.”

La dokumentan filmon eblas nun spekti en kelkaj regionoj pere de mendado ĉe retaj elsendfluaj servoj. [1] Kolbeins mencias ke oni esperas projekcii la filmon en japanaj kinejoj en 2021, depende de la pandemiaj kondiĉoj. Ĝisdatigoj pri la filmo aperas en la Tviter-konto de la dokumenta filmo @queerjapan.  [33]