- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Venezuelaj migrantoj suferas minacon de elpelo el Brazilo

Kategorioj: Latinameriko, Brazilo, Venezuelo, Civitanaj komunikiloj, En- kaj elmigrado, Homaj rajtoj, Homama agado, Internaciaj rilatoj, Politiko, Rifuĝintoj
Em meio à pandemia, militares anunciam que migrantes devem deixar comunidade “Ka´Ubanoko” até dia 28 de outubro | Foto: Bruno Mancinelle/Amazônia Real)

Meze de pandemio, militistoj anoncas ke migrantoj devas forlasi la komunumon “Ka´Ubanoko” ĝis la 28-a de oktobro. Foto: Bruno Mancinelle/Amazônia Real.

Ĉi tiu teksto estis verkita de Tainá Aragão kaj estas reeldonita ĉi tie en partnereco inter Global Voices kaj la agentejo Amazônia Real. [1]

“Mi estas virino kun malmulta lakto kaj mi memoras, ke mi ne povis prepari manĝaĵon por mia novnaskita filo ene de la ŝirmejo. Mi petis permeson hejti akvon kaj tio estis rifuzita. Do mi eliris al strato je la 6-a matene, ĵus naskinta, por peti de homoj boligi akvon, por ke mia filo povu manĝi.”

La rememoro venas de Yidri Torrealba, venezuelanino kiu migris al Boa Vista, en la ŝtato Rorajmo, norda Brazilo, la 12-an de januaro 2018.

Yidri kaj ŝia filo loĝis dum monatoj en loĝloko donacita kadre de la operaco Bonveniga [2], ago kunordigita de la brazila armeo. Du jarojn poste, ŝi alfrontas alian obstaklon, kune kun ĉirkaŭ 200 venezuelaj familioj. La 17-an de septembro, la armeo anoncis, ke ili devas forlasi la spacon kiun ili transformis en loĝejon, kiu estis malnova distra klubo por ŝtatoficistoj, forlasita antaŭ pli ol dek jaroj, apartenanta al la registaro de Rorajmo.

En septembro, la komunumo Ka'Ubanoko, vorto en la indiĝena lingvo guaraa [3] (Warao) kiu signifas “mia dormspaco”, estis informita de la brazila armeo pri tio, ke ĝi devus forlasi la lokon ĝis la 28-a de oktobro. Post kiam la loĝantoj rifuzis foriri meze de la pandemio KOVIM-19, la limdato plilongiĝis ĝis decembro.

La operaco Bonveniga proponis dividi la komunumon, krei ŝirmejon por indiĝenaj homoj kaj transloki neindiĝenajn homojn en rifuĝejojn administratajn de la armeo mem. Alia alternativo donita al la neindiĝena komunumo estis transloki migrantojn al aliaj ŝtatoj de Brazilo, sub la pravigo, ke ili pli verŝajne trovos laboron tie.

Dum la pandemioĉirkaŭ 1500 migrantoj estis senditaj al aliaj urboj de Brazilo ĉiumonatelaŭ datumoj de la Ŝtatsekretario pri Laboro kaj Socia Bonfarto de Rorajmo (Setrabes). Limplanado, ŝirmado kaj integrado de migrantoj estas la kolonoj de la nuna militarigita administrado adoptita de la registaro de Jair Bolsonaro, kun subteno de agentejoj de UN kaj lokaj organizoj.

La informo pri elpelo estis buŝe anoncita al la loĝantoj de Ka'Ubanokode fare de la Operaco Bonveniga mem, akompanata de aliaj organizoj, inkluzive de la Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Ka'Ubanoko diferenciĝas de aliaj spontaneaj okupoj, ĉar ĝi estas interetna komunumo konsistanta el ĉirkaŭ 160 familioj de neindiĝenaj venezuelaj migrantoj (kreoloj) kaj delokitaj indiĝenaj popoloj de la etnaj grupoj Warao, Pemon, Eñepa kaj Kariña (ĉirkaŭ 132 familioj). Entute ĉirkaŭ 900 homoj loĝas en la komunumo.

“Ka'Ubanoko estas kontrapunkto al la manko de efikaj migradaj politikoj” klarigas Marcia Oliveira, profesoro en la Magistra Programo pri Socio kaj Limoj ĉe la Federacia Universitato de Rorajmo. “[Okupoj] havas grandan gravecon por socia organizo, por aŭtonomeco, por memadministrado, kio faros diferencon en la migrada kunteksto, en kiu migradaj politikoj ne efikas, ili estas nur krizokazaj, kaj flanke de la ŝtato, kaj flanke de naciaj kaj internaciaj agentejoj kaj registaraj organismoj.”

En Boa Vista, dek grandaj spontaneaj okupoj formiĝis en malsamaj kvartaloj. Ok el ili jam estis malkonstruitaj. La 1274 homoj kiuj loĝis en ili translokiĝis al rifuĝejoj, komencis ricevi provizoran helpon pri lupago aŭ estis senditaj al aliaj brazilaj ŝtatoj. Nur du restis aktivaj.

Laŭ noto de Operaco Bonveniga sendita al Amazônia Real, la elpeloj estas efektivigataj laŭ plano ellaborita kun la Ŝtata kaj Federacia Publika Ministerio, la Ŝtata kaj Federacia Publika Defendanto, la Federacia Ĝenerala Prokuroro, ŝtataj kaj urbaj registaroj, civilaj institucioj kaj agentejoj. La dokumento, laŭ la noto, kongruas al “ĉiuj laŭleĝaj humanitaraj kriterioj”. Tamen la venezuelaj komunumoj kiuj loĝas tie ne estis aŭskultitaj.

“Mi scias, kio estas antaŭa konsultado, kaj tio kion ili faras ne estas konsultado. Ili donis al ni informojn kaj donis nur unu eblon: ŝirmejo. Ili pensas, ke ili povas decidi por ni, ĉar ni estas indiĝenaj migrantoj, sed ni konas nian historion, ni ne estas migrantoj, ni estas indiĝenoj por la tuta Ameriko kaj ni rajtas ricevi senpagan, antaŭan kaj informitan konsulton”, emfazas Leany Torres, venezuela, indiĝena vic-ĉefo Warao de Ka'Ubanoko.

Aŭtonomeco X ŝirmejo

Ricevinte la novaĵojn pri la ebla elpelo, la gvidantoj de Ka'Ubanoko preparis leteron senditan al la aŭtoritatoj. La dokumento prezentas la formon de komunuma organizo, per komitatoj kaj kun dividado de taskoj, kaj klarigas, kial la migrantoj kontraŭas la redistribuadon de loĝantoj en rifuĝejoj.

“Ni volas diskuti alternativojn kaj proponojn pri la eblaj efikoj, kiujn ni povas sperti, kiam ni loĝas en ŝirmejo. (…) Inter ni estas homoj, kiuj neniam adaptiĝos al ŝirmejo, kaj tio igos ilin loĝi surstrate kaj krei alian problemon por la ŝtato. La integriĝa procezo estas senefika por la humanitara krizo travivita de la venezuela migranto. Ĉiuj volas, ke tiu spaco daŭru”, diras la dokumento.

La komenca propono por translokiĝo de venezuelaj migrantoj estis disigi kreolojn kaj indianojn por eviti historiajn konfliktojn inter la grupoj. Tamen ili argumentas, ke kunekzistado en la okupado igis ilin ŝanĝi ĉi tiun perspektivon. “Post preskaŭ du jaroj da kunvivado, ni malkovris la gravecon superi historiajn konfliktojn, por ke ni kune konstruu pli bonan estontecon por niaj infanoj”, la letero aldonas.

Laŭ datumoj de Operaco Bonveniga, el la 100 000 venezuelanoj de Rorajmo, 7000 loĝas en 13 rifuĝejoj. La resto estas en luitaj domoj, surstrate, en amikaj / familiaj domoj aŭ loĝas tie, kie ili laboras. Nuntempe ekzistas tri specoj de rifuĝejoj: por familio, unuopa kaj indiĝena. La administrado de spacoj estas dividita: Civitaneca Ministerio kaj UNHCR respondecas pri akcepto kaj helpo, kaj la Armitaj Fortoj pri loĝistiko kaj sano. La venezuela migrado al Brazilo intensiĝis ekde 2014.

Eksa kolonelo kritikas aktivismon

Eĉ kun baza strukturo donacita de Operaco Bonveniga, ĉi tiu modelo ne malfermas spacon, por ke migrantoj mem administru. Por la eksa vic-sekretario de la Ŝtatsekretario pri Laboro kaj Socia Bonfarto  kaj eksa armea kolonelo Roger Hamilton Herzer, la memrega modelo ne funkcias por Ka'Ubanoko, ĝuste ĉar ĝi estas komunumo kiu estas parte indiĝena.

Laŭ Herzer, la plej granda obstaklo por la elpelo de la komunumo estas la indiĝena problemo, kiu kunloĝas en la spaco. “Ĉiuj okupoj havis organizon kaj hodiaŭ kun flago, kiun havas indiĝenaj homoj tie, ili estas pli mobilizitaj kaj ekzistas kelkaj aktivuloj inter ili” li diras. “Hodiaŭ ni havas tre grandan problemon en Rorajmo: ĝi estas indiĝena ŝtato, kiu havas la tutan ekonomion blokitan, ĉar ĝi havas tutan limigitan indiĝenan regionon; pensi pri kreo de indiĝena lando por venezuelaj indiĝenoj estas komplika por la ŝtato.”

Roger Hamilton Herzer donis intervjuon al Amazônia Real la 24-an de septembro. La 29-an, li estis maldungita. Kontaktita por komento, la sekretario raportis, ke la maldungo okazis pro “administraj ĝustigoj”.

Rajto al loĝado

Komence de septembro gvidantoj de la komunumo Ka’Ubanoko aliris la Oficejon de la Ŝtata Publika Defendanto por serĉi proponojn, peti subtenon kaj socian protekton por familioj en risko de elpelo.

“Tio, kion ni provos antaŭenigi, estas indiĝena kulturo, kaj loĝado venas kiel garantio de konservado de indiĝena kulturo, ĉar konservado de kulturo funkcias per komuna loĝado” klarigas la publika defendanto Natanael Ferreira.

Leĝo 14.010/20 [4], efektivigita en junio ĉi-jare de la Senato, malpermesis la elpelon de luantoj ĝis la 30-a de oktobro 2020, pro la rekono de publika katastrofo pro la nova kronviruso. Ĉi tiu leĝo kovras urbajn nemoveblaĵojn (komercajn kaj loĝdomajn), sed malfermas breĉon por elpeloj de publikaj nemoveblaĵoj.

La Operaco Bonveniga ne povas elpeli iun ajn sen jura rajtigo“, klarigas Natanael Ferreira.

La militistoj engaĝitaj en Operaco Bonveniga komencis kunvoki ĉiutagajn kunvenojn kun la loĝantoj por paroli pri la elpelo ekde la komenco de ĉi tiu jaro. Venezuelanoj sentas sin minacataj kaj timigitaj, sed la komunumo restas organizita kaj firma rilate al sia propono pri memadministrado.

“Tio, kion ni volas, estas integriĝi en brazila socio / ni volas esti aŭtonomaj, kaj ke ni havu la saman partoprenon kiel ĉiuj brazilanoj. Ni volas pagi elektron, akvon, ni volas rajtojn je domo, ni volas formalan edukadon por niaj infanoj, ni volas kontribui al la lando”, diras Yidri Torrealba, graveda de ok monatoj je la momento de la intevjuado.