- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Intervjuo kun Aleksandra Lun, pola denaskulino, kiu fariĝis fama hispanlingva verkistino

Kategorioj: Okcidenta Eŭropo, Orienta kaj Centra Eŭropo, Hispanio, Pollando, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Lingvo, Literaturo

Kovrilo de la romano “Los palimpsestos” de Aleksandra Lun en la originala hispana lingvo. Foto de Filip Noubel, uzata kun permeso.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en] aŭ [cs], kiuj estas en la angla, respektive en la ĉeĥa.

“Ekzofonaj” verkistoj [1]eksterlingvaj verkistoj [2] [eo], estas verkistoj kiuj verkas en lingvo, kiu ne estas ilia denaska lingvo – estas kreskanta fenomeno en la 21-a jarcento, ĉar migrado iĝas tutmonda kaj diversdirekta. Gravas distingi inter aŭtoroj, kiuj kreskis en plurlingva medio, kiel la ofte menciita Vladimir Nabokov [3], kaj aŭtoroj, kiuj lernis lingvon kiel plenkreskuloj kaj decidis verki en fremda lingvo nur malfrue en sia vivo. Nuntempa ekzemplo de ĉi-lasta kazo estas Jhumpa Lahiri [4], bengala-usona anglalingva aŭtoro, kiu nun verkas en la itala [5].

Aleksandra Lun. Foto de Mirna Pavlović. Uzata kun permeso.

Alia ekzemplo estas Aleksandra Lun, denaska parolanto de la pola kaj lerta tradukistino, kiu iun tagon decidis verki fikcion [6] en la hispana, lingvo kiun ŝi ekregis nur iĝinte 19-jara. Ŝia romano mem estas pripensado pri lingva hibrideco: “Los Palmimpestos“/”The Palimpsests [7]” [en, ndltr.: palmimpesto estas reciklita peco de papiruso [8] [eo] aŭ pergameno [9] [eo] post skrapado aŭ obskurado de la originala teksto], publikigita en 2015 en la hispana kaj nun ankaŭ havebla en la angla, rakontas la historion de Czeslaw Przęśnicki, pola verkisto, kiu migras al Antarkto, kie li lernas la fikcian lokan lingvon kaj verkas romanon en ĝi.

Mi parolis kun Lun pri tio, kio instigas verkiston akcepti lingvon kiu komence estis fremda lingvo, kaj kio signifas esti fama aŭtoro ekster sia hejma kulturo.

Filip Noubel: Vi naskiĝis kiel denaska parolanto de la pola, lernis la hispanan 19-jaraĝa, laborante en kazino por financi viajn studojn en Hispanio, kaj hodiaŭ vi estas famkonata kaj tradukita hispanlingva verkistino. Kiel okazis tiu lingva ŝanĝo?

Aleksandra Lun: If we think about the Czech proverb [10] that says that we live a different life in every language we know, I have had several lives, as I am sure many of Global Voices’ readers have had too. According to my calculations, I could be now 136 years old, which is frustrating since I don’t seem to be receiving any retirement benefits! The way I see it, there has been no linguistic shift, only the fact that in one of my lives I am a writer.

We can see languages as multiverses, a concept from a theoretical framework in physics called string theory. Like a multiverse, each language describes a different story, a story that happens simultaneously to all other stories. Writers are just the people who put those stories down.

Aleksandra Lun: Se ni pensas pri la ĉeĥa proverbo [10] [cs], kiu diras, ke ni vivas malsaman vivon en ĉiu lingvo kiun ni konas, tiam mi havis plurajn vivojn, ĉar mi certas pri tio, ke multaj legantoj de Global Voices ankaŭ havis [plurajn vivojn]. Laŭ miaj kalkuloj, mi povus esti nun 136-jara, kio frustras min, ĉar mi ŝajne ricevas neniajn emeritiĝajn avantaĝojn! Kiel mi vidas tion, ne okazis lingva ŝanĝo, nur la fakto, ke en unu el miaj vivoj mi estas verkisto.

Ni povas vidi lingvojn kiel “multuniversojn”. Tio estas koncepto el teoria kadro en fiziko nomata teorio de kordoj. Kiel “multuniverso”, ĉiu lingvo priskribas malsaman rakonton, historion, kiu okazas samtempe en ĉiuj aliaj rakontoj. Verkistoj estas nur homoj, kiuj notas tiujn rakontojn.

FN: Ĉu vi ankaŭ verkas en la pola? Multaj dulingvaj aŭ eksterlingvaj verkistoj [2] [eo] ofte diras, ke verkado en lingvo, kiu estas originale fremda, kreas distancon, kiu helpas ilin esprimi aferojn, kiuj alie estus malfacile esprimeblaj en ilia denaska lingvo. Ĉu vi konsentas pri tio?

AL: For “The Palimpsests,” I researched into cases of authors who changed languages: illustrious immigrants like Samuel Beckett, Ágota Kristóf, Joseph Conrad, Vladimir Nabokov, Emil Cioran and others. I didn’t find any common denominator since they all had their own reasons not to write in their mother tongue. Some took a time-specific decision to change, others did it naturally. Some switched languages for personal reasons, others for commercial ones. Joseph Conrad used to say that he didn’t choose English at all – it was English that chose him. He also said that English was the only language he could have ever written in, while Ágota Kristóf claimed she would have written in any language. There is a variety of choices and motivations, and they are all legitimate.

I cannot say that I don’t write in Polish since in my translations I write in Polish all the time. But my muses talk to me in Spanish, so translating their voice into Polish would just be double work. Regarding the distance that writing in another language is supposed to create, I think it all depends on the relationship you have with it. To me, Spanish is the most natural choice. Using it is no stranger than brushing my teeth – I might not receive retirement benefits, but I am proud to conserve my own dentition.

AL: Por “Los Palmimpestos“, mi esploris kazojn de aŭtoroj, kiuj ŝanĝis siajn lingvojn: famaj enmigrintoj kiel Samuel Beckett [11], Ágota Kristóf [12], Joseph Conrad [13], Vladimir Nabokov [3], Emil Cioran [14] kaj aliaj. Mi ne trovis komunan denominatoron, ĉar ili ĉiuj havis siajn proprajn kialojn ne verki en sia denaska lingvo. Iuj prenis tempo-specifan decidon ŝanĝi [sian lingvon], aliaj faris tion nature. Iuj ŝanĝis sian lingvon pro personaj kialoj, aliaj pro komercaj. Joseph Conrad kutimis diri, ke li tute ne elektis la anglan – estas la angla kiu elektis lin. Li ankaŭ diris, ke la angla estis la sola lingvo, en kiu li iam ajn povintus verki, dum Ágota Kristóf asertis, ke ŝi verkintus en iu ajn lingvo. Estas diversaj elektoj kaj instigoj, kaj ĉiuj estas akcepteblaj.

Mi ne povas diri, ke mi ne verkas en la pola, ĉar en miaj tradukoj mi verkas en la pola dum la tuta tempo. Sed miaj muzoj parolas al mi en la hispana, do traduki ilian voĉon al la pola estus nur duobla laboro. Pri la distanco, kiun verkado en alia lingvo supozeble kreos, mi pensas, ke ĉio dependas de la rilato, kiun vi havas kun ĝi. Por mi, la hispana estas la plej natura elekto. Uzi ĝin estas ne pli strange ol brosi miajn dentojn – mi eble ne ricevos pensiulajn avantaĝojn, sed mi fieras konservi mian propran dentaron.

Anglalingva kovrilo de The Palimpsests. Foto de Aleksandra Lun, uzata kun permeso.

FN: Vi ankaŭ laboras kiel profesia tradukistino. Kiel tio formas vian rilaton al lingvoj?

AL: A translator’s work reminds that of doctor Frankenstein’s, since you kill a text in one language and resuscitate it in another. You cut your victim in pieces, put them back together, and wish that they leave your clinic looking better than the patient of Frankenstein. In the process you lose some peace of mind and a lot of preconceived notions about your own language. It is a happy loss since it takes you out of the story of one specific culture and opens you up to a much bigger, common story.

Now you understand what happens under the skin and you start seeing languages beyond the superficial layer of vocabulary and its pronunciation. You see the organs and the connections between them, aka syntax, and you understand that they are just one of many options. And you start asking yourself questions. Why do some languages use definite and indefinite articles? At some point there had to be a powerful and mysterious need to divide reality into “things we know something about” and “things we know nothing about”. As someone who comes from Slavic languages, where we only see “things,” I find it fascinating that we grow up in such different realities.

AL: La laboro de tradukisto memorigas tiun de doktoro Frankenstein, ĉar vi mortigas tekston en unu lingvo kaj revivigas ĝin en alia. Vi dishakas vian viktimon, rekunmetante la pecojn kaj dezirante, ke ili forlasu vian klinikon pli bonaj ol la paciento de Frankenstein. Dum la procezo vi perdas iom da trankvilo kaj multajn antaŭpensitajn nociojn pri via propra lingvo. Tio estas feliĉa perdo, ĉar ĝi prenas vin el la historio de specifa kulturo kaj malfermas vin al multe pli granda, komuna rakonto.

Nun vi komprenas, kio okazas sub la haŭto, kaj vi ekvidas lingvojn preter la supraĵa tavolo de vortprovizo kaj ilia prononco. Vi vidas la organojn kaj la ligojn inter ili, alinome sintakson, kaj vi komprenas, ke ili estas nur unu el multaj ebloj. Kaj vi komencas demandi al vi mem: Kial iuj lingvoj uzas difinajn kaj nedifinajn artikolojn? Iam devis esti potenca kaj mistera bezono dividi realecon en “aferojn pri kiuj ni scias ion” kaj “aferojn pri kiuj ni scias nenion”. Kiel slavlingvano, kiu tra sia lingvo vidas nur “aferojn”, mi trovas fascine, ke ni kreskas en tiel malsamaj realaĵoj.

FN: Laŭ via opinio, kio signifas “regi” aŭ “posedi” lingvon?

AL: In Europe or the US we seem to be obsessed with “speaking” a language, the ultimate ownership as opposed to thinking, dreaming or writing in it. Beyond this narrative, which is an effect of the Western world’s dictatorship of extroversion, a language is simply a world that you choose to live in. If you live in that world, you own its language.

AL: En Eŭropo aŭ Usono ni ŝajnas esti obsedataj pri la “parolado” de lingvo, kiel la fina posedo kontraste al pensado, revado aŭ verkado en ĝi. Krom ĉi tiu rakonto, kiu estas efiko de la diktaturo de ekstravertiteco [15] de la okcidenta mondo, lingvo simple estas mondo, en kiu vi elektas vivi. Se vi loĝas en tiu mondo, vi posedas ĝian lingvon.

FN: Via libro estas ege amuza, sed vi ankaŭ tuŝas tiklajn aferojn: identecon, malakcepton, migradon, ekzilon kaj la deziron integriĝi. Kiel lingvo rilatas al tiuj aferoj?

AL: Humour is an effective narrative tool since it brings things back to proportions. When you are an immigrant the last thing that is expected from you is to be funny. If you enter another culture, you are expected to behave as if you were invited to a formal dinner at your auntie’s: sit properly, eat up what you are served, be silent and smile a lot. If you have any interest in culture, you can listen to what the auntie’s intellectual friends have to say, maybe take notes and later try to translate them for your less fortunate friends, the ones that have not been invited. What nobody expects you to do is to arrive at your auntie’s disguised as SpongeBob, sit whenever you please, eat noisily your own vegetarian burger and start telling intellectual jokes.

Equality is difficult to achieve without humour because humour itself is a form of equality.

AL: Humuro estas efika ilo por rakontado, ĉar ĝi revenigas la aferojn al proporcioj. Kiam vi estas enmigrinto, la lasta afero atendata de vi estas amuzi. Se vi eniros alian kulturon, oni supozas, ke vi kondutos kvazaŭ vi estus invitita al formala vespermanĝo ĉe via onklino: sidu konvene, manĝu tion, kion oni servas al vi, silentu kaj multe ridetu. Se vi interesiĝas pri kulturo, vi povas aŭskulti tion kion diras la intelektaj amikoj de la onklino, eble noti kaj poste provi traduki por viaj malpli bonŝancaj geamikoj, kiuj ne estis invititaj. Kion neniu atendas ke vi faru, estas alveni al via onklino maskita kiel Spongabobo [16] [usona tv-serio), eksidi kiam ajn vi volas, manĝi brue vian propran vegetaran hamburgeron kaj komenci rakonti intelektajn ŝercojn.

Egalecon malfacilas atingi sen humuro, ĉar humuro mem estas formo de egaleco.

FN: Via unua romano estis tradukita al la angla kaj la franca, kaj nederlanda traduko estas survoje. Kiel vi preferas esti priskribita? Ĉu kiel pola verkisto? Ĉu kiel hispana verkisto, ĉar via venonta dua romano ankaŭ estos verkita en la hispana? Aŭ ĉu nur kiel “verkisto”?

AL: I can be described as Jack the Ripper, if that satisfies the person describing me! I know that I will always be classified as belonging to this or that other culture, but it doesn’t mean that I need to identify with a label. In our impermanent world, nationality can seem a solid and objective category, but it is one of the least objective ones. It only describes one of your external characteristics from a historical perspective. Your passport says nothing about who you are now.

The concept of national literature is itself an extravagant one. No other art field has been divided into these categories – we don’t hear that much about “Lithuanian rock bands” or “Nigerian photographers”, do we? There is a logistic reason behind a division into nationalities, since a book is coded in a language and needs to be translated to reach audiences that don’t understand it. But once it is re-coded, the human experience it contains doesn’t differ from the one in a book published across the border. A passport itself is not a very interesting read, even if the airport queue is very long. I strongly recommend reading shampoo labels in the shower instead.

AL: Mi povas esti priskribita kiel Jack the Ripper [Ĵakvo la Buĉisto], se tio kontentigas la personon kiu priskribas min! Mi scias, ke mi ĉiam estos klasifikita kiel apartenanta al tiu aŭ alia kulturo, sed tio ne signifas, ke mi bezonas identigi min kun etikedo. En nia nedaŭranta mondo, nacieco povas ŝajni solida kaj objektiva kategorio, sed ĝi estas unu el la malplej objektivaj. Ĝi nur priskribas unu el viaj eksteraj trajtoj laŭ historia perspektivo. Via pasporto diras nenion pri kiu vi estas nun.

La koncepto de nacia literaturo mem estas ekstravaganca. Neniu alia arta kampo estis dividita en tiajn kategoriojn – ni ne aŭdas tiom multe pri “litovaj rok-grupoj” aŭ “niĝeriaj fotistoj”, ĉu ne? Estas loĝistika kialo malantaŭ divido en naciecoj, ĉar libro estas kodita en lingvo kaj devas esti tradukata por atingi publikojn, kiuj ne komprenas ĝin. Sed post kiam ĝi estas rekodigita, la homa sperto, kiun ĝi enhavas, ne diferencas de tiu en libro publikigita trans la limo. Pasporto mem estas ne tre interesa legaĵo, eĉ se la flughavena vico estas tre longa. Mi forte rekomendas anstataŭe legi ŝampuajn etikedojn en la duŝejo.