Komediisto de Trinidado uzas humuron por diri ke genrobazita perforto ne estas amuza

 

Rhea-Simone Auguste, pli konata kiel komediisto Simmy De Trini. Foto de Auguste, uzata kun permeso. Fare de Mark Lyndersay por www.causeaneffect.co

Trinidado kaj Tobago [eo], kiu alfrontis kreskon de kazoj de genrobazita perforto kaj virinmortigo, daŭre suferas ŝokon pri la mortigo de la junulino Ashanti Riley, kiu estis ĝismorte ponardita post forkapto fare de ŝoforo de privata taksio la 29-an de novembro.

Ekde tiam, reta diskutado estis abunda pri la tendenco kulpigi la viktimon kaj meti la respondecon pri protektado sur la virinojn mem, male al fokusiĝi pri ŝanĝado de la kulturo kaj socianiĝo de viroj.

Iu komediisto decidis komenci premi por ke tiu ŝanĝo okazu, en maniero iom netradicia. En Fejsbuko, Rhea-Simone Auguste, pli bone konata kiel Simmy De Trini, publikigis serion da scenaroj, prezentitaj en loka ĵargono, kiuj reprezentas inversan seksan molestadon. La efiko de tiu ĉi neatendita ŝanĝo de roloj emfazis la absurdecon de tio, kion virinoj ofte devas alfronti en la hipervireca kariba kulturo.

Simmy babilis vacape kun Global Voices pri la seriozeco de genrobazita perforto kaj pri kial ŝi kredas ke humuro estas bona maniero lanĉi fruktodonan debaton pri tiu ĉi temo.

Janine Mendes-Franco (JMF): Ĉu tiu serio estis inspirita de la plej freŝdata ondo de femicidoj, aŭ ĉu tio estas temo kiun vi pripensas jam delonge?

Simmy De Trini (SDT): As a survivor of both domestic violence and rape, I have been vocal over the last few years about the injustice women face and the inability of our current system to protect women from harm or worse, murder. The “reverse harassment” posts were not planned. I just got fed up of saying the same things so I switched it up and just started doing sarcastic posts about the situation.

Simmy De Trini (SDT): Kiel postvivanto kaj de enhejma perforto kaj de seksatenco, mi parolis laŭte en la lastaj jaroj pri la maljusteco kiun virinoj alfrontas kaj pri la nekapablo de nia nuna sistemo protekti virinojn kontraŭ vundo aŭ, eĉ pli malbone, murdo. Miaj afiŝoj pri “inversa ĉikanado” ne estis planitaj. Simple tedis min diri la samajn aferojn, do mi ŝanĝis la aliron kaj nur komencis fari sarkasmajn afiŝojn pri la situacio.

JMF: Ĉiuj viaj afiŝoj atingis centojn da ŝatoj, komentoj kaj kundividoj. Kian diskuton vi volis komenci?

SDT: When I realised the first post started gaining traction, the others were done with the hope of sparking discussions about the harassment women experience and the kind of attitudes we encounter that we need men to revisit and review in themselves and their friends.

SDT: Kiam mi rimarkis ke mia unua afiŝo komencis efiki, la aliaj estis faritaj kun la espero estigi debaton pri la ĉikanado spertata de virinoj kaj pri la specoj de sintenoj kiujn ni alfrontas, kaj kiujn viroj devas ekzameni kaj ŝanĝi ĉe si mem, samkiel ĉe siaj amikoj.

JMF: Tamen kelkaj homoj ŝajnas ne kompreni pri kio temas.

SDT: The people who did not get it were in the minority and did not have an impact on me continuing. I felt like more people understood where I was coming from so I did not hesitate to keep sharing the posts.

SDT: La homoj kiuj ne komprenis estis minoritato kaj ne devojigis min. Mi sentis ke pli da homoj komprenis de kie mi venis, do mi ne hezitis daŭre kundividi la afiŝojn.

JMF: Kiom zorgige estas por vi ke la plimulto de la virinoj povas identiĝi iagrade kun tio, kion vi priparolas en tiuj scenaroj?

SDT: Very disturbing but not surprising. In conversations with friends, I have heard so many women talk about these situations with men that I already knew many others would have similar experiences and stories.

SDT: Tre zorgige sed ne surprize. En diskutoj kun amikoj, mi aŭdis tiom da virinoj paroli pri tiaj situacioj kun viroj ke mi jam sciis ke multaj aliaj havos similajn spertojn kaj rakontojn.

JMF: Rakontu al ni pri via vojo por iĝi komediisto. Via tipo de humuro ĉiam ŝajnas pritrakti seriozajn temojn, prezentante veraĵojn en neminacaj manieroj. Kial tio gravas por vi, kaj ĉu kiel virino vivanta en daŭre maĉisma socio, ĉu vi sentas respondecon instigi pensadon je pli alta grado ol vira komediisto?

SDT: I started doing stand-up in 2017, as a creative outlet to help me cope and explore topics that had affected or impacted my life. I have some superficial stuff mixed in but try to explore aspects of mental health and domestic violence prevention and abuse when I can. I don't think much about it in terms of a responsibility but hope my messages sink in for those who can relate.

Mi komencis fari starkomedion [eo] en 2017, kiel kreeman aktivecon por helpi min alfronti kaj esplori temojn kiuj influis mian vivon. Mi ankaŭ pritraktas supraĵojn, sed mi provas, kiam mi povas, esplori aspektojn de mensa sano kaj preventado de enhejma perforto kaj misuzo. Mi ne multe pripensas ĝin kiel respondecon, sed mi esperas ke miaj mesaĝoj atingas tiujn kiuj eble havis similan sperton.

JMF: Kiel vi kapablas persone engaĝiĝi en specifa temo, sed trovas vojon atesti la maljustecon per rido?

SDT: I really don't overthink things. If something is going on that I want to talk about, I just do it spur of the moment and from my perspective.

Mi vere ne tro pensas pri tio. Se okazas io pri kio mi volas paroli, mi faras tion sub la impulso de la momento kaj de mia perspektivo.

JMF: Ĉu ekzistas diferenco inter Simmy the Trini kaj Rhea-Simone? Kiel vi distingas la du?

SDT: Huge difference. Simmy is a stage name and a different personality. Simmy is loud and funny and all about the public life. Rhea-Simone [is] who I am as a person. I am a loner and like to be in quiet spaces where I can hear my own thoughts. People are usually surprised when they meet me and realise that Simmy can be “turned off,” and that I am mostly serious and able to speak on a range of topics that are not necessarily funny, but hold importance. That's why aside from comedy, I have been trying to do more public speaking and motivational speaking engagements because I enjoy talking to people in different settings.

SDT: Enorma diferenco. Simmy estas sceneja nomo kaj alia personeco. Simmy estas laŭta kaj amuza kaj engaĝita en publika vivo. Rhea-Simone estas kiu mi estas kiel persono. Mi estas solemulo kaj ŝatas esti en trankvilaj spacoj kie mi povas aŭdi miajn proprajn pensojn. Homoj ĝenerale surpriziĝas kiam ili renkontas min kaj komprenas ke Simmy povas esti “malŝaltita”, kaj ke mi estas plejparte serioza kaj kapabla paroli pri gamo de temoj kiuj ne estas nepre amuzaj, sed kiuj gravas. Tial, ekster komedio, mi provis fari pli da engaĝiĝoj rilate al publika parolado kaj al motiviga parolado, ĉar mi ŝatas paroli al homoj en diversaj kuntekstoj.

JMF: Vi estas patrino de du knaboj. Kiel via laboro instruas al ili ŝanĝi ŝajne ĉiean objektigadon de virinoj en Trinidado kaj Tobago?

SDT: My sons are being raised to respect and value women. The women around me and by extension them are usually strong, vocal and from different walks of life. It is important to me that they grow up seeing women as equals and worthy of respect.

Miaj filoj estas edukataj tiamaniere ke ili respektu kaj estimu virinojn. La virinoj ĉirkaŭ mi estas ĝenerale fortaj, sinceraj kaj de diversaj medioj. Estas grave por mi ke miaj filoj kresku vidante virinojn kiel egalulojn kaj respektindajn homojn.

JMF: Kion vi volas ke tiu serio atingu?

SDT: More dialogue about what we have come to accept as the norm — but in reality is a degradation and devaluing of women — leading to these instances of violence, abuse, harassment or murder.

SDT: Pli da dialogo pri tio, kion ni akceptadis kiel normon – sed en la realo temas pri sendignigo kaj senvalorigo de virinoj – kaj kio kondukas al tiuj okazoj de perforto, misuzo, atenco aŭ murdo.

JMF: Kiel vi pensas ke ni povas komenci solvi la problemon de genrobazita perforto?

SDT: Just as there is a sexual offenders registry, we need to have a domestic violence registry for repeat offenders. If you check the background of some of the men who end up murdering a woman in a domestic violence scenario, they sometimes have a clear history and pattern and it was escalating. Counselling for both victims and abusers is necessary to help people with anger management and conflict resolution techniques and strategies. Education is important too. I would love to see a full campaign in the public space that shows a no tolerance aspect for abuse and violence against women.

SDT: Same kiel ekzistas registro pri sekskrimuloj, ni devas havi ankaŭ registron pri enhejma perforto por recidivuloj. Se vi kontrolas la fonon de kelkaj el la viroj kiuj murdas virinon en kunteksto de enhejma perforto, foje ili havas klaran historion kaj skemon kaj tio estis pliakriĝanta. Konsilado kaj de viktimoj kaj de krimuloj estas necesa por helpi homojn per teknikoj kaj strategioj pri kontrolado de kolero kaj solvado de konfliktoj. Edukado ankaŭ gravas. Mi ŝatus vidi plenan kampanjon en publika spaco kiu montru netolereman aspekton al misuzo kaj perforto kontraŭ virinoj.

JMF: Kiun rolon havas sociaj medioj en la kundividado kaj antaŭenigado de via laboro?

SDT: Facebook, in particular, has been important as it has allowed me to grow a following for my work and opened doors for me to get more work not just as a comedian but as a self-employed journalist and content creator.

SDT: Fejsbuko, ĉefe, estis grava, ĉar ĝi ebligis ke mi havu grandan sekvantaron por mia laboro kaj malfermis pordojn por ke mi akiru pli da laboro, ne nur kiel komediisto sed ankaŭ kiel sendependa ĵurnalisto kaj kreanto de materialo.

JMF: Kiuj estis viaj plej grandaj influoj?

SDT: My mom. My sons. Professionally, as a writer, I was trained by and worked with [journalists] Keith Smith, Deborah John and Angela Martin. In terms of comedy, Wanda Sykes — and I hope to work with her one day.

SDT: Mia patrino. Miaj filoj. Profesie, kiel verkisto, mi estis trejnita de, kaj laboris kun, la ĵurnalistoj Keith Smith, Deborah John kaj Angela Martin. Rilate al komedio, mi influiĝis de Wanda Sykes kaj esperas labori kun ŝi iam.

JMF: Imagu ke vi faras spektaklon kaj ke via publiko estas nur viroj. Kion vi dirus al ili, senblage?

SDT: Women are important to the very fabric of our society. You stand to benefit when you see our value, our contributions and our worth.

SDT: Virinoj gravas por la teksado mem de nia socio. Vi profitos kiam vi vidos nian valoron, niajn kontribuojn kaj nian meriton.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.