“Kiel vi vivas ĉi tie?” Loka podkastanto pritraktas miskonceptojn pri Orienta Ukrainio

Loka administra konstruaĵo en Slovjansko, Orienta Ukrainio. Foto (c): Nika Perepelica. Uzata kun permeso.

Por la homoj el Slovjansko, “Kiel vi vivas ĉi tie?” ne estas malkutima demando.

Konsiderante la tragediojn, kiujn spertis tiu ĉi urbo en Orienta Ukrainio — ekonomia kolapso kaj okupado fare de porrusiaj separistoj en 2014 — oni ne povas kritiki homojn, kiuj demandas tion. Sed tio ke ili plu faras tion en 2020 montras iom da ignoro: vivo povas esti malfacila, sed Slovjansko ne plu estas militzono. Eltenante malfacilaĵojn, ĝiaj loĝantoj rekonstruis ion similan al normala vivo. Tiuj gejunuloj, restintaj en Slovjansko, avidas la prosperon de sia urbo, lanĉinte kelkajn novajn kulturajn kaj civitanajn iniciatojn [en] en lastaj jaroj. Unu el ili estas Nika Perepelica, fakulo pri komunikado en la civilsocia centro Drukarnja [Ndlt: Presejo].

Perepelica rigardas tiun ĉi demandon kiel oportunon por ŝanĝi rakontojn de eksteruloj pri ŝia naskiĝurbo. Ĝi iĝis titolo de ŝia podkasto Как ты здесь живешь? [“Kiel vi vivas ĉi tie?”], kiun ŝi lanĉis en februaro. Perepelica publikigis ekde tiam ok epizodojn, en kiuj ŝi intervjuas loĝantojn de areoj en Orienta Ukrainio, regataj de la registaro — de gejunuloj ĉe la frontlinio demandataj pri sia kultura vivo ĝis eksterlandanoj, por kiuj tiu ĉi loko neatendite iĝis ilia hejmo.

Ŝiaj intervjuoj skizas bildon de la regiono, kiu estas tute ne unukolora kaj pasiva. Ŝiaj intervjuitoj estas uloj, kiuj povas respondi tiun demandon, eble singarde, kun la vortoj “kun espero”.

Mi intervjuis Perepelica pri ŝia inspiro je la podkasto kaj ŝiaj planoj por ĝia estonteco. La intervjuo estis redaktita celante koncizecon.

Maxim Edwards (ME): Kial vi elektis tiom mirindan nomon por via podkasto? Ĉu oni ofte faris al vi tiun demandon?

Ника Перепелица (НП): Идея такого названия для подкаста “Как ты здесь живешь?” пришла не случайно. Несколько последних лет при знакомстве с людьми из других стран и регионов Украины мне всегда поступал этот вопрос, как только люди узнавали, где я живу. В какой-то момент я стала настолько часто слышать этот вопрос и видеть недопонимание в глазах людей, которые знают о Славянске только из сводок новостей 2014-го и продолжают ассоциировать его с войной, ведь после освобождения города прошло уже 6 лет. Несмотря на то, что военный конфликт продолжается в других городах на Востоке Украины, Славянск очень изменился за время после 14-го в лучшую сторону. Так и родился этот проект и этот вопрос стал главным, вокруг которого разворачивается все действие в подкасте: я говорю с героями о их жизни до и после 2014-го в городах на Востоке Украины, почему они остаются здесь или возвращаются на Родину.

Nika Perepelica (NP): La ideo pri la nomo de la podkasto “Kiel vi vivas ĉi tie?” ne venis hazarde. Dum kelkaj lastaj jaroj, ĉe konatiĝo kun homoj el aliaj landoj kaj regionoj de Ukrainio, mi ĉiam alfrontis tiun ĉi demandon, tuj post kiam homoj eksciis kie mi loĝas. En iu momento mi tiom ofte aŭdis tiun demandon kaj vidis nekomprenon en okuloj de homoj, kiuj scias pri Slovjansko nur el novaĵraportoj de 2014 kaj plu asocias ĝin kun la milito, ja post liberigo de la urbo pasis jam 6 jaroj. Malgraŭ tio ke la milita konflikto daŭras en aliaj urboj en Orienta Ukrainio, Slovjansko grave ŝanĝiĝis ekde 2014 en pli bona direkto. Tiel naskiĝis tiu ĉi projekto kaj tiu ĉi demando iĝis la ĉefa, ĉirkaŭ kiu disvolviĝas la tuta agado en la podkasto: mi interparolas kun herooj pri ilia vivo antaŭ kaj post 2014 en urboj de Orienta Ukrainio, kial ili restas ĉi tie aŭ revenas al Patrujo.

ME: Kaj kio estas la plej grandaj miskonceptoj kaj antaŭjuĝoj pri Slovjansko kaj Orienta Ukrainio ĝenerale? Ĉu vi esperas ke ili povos ŝanĝiĝi?

НП: Люди не знают достоверно, какая ситуация здесь сейчас. Очень многие люди все еще боятся ехать в Славянск, где я живу, Краматорск, Северодонецк, считая, что это в целом все один небезопасный регион и не углубляясь в контексты. Все привыкли слышать “Донбасс”  и ассоциировать его с войной и опасностью. Но это не так. Предрассудков очень много: это депрессивный регион, здесь люди мало улыбаются и вообще не очень приветливые. Но я и своим же подкастом пытаюсь разбить эти стереотипы, поэтому рассказываю и говорю с активными молодыми людьми, которые работают здесь и живут, они живут тем, что изменить свой город и представления о нем других людей. Поэтому мне важно показать эту сторону города, акцентировать внимание на его истории (в Славянске много исторических зданий конца 19 века, а сам город всегда был купеческим, а не таким уж индустриальным, как принято думают о городах Донецкой и Луганской области. У нас нет ни одной шахты и не было никогда, нет тяжелой промышленности, зато есть прекрасный Славянский курорт с целебными озерами, который сейчас тоже, к сожалению, находится в упадке. Как исправить стереотипы?
Больше говорить о хорошем, об инициативах, которые здесь появляются, выводить Славянск и другие города Восточной Украины на всеукраинский культурный уровень (ведь у них есть потенциал для этого).

NP: Homoj ne scias ĝuste, kia situacio estas ĉi tie nun. Tre multaj homoj ankoraŭ timas veturi al Slovjansko, kie mi loĝas, Kramatorsko, Severodonecko, opiniante ke ĉio ĉi estas malsekura regiono kaj ne profundiĝante en kuntekstojn. Ĉiuj alkutimiĝis aŭdi “Donbaso” kaj asocii ĝin kun milito kaj danĝero. Sed ne estas tiel. Antaŭjuĝoj ege multas: tio estas depresia regiono, ĉi tie homoj malmulte ridetas kaj ĝenerale estas malafablaj. Sed mi kun mia podkasto provas detrui tiujn stereotipojn, do mi rakontas kaj interparolas kun aktivaj gejunuloj, kiuj laboras kaj loĝas ĉi tie, ili vivas per espero ŝanĝi la urbon kaj imagojn de aliaj homoj pri ĝi. Do por mi gravas montri tiun ĉi flankon de la urbo, akcenti atenton je ĝia historio. En Slovjansko haveblas multe da historiaj konstruaĵoj de la fino de la 19-a jarcento kaj la urbo mem ĉiam estis negocista, ne tiom industria kiel oni kutimas pensi pri la urboj de Donecka kaj Luhanska provincoj. Al ni mankas eĉ ŝakto kaj tio neniam haveblis, mankas peza industrio, sed haveblas bonega Slovjanska feriejo kun salubraj lagoj, kiu nun bedaŭrinde degeneras.

Kiel korekti la stereotipojn? Pli multe paroli pri la bonaĵoj, pri iniciatoj, kiuj aperas ĉi tie, evoluigi Slovjanskon kaj aliajn urbojn de Orienta Ukrainio al la nacia nivelo (ili ja havas potencialon por tio).

ME: Viaj herooj ĝenerale estas gejunuloj, kiujn ne kaptis deziro migri al grandaj urboj aŭ kiuj eĉ venis el ili. Ili estas aktivuloj, artistoj, dezajnistoj, do profesiuloj en la kultura sfero. Kial kaj kiel vi elektas tiajn intervjuitojn?

Nika Perepelica en sia naskurbo Slovjansko, Orienta Ukrainio. Foto (c): Nika Perepelica, uzata kun permeso.

НП: Я делаю истории о людях, о их личном становлении и опыте в этих городах, также мне важна личная позиция человека, почему именно он возвращается или переезжает сюда. Именно поэтому активисты и культурные деятели интересны мне более всего. Они живут с четкой позицией и проактивны, открыты к новому (это еще один стереотип, что люди тут очень инертны). Проблема того, что активные молодые люди уезжают в мегаполисы и заграницу сейчас не менее актуальна, чем раньше, до 14-го, поэтому находя таких людей я показываю, что не все так плохо и есть люди, которые действительно любят свой город и регион и горят желанием быть тут.
Так, второй эпизод я делала с немцем, который переехал в Славянск из Берлина и открыл здесь общественную организацию (я говорила с Игорем Мичником из центра гражданского общества “Друкарня”), до этого жил и учился, работал в очень разных странах и городах: Великобритания, Эстония, Кыргызстан. Мне было интересно, что сподвигло такого человека переехать на Восток Украины, как ему тут живется и зачем ему быть активистом в Славянске. Либо девушка, которая открыла в 19 лет свою типографию в Краматорске, параллельно путешествует по миру и тоже имеет активную гражданскую позицию. В больших городах такой практикой никого не удивишь, а вот для маленьких это что-то новое и необычное.

NP: Mi faras historiojn pri homoj, pri ilia persona evoluo kaj sperto en tiuj ĉi urboj, ankaŭ gravas por mi persona pozicio de la homo, kial nome tiu homo revenas aŭ translokiĝas ĉi tien. Nome pro tio aktivuloj kaj kulturaj agantoj estas plej interesaj por mi. Ili vivas kun klara pozicio kaj estas aktivaj, malfermaj al io nova (kontraste al la stereotipo, ke homoj ĉi tie estas plejparte pasivaj). La problemo de tio, ke aktivaj gejunuloj forveturas al urbegoj kaj eksterlanden, ne estas malpli aktuala nun ol ĝi estis antaŭe, ĝis 2014, do trovante tiajn homojn mi montras ke ne ĉio estas tiom malbona kaj ke haveblas homoj, kiuj efektive amas sian urbon kaj deziregas esti ĉi tie.

Tiel, la duan epizodon mi faris kun germano, kiu transloĝiĝis al Slovjansko el Berlino kaj establis ĉi tie socian organizaĵon (mi interparolis kun Igor Miĉnik el la civilsocia centro Drukarnja), ĝis tiam li loĝis kaj studis, laboris en tre multaj landoj kaj urboj: Britio, Estonio, Kirgizio. Mi interesiĝis pri tio, kio instigis tian homon transloĝiĝi al Orienta Ukrainio, kiel li fartas ĉi tie kaj por kio li aktivas en Slovjansko.
Aŭ junulino, kiu kiam ŝi estis 19-jara malfermis sian presejon en Kramatorsko, paralele vojaĝas tra la mondo kaj ankaŭ havas aktivan civitanan pozicion. En grandaj urboj tio mirigos neniun, sed por la etaj urboj tio estas io nova kaj malkutima.
ME: En internaciaj amaskomunikiloj iĝis moda prezenti “hipsterigon” kiel senduban signon de ĝenerala progreso. Iugrade tio povas esti vera. Sed kion oni povas diri pri tiuj loĝantoj, kiuj ne havas tian fonon, kiuj laboras en fabrikoj kaj minejoj? Ili havas malpli grandajn perspektivojn kaj iliaj voĉoj estas malofte aŭskultataj. Kiel ili “vivas ĉi tie”?
НП: Действительно, вы правы, голоса простых граждан, которых большинство, реже могут быть услышаны. Но, как не странно, именно такие люди в большинстве своем приходят на выборы и активно голосуют. Молодежь ходит на выборы в меньшинстве. Если мы говорим о цехах, скажем, о керамическом производстве, чем славится наш город, то многие люди открывают свои маленькие предприятия и малый бизнес. Конечно, для жизни этого не хватает. В целом, в Славянске всегда наблюдалась проблема с занятостью, нехватка рабочих мест, особенно, проблема с занятостью людей в возрасте 45+. Поэтому многие уезжают. Но должна сказать, что, по опыту моих знакомых, найти работу в Славянске после 14-го стало проще, общество на всех уровнях понемногу. Скажем, люди все чаще не боятся самостоятельно открывать свои инициативы, свой бизнес в любом возрасте.

NP: Vere, vi pravas, la voĉoj de ordinaraj civitanoj, kiuj konsistigas la plimulton, povas esti aŭditaj malpli ofte. Sed, kiom stranga tio estas, nome tiaj homoj plejparte venas al balotoj kaj aktive voĉdonas. Nur malplimuto de la junularo partoprenas balotojn. Se ni parolas pri produktejoj, ekzemple pri ceramika produktado, pri kiu famas nia urbo, do multaj homoj malfermas siajn etajn entreprenojn kaj etan negocon. Kompreneble por vivo tio ne sufiĉas. Ĝenerale en Slovjansko ĉiam ekzistis problemo pri dungiteco, manko de laborpostenoj, speciale problemo pri dungiteco de homoj pli ol 45 jarojn aĝaj. Pro tio multaj forveturas. Sed mi devas diri, ke laŭ sperto de miaj konatoj trovi laboron en Slovjansko post 2014 iĝis pli facile, la socio je ĉiuj niveloj, mi diru, homoj ĉiam pli ofte ne timas memstare lanĉi siajn iniciatojn, sian negocon en iu ajn aĝo.

ME: Malgraŭ multaj specifaj dinamikoj en Donbaso — ĉefe la armita konflikto — via podkasto sukcesas trakti problemojn, kiuj estas tiom proksimaj al la loĝantoj de multaj urbetoj en Orienta Eŭropo kaj la eksa Sovetunio. Ĉu vi larĝigos la areon de via podkasto?

НП: По фидбеку на подкаст я все еще вижу, что эти проблемы известны не многим, тем более, в восточной Европе. Это и понятно, вооруженный конфликт и жизнь после него – специфическая тема. Один из недавних эпизодов я записывала с парнем из Словакии, мы сравнивали жизнь в Славянске и жизнь в маленьких городах Словакии. И здесь я увидела много похожего и поняла, что мы ментально также очень похожи с людьми из Центральной Европы. Я вижу потенциал, ведь маленькие города есть везде и интересные люди в них. Хочу расширять рамки на Центральную и Западную Европу, также меня очень интересует Центральная Азия. Пандемия останавливает в этом плане, ведь все выпуски я записываю только офлайн, это мой принцип, поэтому будем ждать и надеяться на скорейшую стабилизацию ситуации в мире и открытии границ.

NP: Laŭ reagoj al la podkasto mi vidas ankoraŭ, ke tiuj problemoj estas konataj al ne multaj homoj, des pli en Orienta Eŭropo. Tio estas komprenebla, la armita konflikto kaj la vivo post ĝi estas specifa temo. Unu el la antaŭnelongaj epizodoj mi registris kun bubo el Slovakio, ni komparis la vivon en Slovjansko kaj la vivon en urbetoj de Slovakio. Kaj ĉi tie mi vidis multe da similaĵoj kaj komprenis, ke ni pensmaniere estas tre similaj al homoj el Centra Eŭropo. Mi vidas potencialon, ja urbetoj estas ĉie, same kiel interesaj homoj en ili. Mi volas larĝigi la kadrojn, inkludante Centran kaj Okcidentan Eŭropon, ankaŭ mi tre interesiĝas pri Centra Azio. La pandemio haltigas min tiukampe, ja ĉiujn eldonojn mi registras nur ĉeeste, tio estas mia principo, do ni atendos kaj esperos pri baldaŭa stabiliĝo de la situacio en la mondo kaj malfermo de la landlimoj.

ME: Kiom popularaj estas podkastoj en Ukrainio? Kial vi elektis tiun ĉi formaton por via projekto?

НП: Популярность подкастов даже за последний год выросла в разы. Я запустила свой в феврале 2020 года после Международный школы подкастов в Тбилиси “Все слышно 2020″, которую организовал Prague Civil Society Center. Изучив недавнюю статистику была удивлена, но в Украине сейчас более 200 подкастов и их число только растет. Есть подкасты, которые создают большие lifestyle-медиа (The Village, радио “Аристократы”), но также много подкастов, созданных независимыми людьми, которые никак могут не относится к медиасектору, и люди делают это сами просто дома. Собственно, как и я. Главная проблема, которую я вижу с подкастингом в Украине – люди не знают о таком формате и он им не привычен. Все знают формат Youtube-видео, а при слове “подкаст” часто спрашивают “А что это?”, “А как это слушать?”. Поэтому это не тот тип медиапродукта, где можно быстро взлететь, заработать, стать популярным. Тем более в Украине.
Я делаю подкаст, потому что всегда любила радио и мечтала когда-то там работать. Но в нашем городе никогда не было радио, где я бы могла себя реализовать. Подкасты начала слушать 4 года назад и очень проникла в эту нишу. Сейчас не представляю другой формат, в котором я бы могла делать такие истории. Это не история про огромные охваты и миллионную аудиторию.

NP: La populareco de podkastoj eĉ dum lasta jaro obliĝis. Mi lanĉis la mian en februaro 2020 post la Internacia podkasta lernejo “Ĉio aŭdeblas” en Tbiliso, kiun aranĝis la Praga Centro de Civila Socio. Esplorinte antaŭnelongan statistikon, mi estis mirigita, sed en Ukrainio nun estas pli ol 200 podkastoj kaj ilia nombro nur kreskas. Haveblas podkastoj, kiujn kreas grandaj amaskomunikiloj, dediĉitaj al vivstilo (The Village, radio “Aristokratoj”), sed estas ankaŭ multe da podkastoj, kreataj de sendependaj homoj, kiuj havas nenian rilaton al amaskomunikila medio kaj homoj faras tion simple hejme. Fakte kiel mi mem. La ĉefa problemo, kiun mi vidas pri podkastado en Ukrainio, estas ke homoj ne konas tiun formaton kaj ĝi estas malkutima por ili. Ĉiuj konas formaton de Youtube-filmetoj, dum ĉe la vorto “podkasto” oni ofte demandas: “Kio estas tio? Kiel tion aŭskulti?” Do tio ne estas tipo de amaskomunikilo, kie oni povas rapide flugi supren, gajni monon, iĝi populara. Des pli en Ukrainio.

Mi faras la podkaston, ĉar mi ĉiam ŝatis radion kaj revis iam labori tie. Sed en nia urbo neniam haveblis radio, kie mi povus realigi tion. Podkastojn mi komencis aŭskulti antaŭ kvar jaroj kaj tre rapide penetris tiun ĉi niĉon. Hodiaŭ mi ne imagas por mi alian formaton, en kiu mi povus krei tiajn historiojn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.