- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Alvoko al esprimlibereco en Kubo post kiam membroj de artkolektivo estis forpelitaj dum paca protesto

Kategorioj: Kubo, Arto kaj kulturo, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Parollibereco, The Bridge

Manifestacio fronte al la Kuba Ministerio pri Kulturo en Havano. Foto el la Fejsbuk-konto de Reynier Leyva Novo [1], uzata kun permeso.

Ekde novembro grupo da kubanoj postulas esprimliberecon montrante solidarecon kun membroj de artkolektivo, kiu alfrontis reprezaliojn fare de ŝtataj aŭtoritatoj.

La 27-an de novembro grupo da junaj kubanoj manifestaciis fronte al la Kuba Ministerio pri Kulturo en Havano por montri solidarecon kun la Movado San Isidro (MSI), plejparte nigrula kolektivo, kies membroj estas forpelitaj el ĝia sidejo. La manifestacio komenciĝis kun iom pli ol dekduo da protestantoj, kiuj venis al la ministerio matene kaj al kiuj baldaŭ spontanee aliĝis pli ol 200 homoj [2].

MSI estas plurdisciplina kolektivo el plejparte artistoj kaj aktivuloj, kiuj celas protekti kulturajn rajtojn en la insulo. Nokton antaŭ la manifestacio, la 26-an de novembro, pli ol dekduo da homoj estis perforte forpelitaj [3] fare de la Kuba Ŝtata Sekureco el la domo N 955 en strato Damas, la konstruaĵo kiu servas kiel sidejo de la kolektivo en San Isidro, antaŭurbo de Havano, kiu donis la nomon al la kolektivo. La 15 homoj fermis sin mem por pli ol semajno — iuj el ili malsatstrikis — por postuli liberigon de repkantisto Denis Solis Gonzalez, arestita la 10-an de novembro kaj kondamnita al ok monatoj en malliberejo. Solis estis trovita kulpa pri forpelo de policisto, kiu eniris lian domon sen havi juĝistan permeson.

La 15-membra grupo grandparte spegulas la religian, rasan, aĝan kaj klasan diversecojn de la lando. Inter ili estis islamano, budhano, sendependa ĵurnalisto, romkatoliko, gejo-adoleskulo provanta eviti devigan militservon, subtera repkantisto kaj du eksaj universitataj profesoroj. Iuj kiel vida artisto Luis Manuel Otero, kuratoro Anamely Ramos kaj repkantisto Maykel Castillo lanĉis malsatstrikon. Aliaj kiel verkisto Carlos Manuel Álvarez veturis [4] tien por registri la eksterordinaran eventon kaj subteni la grupon San Isidro.

Ekde la 17-a de novembro, kiam la grupo decidis fermi sin mem por kune legi poezion protestante kontraŭ la malliberigo de la juna Denis Solis, ili estis sieĝitaj de reprezaliaj kubaj sekurecaj fortoj, kiuj minacis aresti iun ajn kiu aŭdacos forlasi la konstruaĵon. Ili estis ankaŭ perforte atakitaj [5] de huliganoj, kiuj martelis la pordon, dum polico, troviĝanta nur kelkajn paŝojn for, ne enmiksiĝis, kaj parto de iliaj manĝaĵoj estis konfiskita [6].

Luis Manuel Otero Alcántara dum malsatstriko. Foto el la Fejsbuk-konto de Katherine Bisquet [7], uzata kun permeso.

Tiu ĉi protesto estis konsiderata kiel netolerebla arogantaĵo fare de la kuba politika polico, kiu kreskigis la situacion ĝis nacia krizo, inkludinta ofendojn, arestojn, reprezaliojn kontraŭ manifestacioj en publikaj lokoj kaj fine ĝis perforta atako fare de la aŭtoritatoj kontraŭ la konstruaĵo ĉe la domo N 955 en strato Damas. La krizo ankaŭ instigis multe da solidareco kaj danke al poŝtelefonoj kaj vastigita aliro al Interreto [8], kubanoj povas observi realvive la teroron realigitan de la ŝtato celantan strikantojn fermitajn en San Isidro, por fini ilian proteston.

La manifestacio ĉe la Ministerio pri Kulturo sekvan tagon estis respondo fare de kelkaj artistoj al tiuj eventoj, kiu ankaŭ instigis plurajn homojn eliri surstraten kaj aliĝi al la manifestacio. Posttagmeze la inica grupo el 15 homoj kreskis ĝis 150 kaj nokte atingis jam preskaŭ 300. Kune surstrate ili decidis respondi al la ago de la ŝtata teroro per postulo de reala dialogo [9]. Ili postulis de oficialuloj de la ministerio klarigojn pri la eventoj, la liberigon de Denis Solis, klarigon pri situo de Luis Manuel Otero Álcantara, arestita la 26-an de novembro kaj liberigita provizore, sed arestita denove kaj sendita kontraŭ sia volo al hospitalo. Tamen tiu ĉi deklaro pri la situo de Otero estis donita de la kubaj aŭtoritatoj kaj sciigita nur sekvan tagon, post pli ol ok horoj da protestado kontraŭ la aresto.

Unue, la aŭtoritatoj rifuzis akcepti ilin, sed la protestantoj ne foriris. Poste oficialuloj konsentis [10] akcepti nur 30 homojn, citante “sanprotokolon pri la kronviruso”. La protestantoj respondis per improvizita demokratia kaj kunlabora procezo per kiu ili elektis 32 homojn, kiuj reprezentis la grupan diversecon.

Junaj sendependaj ĵurnalistoj, disidentaj artistoj, centristaj dramistoj kaj engaĝitaj filmfaristoj eniris dialogon [11] kun la vic-ministro pri kulturo Fernando Rojas tiutage, dum homoj ekstere aplaŭdis por aŭdigi sian subtenon al la 32 uloj interne. Polico estis deplojita en la areo ĉirkaŭ la manifestacio por ekagi kaze de bezono.

Manifestacio fronte al la Kuba Ministerio pri Kulturo en Havano. Foto el Fejsbuk-konto de Reynier Leyva Novo [12], uzata kun permeso.

La 32 intertraktantoj uzis certajn terminojn — kiel “reprezalioj”, “diktaturo”, “esprimlibereco”, “arbitraj arestoj”, “sendependa arto” — kiujn la oficialuloj ne ŝatis, sed post kvar longaj horoj ili atingis interkonsenton [13] pri multaj aferoj. La Kuba Ministerio pri Kulturo promesis “urĝe [14]” esplori la situacion de Denis Solis kaj Luis Manuel Otero Alcantara; ili interkonsentis haltigi policajn ofendojn kaj ofendojn kontraŭ sendependaj artspacoj kaj organizaĵoj kiel la Movado San Isidro; kaj ili interkonsentis aranĝi “plurflankan laborkunvenon kun proponoj pri kulturaj problemoj” por garantii sekurecon de la manifestaciantoj, iuj el kiuj estis jam ŝprucitaj de polico per piprogaso. Oni interkonsentis ankaŭ ke la Kuba Ministerio pri Kulturo devos renkontiĝi kun la grupo la 2-an de decembro por daŭrigi la dialogon.

La protestantoj akceptis la pakton kaj pace disiris. Sekvan tagon tamen vic-ministro Fernando Rojas aperis en speciala programo dum kiu li en malamikaj terminoj priskribis la Movadon San Isidro kaj la verkiston Carlos Manuel Álvarez kiel agentojn de CIA [15] kaj la ŝtata novaĵagentejo Granma [16] nomis la manifestacion “farso [17]“. Dume la Ŝtata Sekureco tenis Luis Manuel Otero Álcantara izolita [18] en hospitalo kontraŭ lia volo kaj la registaro prezentis la aferon kiel usonan komploton [19].

Artisto Tania Bruguera, unu el la 32 reprezentantoj, diris [20] dum gazetara konferenco la 28-an de novembro, ke “en malpli ol 24 horoj” la kuba registaro rompis kelkajn el la bazaj interkonsentoj, atingitaj dum la antaŭa nokta dialogo.

Restas nur vidi, kio estos la sekvaj paŝoj de la protestantoj aŭ kia estos potenciala influo de la rolo de Luis Manuel Otero en la movado post kiam li estos liberigita el la hospitalo. Lia kazo allogis multe da simpatio de la kuba popolo kaj povas kaŭzi pliajn protestojn estonte. Dume kubaj policaj fortoj estas deplojitaj tra Havano kaj artistoj estas sieĝita [21]j en siaj hejmoj, dum premado en sociaj amaskomunikiloj [22] fare de kubanoj loĝantaj en la lando kaj ekster ĝi kaj subtenantaj la protestojn daŭras.

La 24-an de novembro kuba prezidanto Miguel Díaz Canel diris en Tvitero [23], ke “la homoj de San Isidro elektis la malĝustan landon”. Post dek tagoj la registaro oficiale ĉesigis [24] la intertraktojn kun la protestantoj.