- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

2020: La jaro de feminismaj luktoj kaj politika rezisto en Latinameriko

Kategorioj: Latinameriko, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Elektado, Homaj rajtoj, Interreta aktivismo, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Politiko, Protesto, Virinoj kaj genro
[1]

Foto de protesto okazinta en la jaro 2020 en Placo de la Digneco (Santiago, Ĉilio) de Paulo Slachevsky, uzata kun permeso (CC BY-NC-SA 2.0) [2].

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la hispana, krom tiuj markitaj per krampoj, kiuj estas en Esperanto [eo] aŭ en la angla [en].

Kaj por Latinameriko kaj por Karibio, la jaro 2020 estis markita de la rolo de feminismaj kaj sociaj movadoj, kiuj helpis en la realigo de grandegaj politikaj ŝanĝoj, malgraŭ la kreskanta atentokapta esto de la pandemio KOVIM-19 en la amaskomunikiloj, kiu iĝis tutmonda zorgo.

Dum la jaro en kiu la malkrimigo de mariĥuano [3] kaj la debatoj pri la lotumado de la prezidenta aviadilo estis konversaciaj temoj, ankaŭ kaptis la atenton feminismo kaj la tiel perceptita “kontraŭ-feminismo” [4] de la meksika registaro. En marto, okazis protesto kontraŭ la averaĝa kvanto de 10,5 femicidoj [5] potage en Meksiko. Poste venis pliaj protestoj serĉantaj justecon por individuaj kazoj, inkluzive de tiuj de Ingrid Escamilla [6], Fatima Aldrighett [7] kaj Jessica González Villaseñor [8].

Malgraŭ la politika subpremado [6] dum protestoj en la meksika urbo Cancún, la kampanjo donis kiel frukton la enkondukon de la Leĝo Olympia [9], kiu punas retan turmentadon [10] [eo] kontraŭ virinoj, la iniciaton de la Leĝo Ingrid [11] kontraŭ la disvastigo de bildoj de viktimoj de krimoj, la publikan registron de seksaj ofendintoj [12] en la meksika ĉefurbo, kaj la amnestian leĝon [13]pri abortigo.

Ĉu vi interesiĝas pri nia speciala raporto? Kiel virinoj batalas kontraŭ genra perforto en Latinameriko? [14]

En Argentino evidentiĝis granda kresko de denuncoj pri genra perforto [15] kaj pederastaj trompoj [16], aŭ grooming [17] [en], dum la kvaranteno pro KOVIM-19.

La leĝo-projekto pri leĝigo de abortigo promesita de la registaro [18] en marto de 2020 paŭzis.

Dum la enfermiĝo kaj fronte al dekomenca retropaŝo, la grupoj en sociaj retoj ludis ŝlosilan rolon en la plifortigo de la virinaj subtenretoj. Oni organizis protestojn [19] kontraŭ la alarmiga kresko de femicidoj dum la pandemio. Tviteraj pepoj fare de la civitana organizaĵo Ni Una Menos [20] (en esperanto, laŭvorte: “eĉ ne unu [virino] malpli”) mobilizis aktivulojn, el kiuj miloj partoprenis virtualan manifestacion [21], kie ili svingis verdkolorajn koltukojn (tio estas la simbola koloro de la protestoj) por postuli ke la argentina registaro urĝe aprobu la leĝon pri libervola abortigo.

Ĉi tiu leĝo, kiu permesus la libervolan interrompon de gravediĝo kaj la aliron al sanservoj post-abortigaj, estis sendita al la Kongreso de la Argentina Nacio en novembro [22] kaj oficiale aprobita en decembro [23].

En Venezuelo, feministoj uzis Vacapon [24] por daŭre subteni virinojn kaj por okazigi virtualajn prelegojn pri feminismo. Dume, en Nikaragvo feministaj grupoj [25] denuncis la neglekton kaj mankon de justeco por viktimoj de genra perforto kaj por iliaj familioj.

Januare, antaŭ la alveno de KOVIM-19 al Trinidado kaj Tobago, okazis publika ceremonio [26] por omaĝi la viktimojn de femicido. Civitanoj postulis efikajn agadojn de la ŝtato por protekti virinojn kaj knabinojn. En marto, post alia femicida kazo, retuzantoj rimarkigis la rilaton [27] inter genra perforto kaj mistraktado de infanoj, ĉefe en okazoj kiam kunestis [28] kaj limigoj pro la pandemio kaj kresko de hejma perforto.

En decembro, kiam la ĵurnaloj raportis pri la femicidoj de junaĝa patrino [29] [en] kaj adoleskanto  [30][en], tiam uzantoj de sociaj retoj montris sin teditaj pro la daŭra rakonto pri tio ke virinoj “devus zorgi pri si mem”. La uzantoj do argumentis ke pli bone estus se la fokuso kaj respondeco estus forigitaj de virinoj kaj direktitaj reen [31] [en] al la agresinto.

Muntado de bildoj pri "Día Naranja" (Oranĝa Tago) por protesti kontraŭ perforto kontraŭ virinoj en Puerto Príncipe, la 25-an de januaro 2020. Fotoj faritaj de Womantra, uzataj kun permeso.

Muntado de bildoj pri “Día Naranja” (Oranĝa Tago) por protesti kontraŭ perforto kontraŭ virinoj en Puerto Príncipe, la 25-an de januaro 2020. Fotoj faritaj de Womantra, uzataj kun permeso.

Politikaj movadoj en Urugvajo, Bolivio, Peruo kaj Ĉilio

La plej granda ŝanĝo en la urugvaja politika scenejo okazis kiam la Ampleksa Fronto (maldekstra politika koalicio) forlasis la povon pro la elektiĝo en 2019 de Luis Lacalle Pou. Li estas membro de la Nacia Partio kiu revenis al povo post tridek jaroj, nun kiel estro de la tiel nomata “multkolora koalicio” [32] de la registaro.

La nuna opozicio al Ampleksa Fronto, same kiel aliaj politikaj grupoj, kritikas la registaron pro la promulgo de la Leĝo pri Urĝa Konsidero [33] (hispane: Ley de Urgente Consideración), kiun ili vidas kiel retropaŝon rilate esprimliberecon. Tamen, la sukceso flanke de la registaro en la regado de la unua ondo de infektiĝo pro KOVIM-19, kiu rezultigis nur dekojn da mortintoj, faris la landon gvidanto rilate al ĝia reago fronte al krizo [34] [en].

En Bolivio, oktobre, post jaro en kiu politika dupolusiĝo [35] pligraviĝis pro rasismo kaj atakoj kontraŭ ĵurnalistoj [36], civitanoj paceme iris al balotujoj. [37] Kvindek procentoj de la voĉdonintoj elektis Luis Arce kaj David Choquehuana [38] de la partio Moviĝo al Socialismo (hispane: Movimiento al Socialismo). La elekto de Arce estis festita en la ĉefaj urboj tra la mondo. [39]

La dupolusiĝo eble daŭros dum la elektoj de urbestroj kaj guberniestroj okazontaj la 7-an de marto 2021.

View this post on Instagram

A post shared by Daphne Palza Alemán (@daph.palza.aleman) [40]

Bicentennial generation chasing corruption.

La generacio de la ducentjariĝo kuras post korupto.

La internacia gazetaro bagateligis la gravecon de la protestoj fare de la “generacio de la ducentjariĝo” [41] okazintaj en Peruo, kiuj konsistis ĉefe el junuloj festintaj la ducentjariĝon de Peruo kiel sendependa lando. Okazis manifestacioj kadre de landa maltrankviliĝo okaze kaj de la forigo de prezidento Martín Vizcarra [42] fare de la kongreso, kaj de la rezigno de nelegitima registaro de Manuel Merino [43] rezultinta la nomumon de Francisco Sagasti [44] kiel provizora prezidento. [45] Ambaŭ Merino [46] kaj Sagasti [47] uzis troan polican forton [48] kontraŭ junaj manifestaciintoj, kio kaŭzis almenaŭ du mortojn. Al la ĉi-jara kaosa politika kunteksto aldoniĝis ankaŭ la krizo de publika sano pro KOVIM-19 kaj la efektivigo de politikoj pri naftominado [49] en indiĝenaj teritorioj favore al grandaj kompanioj en indiĝenaj teritorio.

Dume en Ĉilio la pandemio ne malhelpis la landon okazigi historian plebisciton la 25-an de oktobro, kiam grandega plimulto aprobis [50] ŝanĝojn en la konstitucio antaŭe promulgita de la eksa diktatoro Augusto Pinochet [51] en 1980. De granda parto de la loĝantaro, tiu konstitucio estis konsiderata kiel “la patrino de malegaleco en Ĉilio” [52]. La plebiscito estis la ĉefa postulo kiu instigis socian ribelon [53] en oktobro 2019, al kiu la registaro reagis per subpremo [54], arestoj kaj pluraj malobservoj de homaj rajtoj.

View this post on Instagram

A post shared by Territorio Fotográfico Chile (@territoriofotograficochile) [55]

De nordo al sudo: perforto, aŭtoritarismo, misinformado kaj protestoj

En Kolombio, krom la alta nombro de mortintoj pro KOVIM-19, civitanoj montris sian malkontenton pro la manko de efikaj solvoj rilate al batalo kontraŭ altaj niveloj de perforto [56] tra la lando. Laŭ la Instituto pri Disvolviĝaj kaj Pacaj Studoj, en 2020 okazis naŭdek masakroj.  [57] Tamen, la prezidento Ivan Duque daŭre neas la seriozecon de la indico de homicidoj en la lando.

Aparte zorgiga estis la altiĝo de murditaj sociaj gvidantoj kaj defendantoj de homaj rajtoj. [58] Aperis informoj pri tio ke la polico estis implikita [59] en la murdo de advokato Javier Ordóñez, kio kaŭzis protestojn [60] krom la polica subpremo kaj la sekvaj mortoj kaj vundoj de almenaŭ dek personoj.

Mortminacoj [61], mortigoj, ĉikanado, misuzado kaj cenzurado kontraŭ ĵurnalistoj kaj akvtivuloj estis konstantaj aferoj dum 2020. Tamen, en ĉi tiu kunteksto, aperis ankaŭ alternativaj formoj de ciferecaj amaskomunikiloj [62], kiuj helpis la aktivulojn eviti cenzuron.

En Venezuelo, post jaro de relativa ekonomia normaligo, malgraŭ inflaciego [63] kaj pligrandiĝo de la humanitara krizo [64], la pandemion sekvis reapero [65] de aŭtoritataj agoj de la ŝtato. Pli granda militigo, superregado de ŝtataj institucioj [66] kaj politika persekutado [67] de ĵurnalistoj kaj humanitariaj aktivuloj, ĉi tio estis parto de la publikaj politikoj. Cetere, la registaro de Nicolás Maduro delokigis disidentan politikan reprezentadon per dubinda parlamenta balotado [68].

La pandemio pligravigis [69] la venezuelan migran krizon, kiu jam estas la plej severa krizo en la regiono (5,4 milionoj da civitanoj eksterlande) [70]. Raportoj rimarkigas ke multaj anoj de la migrinta komunumo ne kapablas kontentigi siajn bazajn bezonojn [71] en la gastigantaj landoj kaj suferas senhejmecon kaj mankon de manĝaĵoj.

En Jamajko, kaoso kaj timo forte zorgigis ties civitanojn. Kvankam la pandemio pro KOVIM-19 troviĝis en la supro ĉe la zorgolisto, neformala enketo pere de Tvitero malkaŝis ke en la dua nivelo troviĝas la timoj pri eventuala kresko de krimeco, malgraŭ la fakto ke la jamajka polico raportis ties etan malkreskon [72] [en] kompare al antaŭa jaro.

Krome, ŝajnas ke la noktaj elirmalpermesoj dum la pandemio ne malhelpis la okazigon de centoj da kontraŭleĝaj festoj [73] [en] kaj sociaj agadoj el kiuj kelkaj, organizitaj de homoj ligitaj al krimeco, rezultigis perfortajn agojn.

En Nikaragvo, la civitanoj suferas miksaĵon de negativaj emocioj sekve de la krizo de publika sano, la zorgoj pri la precizeco de datumoj [74] rilate al KOVIM-19, la forta frapo [75] de la uraganoj IOTA [76] kaj ETA [77] kaj la esperoj pri la elektoj dum la jaro 2021. Tiuj lastaj okazos en lando kie la polica subpremo [78] kune kun la manko de gazetara esprimlibereco [79] kaj malobservoj de homaj rajtoj [80] estas ĉiutaga afero.

Post la ondo de protestoj en 2018, proksimume 100 000 homoj [81] [en] fuĝis el la lando, tamen multaj nikaragvanoj en ekzilo restas engaĝintaj en politika aktivismo. [82] Dume, la registaro de Daniel Ortega antaŭenigas triopon da leĝoj [83] por plifortigi sian ilaron por regi la popolon kaj tiel malhelpi ajnan penon cele al civitana opozicio.

Pli norde, en Salvadoro, la jaro 2020 estis plena de politikaj konfliktoj. Prezidento Nayib Bukele konstante alfrontas la aliajn organojn de la ŝtato, t.e. la Leĝdonan Asembleon kaj la Konstitucian Ĉambron. Krome, li nomis [84] la deputitojn kaj magistratojn “koruptuloj, krimuloj kaj ŝtelistoj”. Por multaj homoj, lia agresema stilo malkaŝas politikan planon superregi la landon. Tamen li daŭre ŝajnas esti subtenata de pli ol sepdek kvin procentoj [85] [en] malgraŭ la akuzoj kontraŭ li pro korupto [86], intertraktado kun krimulaj bandoj [87] kaj atakoj kontraŭ anoj de la gazetaro [88].

Kiam Bukele skribis en Tvitero pri kiom frapita de la pandemio estis Ekvadoro [89], la ekvadora registaro neis tion [90]. Tuj poste, la informoj tra la sociaj retoj [91] iĝis furoraj tutmonde: korpoj nekolektitaj [92], familioj serĉantaj la korpon de parencoj, kaj supozeblaj kremacioj sur la stratoj.

La rakonto pri misinformado ne sufiĉis por ke la ekvadora registaro klarigu kion la urbo Guayaquil spertis. Meze de superigita realo, stariĝis Komuna Speciala Trupo [93] por la entombigo de la kadavroj. La urbestro de Guayaquil devis provizi kartonajn ĉerkojn [94] al la familioj. Kiel reago al la krizo, la indiĝenaj popoloj de la regiono organiziĝis [95] por protekti sin mem de la kronviruso.

Resume, la pandemio ne nur suprize kaptis regionon kiu jam alfrontis diversajn problemojn sed ankaŭ testis la resiliencon [eo] [97] de sociaj movadoj kiuj vigle kampanjis pro homaj rajtoj.

Malgraŭ tio, kelkaj bonaj novaĵoj rimarkindas: en Ekvadoro okazis la unua landa parado [98] por memorfesti transgenrulan, transseksulan kaj reĝinjan movadon. Aldone, la registaro de Argentino aprobis leĝon [99] por certigi ke en la postenoj de publika sektoro estu proporcio je almenaŭ unu procento por transgenruloj, transseksuloj kaj reĝinjoj kaj finfine, Bolivio same kiel la provinco de Puebla [100] en Meksiko agnoskis la liberan samseksemulan unuiĝon. [101]

La speciala eldono [102] de “Voces de Latinoamérica” (Voĉoj el Latinameriko) de la cifereca amaskomunikilo La Lupa [103], kiu prezentas kelkajn el niaj verkistoj el Bolobio, Urugvajo kaj Meksiko, analizas la ĉefajn eventojn en la regiono: