- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Nova alteco de monto Everesto estis anoncita tuj post malfermo de Nepalo por turistoj

Kategorioj: Suda Azio, Nepalo, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Internaciaj rilatoj, Politiko, Vojaĝo
Mount Everest. Image from Flickr by Christopher Michel. CC BY 2.0 [1]

Monto Everesto. Bildo el Flickr fare de Christopher Michel [1]. CC BY 2.0 [2]

Post pli ol jardeko da disputoj [3] pri la vera alteco de monto Everesto, la plej alta en la mondo montaro havas novan oficialan altecon: 8 848,86 metroj [4] aŭ 86 centimetrojn pli alte ol oni pensis antaŭe.

La nova mezuro estis anoncita komune [4] de Nepalo kaj Ĉinio, la du landoj kiuj limas al tiu ĉi montaro, dum virtuala gazetara konferenco la 8-an de decembro. Teamoj el ambaŭ landoj plenumis la mezuradon.

Geologoj antaŭe konjektis ke tertremo [5] okazinta en Nepalo en 2015 povus kaŭzi ŝrumpon [6] de Everesto, kiu tamen estis nun malkonfirmita.

Konsiderante ke la pandemio de KOVIM-19 [7] frostigis turismon en Nepalo ekde marto, la anonco venis ĝustatempe, ĉar la lando komencis poiomete remalfermiĝi al turistoj.

Pli ol 16% [8] de la vizitantoj de Nepalo venas por montgrimpado, ĉar la lando enhavas [9] ok el 10 plej altaj montaroj en la mondo.

Mezurado de montaro

La naciaj esploraj departamentoj de Nepalo kaj Ĉinio lanĉis la projekton pri mezurado de alteco de Everesto [10] en 2017. Mezurado de montaro estas nefacila afero, ĉar ĝi postulas [11] fajnajn ilojn kaj respektivajn esplorajn teknikojn. La laboro okupis tri jarojn, ĉar multaj faktoroj influis ĝin, inkluzive malamikan veteron, leviĝon de rokaĵoj somere kaj aliajn naturmediajn defiojn.

Antaŭ tiu ĉi kunlaboro, mezurado de alteco kutime estis plenumata de teamoj el aliaj landoj, inkluzive Italion, Nov-Zelandon [12], Baraton kaj Usonon.

Tio estas fiera momento por Nepalo. Post kiam la novaĵo estis anoncita, civitanoj de Nepalo kaj ŝatantoj de montaro esprimis sian feliĉon en sociaj retoj:

Nova alteco de la monto Everesto estas 8 848,86 metroj, anoncita de aŭtoritatoj. Kresku la aspiroj de ĉiu nepalano ĝis la sama alteco kiel tiu de la majesta Everesto!

pic.twitter.com/Eb6c32j9Li [13]

— muksam labung (@Muksam1) La 10-an de decembro 2020 [14]

Tviter-uzanto Love Joshi, instruisto el Katmanduo, ekvidis paralelojn inter la nova alteco de la montaro kaj la neceso levi [15] la homojn de la lando:

Nova alteco de Everesto estas 8 848,86 metroj. Nun ni bezonas kreskigi altecon de Nepalo kaj ĝiaj homoj.

pic.twitter.com/fvzgjPwmqE [16]

— Love Joshi (@love_joshi25) La 9-an de decembro 2020 [17]

Deependra Shah, nepalano loĝanta en Italio, ŝercis pri la 86-centimetra kresko:

Persono kiu grimpos sur Evereston, grimpos je nova alteco 8 848,46 m, superante malnovan rekordon ĉe 8848 m.

— Deependra Shah (@Adinfinitumz) La 9-an de decembro 2020 [18]

Kion tio signifas por rilatoj inter Nepalo kaj Ĉinio?

Tiu ĉi lasta kunlaboro fortigis [19] ligojn inter Ĉinio kaj Nepalo. En 2019 ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Nepalon, 23 jarojn post kiam la eksa prezidanto faris la lastan ŝtatan viziton. La du registaroj ekde tiam subskribis 18 Memorandumojn pri Interkompreno [20] (MeIn) kaj du leterojn pri interŝanĝoj je diversaj sektoroj, inkluzive agrikulturon, produktadon kaj transporton.

Nepalo havas komunajn limojn kun ambaŭ, Barato kaj Ĉinio, do multaj uzantoj de sociaj retoj observas ĝiajn rilatojn kun ambaŭ landoj, kio estas konsiderata strategie grava afero [21].

Dum jaroj entrudiĝo de Barato [22] en Nepalo estas vaste kritikata. La disiĝo inter la du landoj plu kreskis, kiam la registaro de Nepalo eldonis novan mapon [23] en majo 2020, lokinte Lipuleh, Limijadhura kaj Kalapan ene de ĝiaj limoj [24]. La sekvinta disputo pri landlimoj [25] kreis fendon inter la landoj, ĉar ambaŭ pretendis ke la teritorio apartenas al ili.

Lastatempe Barato klopodis atingi repaciĝon [26]. Iuj ekspertoj opinias ke temas pri intencaj klopodoj de Barato, celantaj preventi proksimiĝon inter Nepalo kaj Ĉinio.

Unu el uzantoj de Tvitero notis:

La geopolitika graveco de alteco-ŝanĝo de Everesto

Ĉinio & Nepalo finis disputon kaj fortigas ligojn per aldono de 86 cm al la alteco de la plej alta pinto en la mondo

Sed Barato ne estas feliĉa pro kaĵolado de Pekino al plia najbaro

https://t.co/FlQmFZsMII [27]

— Saul of United (@Viatcheslavsos3) La 13-an de decembro 2020 [28]

Turisma industrio remalfermiĝas meze de pandemio

De marŝado en Himalajo [29] ĝis kulturaj vizitindaĵoj, Nepalo proponas vastan gamon da ekscitaj spertoj [30] por turistoj.

1,17 milionoj [31] da internaciaj vojaĝantoj vizitis la landon en 2019. Pli frue ĉi-jare Nepalo lanĉis kelkajn promociajn kampanjojn [32] tra la mondo por aktivigi turismon, kio rezultis je nenio pro la pandemio de KOVIM-19.

La landa turisma industrio [33] estas unu el plej forte trafitaj sektoroj, ĉar homoj limigis siajn eksterhejmajn aktivadojn kaj nuligis siajn vojaĝplanojn. Tiuj limigoj kaŭzis amasajn maldungojn en la nepala turisma industrio.

Por helpi ĝian restariĝon, la registaro de Nepalo penas bonvenigi turistojn [34] denove. Kvankam la lando forigis certajn vojaĝlimigojn [35] — vizitantoj devas havi validan vizon kaj negativan teston pri KOVIM-19, faritan ne pli ol 72 horojn antaŭ eniro, kaj sekvi ĉiujn sanitarajn kaj sekurecajn protokolojn de la registaro — la landlimoj restas fermitaj.

Vojaĝagentejoj plu bonvenigas la eblecon.

8 flugoj al monto Everesto hodiaŭ. #hopeful [36] #nepaltourism [37]

— Aroma Nepal Treks (@AromaNepalTreks) La 19-an de decembro 2020 [38]

Atendante alvenon de novaj turistoj, la infrastrukturo de multaj cellokoj [39] estis renovigita kaj novaj projektoj estas planitaj. Iuj tamen hastas memorigi al uzantoj de sociaj retoj pri la pozitiva influo [40] de la vojaĝlimigoj rilataj al KOVIM-19.

La blogo Everest Today [Everesto Hodiaŭ] tvitas:

Ĉu vi memoras la viruse disvastiĝintan bildon de monto Everesto dum trudizoliĝo? Hodiaŭ denove kristale klara ĉielo faras Evereston videbla el Katmanduo. Pli: https://t.co/Bku12KOA8S [41] pic.twitter.com/EjsOWZrL4n [42]

— Everest Today (@EverestToday) La 30-an de oktobro 2020 [43]

Oni esperas ke la prognozita kresko de nombro de turistoj akcelos la nepalan ekonomion kaj helpos al la lando restariĝi post la ekonomia falo, kaŭzita de la pandemio. Eble aldonaj 86 cm de Everesto helpos puŝi tiun ĉi lokon al la supra parto de la listo de planotaj vojaĝoj.