Venezuelo relanĉas teritorian disputon kun Gujano pri areo, kie en maro estis trovita granda naftominejo

Ekrankopio de la naftokampo Liza en Stabroek Sektoro, plejparte posedata de ExxonMobil, farita el animaciaĵo kreita de la korporacio Hess kaj bildiganta maran areon de Gujano. Ĝi estis publikigita en 2017 en la jutuba kanalo de la korporacio. La minejo formas parton de la ĉeborda areo, pri kiu disputas Venezuelo kaj Gujano.

Politikaj streĉiĝoj inter Gujano kaj Venezuelo kreskis dum longdaŭra lima disputo pri areo, kiu konsistigas du trionojn de la teritorio de la eta angloparolanta sudamerika lando. La disputata areo troviĝas en la riĉa je resursoj provinco Esekibo, kie la energia giganto ExxonMobil komencis en 2008 serĉadon de nafto. La kompanio lastatempe malkovris gravajn naftajn kaj gasajn rezervojn en Gujano, lokinte la landon je la sojlo de ekonomia furoro.

La 9-an de januaro venezuela prezidanto Nicolás Maduro deklaris ke li deziras “rekonkeri” la provincon, kiu situas okcidente de la rivero Esekibo. Dum ĝiaj riĉaĵoj inkluzivas oron, diamantojn kaj lignon, la fokuso de venezuelaj pretendoj estas maraj areoj — la loko, kie situas la granda naftominejo Liza de ExxonMobil, kies produktivecon la kompanio pritaksas je proksimume 120 000 naftobareloj tage. En priskribo de tiu ĉi projekto, ExxonMobil nomas la areon parto de la Stabroek Sektoro, nominte ĝin “la unua grava enmara naftejo de Gujano”.

La malkovro de la gujanaj naftaj kaj gasaj resursoj faris la landon la pleja novulo en la tutmonda energia industrio, kie Venezuelo estas jam bone establiĝinta ludanto. Malgraŭ la fakto de Venezuelo ĝuas la plej larĝajn naftorezervojn en la mondo, kun pli ol 300 miliardoj da bareloj, la nacio ŝanceliĝis rande de socio-ekonomia kolapso dum la lastaj kelkaj jaroj. La krizo profundiĝis en 2017, post kiam la landa Supera Kortumo de Justico eksigis la Nacian Asembleon.

En 2019 prezidanto Maduro ordonis ke akuzoj pri ŝtata perfido estu nuligitaj rilate opozician gvidanton Juan Guaidó kiu ŝajne aprobis rezigni je venezuelaj pretendoj pri la provinco Esekibo. La nova puŝo fare de Venezuelo okazis sekvante la inaŭguron la 5-an de januaro ĉi-jare de por-Madura Nacia Asembleo [la malalta ĉambro], kies laŭleĝeco estas pridubata de la opozicio.

Dume gujana prezidanto Irfaan Ali nomis pretendon de Maduro “leĝa nulo”, rimarkiginte:

I remind that sovereignty over this coast, and the land territory to which it is attached, were awarded to Guyana (then British Guiana) in the 1899 Arbitral Award, whose validity and legally binding character Guyana is confident the International Court of Justice (ICJ) will uphold unequivocally.

Mi memorigas ke la suvereneco super tiu ĉi bordo kaj la landa teritorio al kiu ĝi estas ligita estis donita al Gujano (tiam Brita Gujano) per arbitracia decido en 1899, kies valideco kaj jure deviga karaktero estas konfirmitaj de la Internacia Kortumo de Justico (IKJ) kaj estos nerevokeblaj.

Tuj post komunaj ekzercoj de marbordaj patroloj de Usono kaj Gujano la 8-an de januaro, admiralo Craig Faller, komandanto de la Usona Suda Komandejo, venis al Gujano la 11-an de januaro por tritaga vizito, kio estis signalo ke la intereso de la foriranta administracio de Trump estas firme ligita al tiu de Gujano.

Venezuelo, iam grava partnero, havas malamikajn rilatojn kun Usono ekde elektiĝo en 1998 de socialista prezidento Hugo Chávez. En 2018 venezuela ministro pri eksteraj rilatoj diris ke usona engaĝiĝo en la disputo estis egala al “enmiksiĝo”.

La usona ambasadoro en Gujano Sarah-Ann Lynch alvokas al laŭleĝa, paca solvo de la konflikto:

Usono longan tempon alvokis al laŭleĝa paca solvo de la konflikto pri gujanaj limoj kun Venezuelo kaj ni ripetas tiun ĉi alvokon hodiaŭ. https://t.co/rxgJEVfrtw

— Ambasadoro Lynch (@USAmbGuyana) La 10-an de januaro 2021

La afero estis prezentita ĉe la Internacia Kortumo de Justico [IJK], la ĉefa juĝeja institucio de la Unuiĝintaj Nacioj, en junio 2020. Venezuelo ĉiam rifuzis partopreni en la laboroj de IKJ, preferante la vojon de duflankaj diskutoj.

Ministro Jorge Rodriguez, kiu anstataŭis Guaidó en la venezuela parlamento, laŭdire akuzis la opozicion pri kompliceco kun IKJ, celanta favorigi Gujanon en la lima disputo.

Kvankam ExxonMobil provas daŭrigi la laboron en normala reĝimo, okazis incidentoj dum kiuj militŝipoj de Venezuelo proksimiĝis al ĝiaj ŝipoj kaj forpelis ilin el la areo, asertante ke ĝi ne estas parto de la gujana jurisdikcio.

La Karibia Komunumo (CARICOM) deklaris antaŭe ke ĝi promesis “asisti al Venezuelo kaj Gujano en tiu ĉi disputo”, tiel farinte klare ke ĝi preferas “pacan solvon” ol sakstraton. Nova prezidanto de CARICOM, ĉefministro de Trinidado kaj Tobago Keith Rowley, prezidos virtualan renkontiĝon de ŝtatoj-membroj la 14-an de januaro, sed restas malklare ĉu la teritoria disputo estos en la agendo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.