- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kontraŭbatali misinformadon ĉe lingvoj kun malmultaj rimedoj

Kategorioj: Subsahara Afriko, Barato, Burkino, Etiopio, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Lingvo, Teknikaro, Rising Voices

Bildo de First Draft News, uzita kun ĝia permeso.

Noto de la eldoninto: La sekvanta artikolo skribita de Ali Abbas Ahmadi estis originale publikigita ĉe la retejo de First Draft [1] . Ĝi estas republikigata la 10-an de decembro kadre de partnereco por la retseminario.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla krom tiuj, kiuj estas en la franca [fr] kaj en Esperanto [eo].

La lingvoj kiujn ni parolas multe determinas nian alireblon kaj al fidinda informo kaj al informkontrolaj ebloj por konfirmi duonverojn kaj falsajn asertojn. Lastatempa retseminario far de First Draft [2] kaj Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] esploras kiel lingvaj minoritatoj povas supervenki tiujn informajn malegalecojn.

La jaro 2020 instruis al ni ke preskaŭ ĉiuj komunumoj baraktas kontraŭ la efikoj de misinformado. Dum tiuj kiuj parolas majoritatajn lingvojn havas alireblon al faktokontrolitaj kaj fidindaj informoj en siaj denaskaj lingvoj, tio ne ĉiam veras por parolantoj de aliaj komunumoj. Minoritataj lingvoj ofte havas malmultajn rimedojn rilate kaj al platformoj kaj al faktokontrolantaj organizaĵoj, kio igas eĉ pli malfacile kontraŭataki misinformadon kaj ekkonstrui alfabetecon pri komunikaj rimedoj en tiuj komunumoj.

Kadre de Rising Voices [3], Eddie Avila de Tutmondaj Voĉoj [4] [eo] kaj Marie Bohner [5] de First Draft parolis kun fakuloj tra la mondo por scii kiel lokaj komunumoj alfrontas la minacon de misinformado en siaj denaskaj lingvoj. Inter ili estas Rahul Namboori, de Fact Crescendo [6] en Barato, Endalkachew Chala [7], de la Universitato Hamline en Usono, kaj Kpenahi Traoré, de RFI [8] [fr] en Burkino [9] [eo], kiuj kundividis siajn perspektivojn pri kiel pritrakti tiun unikan defion.

Barato [10] [eo] estas hejmo de 22 oficialaj lingvoj [11] [eo] krom la angla kaj minimume 500 aliaj neoficialaj, kio aparte malfaciligas ke fakto-kontrolistoj, ĵurnalistoj kaj edukistoj povu certigi al ĉiuj alireblon al fidindaj informoj. La disvastiĝo de falsaj informoj jam havis malbonajn konsekvencojn en la lando, dum onidiroj incitis al atakoj [12] kaj tumultoj kontraŭ etnaj kaj religiaj minoritatoj [13] rezultante en dekoj da mortigoj en la pasintaj jaroj.

Ĉi-kuntekste Fact Crescendo [6] luktas kontraŭ falsaj informoj, klarigis Namboori. La organizaĵo ekzamenas informojn en sep regionaj lingvoj, aldone al la angla kaj la hindia, helpe de lokaj teamoj, por kaj trovi onidirojn kaj eviti ilian disvastigon. La teamoj de Fact Crescendo estas komponitaj de lokaj ĵurnalistoj kiuj scipovas la lokajn lingvojn kaj komprenas iliajn unikajn kulturajn kaj politikajn mediojn kie ili laboras. Pere de iloj kiel CrowdTangle de fejsbuko, la teamoj monitoras centojn da grupoj kaj socimediaj kontoj por spuri misgvidajn kaj falsajn informojn. Fact Crescendo ankaŭ uzas vacapajn grupojn por rekte komunikiĝi kun lokaj komunumumoj kaj al ili liveri kontrolitajn informojn en iliaj propraj lingvoj.

Temas ne nur pri kiel malveraj informoj vojaĝas inter la plej grandaj lingvoj de Barato kiel la angla aŭ la hindia, sed ankaŭ pri kiel tiaj informoj eniras la landon el eksterlando. Falsaj asertoj pri la kronviruso el Italio kaj Hispanio saltis de la hispana kaj de la itala al la angla kaj la hindia antaŭ ol fari sian vojon al regionaj lingvoj, diris Namboori. Tavolo de loka kunteksto estas aldonita je ĉiu salto, tiel farante la misinformon pli kredebla kaj permesante al ĝi reeĥiĝi en lingvaj komunumoj kun malmultaj aŭ nenia alireblo al fidinda informo.

Lingve Etiopio estas simile bunta [kiel Barato], kun tri pli grandaj lingvoj kaj aliaj 86 parolataj lingvoj en tiu okcidentafrika lando. “Plejparto de tiuj lingvoj ne havas sufiĉe da rimedoj kaj ne estas kontrolo de faktoj en ili” diris  Endalkachew Chala de Etiopio. Eĉ se kelkaj de tiuj lingvoj estas multe uzataj ĉe socimediaj platformoj, iliaj parolantoj ne havas facilan alireblon al kontrolita aŭ fidinda informo.

Antaŭ nelonge, manko de alireblo al interreto en la nordorienta regiono Tigray [14] [eo] pro konflikto en la lando pligravigis la problemon de lingvoj subfinancitaj kaj kun nesufiĉe da rimedoj. Tio kondukis al la kreo de “du universoj de informoj, kie la loĝantoj de Tigray ne scias kio okazas” diris Chala. Homoj vivantaj tie nur havas aliron al informoj elsenditaj de regionaj komunikiloj, kio kondukis al “malkongruaj” komprenoj de la situacio, pro tio ke enloĝantoj de la regiono havas malsimilan perspektivon ol tiuj loĝantaj ekster ĝi, aldonis Chala.

Chala ankaŭ vidis sanrilatajn misinformojn multobliĝi tra Etiopio. Malveraj asertoj pri la pandemio KOVIM-19 estis abundaj en multaj lingvoj de Etiopio, disiĝante kaj ene kaj transe de lingvaj komunumoj. La manko de fakto-kontrolantaj organizaĵoj kaj alireblo al fidindaj informoj en lingvoj kun malmultaj rimedoj tralasis tiujn onidirojn tra malgrandaj komunumoj kaj minoritatoj.

“Estas homoj tra Etiopio kiuj emas ekzameni kaj kontroli faktojn” diris Chala, sed eksterlandaj fondusoj preskaŭ ĉiam iras al tiuj kun politikaj konektoj aŭ al parolantoj de superregaj lingvoj en urbocentroj. Li aldonis ke platformoj kaj fremdaj kompanioj bezonas dungi denaskulojn de tiuj minoritataj lingvoj por helpi kontroli la informojn por tiuj komunumoj tiel ke ili ne apogu sin je nedenaskaj parolantoj.

Aliloke en Afriko, parolantoj de la minoritata lingvo bambara [15] [eo] en la okcidenta parto de la lando ankaŭ baraktas kontraŭ similaj rimedaj problemoj. Malgraŭ tio ke anoj de bambaraj komunumoj ricevas novaĵojn de lokaj agentejoj per televido kaj radio kaj tiel povas eviti la cunamon de enreta misinformado, ili ankaŭ tute dependas de la elsendoj en tradiciaj amaskomunikiloj, diris Kpenahi Traoré. La respondeco de tiuj komunikiloj transdoni la ĝustan informon estas eĉ pli granda ĉar bambaraj komunumoj ofte ne havas aliron al interreto por kontroli kion ili aŭdas. Eĉ se lokaj organizaĵoj ne havas rimedojn transdoni ĝustajn informojn al siaj komunumoj, ja estas fremdaj organizaĵoj kiel RFI Mandekan kiu fakto-kontrolas informojn en la bambara kaj aliaj lokaj lingvoj, diris Traoré.

En Amazonio, kie indiĝenaj komunumoj ĉefe komunikiĝas buŝe, estas grave ke la rimedoj  – speciale tiuj pri kronviruso – estu ankaŭ lokaj, diris Avila de Global Voices [Tutmondaj Voĉoj]. “Kiu aŭ kio povas esti fidata en unu kulturo eble ne estas la sama en alia, tiele, daŭre prikonsideri tion estas tre grave rilate al la aferoj kiujn ni vidas enrete.”

Eĉ se individuoj kaj certaj organizaĵoj strebas liveri ĝustajn informojn al parolantoj de lingvoj kun malmultaj rimedoj, lingvaj minoritatoj ankoraŭ estas en akra malavantaĝo rilate al tiuj kiuj parolas dominantajn lingvojn. Kvankam la mondo fariĝas pli kaj pli internacia pere de interreto, tiuj kun malmultaj konekteblecoj aŭ kiuj komunikiĝas malsame estas lasitaj malantaŭe. Amaskomunikiloj kaj la socimediaj platformoj povas investi en tiuj lokaj komunumoj por konstrui alfabetecon pri komunikaj rimedoj kaj tiel permesi al ili havi aliron al kontrolita informo en siaj lingvoj kiel ĉiuj aliaj.

Ankoraŭ, la mondampleksaj ekzemploj ankaŭ substrekas la neceson aliri pli vastajn demandojn, kiel alfabetecajn indicojn aŭ interretan konektiĝeblecon kiam oni projektas solvojn por kontraŭstari la problemon de misinformado ĉe minoritataj lingvoj. Kompreni kiel lingvaj komunumoj komunikiĝas estas esence por konstrui la koncernan infrastrukturon por plibonigi alfabetecon pri komunikilaj rimedoj.