- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Artisto de Unuaj Nacioj esploras “indiĝenajn futurismojn” en sia arbarstila verkaro

Kategorioj: Nordameriko, kanado, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Rising Voices

Arto de Tsista Kennedy, reaperigita [1] kun permeso.

Arbarstila arto [2] povas esti karakterizata per siaj buntaj figuroj, malhelnigraj linioj, kaj, kiel artstudio de Brita Kolumbio [3] (Kanado) priskribas ĝin, kiel “indiĝena arto, kiu miksas tradiciajn legendojn kaj mitojn kun nuntempaj rimedoj”. Ĝi estas stilo, kiun la 19-jara artisto, Tsista Kennedy, de la popoloj Aniŝinaboj [4] [eo] kaj tiuj de Onyota'aka [5] de Londono, Ontario (Kanado), akceptis, farante distingan markon per enkorpigo de la tradicia kaj la moderna. La verkaro de Kennedy videblas kiel murpentraĵoj [6] en lokaj sancentroj, en galerioj [7] kaj kiel la simbolo de la Asocio pri Indiĝenaj Amikoj [8], socia entrepreno kun fokuso pri kiel teknologio povas subteni indiĝenajn komunumojn.

Ĉi tiu artoĝenro estas ofte kreditigita al Norval Morrisseau [9] [eo], artisto de la oĝibvoj [10] de la Unuaj Nacioj el Norda Ontario, kiu disvolvis ĝin meze de la 20-a jarcento. Tamen multaj artistoj aldonas sian propran markon kaj interpreton al la stilo. Kennedy deklaras la gravecon, kiun arto havis en lia vivo tiel: “Mia arto spegulas mian perspektivon kiel juna indiĝena viro kaj patro adoptanta koloniajn kaj tradiciajn agordojn kaj vivmanierojn.” Ĝi estas historio, kiun li rakontas en aŭda formato alŝutita al YouTube pri “kreski kiel indiĝena knabo kun longaj haroj [11]”.

En retpoŝta intervjuo kun Rising Voices, Kennedy kundividas sian aliron al sia arto.

View this post on Instagram

A post shared by Indigenous Friends (@indigenousfriends) [12]

Rising Voices (RV): Kio estas via aliro al enkorpigo de elementoj de ciferecaj amaskomunikiloj kaj teknologio en via arta laboro? Kio estas la mesaĝo, kiun vi celas kundividi kombinante tiujn elementojn?

Tsista Kennedy (TK): My approaches for incorporating elements of digital media and technology into my artwork did not exist until I’d been hired by the Indigenous Friends Association [8]. Prior to joining the amazing team behind IFA as an illustrator, my artwork was quite limited to utilizing in-the-moment sources of inspiration and involved little to no concepts of “indigenous futurisms.”

As I grew to understand the mission and vision of the Indigenous Friends Association and was able to apply them both to my own perspective as an artist, my illustrations for them grew to be a more natural feeling and genuine. “Inspire and support the imagination of Indigenous communities to create and maintain their digital technology to further their autonomy.” When I was able to apply this mission to my own life, and the future I want for my children, grandchildren, and so on, it felt as though a switch had gone off in my thoughts.

No longer did I limit myself to this binary creative process of creating artwork. It wasn’t simply portraying events of the past, or events in the moment; I was given a key that had unlocked the door to exploring futuristic indigenous concepts within my own mind, and more imaginative concepts as a whole. Because of this newly found gateway to let in ideas from a futuristic concept, incorporating digital media and technological elements simply came as easy as applying my past concepts of traditionalisms and modernisms. The ease of doing this was simply a matter of becoming familiar with the concept.

Tsista Kennedy (TK): Miaj aliroj por enkorpigi elementojn de ciferecaj amaskomunikiloj kaj teknologio en miajn artaĵojn ne ekzistis ĝis kiam mi estis dungita de la Asocio de Indiĝenaj Amikoj [Indigenous Friends Association [8], IFA ]. Antaŭ ol aliĝi al la mirinda teamo malantaŭ IFA kiel ilustristo, mia arta laboro estis sufiĉe limigata al uzado de tujaj fontoj de inspiro kaj implikis malmultajn aŭ neniujn konceptojn de “indiĝenaj futurismoj”.

Dum mi ekkomprenis la mision kaj vizion de la Asocio de Indiĝenaj Amikoj kaj povis apliki ambaŭ ilin al mia propra perspektivo kiel artisto, miaj ilustraĵoj por ili kreskis por elvoki pli naturajn kaj aŭtentajn sentojn. “Inspiru kaj subtenu la imagon de indiĝenaj komunumoj krei kaj konservi sian ciferecan teknologion por antaŭenigi ilian aŭtonomion.” Kiam mi povis apliki ĉi tiun mision al mia propra vivo, kaj al la estonteco, kiun mi volas por miaj infanoj, nepoj ktp, mi sentis ke ŝaltilo eksplodis en miaj pensoj.

Mi ne plu limigis min al ĉi tiu duuma krea procezo krei artaĵojn. Ĝi ne simple portretis eventojn de la pasinteco aŭ eventojn en la momento. Oni donis al mi ŝlosilon, kiu malfermis la pordon al esplorado de futurismaj indiĝenaj konceptoj en mia propra menso, kaj pli imagemaj konceptoj entute. Pro ĉi tiu ĵus trovita enirejo por enlasi ideojn de futurisma koncepto, enkorpigi ciferecajn amaskomunikilajn kaj teknologiajn elementojn simple venis tiel facile kiel apliki miajn pasintajn konceptojn pri tradiciismoj kaj modernismoj. La facileco fari tion estis simple afero de konatiĝo kun la koncepto.

View this post on Instagram

A post shared by Indigenous Friends (@indigenousfriends) [13]

RV: Kio estas via konsilo por aliaj, kiuj eble volas esplori, kiel tradiciaj indiĝenaj bildoj kaj arto povas kuniĝi kun ciferecaj teknologioj kaj Interreto?

TK: When I was struggling to mesh traditional indigenous imagery with digital and technological concepts, my supervisor within the IFA had given me some powerful words to help me. ‘It can be as simple as realizing that there are indigenous people in the future,’ is what she’d told me. When our ancestors were met with the threat of genocide from the colonizers, they thought of indigenous people in the future; safeguarding our ceremonies, traditional knowledge, languages, and sacred items. We are those indigenous people in the future, and because of them we can have all of those things with us today.

My advice to anyone else who may struggle initially in exploring this concept of ‘indigenous futurisms,’ or more specifically combining indigenous imagery with digital technologies, would be to ask yourself this question:

“What are you doing today that will change the lives of your great grandchildren for the better?”

Growing up as a native in the city, I didn’t have my culture around me all the time as spiritual nourishment. When I was exposed to my culture, there was no gradient between my life navigating colonial education and sitting in a lodge during ceremonies. I was either in a public school preoccupied with classwork, or in a ceremonial setting receiving teachings and living in the moment. I feel as though these circumstances conditioned me to never think about combining digital technologies with our culture or communal advancement/healing without the help of the IFA.

TK: Kiam mi luktis por kunmeti tradiciajn indiĝenajn bildojn kun ciferecaj kaj teknologiaj konceptoj, mia inspektisto en IFA diris al mi iujn potencajn vortojn por helpi min. “Ĝi povas esti tiel simple kiel konstati, ke ekzistos indiĝenoj en la estonteco” estas tio, kion ŝi diris al mi. Kiam niaj prapatroj renkontis la minacon de genocido fare de la koloniistoj, ili pensis pri indiĝenoj en la estonteco; protektante niajn ceremoniojn, tradiciajn sciojn, lingvojn kaj sanktajn aĵojn. Ni estos tiuj indiĝenaj homoj en la estonteco, kaj pro ili ni povas havi ĉiujn tiujn aferojn hodiaŭ.

Mia konsilo al iu ajn alia, kiu eble luktos komence por esplori ĉi tiun koncepton de “indiĝenaj futurismoj”, aŭ pli specife kombini indiĝenajn bildojn kun ciferecaj teknologioj, estus demandi al vi ĉi tiun demandon:

“Kion vi faras hodiaŭ, kio plibonigos la vivon de viaj pranepoj?”

Kreskante kiel indiĝeno en la urbo, mi ne havis mian kulturon ĉirkaŭ mi la tutan tempon kiel spiritan nutraĵon. Kiam mi estis eksponita al mia kulturo, estis neniu deklivo inter mia vivo ricevadi kolonian edukadon kaj sidi en loĝio dum ceremonioj. Mi estis aŭ en publika lernejo okupata de studado, aŭ en ceremonia medio ricevante instruojn kaj vivante en la momento. Mi sentas, kvazaŭ ĉi tiuj cirkonstancoj igis min neniam pensi pri kombini ciferecajn teknologiojn kun nia kulturo aŭ komunuma progreso/resanigo sen la helpo de IFA.

View this post on Instagram

A post shared by Tehatsistahawi Kennedy (@tsista.kennedy) [14]

RV: Kio estis la efiko aŭ akcepto de iuj de viaj artaĵoj kun bildoj de teknologio aŭ iuj de la artaĵoj, kiuj montras popularan kulturon kiel la artaĵo Baby Yoda/Mandalorian?

TK: My artwork showcasing popular culture through a woodland-style aesthetic typically receives quite a bit of appreciation from other indigenous people. My woodland Baby Yoda in a cradleboard with the Mandalorian gained a huge amount of popularity, seemingly overnight. My woodland style ‘Bepsi [15]‘ artwork that I created earlier this year sparked the same type of reaction.

One observation that has always remained constant throughout the past two years of my artistic career is that we as indigenous people love to see the world around us indigenized; it nourishes us with a sense of hope and belonging. It reminds us as indigenous people that we are still here, and we always will be.

My gift of creating artwork serves as a visual megaphone to the world, and through it I am able to take familiarized non-indigenous concepts and make them indigenous. I hope that in doing so I am inspiring indigenous youth to do the same through discovering, exploring, and utilizing their own gifts in a creative and thought-provoking way.

TK: Mia artaĵo montranta popularan kulturon per tipe arbarstila estetiko ricevas sufiĉe da aprezo de aliaj indiĝenaj homoj. Mia arbarstila artaĵo Baby Yoda en lulilo kun la Mandalorio akiris grandegan popularecon, ŝajne subite. Mia arta stilo “Bepsi [15]”, kiun mi kreis pli frue ĉi-jare, estigis la saman reagon.

Konstato, kiu ĉiam restis konstanta dum la pasintaj du jaroj de mia arta kariero, estas ke ni, kiel indiĝenoj, amas vidi la mondon ĉirkaŭ ni indiĝenigitan; ĝi nutras nin per sento de espero kaj aparteno. Ĝi memorigas nin kiel indiĝenaj homoj, ke ni ankoraŭ estas ĉi tie, kaj ni ĉiam estos.

Mia talento krei artaĵojn servas kiel vida megafono al la mondo, kaj per ĝi mi povas ekkoni konatajn neindiĝenajn konceptojn kaj igi ilin indiĝenaj. Mi esperas, ke per tio mi inspiras indiĝenajn gejunulojn fari la samon, malkovrante, esplorante kaj uzante siajn proprajn talentojn en kreema kaj pensoprovoka maniero.