- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ujgura meŝrepo: tradicia komunuma kunveno cenzurita en Ĉinio

Kategorioj: Orienta Azio, Ĉinio, Kazaĥio, Arto kaj kulturo, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Historio, Homaj rajtoj, Indiĝenoj, Parollibereco

Ekrankopio de filmeto [1] en YouTube kun meŝrepo (ujgure [2]مەشرەپ) en Almato [3] (Kazaĥio [4]).

La ujguroj [5], tjurka popolo de pli ol 25 milionoj da personoj kiuj loĝas en Centra Azio [6], havas kaj longan historion kaj riĉan kulturan heredaĵon kiu kombinas elementojn de nomadismo [7] kaj fikshejmeco [8] kun spiritaj tradicioj pra-islamaj, sufiismaj [9] kaj islamaj. Unu el la eroj de tiu ĉi kulturo estas meŝrepo [10], komunuma renkontiĝo, ĉefe vira, en kiu muziko kaj racio rilate al morala sinteno plenumas fundamentan rolon.

Viraj grupoj kutimas renkontiĝi en korto, ludi tradician muzikon kiel Muqam [11][en] (ujgure: ئۇيغۇر مۇقامى) kaj celebri specon de morala kortumo, en kies ejo oni ekzamenas kaj kritikas la konduton de viroj en la komunumo, kutime je humura maniero kun mokoj, ŝercoj kaj senperforta imito de fizika puno, kiel videblas en ĉi tiu mallonga filmeto pri meŝrepo okazinta en Almato [3] (Kazaĥio [4]):

Meŝrepoj varias laŭ amplekso kaj daŭro, sed povas etendiĝi ĝis plurajn horojn kaj inkluzivi inter 30 ĝis kelkcent homojn. Virinoj kaj infanoj estas bonvenaj observantoj de la ceremonio.

En la 1980-aj jaroj, meŝrepoj, precipe en la urbo Ghulja [12] [en] en la okcidento de la ĉina provinco Xinjiang [13] (kie hodiaŭ loĝas la vasta plimulto de ujguroj), iom post iom prenis pli politikan karakteron, malkaŝe diskutante temojn pri junulara senrajtigo, senlaboreco kaj la praktikado de religio. Ĝis 1995, la Ĉina Komunista Partio [14] (KPĈ) malpermesis ilin kiel minacon al sia propra diskurso pri “etna unueco” kaj ejoj de religia aktivismo. En sia libro “Down a Narrow Road: Identity and Masculinity in a Uyghur Community in Xinjiang China [15]” [Libera traduko: “Sur mallarĝa vojo: Identeco kaj maskleco en ujgura komunumo en Xinjiang, Ĉinio”], Jay Dautcher, klerulo pri ujgura kulturo, klarigas:

The increased role of meshrep groups in community activism and social mobilization, in forms such as anti-alcohol campaigns and youth sports leagues, led to a realization on the part of the local government official that unregulated grassroots organizations in Uyghur neighborhoods were proving more effective than official campaigns and state institutions at mobilizing Uyghurs.

La pliigita rolo de meŝrep-grupoj en komunuma aktivismo kaj socia mobilizado, en formoj kiel kontraŭ-alkoholaj kampanjoj kaj junularaj sportaj ligoj, kondukis al konstato fare de la loka registara oficialulo, ke neregulaj popolaj organizaĵoj en ujguraj kvartaloj montriĝas pli efikaj ol oficialaj kampanjoj kaj ŝtataj institucioj por mobilizado de ujguroj.

Ĉar nepermesitaj meŝrepoj daŭre okazis, la ĉinaj aŭtoritatoj decidis diferencigi “nesanajn” (kaj tiel malpermesitajn) kaj “sanajn” [meŝrepojn], elektante ĉi-lastan kategorion, kaj eĉ registrante la meŝrepon ene de la Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo de UNESKO [16] [es] en 2010.  Dum multaj ujguroj migris al Kazaĥio pro la pekina politiko de etna persekutado [17], la tradicio ĝuas reviviĝon en la centrazia ŝtato, en kiu loĝas pli ol 200 000 ujguroj, ambaŭ lokaj kaj ĵus alvenintaj.

Por ekscii pli pri la signifo de la meŝrepo kaj esplori la aliron de la ĉinaj aŭtoritatoj al ĝi, mi parolis kun Rachel Harris [18], londona profesoro, kiu instruas etnomuzikologion [19] ĉe SOAS, Universitato de Londono, kaj kiu nun gvidas projekton de la Brita Akademio [20][British Academy] pri daŭrigebla evoluigo [21] por revigligi ujguran kulturan heredaĵon en Kazaĥio. Ŝi ankaŭ verkis la libron “Soundscapes of Uyghur Islam” [“Sonaj pejzaĝoj de ujgura islamo”, aperinta ĉe Indiana University Press].

Tio, kio sekvas, estas mallongigita versio de la intervjuo.

Foto de neformala “tribunalo” en la meŝrepo de Gheyret, Kazaĥio, 2019. Foto de Mukaddas Mijit, uzata kun permeso.

Filip Noubel (FN): Kiel vi difinus meŝrepon? Kiuj estas la originoj? Ĉu ĝi estas ekskluzive vira rito? Kial la muziko estas ŝlosila elemento?

Rachel Harris (RH) Basically a meshrep is a party. But it's also much more than that. Formally, we might say that it is a system of community gatherings maintained by Uyghurs across the Uyghur region and in the diaspora. Meshrep gatherings involve food, music and dance, joking, readings, and an informal community court. They are an important part of Uyghur culture because they forge lasting community bonds, they support the transmission of language and expressive culture, and they provide a forum for discussion, planning, and community action.

There are many accounts of Uyghur meshrep by travelers in the region going back to the 19th century, but the roots of this tradition likely go back much further. Uyghur researchers have documented many different kinds of meshrep. Depending on local traditions, they are held for different reasons: sometimes to celebrate an annual festival, or to welcome guests. In some Uyghur communities – notably in the northwest Ili region and Uyghur communities in Kazakhstan and Kyrgyzstan – they are held monthly, organized by a fixed group of men who host the meshrep on a rotating basis in their family homes.

Uyghurs are proud of their meshrep. They say that meshrep teach the rules of communal behavior to young men, and they serve as a way to perform and transmit expressive culture and communally shared knowledge. Music plays a central role: it accompanies social dancing, and song lyrics provide an important way for people to remember their history and their homeland.

Rachel Harris (RH): Esence meŝrepo estas festo. Sed ĝi estas ankaŭ multe pli ol tio. Formale, ni povus diri, ke ĝi estas sistemo de komunumaj kunvenoj prizorgitaj de ujguroj tra la ujgura regiono kaj en la diasporo. Meŝrep-renkontiĝoj implicas manĝaĵon, muzikon kaj dancon, ŝercadon, legadojn, kaj neformalan komunuman tribunalon. Ili estas grava parto de la ujgura kulturo ĉar ili estigas daŭrantajn komunumajn ligojn, ili subtenas la transdonon de lingvo kaj esprimkulturo, kaj ili provizas forumon por diskuto, planado kaj komunuma agado.

Ekzistas multaj rakontoj pri ujgura meŝrepo fare de vojaĝantoj en la regiono ekde la 19-a jarcento, sed la radikoj de ĉi tiu tradicio probable estas multe pli malnovaj. Ujguraj esploristoj dokumentis multajn specojn de meŝrepo. Depende de lokaj tradicioj, ili okazas pro diversaj kialoj: foje por celebri ĉiujaran feston, aŭ por bonvenigi gastojn. En iuj ujguraj komunumoj – precipe en la nordokcidenta Ili-regiono kaj ujguraj komunumoj en Kazaĥio kaj Kirgizio – ili okazas ĉiumonate, organizitaj de fiksa grupo de viroj, kiuj gastigas la meŝrepon laŭ rotacio en siaj familiaj hejmoj.

Ujguroj fieras pri sia meŝrepo. Ili diras ke meŝrepoj instruas al la junuloj la regulojn pri komunuma konduto kaj servas kiel formo por realigi kaj transdoni esprimivan kulturon kaj komunuman konon. La muziko ludas centran rolon: ĝi akompanas socian dancadon kaj la versoj de la kantoj oferas gravan formon por memorigi historion kaj patrion.

Portreto de profesoro Rachel Harris ĉeestanta la Internacian Festivalon Maqam 2018 en Shahrisabz, Uzbekio. Foto de Rachel Harris, uzata kun permeso.

FN: Kia estas estonteco de meŝrepo kadre de la ĉina ŝtato?

RH  Meshrep gatherings were inscribed by China on UNESCO’s list of “intangible cultural heritage in urgent need of safeguarding” in 2010. I've been observing China's approach to safeguarding meshrep over the past ten years. In the early years it took the form of the kind of “top-down” approaches to heritage that we so often see in China: spectacular song-and-dance performances for television and tourists, organized by government agencies.

At the same time, the ever-tightening restrictions on community life in the region under the “anti-religious extremism” campaigns meant that it was increasingly difficult for local communities to organize their own meshrep. Since 2016 the situation has become much worse. China’s radical policies of surveillance, mass internment, and coercive forms of “reeducation” in Xinjiang have seen an end to virtually all cultural activities except those organized by the state. These are massive abuses of human rights which violate many international norms and laws. Under these campaigns we saw the transformation of meshrep into compulsory singing and dancing sessions for Uyghur villagers, which were intended to “cleanse” them of the “virus” of their faith. This context renders China's commitment to UNESCO’s heritage agenda completely void. In my view, UNESCO should no longer sanction the Chinese government's claim to be “safeguarding” Uyghur culture.

RH: La meŝrepaj kunvenoj estis registritaj de Ĉinio en 2010 en la listo de UNESKO pri “netuŝebla kultura heredaĵo kiu bezonas esti savita urĝe”. Mi observis la aliron de Ĉinio por savi meŝrepon en la lastaj dek karoj. En la unuaj jaroj, ĝi adoptis la aliran tipon “de supre suben” de la patrimonio kiun ni tiom ofte vidas en Ĉinio: spektaklaj prezentaĵoj muzikaj aŭ dancaj por televido kaj turistoj, organizataj de registaraj organismoj.

Samtempe, la ĉiam pli striktaj limigoj de komunuma vivo en la regiono sub la kampanjoj de “kontraŭreligia ekstremismo” signifis, ke ĉiam pli malfacilas por lokaj komunumoj organizi sian propran meŝrepon. Ekde 2016 la situacio fariĝis multe pli malbona. La radikalaj politikoj de Ĉinio pri gvatado, amasa enkarcerigo kaj trudaj formoj de “reedukado” en Xinjiang montris finon de preskaŭ ĉiuj kulturaj agadoj krom tiuj organizitaj de la ŝtato. Ĉi tiuj estas amasaj misuzoj de homaj rajtoj, kiuj malobservas multajn internaciajn normojn kaj leĝojn. Sub ĉi tiuj kampanjoj ni vidis la transformon de meŝrepo en devigajn kantajn kaj dancajn kunsidojn por ujguraj vilaĝanoj, kiuj celis “purigi” ilin de la “viruso” de ilia kredo. Ĉi tiu kunteksto nuligas la devontigon de Ĉinio rilate al la heredaĵa tagordo de Unesko. Laŭ mi, Unesko ne plu devus sankcii la aserton de la ĉina registaro pri “protektado” de ujgura kulturo.

Jen ekzemplo de meŝrepo organizita de la registaro por turistoj:

FN: Ĉu ĝustas paroli pri revigliĝo de meŝrepo tra ujguraj komunumoj kiuj nun loĝas en Kazaĥio? Ĉu tiu “intima heredaĵo” konserviĝos kiel partoprena rito en la ujgura kulturo?

RH Over the past few years, Uyghur communities in Kazakhstan have led a meshrep revival that takes a very different form. They are engaged in revitalising meshrep as a tool for community self-organisation and self-support, and a way to transmit Uyghur language and customs to the younger generation. At my university, we have been working with scholars, Uyghur organisations and local communities to document and support these efforts. Of course, the cultural heritage sustained in Kazakhstan represents only a tiny portion of the rich and diverse expressive culture of the Uyghurs, but what they are doing may provide a future model for real, community-based cultural revitalization.

RH: En la lastaj jaroj, la ujguraj komunumoj de Kazaĥio gvidis renaskiĝon de meŝrepo kiu prenas tre malsaman formon. Ili engaĝiĝas en la revigligo de meŝrepo kiel ilo por memorganizado kaj memhelpado de la komunumo, kaj kiel formo por transdoni la lingvon kaj la tradiciojn ujgurajn al la pli juna generacio. En mia universitato, ni laboris kun akademiuloj, ujguraj organizaĵoj kaj lokaj komunumoj por dokumenti kaj apogi tiujn strebojn. Kompreneble, la kultura heredaĵo, kiu konserviĝas en Kazaĥio, reprezentas nur etan parton de la riĉa kaj diversa esprimiva kulturo de ujguroj, sed tio, kion ili faras, povas doni estontan modelon por vera komunumbazita kultura revigliĝo.