Ilustritaj vortoj kiuj ligas Salvadoron kun ĝiaj afrikaj radikoj

 

Miksaĵo de bildoj desegnitaj de Carlos Lara, ankaŭ kreitaj de li kaj publikigitaj kun permeso.

Ĉi tiu rakonto estis verkita de Carlos Lara, afrikdevena artisto kaj aktivulo el Salvadoro [eo], kiu kundividas parton de sia arta laboro kun Global Voices (Tutmondaj Voĉoj).  Ĉiuj desegnaĵoj apartenas al Carlos Lara kaj estas ĉi tie publikigitaj kun lia permeso. Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la hispana, krom tiuj markitaj per krampoj, en Esperanto [eo] aŭ en la angla [en].

La 29-an de aŭgusto de 2020, oni memorfestis la Popolan Tagon de salvadora afrodeveneco, kun la celo rakonti la nevidebligitan historion de la afrikdevena [en] komunumo en Salvadoro. Laŭ datumoj el la censo de la jaro 2007, nur 7400 salvadoranoj agnoskis siajn afrikajn radikojn. Malgraŭ tio, oni asertas ke ĉi tiu nombro ne spegulas la realon. Multaj homoj kaŝis siajn originojn pro la faŝismaj kaj rasismaj politikoj de la generalo Maximiliano Hernández Martínez dum la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, kadre de leĝo pri migrado kiu estis “influita de pensmaniero, argumentoj kaj praktikoj bazitaj sur scienca rasismo, kiu klasifikas grupojn kaj konstruas rasojn ordigante ilin por meti la blankan rason en la superan rangon kaj la indiĝenan kaj nigran rasojn en la malsuperajn”.

Pro la pandemio, ne eblis festi en Zacatecoluca kiel ni faris dum la antaŭaj jaroj. Tial ĉe AFROOS ni decidis okazigi virtualajn interagajn aktivaĵojn dum la tuta monato, inkluzive de dulingvaj diskutrondoj, kvizoj kaj rakontoj rilataj al la afrika deveno, en kiuj salvadoranoj parolis pri sia vojo al la afrikdevena identeco.

Laŭ la ideo de amiko, la karikaturisto Jesús Cerén, ni organizis alian aktivaĵon nomitan “Arte Afrogosto” (kunmetita vorto farita el la hispanaj vortoj África kaj agosto). Kadre de ĝi ni invitis artistojn, ilustristojn kaj karikaturistojn reprezenti pere de desegnaĵoj tridek unu afrikdevenajn vortojn, unu po ĉiu tago de aŭgusto, ĉefe uzatajn en Salvadoro. Ni ankaŭ petis ke ili estu kundividitaj tra la sociaj retejoj [eo] kune kun la kradvorto #arteafrogosto. La ideo estis elmontri kiel profunda estis la afrika influo, tiom neata historie, sur niaj lingvo kaj kulturo.

Amikaj geartistoj! Iam vi partoprenis en la evento inktober [ndlr: kunmetitaĵo el la anglaj vortoj por “inko”kaj “oktobro”], kiu estas aktivaĵo ĉe kiu oni desegnas ĉiun tagon laŭ vorto troviĝanta en la oficiala listo.
— Carlos Lara (@carloslaradibuj) la 28-a de julio, 2020

Jen kelkaj el la vortoj kiujn mi desegnis por la evento. Mi mallonge klarigas iliajn etimologiojn kaj uzojn en la regiono.

Chingar: Temas pri tre ofte uzata vorto en la hispana lingvo de Meksiko. Ĝia signifo estas “ĝeni, inciteti, ne lasi iun trankvila”. Laŭ la vortaro de la Reĝa Akademio Hispana (RAE), ĝi devenas el la vorto cingarár prenita el la hispana cigana lingvo kiu signifas “batali”. Tamen, aliaj homoj opinias ke ĝi originas de la bantua lingvaro [eo], kiun prenis kun si la sklavoj venigitaj el Afriko de la portugaloj kaj la hispanoj.

En Brazilo, xingar (kun simila prononco al tiu de chingar) signifas “ofendi, insulti” kaj devenas el la vorto singa en la lingvoj kimbunda kaj kikonga.

Cumbia (kumbjo): Popola danco ĉefe el Kolombio kaj Panamo, kiu kombinas eŭropdevenajn, afrikdevenajn kaj amerikdevenajn tradiciojn. Laŭ kelkaj teorioj la vorto devenas el cumbé, danco el Ekvatora Guineo [eo]. Aliaj esploristoj mencias ke temas pri apokopo [eo] el cumbancha, kiu, por paroli pri la originloko, estas vorto el la mandinka lingvo [eo] el okcidenta Afriko. Ili ankaŭ mencias ke ĝi devenas el la vortoj kumba, kumbé kaj kumbí (tamburoj aŭ dancoj), kiuj hispanigitaj estas skribitaj per la litero “c” anstataŭ “k”. 

Kumbjo [eo] estas unu el la plej identigaj elementoj de la salvadoranoj.

Gallina Guinea (kaskonumido): Estas kokido, kiu devenas el Gvineo [eo] kaj posedas la sekvajn trajtojn: “malgranda, osta kresto, blueca nigra plumaro kun blankaj makuloj kaj mallonga pinta vosto”. 

Ekzistas tri landoj en Afriko kiuj portas la nomon Guinea, lokitaj en samnoma regiono: Gvineo [eo], Gvineo Bisaŭa [eo] kaj Ekvatora Gvineo [eo]. Ĉi tiu lasta lando estas hispanlingva.

Guineo: Frukto de la banano [eo]. Ankaŭ konata kiel banana en la hispana, ĝi venas el la sudo de Azio. Poste ĝi furoris en Afriko kaj, pli poste, en Ameriko. Tamen, oni kredis ke ĝi origine estis de Okcidenta Afriko, de regiono antaŭe nomata Guinee, kio signifas “lando de nigruloj” en la berbera lingvaro [eo].

Barato [eo] estas nun la plej granda produktanto de bananoj en la mondo, kaj ekzistas lando en Sudazio kiu nomiĝas Papuo-Nov-Gvineo [eo].

Jelengue: En Portoriko [eo] la vorto signifas “ĝeniga afero, malhelpo”. En Salvadoro, ĝi estas sinonimo de “festo” aŭ “festotipa brua movado”, kio samtempe havas aliajn hispanlingvajn sinonimojn kiel chonguenga, pachanga, molote, jolgorio kaj desvergue.

Marimba (marimbo): Kiam oni aŭdas ĉi tiun vorton, ĝi eble pensigas nin al Gvatemalo [eo] kaj pri la amerika indiĝena mondo. Tamen, la vorto marimba estas origine afrika kaj temas pri la nomo de muzika perkutilo simila al ksilofono [eo]. Ĝia nomo devenas el la kimbunda [eo] aŭ bantua [eo] lingvoj, kaj estis la sklavoj kiuj kunportis ĝin al Ameriko. En aliaj lingvoj ĝi estas ankaŭ konata kiel kalimbamalimba.

Mondongo (tripo): Temas pri tipo de kuiraĵo farita el la intestoj (mondongo) de bovino aŭ porko, al kio oni aldonas aliajn viandaĵojn, legomojn kaj spicojn. Ĝi estas tradicia manĝaĵo en multaj hispanparolantaj landoj kaj ĉefe tipa nacia manĝaĵo de Venezuelo [eo]. La vorto mondongo venas origine el la vorto mondejo, kiu samtempe venas el bandujo, kies origino estas nekonata.

La vorton enkondukis la afrikaj sklavoj de la bantua lingvaro, kiuj nomis tiel la parton de bovo kiun iliaj mastroj forĵetis kaj donis al ili por manĝi.

Pachanga: Origina danco de Kubo [eo], kie ĝi signifas tumulton, feston, bruan amuziĝon.

En Salvadoro, ĝi signifas popolan aŭ familian feston, precipe en kiu okazas dancado.

Eblas ke pachanga venas de la frazo fiesta para Changó [festo por Changó]. Changó, aŭ Ŝangoo en Esperanto, estas unu el la voduaj dioj de Benino. “Para Changó” iĝis “pa'Changó” kaj finfine, “pachanga”. Ekzistas ankaŭ la verbo kaj la adjektivo venantaj de tiu nomo: pachanguear kaj pachanguero/a, kiuj signifas “festi” kaj “festemul(in)o”.

Ruco: Kaj en Kolombio [eo] kaj en Meksiko [eo], ĝi signifas “maljuna homo”. En Salvadoro ĝi havas almenaŭ du signifojn ligitajn inter si mem: tiun de “maljuna homo” kaj la alian de “sen dentoj” (kun sinonimo sholco). Ĉiukaze, “sendenta” rilatas al homo kiu maljuniĝinte perdis la dentojn: quedó ruco do signifas “li maljuniĝis”.

Zombi (zombio): Tiu vorto difinas estaĵon, kiu iel kapablas reviviĝi. Ĝi devenas de la vodua religio [eo] kaj priskribas mortintan homon eventuale revivigitan de sorĉisto kun la celo sklavigi lin aŭ ŝin. Laŭ tiu religio, vodua sorĉisto (alinome hounganbokor) kapablus pere de rito revivigi kadavron, kiu de tiam submetiĝus al la volo de tiu kiu revivigis lin aŭ ŝin.

Ekzistas pluraj teorioj pri la deveno de la vorto zombi, inter ili iuj pri afrikaj originoj. Ekzistas ankaŭ esplorado pri la haitia [eo] deveno de zombioj, historie ligita al sklavigo kaj subpremado en Haitio.

Carlos Lara estas membro de la NRO [eo] Afrodescendientes Organizados Salvadoreños (AFROOS, Organizitaj Afrikdevenaj Salvadoranoj), kiu estas “organizaĵo laboranta por la agnosko, rezistado kaj batalo de la afrikdevena komunumo salvadora”. Vi povas trovi lin per Facebook, Instagram kaj Twitter aŭ per lia Youtube-kanalo, se vi ŝatus scii pli pri lia laboro kaj malkovri pli da afrikdevenaj vortoj kaj esprimoj en la hispana lingvo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.