- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kiel adaptiĝi al la ekstremaj klimataj ŝanĝoj en Malio kaj en Madagaskaro

Kategorioj: Subsahara Afriko, Madagaskaro, Malio, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Edukado, Ekonomio kaj komerco, Katastrofo, Medio, Scienco
Forest in the Kayes Region in Mali CC-NC-2.0 [1]

Arbaro en la regiono Kayes. CC-NC-2.0.

[Noto de la editoro [2]: tiu ĉi artikolo aperis originale la 18-an de februaro 2014]

Malio [3] kaj Madagaskaro [4] alfrontis similajn defiojn dum la lastaj kvin jaroj. Politikaj renversiĝoj, interropitaj de puĉoj, kiuj finiĝis per eksigo de elektitaj prezidentoj, antaŭ la fino de iliaj oficperiodoj. Sekve, la ekonomioj de ambaŭ landoj suferis falegojn de la malneta interna produkto.

Hodiaŭ, Malio kaj Madagaskaro estas klopodantaj rekonstrui siajn difektitajn politikajn sistemojn per novelektitaj plenumaj organoj.

Malpli konata defio kiun ĉi tiuj landoj alfrontas estas la lukto kontraŭ la ekstremaj klimatŝanĝoj. Fragilaj landoj ofte estas pli vundeblaj je la ekstremaj atmosferaj kondiĉioj kaj tion oni povas rimarki en la nuna evoluo de la ekosistemo [5] en Madagaskaro kaj Malio.

Nekontestebla efiko

En Malio, la arbaro malrapide estas cedanta terenon al la Sahara dezerto [6] en la norda parto. La regiono Kayes [7], kiu kutimis gastigi fortikan arbaron, distingiĝas per la ŝajne nehaltigebla progresado de la dezerto, kiu hodiaŭ entenas vastajn sablajn kaj rokajn zonojn.

Adrien de Chaisemartine kaj liaj kolegoj el la oficejo McKinsey de Johanesburgo provizis raporton pri la efiko de la klimataj ŝanĝoj en la regiono de Malio:

Mali is a mostly dry nation, subject to frequent droughts. Increasing temperatures and decreasing rainfall tell of a shift in climate zones as the desert moves south over productive land. In these regions, farmers dependent on agriculture and livestock already face trying periods of drought and have few options to overcome them. Many are moving to the cities, others to the country’s less arid south.

Malio estas plejparte humida lando, ofte trafita de sekeco. Plialtiĝo de la temperaturoj kaj malplialtiĝo de la precipitaĵoj [8] anoncas ŝanĝon de klimataj zonoj, dum la dezerto antaŭeniras suden anstataŭigante la kultiveblajn terenojn. En ĉi tiuj regionoj, la bienuloj kiuj dependas de agrikulturo kaj de bredado, alfrontas sufiĉe malfacilajn periodojn de sekeco kaj havas malmultajn eblecojn por supervenki ilin. Multaj el ili estas transloĝiĝantaj al la urboj, aliaj al la sudo de la lando, kiu estas malpli arida.

Kayes region in Mali at the border with Senegal via wikipedia CC-BY-2.0 [9]

Regiono Kayes ĉe la landlimo kun Senegalo. [10] Pere de Vikipedio, CC-BY-2.0.

Ĉi-sekve estas raportite kiel estas konsiderata la nuna situacio kaj la ebla ekonomia perdo por la lando:

The climate zone shift—the combined effect of rising average temperatures and declining average rainfall—has already pushed the country’s agroecological zones to the south over the past 50 years, with average rainfall down by about 200 millimeters and average temperatures up by 0.5°C over the same period. [..] The pessimistic high-change scenario could involve losses of about $300 million annually (some 15 percent of the value of agriculture and livestock); the optimistic scenario, losses of $120 million annually (6 percent).

La ŝanĝo de la klimata zono – la kombinaĵo de la efikoj de kreskantaj averaĝaj temperaturoj kaj malkreskantaj pluvoj – jam pelis la agro-ekologiajn zonojn de la lando suden dum la lastaj 50 jaroj, kun pluvoj sub 200 milimetroj kaj pliiĝo de la averaĝa temperaturo je 0,5°C dum la sama periodo. […] La pesimisma scenaro de gravaj ŝanĝoj kuntrenus jarajn perdojn de ĉirkaŭ 300 milionoj da usonaj dolaroj (ĉirkaŭ 15% de la valoro de la agrikulturo kaj de la brutobredado); laŭ la optimisma scenaro, la jaraj perdoj estus de 120 milionoj da usonaj dolaroj, 6%.

En Madagaskaro, la efiko de klimata ŝanĝo estis eĉ pli drama. Post la sinsekvo de du ciklonoj (Giovanna  [11]en 2012 kaj Haruna en 2013 [12]) [en] kiuj trafis la insulon kaj igis ĉirkaŭ 100 000 homojn senhejmaj, la sudan regionon trafis invado de akridoj. Kiel ĉi tiuj eventoj estas ligitaj unu al la alia, klarigas Emmanuel Perrin en Maxisciences [13] [fr]:

Le cyclone Haruna a touché l’île de Madagascar. Or, son passage a créé les conditions d'humidité favorables à la prolifération de criquets migrateurs. Les autorités n’ont pas réagi à temps et, aujourd’hui, leur population atteint 500 milliards d’individus, estime une récente mission de comptage.

Ciklono Haruna trafis la insulon Madagaskaron. Ĝia paso kreis tiajn humidajn kondiĉojn, kiaj favoris amasan multiĝon de akridoj. La aŭtoritatoj ne reagis ĝustatempe kaj hodiaŭ la populacio [de akridoj [14]] kreskis ĝis 500 miliardoj laŭ la plej novaj taksoj.

Locust invasion in down town Fianaratsoa, Madagascar [15]

Invado de akridoj en la centro de Fianarantsoao [16], Madagaskaro.

La Monda Nutraĵa Programo deklaras, ke 60% de la riza produktado estos trafita de la invado de akridoj. La tujaj efikoj de ciklono Haruna ankaŭ estis draste sentitaj de kamparanoj en la sudo, ĉar 6 351 hektaroj da kampoj estis enakvigitaj. Ĉi tiu YouTube-video de uzanto “Ongbelavenir” montras iujn krudajn bildojn de la inundoj:

Kiel adaptiĝi

Kion povas fari la loka loĝantaro por rezisti al ĉi tiu klimata atako? Jen kelkaj ideoj de Michael Kleine [17] kaj de liaj kolegaj sciencistoj aŭ esploristoj de la Internacia Unuiĝo de Institutoj por Arbara Esplorado [18] [de]:

New modes of governance should enhance effective stakeholder and community participation, transparent and accountable decision-making, and the equitable sharing of benefits. And strategies for adapting forests to climate change must be coordinated with those of other sectors and integrated into national and regional development programmes and strategies.

Novaj regadaj metodoj devus plibonigi la efikan partoprenadon de koncernatoj kaj de komunumoj, travideblan kaj respondecan decidofaradon, kaj la justan dividadon de profitoj. Strategioj por adapti arbarojn al la klimata ŝanĝo [19] devas esti kunordigitaj kun tiuj de aliaj sektoroj kaj integritaj en landaj kaj regionaj evoluigaj programoj kaj strategioj.

En ĉi tiu kampo, la novaj strategioj dependas de lokaj kuntekstoj kaj de la speco de agado en la regiono. Ekzemple, la malkresko de agrikulturaj rendimentoj povas esti limigita per la jenaj rimedoj: per kreskanta kultiva diversigo kaj per plantado de specoj kun frua maturiĝo, kiel NERICA, kiu estas riza variaĵo.

D-ro Balgis Osman Elasha emfazis la gravecon kompreni la lokan kuntekston kaj atingi konsenton de komunumaj gvidantoj [20] por efektivigi novajn rimedojn:

The same policy could yield contrasting results ,for different sectors or different activities in the same sector, e.g. removing subsides on inputs, from agriculture produced positive impact on traditional rain fed sector (using minimum inputs), and negative impacts on mechanized irrigated agriculture (using intensive inputs) [..] Community Leaders are key players in the policy process , they possess a wealth of indigenous knowledge regarding the wise use and conservation of natural resources, moreover, customary rules and orders issued by them , are considered sacred by their local community.

La sama politiko povus havi malsamajn rezultojn, en diversaj sektoroj aŭ en malsamaj agadoj de la sama sektoro. Ekzemple, la forigo de subvencioj por produktadrimedoj de la agrikulturo havis favoran efikon sur la agrikulturon irigaciitan per pluvo (uzante minimumajn kontribuojn), kaj efikojn malfavorajn sur mekanizitan irigaciitan agrikulturon (uzante intensajn investojn) […] Komunumaj gvidantoj estas ĉefroluloj de la politika procezo, ili posedas multajn indiĝenajn sciojn pri la uzo kaj konservado de naturaj rimedoj. Krome, la reguloj kaj la ordonoj kiujn ili starigas estas konsiderataj sanktaj de la loka komunumo.