- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

“La rolo de inoj en scienco estas nepre grava”: intervjuo al D-ro Patricia Castillo Briceño, ekvadora sciencisto

Kategorioj: Latinameriko, Ekvadoro, Civitanaj komunikiloj, Scienco, Virinoj kaj genro

Bildo perita kun permeso de D-ro Patricia Castillo Briceño.

La kontribuo de virinoj al scienco ne ĉiam estis historie agnoskita. Ĉi-foje ni intervjuis D-on Patricia Castillo Briceño [1], kiu estas ekvadora marbiologo, kundirektoro de la projekto BIOMA ekvadora biomo kaj oceana acidiĝo [2] (angle: EBIOAC [3]) kaj kunfondinto de la ekvadora reto de inaj sciencistoj (REMCI) [4].

REMCI estas nun solida komunumo por inaj sciencistoj en Ekvadoro [5]. Ĝi antaŭenigas intervirinan kunlaboron anstataŭ konkuremon, konsciigas personojn pri la batalo kontraŭ seksĉikanado en universitatoj [6] kaj normaligas sciencon kiel karier-elekton por junaj kaj plenkreskaj inoj.

Belen Febres: Mi ŝatus komenci parolante pri viaj kontribuoj pere de via esplorlaboro. Ĉu vi rakontu iomete al ni pri tio?

Dra. Patricia Castillo Briceño: Claro. Yo investigo cómo el funcionamiento de los organismos marinos se ve modificado por factores ambientales. Actualmente estudio la acidificación de los océanos, que es parte del cambio climático y es causada por el exceso de CO2 que genera el uso masivo de combustibles fósiles, lo cual altera la química del agua con repercusiones para la vida marina.

Desde que regresé a Ecuador en 2014 estoy aplicando lo aprendido durante mis estudios de posgrado para evaluar cómo las condiciones de acidificación afectan a especies nativas del país, incluyendo peces, moluscos y crustáceos. Esto es muy importante porque Ecuador es una de las zonas con mayor riqueza en biodiversidad marina y también uno de los puntos más propensos a los riesgos derivados de la acidificación oceánica. El que no existan datos locales limita nuestra capacidad para responder a estos riesgos, por ello he dedicado gran parte de mi trabajo a posicionar el tema para el desarrollo de investigaciones y para promover la toma decisiones basada en evidencias científicas.

D-rino Patricia Castillo Briceño: Kompreneble. Mi esploras pri la ŝanĝoj en la funkciado de maraj estaĵoj pro mediaj faktoroj. Nuntempe, mi fokusiĝas pri la oceana acidiĝo [eo] [7] kiel parto de la klimata ŝanĝo [eo] [8]. Ĉi tiu acidiĝo estas rezulto de troa kvanto da karbona dioksido [9] (CO2) pro amasa uzado de fosiliaj brulaĵoj kaj ĝi ŝanĝas la kemiajn ecojn de akvo, kio havas gravan influon sur la marajn vivaĵojn.

Ekde mia reveno al Ekvadoro en 2014, mi aplikas tion, kion mi lernis dum miaj postdiplomaj studoj pri la taksado de la maniero en kiu acidigaj kondiĉoj influas la indiĝenajn speciojn de la lando, inkluzive de fiŝoj, moluskoj [10] kaj krustacoj [11]. Ĉi tio tre gravas, ĉar Ekvadoro estas unu el la regionoj kun la plej granda riĉeco rilate al mara biodiverseco, sed ankaŭ unu el la plej riskoplenaj pro oceana acidiĝo. La manko de lokaj datumoj limigas nian kapablon respondi al ĉi tiuj riskoj. Pro tio mi dediĉis grandan parton de mia laboro al la lokigo de la temo en pozicio, kie oni povos pli esplori pri ĝi kaj tiel antaŭenigi decidadon surbaze de sciencaj evidentaĵoj.

Kiel naskiĝis via intereso pri tiu temo kaj pri marbiologio?

Mi interés empezó cuando me mudé desde mi Quito natal en la sierra ecuatoriana a Manta, en la costa del país. Ahí descubrí los animales acuáticos y la energía impresionante del mar con toda su inmensidad. Esto me motivó a estudiar biología marina en Ecuador, luego viajé a España y Francia para mis estudios de postgrado y posdoctorado. En 2014, regresé porque siempre mi objetivo fue aportar a mi país.

Mi ekinteresiĝis kiam mi transloĝiĝis de mia naskiĝloko en Kito [eo] [12] en la ekvadoraj altebenaĵoj al Manto [eo] [13], sur la landa marbordo. Tie mi malkovris akvobestojn kaj la impresan energion de la vasta maro. Ĉi tio instigis min studi pri mara biologio en Ekvadoro kaj poste mi vojaĝis al Hispanio kaj Francio por miaj postdimplomaj kaj postdoktoriĝaj studoj.  En 2014 mi revenis, ĉar mia celo ĉiam estis kontribui al mia lando.

Ĉu vi spertis ian malfacilaĵon dum la procezo?

Al inicio no fue fácil ser extranjera, vivir con otras reglas y estilos de vida, a veces en otros idiomas como en

Bildo perita kun permeso de D-ro Patricia Castillo Briceño.

Francia y UK; pero esas experiencias enriquecen y además son oportunidades para investigar a muy alto nivel. De regreso en Ecuador la difucltad estuvo al arrancar la investigación porque nadie trabajaba en este tema y el acceso a fondos y tecnología es limitado, pero ha sido gratificante, pues logramos hacer cambios en política pública relevantes en esta área en el país.

Dekomence esti fremdulo, vivi laŭ malsamaj reguloj kaj vivmanieroj, foje en aliaj lingvoj kiel en Francio aŭ Britio, ne facilis. Sed tiuj spertoj plibonigas la individuon kaj ili estas ankaŭ ŝancoj por esplorado je tre alta nivelo. Aliflanke, kiam mi revenis al Ekvadoro, malfacila afero estis eki la esploron, ĉar estis neniu kiu prilaboris tiun temon kaj la aliro al financaj rimedoj kaj al teknologio estas limigita. Tamen, la sperto estis ĝojiga ĝis nun, ĉar ni sukcesis realigi gravajn ŝanĝojn rilate al la publika politiko en ĉi tiu regiono de la lando.

Vi starigis ankaŭ la Ekvadoran reton de inaj sciencistoj (REMCI) [4].

Sí. Nuestra iniciativa nació en 2016 cuando algunas científicas comenzamos a hablar vía Twitter [14] sobre la necesidad de crear espacios que fortalezcan la participación de mujeres en ciencias y de posicionar este tema en la agenda nacional. Luego, vimos que una forma de consolidar nuestros esfuerzos era el trabajo en redes y creamos REMCI. Ahora seguimos ampliando y diversificando nuestra red, siempre desde la sororidad y el apoyo para combatir esa idea impuesta de que necesitamos competir entre nosotras para sobresalir.

Prave. Nia iniciato naskiĝis en 2016, kiam kelkaj sciencistinoj komencis diskuton per Tvitero [14] pri la bezono krei spacojn, kiuj plifortigu la inan partoprenon en scienco kaj lokigi la temon en grava pozicio de la nacia tagordo. Tiam ni vidis, ke maniero firmigi niajn klopodojn estis interkonekto, do ni kreis REMCI. Nuntempe ni daŭre pligrandigas kaj divsersigas nian reton surbaze de fratineco kaj de subtenado por kontraŭbatali la truditan ideon pri tio, ke ni bezonas kokurenci inter ni por elstariĝi.

Kial specife virina reto?

Porque el ser mujer influye mucho. No es común escuchar que una niña sueñe con ser científica, y esto se debe a que la educación y la sociedad establecen roles de género desde muy temprano. Marcan tu camino con las materias que te enseñan, con los “cumplidos” que te dan (te dicen que eres bonita, nunca inteligente), y con los modelos a seguir que te presentan. Yo tuve la suerte de que mi mamá es bioquímica, entonces crecí jugando con su microscopio portátil y sabiendo que las mujeres pueden estar en la ciencia. Pero crecí también con la idea de que hay una sola ruta: naces, creces, te casas, te reproduces (siempre en ese orden), y mueres. Hasta que un día me pregunté: “bueno, ¿y por qué?”, y decidí seguir mi propio camino.

Ĉar la fakto esti virino havas grandan influon sur la decidojn. Ne estas ofta afero aŭdi, ke knabino revas iĝi sciencisto kaj la kialo estas tio, ke edukado kaj socio starigas la ideon de genro [eo] [15] ekde tre frue. Oni markas nian vojon per la studobjektoj instruitaj al virinoj, per la komplimentoj donitaj al ni (ekzemple: “vi estas bela”, sed neniam “vi estas inteligenta”), kaj per la rolmodeloj prezentitaj al ni. Mi bonŝancis ĉar mia patrino estas biokemiisto, do mi kreskis meze de ludoj kun ŝia mikroskopo kaj mi eksciis ke virinoj povas troviĝi en scienco. Tamen mi ankaŭ kreskis proksime al la ideo pri tio, ke estas nur unu vojo: vi naskiĝas, kreskas, edziniĝas, reproduktiĝas (ĉiam laŭ tiu ordo) kaj mortas. Ĝis kiam unu tagon, mi demandis min: “Nu, kial?” Kaj do, mi decidis iri laŭ mia propra vojo.

Bildo perita kun permeso de D-ro Patricia Castillo Briceño.

Kion ni faru por ŝanĝi tiujn rolojn?

Muchísimo. Podemos motivar a las niñas desde pequeñas a considerar diversas opciones de vida, e incentivarlas a estudiar y avanzar en su carrera. Tenemos que explicar que el camino de la ciencia no siempre es fácil para que cuando una científica joven se encuentre con situaciones fallidas no piense que hay algo mal con su trabajo o con ella y se desanime, sino que sepa que esas dificultades son parte normal del proceso. También hacer públicas las preguntas impertinentes hasta que dejen de ocurrir. Por ejemplo, en una entrevista para la que te preparas con todas las respuestas científicas y técnicas sobre tu trabajo, te preguntan si vas a tener hijos y qué opina tu esposo sobre lo que haces; cosas que a los hombres nunca les preguntan. Las siguientes generaciones no deberían pasar por esto.

También hace falta un cambio estructural desde las políticas públicas y la educación formal. En los libros deben aparecer científicas nacionales e internacionales, porque sí las hay, solo no se habla de ellas. Así podremos lograr que tanto niñas como niños crezcan sabiendo que las mujeres somos igual de capaces y que nuestro trabajo científico es igual de importante para el avance del conocimiento. Además, debemos repartir las tareas del cuidado, tradicionalmente destinadas a las mujeres. En todo el mundo, incluso más en países como Ecuador donde la investigación hace tanta falta, resulta absurdo perder la mitad del talento por falta de equidad de género; es un lujo que no nos podemos permitir. Necesitamos todos los cerebros trabajando en conjunto.

Finalmente, los museos y  los medios de comunicación deben jugar su rol clave generando otros patrones de pensamiento, visibilizando sesgos e injusticias, y resaltando el trabajo de las mujeres en distintos campos, incluyendo todas las ramas de la ciencia.

Ni povas fari multe. Ni instigu knabinojn ekde junaĝo konsideri diversajn eblajn vivmanierojn kaj kuraĝigu ilin studi kaj progresi en siaj karieroj. Ni devas klarigi, ke la scienca vojo ne estas ĉiam facila. Do sekve, kiam juna sciencistino renkontus malsukcesajn situaciojn, ŝi ne pensu ke estas io malbona en ŝia laboro aŭ en ŝi mem kaj ne senkuraĝiĝu, sed kontraŭe, ŝi sciu, ke tiuj malfacilaĵoj estas normala parto de la procezo. Ankaŭ, ni publikigu tiujn malĝentilajn demandojn ĝis kiam ili ĉesos aperi. Ekzemple, imagu ke dum intervjuo por kiu vi vin preparas studante ĉiujn sciencajn kaj teknikajn respondojn pri via laboro, oni demandas al vi, ĉu vi havos infanojn kaj kion via edzo pensas pri kion vi faras. Tiujn aferojn oni neniam demandas al viroj. La venontaj generacioj ne devus travivi ĉi tion.

Struktura ŝanĝo, kiu komenciĝu ĉe publikaj politikoj kaj formala edukado, ankaŭ devas okazi. Landaj kaj eksterlandaj sciencistinoj devas aperi en la lernolibroj. Ili ekzistas, sed ne estas priparolataj. Tiel ni povas certigi, ke knabinoj kaj knaboj kreskos sciante ke virinoj estas same kapablaj kiel viroj kaj ke nia scienca laboro estas same grava por ke la scio progresu. Krome ni devas distribui la prizorgajn taskojn, tradicie destinitajn al virinoj [eo] [16]. Tra la tuta mondo, eĉ en landoj kiel Ekvadoro,  kie esplorado estas tiel bezonata, estas absurde perdi duonon da talentoj pro manko de genra egaleco. Tio estas luksaĵo, kiun ni ne povas permesi al ni. Ni bezonas ke ĉiuj cerboj kunlaboru.

Laste muzeoj kaj amaskomunikiloj devas konscie ludi sian ŝlosilan rolon en la instigo kaj kreado de aliaj pensmanieroj, en la videbligo de antaŭjuĝoj kaj maljustecoj, kaj en la rimarkigo de tiu laboro farita de virinoj en diversaj kampoj inkluzive de ĉiuj sciencaj branĉoj.