Pekino celas eduki honkongajn lernantojn pri “nacia sekureco”

Une illustration montre deux enfants à un arrêt de bus, un hibou assis entre eux. Le décor représente les rues et les bâtiments de Hong Kong

Ekrankopio de videaĵo fare de la Eduka Buroo de Honkongo por klarigi la leĝon pri nacia sekureco.

[Krom speciala mencio, ĉiuj ligiloj sendas al anglalingvaj paĝoj]

Ekde la aĝo de 6 jaroj, la infanoj enlernejigitaj en Honkongo ricevos edukadon pri la leĝoj pri nacia sekureco laŭ la direktivoj dissenditaj la 5-an de februaro al la lokaj lernejoj fare de la urba Eduka Buroo.

La direktivoj, kiuj instruas administrantojn kaj konferencistojn pri la efektivigo de edukado pri nacia sekureco, postulas ke la instruistoj de ĉiuj niveloj instruu la krimajn deliktojn vortumitajn en la leĝo pri la nacia sekureco en Honkongo, nome secesion, subfosadon, terorismajn agadojn kaj koluzion kun eksterlandaj fortoj.

Artikolo 10 de la leĝo pri nacia sekureco, promulgita en julio 2020, responde al la kontraŭ-ekstradiciaj manifestacioj, kiuj daŭris unu tutan jaron, devigas la honkongan registaron antaŭenigi la edukadon pri nacia sekureco en lernejoj, universitatoj kaj per civitaj grupoj kaj amaskomunikiloj.

Tiu dokumento de la 5-a de februaro ankaŭ listigas la temojn, kiujn la instruistoj devas inkluzivigi en la lernejajn instruplanojn. Ekzemple la naŭ-streka linio [linio kiu montras la limojn de Ĉinio tra la maro laŭ Pekino] estu instruita en geografio, ĉinaj politikoj por preventi infektajn malsanojn en biologio kaj la ĝusta maniero kanti la ĉinan nacian himnon en muzikaj lecionoj. La instrukcioj ankaŭ malpermesas al instruistoj adopti argumentan aliron dum instruado de temoj rilataj al nacia sekureco.

Administrantoj ankaŭ ricevis instrukciojn malpermesi la cirkuladon de libroj, legaj materialoj kaj politikaj afiŝoj, kiuj konsistigas danĝeron por la nacia sekureco en lernejaj cirkaŭaĵoj. Ili ankaŭ estis petitaj raporti al la polico, se ili suspektis iun dungiton aŭ studenton pri malobservado de la nacia sekureca leĝo. Kiel ekzemploj de kontraŭleĝaj agoj, la direktivoj citas “formadon de homaj ĉenoj” kaj “kantadon de sloganoj” kiel “la Revolucio de nia tempo”.

La reguloj ankaŭ validas por privataj kaj internaciaj lernejoj en Honkongo, kvankam tiuj ne devas submeti regulajn progresraportojn al la Eduka Buroo kiel la publikaj lernejoj.

La Eduka Buroo ankaŭ publikigis filmeton adaptitan por bazlernejaj infanoj pri la novaj direktivoj:

Multaj retumantoj nomis la novan programon “cerbolavado” en sociaj retoj:

Laŭ la logiko de la Ĉina Komunista Partio, teni manojn, formi homan ĉenon, kanti sloganojn, porti apogilojn, estas “endanĝerigi la nacian sekurecon”. ĈKP trudas “cerbolavan” edukan sistemon en Honkongo kaj endoktrinigas “patriotismon” al honkongaj studentoj.

En Facebook, retumantoj mokis la malpermeson de politikaj mesaĝoj. Jen kelkaj el la komentoj en afiŝo de la paĝo Facebook “The Stand News”:

舉起張白紙都係顛覆國家語句

Nun, levi pecon da blanka papero estas deklaro de subfosado de la ŝtato.

咁多野唔講得,你不如出返本禁語字典

Kial ne publikigi vortaron de malpermesitaj vortoj?

以後落雨返學,學生著黄色雨靴擔把黃色雨傘或黃雨衣都可以係罪?可以記過或踢出校?

Estonte, se studentoj surhavos flavajn pluvmantelojn aŭ ombrelojn en la lernejo, ĉu ili povos esti punitaj aŭ forpelitaj el la lernejo?

Pasintjare, la Eduka Buroo forigis la studojn pri sociaj sciencoj kaj homaj sciencoj de eniraj ekzamenoj al universitato kaj cenzuris temojn kiel “apartigo de povoj” en lernolibroj. Multaj instruistoj tiam argumentis, ke ĉi tiu temo instigas studentojn disvolvi kritikan pensadon.

Tin Fong Chak komentis ĉi tiujn lastatempajn eventojn en sia Twitter-konto:

La Eduka Buroo de Honkongo mortigis la sociajn kaj homajn sciencojn, kiuj plibonigis kritikan pensadon, kaj anstataŭigis ilin per politika endoktrinigo pri patriotismo. Pli emfazi pozitivajn evoluojn en Ĉinio kaj la nacian sekurecon. Sed ne la regadon de juro kaj la demandon pri homaj rajtoj. 

Kaj la uzanto @dc4_hk timas, ke sendependa penso estas subpremita:

Ĉinio provas regi la tutan edukadon de infanoj. Ni eĉ ne povas pensi alimaniere. 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.