- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Vidpunktoj de Aleksej Navalnij pri migrantoj kiuj kontraŭas lian por-demokratian diskurson

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Orienta kaj Centra Eŭropo, Kazaĥio, Rusio, Uzbekio, Civitanaj komunikiloj, Elektado, En- kaj elmigrado, Etno kaj raso, Homaj rajtoj, Internaciaj rilatoj, Parollibereco, Protesto
[1]

Aleksej Navalnij dum sia kampanja vojaĝo en Irkutsko en 2017. Aŭtoro: Evgenij Feldman por navalny.feldman.photo [2], uzata sub licenco CC-BY-NC [3].

Dum Aleksej Navalnij [4] aperis kiel unuiganta figuro por granda parto de la liberala rusia publiko kaj simbolo de opozicio al prezidanto Vladimir Putin [5] [eo], lia bildo estas oble pli nuancita inter homoj en Centra Azio [6] – multaj el kiuj loĝas en Rusio kiel gastlaboristoj. Efektive iuj konsideras lin kiel naciiston kiu faris diskriminaciajn deklarojn [7], pri kiuj li ne pardonpetis kaj kiujn li ne retiris.

Navalnij altiris atenton kiel denuncanto [8] en 2010. Danke al sia blogo [9], la lerta uzado de sociaj amaskomunikiloj kaj la establo de sia kontraŭkorupta fondaĵo [10] en 2011, li transformiĝis je fama rusia politikisto. Lia lasta dokumenta filmo [11] pri palaco de Putin [12] sur la bordo de la Nigra maro [13] [eo], publikigita la 19-an de januaro, altiris pli ol 100 milionojn da spektantoj ĉe Jutubo.

Li pagis severan prezon kontraŭ sia laŭta kritikismo: Navalnij kaj lia frato estis arestitaj kaj malliberigitaj plurfoje [Ndlt: oficiale ili estis kondamnitaj pro komercaj fraŭdoj]. La 20-an de aŭgusto 2020 li estis venenita [14], sed postvivis, trapasinte kuracadon kaj rehabilitadon en germana hospitalo. Laŭ la esplora grupo Bellingcat, la atenco kontraŭ lia vivo povas konduki [15] al rusiaj sekretaj servoj.

Malgraŭ sia renkontiĝo kun la morto kaj scio ke li povos alfronti malliberigon post sia reveno, Navalnij revenis al Rusio la 17-an de januaro. Li estis rapide arestita kaj ekde tiam iĝis ikono de politika rezistado kaj demokratio, inspirante milojn da rusianoj amase iri surstraten la 23-an de januaro, kio ne okazis ekde la 1990-aj [Ndlt: fakte oble pli grandaj protestoj okazis en 2011-2013 [16]].

La 2-an de februaro li estis kondamnita al preskaŭ tri jaroj da malliberigo [17] pro akuzoj pri rompo de kondiĉoj de antaŭa verdikto.

Unuigante la fortojn kun rusaj naciistoj

Dum la agoj de Navalnij montras personan kuraĝon, li faris ankaŭ publikajn deklarojn pri sia vidpunkto rilate migrantojn [18] el Centra Azio kaj Kaŭkazio – samkiel pri statuso de Krimeo [19] – kiuj malakordiĝas kun la pli vasta diskurso pri homaj rajtoj kaj demokratio, kiujn li uzas por kritiki ŝtatan korupton dum la du jardekoj de nedisputita regado de Putin.

Gobal Voices [Tutmondaj Voĉoj] interparolis kun Sergej Abaŝin, profesoro de la Eŭropa Universitato en Sankt-Peterburgo [20], kaj ĉefa eksperto pri Centra Azio kaj centraziaj migrantoj en Rusio, por malkovri la sintenon de Navalnij pri la problemo:

Десять лет назад политик участвовал в ежегодных «русских маршах», которые имели откровенный ксенофобский посыл. На выборах в мэры Москвы в 2013 году одним из главных пунктов выступлений Навального была тема миграции, с которой он предлагал бороться, причём его риторика изобиловала ксенофобскими выпадами против среднеазиатских и кавказских мигрантов, обвинение их в преступности, террористической угрозе, чуждости культуры.

Antaŭ dek jaroj Navalnij partoprenis en la ĉiujaraj “Rusaj Marŝoj [21]”, kiuj estis malkaŝe ksenofobiaj. Dum la urbestra baloto en Moskvo en 2013 [22] unu el la ĉefaj punktoj priparolataj de Navalnij publike estis la temo de enmigrado, kontraŭ kiu li proponis lukti, uzante en sia retoriko torenton da ksenofobiaj atakoj kontraŭ homoj el Centra Azio kaj Kaŭkazio [23] [eo], akuzinte ilin, ke ili estas krimuloj, prezentante ilin kiel terorisman minacon kaj fremdulojn rilate la rusan kulturon.

Intervjuita de Global Voices, Raŝid [la nomo estas ŝanĝita pro sekurecaj konsideroj], uzbeka enmigrinto kiu loĝas en Moskvo de pli ol dek jaroj diris:

В России именно он был одним из тех кто вынес из маргинального, не нормального дискурса в либеральный негативное отношение к мигрантам, негатив к кавказскому региону.  

Li [Navalnij] estis unu el tiuj, kiuj portis el marĝena, nenormala diskurso al tiu liberala negativan rilaton al la enmigrintoj, negativon rilate Kaŭkazion.

Malgravigante malkonvenan pasintecon  

Ekde 2016, Navalnij kaj lia teamo klopodas korekti liajn antaŭajn deklarojn kaj evitas paroli pri sentema problemo de enmigrado el Centra Azio kaj Kaŭkazio al Rusio, eble kompreninte ke tio povus damaĝi lian publikan bildon.

Tamen plu okazas embarasaj incidentoj. Dum la milito en Sud-Osetio [24] en 2008, dum kiu Rusio aneksis partojn de Kartvelio [25], Navalnij esprimis sian subtenon al la agoj de Moskvo kaj eĉ uzis ofendajn terminojn rilate kartvelojn [26] [eo] en sia bloga afiŝo [27] [Ndlt: Rusio neniam aneksis iun ajn parton de Kartvelio [28] [eo], sed agnoskis la sendependecon de Abĥazio [29] [eo] kaj Sud-Osetio [30] [eo] post haltigo kaj forpelo de la kartvela armeo, kies invadon nomis kontraŭleĝa la enketa komisiono de Eŭropa Unio subestre de Heidi Tagliavini].

En aprilo 2017, antaŭ la prezidanta baloto, kiun li planis partopreni, Navalnij aperis kiel gasto dum interreta prezentaĵo de Jurij Dud, unu el la ĉefaj vlogantoj [31] [eo] en Rusio, kaj neis esti naciisto.

LEGU PLI pri la graveco kaj influo de vlogantoj en Rusio:  Noviga filmo pri la HIV-epidemio en Rusio disvastiĝas fulmrapide [32]

Kiam la gastiganto demandis lin, kial li deziras enkonduki vizan reĝimon por civitanoj de Kazaĥio [33] [eo] dume postulante ke Germanio ebligu senvizan eniron al civitanoj de Rusio, Navalnij respondis: “Mi vidas ke homoj el centraziaj landoj venas al Rusio kaj mi vidas nenion valoran en tio”.

Ekonomiaj kaj demografiaj indicoj tamen prezentas alian bildon. Rusio konstante perdas sian loĝantaron kaj enmigrado al Rusio [34] preventas tiujn ciferojn iĝi klare negativaj. Antaŭ la pandemio de KOVIM-19 en Rusio estis kelkaj milionoj da enmigrintoj, venintaj ĉefe el Centra Azio. En novembro 2020, la oficiala cifero estis 1,8 milionoj [35]. Tamen mankas ekzaktaj ciferoj, ĉar multaj enmigrintoj venas el landoj kiuj havas eblecon de senviza vojaĝado al Rusio kaj ofte ili laboras kontraŭleĝe.

La rolo de centraziaj enmigrintoj estas esenca por ĉio, ekde peza industrio ĝis konstruado kaj aliaj servoj, tiome ke en januaro 2021 la rusia registaro agnoskis la akutan bezonon pri gastlaboristoj el Uzbekio kaj Taĝikio [36].

Se la graveco de gastlaboristoj estas tiom bone konata fakto, kial Navalnij deklaris plurfoje en la pasinteco ke enmigrintoj estas problemo, aŭ eĉ minaco? Profesoro Abaŝin klarigas:

Навальный является популистским и прагматичным политиком, идеология не является для него основным принципом и он больше ориентируется на настроения своей потенциальной российской аудитории. Если в обществе вновь появится сильный запрос на анти миграционную программу и если эта тема опять выйдет на первый план в общественных настроениях, потеснив темы Украины, Запада, ковид-19, я думаю, что Навальный способен вернуться к антимиграционной с ксенофобскими элементами риторике.

Navalnij estas popolisma kaj pragmata politikisto, la ideologio por li ne estas la ĉefa principo kaj li precipe orientiĝas je la humoro de sia potenciala rusia sekvantaro. Se en la socio denove aperos forta postulado de kontraŭenmigrinta programo kaj se tiu temo denove elstariĝos en la socia humoro, forpreminte temojn de Ukrainio, Okcidento, KOVIM-19, mi pensas, ke Navalnij kapablos reveni al la kontraŭenmigrinta retoriko kun ksenofobiaj elementoj.

Raŝid kundividas similan vidpunkton:

Вряд ли он не понимает насколько важны мигранты для экономики России. Но он должен пользоваться поддержкой простых людей, кого можно убедить что во всем виновата нынешняя власть, которая передала мигрантам всю работу, и поэтому сейчас в России все так плохо.

Estas neverŝajne, ke li ne komprenas kiom gravas la enmigrintoj por la ekonomio de Rusio. Sed li devas uzi la subtenon de ordinaraj homoj, kiujn oni povas konvinki dirante ke pri ĉio kulpas la nuna potenco, kiu transdonis al la enmigrintoj la tutan laboron kaj pro tio nun en Rusio ĉio statas tiom malbone.

Redaktora noto: Tio estas la unua parto de duparta analizo de la vidpunktoj de rusia opozicia politikisto Aleksej Navalnij rilate al Centra Azio. Legu la duan parton ĉi tie [37].