- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Iuj okcidentaj observantoj diskonigas malbonajn antaŭsentojn de homoj el Centra Azio pri Aleksej Navalnij

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Kazaĥio, Rusio, Uzbekio, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, En- kaj elmigrado, Etno kaj raso, Homaj rajtoj, Internaciaj rilatoj, Interreta aktivismo, Politiko

Ekrankopio de la YouTube-kanalo [1] en kiu la influa vloganto Jurij Dud intervjuas Aleksej Navalnij pri liaj vidpunktoj rilate naciismon.

Hodiaŭ la vidpunkto de plejparto de la liberala rusia opozicio, samkiel tiu de Okcidento, estas ke iuj ajn eraroj kiujn Aleksej Navalnij povus fari en la pasinteco devas esti neglektitaj je la nomo de lia lukto kontraŭ la politika sistemo [2] de prezidanto Vladimir Putin. Inter centrazianoj tamen tiu vidpunkto estas disputata – kaj malplimulto en Okcidento esprimas similajn zorgojn pri la vojo, laŭ kiu Navalnij estas senkritike respektata.

Nazgul Jergalijeva, konsultantino el Kazaĥio, kiu laboras pri publika politiko kaj reformo de kriminala justico, kundividis siajn vidpunktojn rilate al Navalnij kun Global Voices [Tutmondaj Voĉoj]. Dum ŝi admiras la kuraĝon de Navalnij, kondamnas lian malliberigon kaj opinias ke li devas esti senprokraste liberigita kaj ricevi honestan juĝon, tamen estas aferoj kiuj zorgigas ŝin:

I do not agree with his political views towards minorities, foreigners and his choice of offensive and even hateful language towards various nationalities. His position on migration does the opposite of supporting fragile calls for tolerance and condemning flourishing xenophobia in the society. I also do not agree with the position of withholding such disagreement or having it interpreted as an attack or criticism against his other convictions and values. I think we should have honest conversations and ask questions in order to understand the nuances. Only such open conversation will lead to engagement, inclusion and pluralism.

Mi malkonsentas pri liaj politikaj vidpunktoj rilate minoritatojn, eksterlandanojn kaj lian elekton de ofenda kaj eĉ malama lingvaĵo [3] rilate diversajn etnojn. Lia pozicio pri enmigrado oponas la subtenon de fragilaj alvokoj al toleremo kaj kondamno de floranta ksenofobio en la socio. Mi ankaŭ malkonsentas pri lia pozicio rilate detenon de tia malkonsento aŭ ĝia interpretado kiel atako aŭ kritiko kontraŭ liaj aliaj opinioj kaj valoroj. Mi opinias ke ni devas havi honestan konversacion kaj fari demandojn por kompreni la nuancojn. Nur tia malferma konversacio kondukos al engaĝiĝo, inkludo kaj plurismo [4].

Tio estas ĉefa problemo kaj ĝi rilatas ne nur al centrazianoj. Rusio estas pluretna lando kie ne-slavoj (homoj kiuj ne konsideras sin rusoj, ukrainoj, belorusoj) konsistigas 17% de la loĝantaro.

Plejparto de gastlaboristoj havas malklaran imagon pri Navalnij

Por plejparto de centraziaj gastlaboristoj loĝantaj en Rusio, la retoriko de Navalnij faras lin kontraŭdira, se ne komplete negativa figuro, ĉar li preferas reguligi la ĉeeston de centrazianoj en Rusio. Nun civitanoj de Kazaĥio [5] [eo], Kirgizio [6] [eo], Uzbekio [7] [eo] kaj Taĝikio [8] [eo] ne bezonas vizon por eniri Rusion kaj povas resti 90 tagojn [9]. Dum iuj enmigrintoj sekvas laŭleĝan vojon kaj ricevas sekurajn laborkontraktojn kaj vizojn en siaj landoj, aliaj simple aĉetas unudirektan bileton por flugo, trajno aŭ buso kaj serĉas laboron surloke, ofte per retoj de aliaj enmigrintoj.

Raŝid [la nomo estas ŝanĝita pro sekurecaj konsideroj], uzbeka enmigrinto, kiu loĝas en Moskvo de pli ol dek jaroj, diris ke en lia komunumo Navalnij estas konata kiel la politikisto, kiu deziras enkonduki vizojn – la polusa kontraŭo de Putin. Antaŭa moko fare de Navalnij pri kvazaŭa neglekto fare de uzbekoj de la poeto Puŝkin [10] [eo], kiu havas ikonan statuson en Rusio, estas ofte citata kiel pruvo de lia malestimo de centrazianoj.

En intervjuo en 2018 Navalnij diris: “En Uzbekio neniu konas Puŝkin”. La deklaro instigis interretan fulmokampanjon de uzbekoj citintaj poemojn de Puŝkin por montri ke ili ne imagas pri kio parolis li, neniam vizitinta la landon. Tiu ĉi Jutuba videaĵo en la rusa fare de kanalo Aliv TV, titolita “Узбеки за Пушкина, против Навального” (Uzbekoj por Puŝkin, kontraŭ Navalnij) montris Navalnij fari la deklaron kaj poste registraĵojn de uzbekoj citantaj Puŝkin. La komentisto aldonas ke Navalnij neniam pardonpetis pri sia komento.

Simila incidento okazis en majo 2012 [11], kiam Navalnij faris deklaron pri Abaj [12] [eo], ŝlosila figuro de la kazaĥa literaturo de la 19-a jarcento, publike priskribinte lin kiel “непонятный казах” (“nekomprenebla kazaĥo”). Tiukaze li tamen pardonpetis en sociaj amaskomunikiloj kaj nomis sin ŝatanto de Abaj. Ironia aspekto de la historio estas ke Abaj mem iam verkis tekstojn alvokante al honestaj balotoj.

Kritikaj vidpunktoj aŭdiĝis ankaŭ en Okcidento

Parto de la sukceso de Navalnij kiel publika figuro devenas de forta subteno fare de Okcidento, kiu prezentas lian unuflankan portreton, inkluzive per deklaroj fare de politikaj figuroj, membroj de la civila socio kaj ĵurnalistoj. Tiu atento iugrade protektis lin malgraŭ lia fifameco – almenaŭ ĝis la atenco kontraŭ lia vivo en aŭgusto 2020.

Global Voices interparolis kun Almut Rochowanski, eksperto pri homaj rajtoj fokusiĝanta pri la post-sovetia areo kaj la influo de okcidenta ekstera politiko sur la demokratiigon de tiu areo, por kompreni kial multaj okcidentaj voĉoj subpremas iun ajn kritikon de Navalnij:

[This tendency] comes from an assumption among post-Cold War Western policy-makers they should have control or at least influence over Russia’s leadership and bend them to their will. This definitely became reality in the 1990s, when Western policy-makers imposed their will on Russia in foreign and security policy and internal reforms, and from then on they came to expect it.

When Putin arrived on the scene, this influence abruptly ended; Russia was no longer ‘rolling over’ for Western foreign policy interests. This new status quo has lasted intolerably long in the eyes of Western policy makers, and the longer it lasts, the more desperate the grasping for someone new becomes, and that means they are more and more ready to overlook anything problematic. Interestingly, Western policy-makers even turn a blind eye to the fact that Navalny’s foreign and security policies run directly counter to Western objectives. He supports Russia’s annexation of Crimea, for example. Maybe they think it’s worth the gamble.

[Tiu tendenco] venas de supozo de okcidentaj politikistoj de la epoko post la Malvarma milito [13] [eo] ke ili devas havi kontrolon aŭ almenaŭ influon super rusia gvidantaro kaj subigi ĝin al sia volo. Tio iĝis definitive klara en la 1990-aj jaroj, kiam okcidentaj politikistoj trudis sian volon al Rusio en ekstera kaj sekureca politikoj kaj en internaj reformoj, kaj ekde tiam ili esperas pri tio.

Kiam Putin venis sur scenejon, tiu influo subite finiĝis; Rusio ne plu estis “turniĝanta” por la interesoj de la okcidenta ekstera politiko. Tiu nova status quo daŭris neelteneble longe por okcidentaj politikistoj kaj ju pli longdaŭra ĝi iĝis, des pli ilin kaptis malespero ke iu alia venos, kaj tio signifas ke ili ĉiam pli kaj pli estis pretaj neglekti ion ajn probleman. Estas interese, ke okcidentaj politikistoj eĉ ignoris la fakton ke la ekstera kaj sekureca politikoj de Navalnij estas direktitaj ĝuste kontraŭ la celoj de Okcidento. Li subtenas rusian aneksadon de Krimeo, ekzemple. Eble ili opinias ke la ludo valoras tion.

Rochowanski opinias ke la sintenon, laŭ kiu la celo pravigas la rimedojn, kundividas multaj rusiaj liberaluloj – kiel montras unu el la popularaj sloganoj uzataj de la subtenantoj de Navalnij dum manifestacioj surstrate –, kio ankaŭ kontribuas al lia transformado je netuŝebla ikono. 

Signoj venas de Navalnij-protestoj en Moskvo. “Unu por ĉiuj kaj ĉiuj por unu.”

[Ndlt: Tiu slogano estas citaĵo el la fama sovetia filmo “D'Artagnan kaj tri muskedistoj [16]”, kie ĝi servis kiel esprimo de solidareco kaj reciproka fideleco de la tri ĉefaj herooj]

Global Voices intervjuis Aleksej Ŝlapuĵnikov, malkaŝan kritikanton de Putin, kiu gvidas sendependan retejon [17] en la urbo Vladimir [18] [eo] en Centra Rusio, kaj alvokas al singardemo rilate Navalnij:

Многим наблюдателям, включая меня, кажется довольно опасной тенденция единственного лидера российской оппозиции идти на поводу у самых низменных, но при этом самых массовых стереотипов российской политической действительности. Крайне опасно стремление потворствовать низменным чувствам широких слоёв населения, в стремлении понравиться им.

Al multaj observantoj, inkluzive min, ŝajnas sufiĉe danĝera la tendenco de unusola gvidanto de la rusia opozicio sekvi la plej malnoblajn, sed tamen amasajn stereotipojn de la rusia politika medio. Tio estas ekstreme danĝera strebo dorloti la plej malnoblajn sentojn de larĝaj tavoloj de la loĝantaro, en la strebo plaĉi al ili.

Dum Rochowanski konsentas ke homoj, kiuj estis kontraŭleĝe enprizonigitaj, devas esti nepre liberigitaj, ŝi atentigas: 

We should never lionize anyone or make excuses for their actions, because we consider them useful (meaning, for Western policy-makers), or because they might oppose someone we find even more unpalatable. It’s not only immoral, it also never ends well. Think Western support for Yeltsin’s armed crackdown of parliament in 1993, and what that led to. Racism, antisemitism, Islamophobia are inherently incompatible with democracy and the rule of law.

If you deny people of different religion, ethnicity or colour their very humanity, if you propose to use violence against them and eliminate them, then you’re incapable of building a democratic, rights-based system — anywhere, but especially in a country as diverse as Russia. So my critique of Navalny isn’t about minor political differences, like flat versus progressive tax rates or the right pension age. This is about the very heart of democracy.

Ni devas neniam admiri iujn ajn aŭ pardoni iliajn agojn pro tio ke ni konsideras ilin utilaj (por okcidentaj politikistoj) aŭ ĉar ili povas oponi iun kiun ni konsideras eĉ pli neakceptebla. Tio estas ne nur kontraŭmorala, sed ankaŭ neniam finiĝas bone. Rememoru pri okcidenta subteno de armita subpremado de parlamento en 1993 fare de [rusia prezidanto] Jelcin [19] kaj al kio kondukis tio. Rasismo, antisemitismo, islamofobio estas esence nekombineblaj kun demokratio kaj la regado de leĝo.

Se vi rifuzas al homoj de malsama religio, etno aŭ koloro ilian veran humanecon, se vi proponas uzi perforton kontraŭ ili kaj ekstermi ilin, vi ne kapablas konstrui demokratian sistemon bazitan sur homaj rajtoj – ie ajn, sed speciale en lando tiom diverseca kiel Rusio. Do mia kritiko de Navalnij temas ne pri malgrandaj politikaj diferencoj kiel plata imposta skalo kontraŭ tiu progresiva aŭ la rajto pri emeritiĝa aĝo. Temas pri la vera koro de demokratio.

Redaktora noto: Tio estas la dua parto de duparta analizo de la vidpunktoj de rusia opozicia politikisto Aleksej Navalnij rilate Centran Azion. Legu la unuan parton ĉi tie [20].