- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kaptante humoron ĉe ambaŭ flankoj de la ukraino-rusia konflikto en Donbaso

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Rusio, Ukrainio, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Freŝa Novaĵo, Internaciaj rilatoj, Milito kaj konflikto, Politiko
People rush to the bus stop at the border crossing point in Mayorsk, Donetsk area on December 27, 2016. [1]

Homoj hastas al la bushaltejo ĉe la limpasejo en Majorsko, Donecka provinco, la 27-an de decembro 2016. Foto de Anastasija Vlasova por UNDP Ukraine ĉe Flickr [2] (CC BY-ND 2.0 [3]).

En la Tago de Sankta Valentino en 2021 tri ukrainaj soldatoj pereis [4] pro eksplodo de tera mino en Donbaso [5], regiono en Orienta Ukrainio, disigita per batalado inter la ukraina registaro kaj ribeluloj subtenataj de Rusio. La plej juna naskiĝis en 1994, tri jarojn post kiam Ukrainio iĝis sendependa ŝtato sekvinte la kolapson de Sovetunio [6]. La jaron kiam li naskiĝis, Ukrainio akceptis rezigni je nukleaj armiloj sur sia tero. Kiam li aĝis tri jarojn, Rusio kaj Ukrainio subskribis traktaton pri amikeco [7], konfirminte reciprokan respekton de teritoria integreco. Efektive li kreskis en ŝtato, kies teritorio ne estis plagita je armitaj disputoj pri nesolvita heredaĵo de sovetia kaj antaŭsovetia epokoj.

Tio ŝanĝiĝis komence de 2014, kiam protestantoj devigis eksiĝi kaj forflugi prezidanton Viktor Janukoviĉ [8], eksan politikestron de Donbaso kaj por-rusian politikiston. La Kremlo konsideris la tiel nomatan Eŭromajdanon  [9]— kiun ĝiaj partoprenintoj en Ukrainio nomis “Revolucio de Digno” — cinika okcidenta komploto kontraŭ sia influo en Ukrainio. Rusia gvidantaro respondis per incitado de ribeloj en Krimeo kaj Orienta Ukrainio kaj poste per milita interveno por aneksi Krimeon kaj subteno de du separiĝintaj teritorioj en Donbaso, la memproklamitaj Donecka Popola Respubliko [10] kaj Luhanska Popola Respubliko  [11](DPR/LPR).

Perantoj el Ukrainio, Rusio, Germanio kaj Francio finfine kreis serion da protokoloj [12] en Minsko, desegnitaj por fini la bataladon, marki frontlinion inter batalantoj kaj revenigi la separiĝintajn regionojn sub efektivan kontrolon de la ukraina registaro. Tio okazis antaŭ ses jaroj. La batalado stabiliĝis laŭlonge de la kontrollinio, sed neniu el la protokoloj de Minsko II estis plenumita. Tamen stabiliĝo estas relativa termino. Soldatoj plu pereas en spontaneaj incidentoj laŭlonge de unu el plej forte minitaj frontlinioj en la mondo.

Por pritaksi opiniojn ĉe ambaŭ flankoj de la kontrollinio, ni faris samtempajn telefonajn intervjuojn helpe de komputiloj [13] en septembro kaj oktobro 2020. Tiuj esploroj kun similaj tekstoj estis direktitaj per du kompanioj kun alta reputacio: la Moskva Levada-Centro [14] por la memproklamitaj DPR/LPR kaj la Kieva Instituto de Sociologio [15] (en la parto de Donbaso kontrolata de la ukraina registaro). Dum kondiĉoj en DPR/LPR malebligas sekuran kaj fidindan vizaĝ-al-vizaĝan esploradon nuntempe, ni asertas ke tio restas grava por klopodi kapti la vidpunktojn de tiuj, kiuj estas rekte trafitaj de la milito.

Ĉiu aspekto de la ĉiutaga vivo ene de kaj proksime al la milita zono estas influitaj de la milito. Laŭ raporto de la Kriza Grupo en 2020, la milito “transformis ekonomie probleman regionon en ruinojn. Ĉe ambaŭ flankoj de la frontlinio loĝantoj estis metitaj je nova normalo, kiu ŝanceliĝas inter angoro kaj timo”. Tamen ĉiutagaj rutinaĵoj daŭras malgraŭ la ombro de la milito. Tio estas ĉiutaga vivo — ebleco de homoj surtabligi manĝaĵojn, havi konstantan laboron, vidi siajn infanojn kreski sekure, ricevi pensiojn — tio konstruas aŭ perdigas fidon al ŝtato kaj al ĝiaj institucioj. Tiuj komparaj fido-niveloj ĉe ambaŭ flankoj de la kontaktolinio povas grave decidi la estontecon de tiu ĉi dividita regiono.

En tiu ĉi artikolo niaj rezultoj komparas la fidon al la nacia registaro en la parto de Donbaso kontrolata de Kievo ĉe unu flanko kaj fidon al la lokaj aŭtoritatoj en la memproklamitaj DPR/LPR ĉe la alia flanko. En la partoj de Donecka [16] kaj Luhanska provincoj [17], kontrolataj de la registaro, iuj lokaj aŭtoritatoj ne havas eblecon plenumi siajn civilajn respondecojn, dum aliaj estis anstataŭigitaj per provizora civilo-milita administracio. Lokaj elektoj en Donbaso estis grave reduktitaj ekde la komenco de la konflikto, kun la lasta raŭndo en oktobro 2020 nuligita [18] en multaj areoj laŭlonge de la frontlinio, seniginte je voĉdonrajtoj pli ol 450 000 civitanojn. La esploraj rezultoj konfirmas kiom fora aspektas la kieva registaro por la loĝantoj de tiu parto de Donbaso. Kiel videblas en la unua diagramo (Bildo 1), malpli ol 10% de la respondintoj fidas al la nacia registaro je ĝiaj zorgoj pri iliaj bezonoj kiel civitanoj, dum ĉirkaŭ 45% atestis malfidon.

[19]

Bildo 1.

En DPR/LPR, fido aspektas esti pli alta, kun 26% de la respondintoj esprimintaj fidon al la lokaj aŭtoritatoj (18% malfidas). Sed kun proksimume duono de homoj kiuj nek fidas, nek malfidas la lokajn aŭtoritatojn, politika subteno de la aŭtoritatoj de la memproklamitaj DPR/LPR estas varmeta. Efektive la rezultoj sugestas ke la loka loĝantaro, same kiel la loĝantoj de la areoj de Donbaso kontrolataj de la ukraina registaro, scias ke ili mem devas zorgi pri sia vivo, ne tre esperante pri helpo de la aŭtoritatoj.

La fido al la veraj institucioj kiuj devas respondeci pri civitanaj bezonoj estas malalta en la tuta Donbaso. Sed la relativa diferenco inter la du partoj de Donbaso montras ke loĝantoj de la areoj kontrolataj de la registaro opinias ke Kievo forlasis ilin. La ukraina ŝtato devas fari grandan laboron en la areoj de Donbaso kiun ĝi regas.

Alia forta indiko je tiu ĉi diferenco laŭlonge de la kontaktolinio estas la respondoj al la demando: “Ĉu vi opinias ke la regiono [lando] iras en la ĝustan aŭ en la malĝustan direkton?” (Bildo 2). Plejparto de respondintoj (59%) en la areoj de Donbaso kontrolataj de la registaro opinias ke la aferoj iras en malĝustan direkton. Kontraste en DPR/LPR multaj respondintoj (44%) opinias ke aferoj iras en la ĝustan direkton (23% en la malĝustan direkton), kvankam ĉirkaŭ triono restas malcertaj.

[20]

Bildo 2.

Unu el la karakterizaĵoj de la Donbasa konflikto, kontraste al la konfliktoj en Moldavio [21]Kartvelio [22], estas ke ĝi eksplodis pli ol du jardekojn post la kolapso de Sovetunio. Dum ekzistis iuj streĉiĝoj pri la sorto de Donbaso post la sendependiĝo de Ukrainio, tio ne estis gravega problemo por plejparto de loĝantoj. Fakte memdetermino de la regiono estis kaŭzo, kiu motivis nur malplimulton. La forpelo de la por-rusia registaro de Janukoviĉ en Kievo komence de 2014 instigis kaj nutris tiun ĉi senton. Do valoras palpi kiom forte homoj sentas lojalecon al la ŝtato kaj flago (DPR/LPR aŭ Ukrainio) sub kiuj ili vivas nun.

En nia esploro ni faris demandon desegnitan por mezuri kion akademianoj difinas kiel puran vizion de “publika bono” de la ŝtato. Tio petas respondintojn akcepti aŭ malakcepti jenan deklaron: “Ne gravas en kiu lando mi loĝas nun; ĉio kion mi volas estas bona laboro kaj bona pensio.”

[23]

Bildo 3.

Tiu ĉi diagramo (Bildo 3) povas surprizi legantojn, montrante ke plejparto ĉe ambaŭ flankoj de la kontaktolinio akceptas la deklaron. Ekonomia kaj materia sekurecoj do superas separismon [24] kaj naciismon. Gravas ke la nombro de tiuj kiuj malakceptas (iom pli ol triono de la loĝantaro) estas preskaŭ identa ĉe ambaŭ flankoj de la Donbasa divida linio. Dum tio estas minoritata sento inter ordinaraj homoj, tiuj konfirmintaj la pli altan gravecon de “lando” esprimas la dominantan kaj ofte la sole akcepteblan vidpunkton de potenculoj — tiuj, kies ĉefa zorgo estas kiu flago flirtas super la areo.

La analizo de la respondoj al tiuj ĉi tri demandoj laŭ aĝo kaj etna aparteno montras gravan nesimetrion. En la areo kontrolata de la registaro, homoj pli aĝaj kaj identigantaj sin kiel rusoj malpli fidas la aŭtoritatojn kaj pli forte akceptas la deklaron pri materiaj bezonoj kiel pli gravaj ol la flago super la areo kie ili loĝas. En la memproklamitaj DPR/LPR tiujn sentojn pli forte esprimas homoj junaj kaj identigantaj sin kiel ukrainoj.

La nivelo de fido al lokaj aŭtoritatoj ĉe ambaŭ flankoj de la teritoria divido en Donbaso estas ŝlosila faktoro, difinanta la estonton de la regiono. En iuj fundamentaj vojoj, la aspiroj de la plimulto de homoj ĉe ambaŭ flankoj estas la samaj. Tamen tiu ĉi konflikto neniam temis sole pri Donbaso: ĝi temas ankaŭ pri pli granda geopolitika lukto. Dum tiu daŭros, la konflikto en Donbaso ŝajne ekzistos kaj linioj sur la grundo kaj en mensoj de ĝiaj loĝantoj ŝajne iĝas pli enradikiĝintaj.

La aŭtoroj agnoskas financadon de tiu ĉi laboro per komuna subvencio de la Nacia Scienca Fonduso (National Science Foundation) kaj la Esplora Konsilio de Britio (Research Council UK) — (NSF premio #1759645; ESRC premio #ES/S005919/1) kaj de ZOiS (Centro de Orienteŭropaj kaj Internaciaj Studoj — Centre for East European and International Studies), Berlino.