La iniciato “Activismo Lenguas” de Rising Voices ricevis la internacian premion de la denaska lingvo

Ekrankopio de la publika filmeto de Shahedul Khabir Chowdhury filmita dum la ceremonio de enmanigo de la Premio de la internacia denaska lingvo okazinta en Dako, Bangladeŝo, la 21-an de februaro 2021.

La [bn] আন্তর্জাতিক মাতৃভাষা ইনস্টিটিউট (IMLI) aŭ la “Internacia instituto de la denaska lingvo”  de Bangladeŝo aljuĝis [en] la prestiĝan Premion de la internacia denaska lingvo 2021 al la iniciato “Activismo Lenguas” [es] (cifereca lingva aktivismo) de Rising Voices, kiel agnosko de la “escepta kontribuo de la projekto al la protektado, antaŭenigo kaj revigligo de indiĝenaj lingvoj”.

Ŝejko Hasina, ĉefministro de la Popola Respubliko de Bangladeŝo kaj ĉefa sponsoro de IMLI, prezentis la premiojn en malgranda ceremonio [bn] okazinta en Dako [eo], Bangladeŝo, la 21-an de februaro 2021.

Estas la unua jaro ke IMLI agnoskas kvar individuojn kaj organizaĵojn, landajn kaj internaciajn, pro ilia laboro en la kampo de lingvoj. La premioj estas aljuĝataj memore al la Internacia tago de la gepatra lingvo [eo], kiu estas festata tra la mondo la 21-an de februaro ekde sia proklamo en 1999. La kriterioj por la dujara premio prikonsideras “specialajn kontribuojn al novigado en la kampo de cifereca teknologio por la konservado, protektado kaj revigligo de la ‘patrina lingvo’ ”.

Rising Voices [en], la sekcio de Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] specialigita pri la konsciigo kaj cifereca inkluzivigo, lanĉis la iniciaton Activismo lenguas [es] por Latinameriko en 2014, post la unua kunveno pri cifereca aktivismo en la indiĝena lingvo [en] kiu okazis en Oaxaca, Meksiko, kaj de kiu Rising Voices estis unu el la kunorganizantoj. Ekde tiu unua renkontiĝo, similaj kunvenoj okazis en Kolombio [en], Peruo [en], Bolivio [en], Ekvadoro [fr], Gvatemalo [fr] kaj Ĉilio [es], kun la celo krei spacojn kaj retojn por kuna lernado kaj interŝanĝo.

Aldone al ĉi tiuj eventoj, Rising Voices subtenis malgrandskalajn projektojn de cifereca aktivismo en kvar landoj, kondukis du partoprenajn esplorprojektojn, kreis enretan adresaron [es] de ciferecaj projektoj, kunvenigis reton de ciferecaj aktivuloj por defendi indiĝenajn lingvojn [es] kaj lanĉis la kampanjon @ActLenguas [es], kiu invitas aktivulojn alterne partumi en sociaj retejoj siajn spertojn pri la uzado de teknologio por konservado de lingvoj.

La direktoro de Rising Voices, Eddie Avila, diris:

This award is a testament to the impact that language digital activists are having across Latin America and the great potential of their work.

[…] By leveraging the power of the internet and digital technology, these activists are demonstrating the power of these tools to attract new generations of speakers and for their languages to have a greater presence online. We accept this award on behalf of the hundreds of indigenous language activists and their communities, who have shared their vast knowledge and experience with others and made this movement possible. We look forward to continuing to support them as we head into the International Decade of Indigenous Languages in 2022.

Ĉi tiu premio atestas pri la efiko de cifereca aktivismo en la defendo de lingvoj en Latinameriko kaj la granda potencialo de ĉi tiu laboro.

[…] Uzante la potencon de Interreto kaj cifereca teknologio, ĉi tiuj aktivuloj montras la potencon de ĉi tiuj iloj por altiri novajn generaciojn de parolantoj kaj por ke iliaj lingvoj havu enrete pli grandan ĉeeston. Ni akceptas ĉi tiun premion nome de la centoj da aktivuloj engaĝitaj favore al indiĝenaj lingvoj kaj de iliaj komunumoj, kiuj kundividis siajn vastajn sciojn kaj spertojn kaj kiuj ebligis ĉi tiun movadon. Ni antaŭĝojas daŭre subteni ilin dum alproksimiĝos la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj ekde 2022.

Aliaj premiitoj en 2021 inkluzivas profesoron Mohammad Rafiqul Islam kaj Mathura Bikash Tripuran de la Jabrang Welfare Association de Bangladeŝo. La alia internacia premiito estas Islaimov Gulom Mirzajeviĉ, agnoskata pro sia laboro pri la uzbeka lingvo [eo].

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.