- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

En Transnistrio, ŝtato kies sendependeco ne estas agnoskata, emerito alfrontas kriminalajn akuzojn pro “kontraŭ-rusa” diskurso

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Moldavio, Rumanio, Rusio, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Juro, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Parollibereco, Regado, RuNet Echo
[1]

Ekrankopio de videa intervjuo [2] kun la akuzito, publikigita ĉe la retejo pri la monitorado de homaj rajtoj “Zona de Securitate” (“La zono de sekureco”).

70-jaraĝa emerito de Tiraspolo estas akuzita pro ofendado de la prezidento de Transnistrio kaj “negado de la pozitiva rolo de la rusiaj pactenantoj” en la neagnoskata respubliko, laŭ registraĵoj publikigitaj freŝdate.

La akuzoj kontraŭ Miĥail Jermuraki estis faritaj en februaro 2020, post kiam li havis malkonsenton kun la direktoro de mezlernejo de Tiraspolo, la ĉefurbo de Transnistrio, pri la kialoj de la instalado de memortabulo en la lernejo por honori rusan soldaton mortigitan en Sirio.

Jermuraki estis ankaŭ akuzita pro “instigado al interetna malamo”, kvankam tiu akuzo estis poste retirita. Lia kazo estas la unua en la neagnoskita respubliko kiu estas procesigita laŭ leĝo de 2016, kiu malpermesas al civitanoj de Transnistrio kritiki publike la rusian pactenantan mision. La akuzito ne rajtas nun vojaĝi. 

La kazo altiris la publikan atenton unue en decembro 2020 pro Nikolaj Kuzmin, rusparolanta blogisto loĝanta en Transnistrio, kiu raportis pri tio en sia kanalo en Telegramo [3].

Pli frue ĉi-monate, “Zona de Securitate” (“La zono de sekureco”), rumanlingva retejo de Moldavio kiu monitoras atencojn al la homaj rajtoj en Transnistrio, publikigis intervjuon [2] kun Jermuraki, en kiu li parolis detale pri la okazaĵoj.

Transnistrio [4] (aŭ Ĉednestrio) estas separisma ŝtato ĉe la limo inter Moldavio kaj Ukrainio, kiu apartiĝis de Moldavio en la komenco de la 1990-aj jaroj meze de armita konflikto [5]. La tutmonda komunumo kaj Moldavio ne agnoskas de facto la transnistrian ŝtaton, sed taksas ĝin aŭtonoma teritoria unuo ene de Moldavio kun special leĝa statuso. En septembro 2016, la aŭtoritatoj de la memproklamita Transnistrio aranĝis referendumon, kaj post la rezultoj ili komencis preparadojn por aliĝi al la Rusia Federacio. Rusiaj pactenantaj fortoj delonge ĉeestas en la respubliko, kaj la situacio de Transnistrio estas ofte priskribata kiel “frostigita konflikto [6]”.

Li diras ke la kriminalaj akuzoj estis lanĉitaj kontraŭ li je la fino de 2019, post kiam li havis diskuton kun Tamara Gajdarli, direktoro de loka mezlernejo, pri memortabulo celebranta la morton de rusia soldato kiu estis lernanto de tiu lernejo.

Dum la privata diskuto, diras Jermuraki, la direktoro starigis provokajn demandojn kiel “Kio ekzistis unue – ĉu Moldavio aŭ Rumanio?” kaj “Kiun lingvo vi parolas – ĉu la moldavan aŭ la rumanan?”

Responde, Jermuraki, kiu jam estis konata en la komunumo pro siaj kritikaj vidpunktoj rilate al la transnistriaj aŭtoritatoj, proponis al la direktoro legi tekston kiun li skribis antaŭe kaj kiu klarigas lian vidpunkton.

La direktoro de la lernejo registris sekrete la debaton kaj transdonis la registraĵon al la Ministerio pri Ŝtata Sekureco de Transnistrio. Baldaŭ post tio, estis malfermita la kriminala kazo kontraŭ Jermuraki.

En la intervjuo, la akuzito diris ke la kialoj de lia procesigo estas liaj kritikaj vidpunktoj pri la statuso de Transnistrio kaj la rolo de la rusiaj pactenantaj fortoj:

Меня обвиняют в трех преступлениях: оскорбление президента ПМР, что категорически запрещено на оккупированной территории России; второе – оскорбление российских миротворцев, которых я называю оккупантами, и третье, наиболее абсурдное из них, – разжигание межнациональной расовой и религиозной ненависти на территории ПМР. 

Mi estas akuzita pro tri krimoj: ofendado de la prezidento de Ĉednestria Moldava Respubliko (la oficiala nomo de Transnistrio), kiu estas eksplicite malpermesata en la teritorio okupata de Rusio; due, ofendado de la rusiaj pactenantoj, kiujn mi nomas okupantoj; kaj trie, kaj plej absurde, instigado al malamo rasa, interetna kaj religia sur la teritorio de Ĉednestria Moldava Respubliko.

La akuza flanko

La 5-an de februaro, la centro pri leĝa informado “Apriori”, unu el la malmultaj grupoj pri homaj rajtoj en Moldavio, publikigis detalan analizon de la akuzo [7] en la kazo de Miĥail Jermuraki.

Laŭ la akuzo, Jermuraki verkis artikolon en 2006 kun la titolo “Pensoj pri la evidentaĵoj de “Ĉednestria Moldava Respubliko”, en kiu li prezentas kritikajn vidpunktojn pri la memproklamita ĉednestria registaro kaj la engaĝiĝo de Rusio en la pactenanta procezo.

Dum la debato kun la direktoro de la lernejo, laŭ la akuzo, Jermuraki ŝajne uzis “nombron da ofendaj terminoj” por paroli pri la prezidento de Transnistrio, inkluzive de “luita mano”, “marioneto”, same kiel aliajn “pruveble falsajn deklarojn pri liaj aktivecoj”. Tio ekigis la akuzon laŭ la artikolo 316-1 de la Transnistria Kriminala Kodo [8], “ofendado de la prezidento de Transnistrio”. 

La kriminala akuzo ankaŭ asertas [7] ke la oficiala reprezentanto de la prezidento de Transnistrio en la ŝtata administrado, T. Ĥaraĥalup, “montris ke la prezidento taksis la publikajn deklarojn faritajn de Jermuraki kaj trovis ilin ofendaj, kaj kiel privata civitano kaj kiel reprezentanto de la aŭtoritatoj, kaj trovis ke ili subfosas lian aŭtoritaton en la okuloj de la publiko, kaj pro tio taksis tiujn agojn kriminalaj”.

Dum sia pridemandado en februaro 2020, laŭ la dokumento, Jermuraki ne agnoskis sin kulpa [7] kaj “klarigis ke la akuzoj kontraŭ li estis faritaj de kontraŭleĝa aŭtoritato kaj ke ili estas falsaj”.

Publika reago

La sekvantoj de la Telegrama blogo de Kuzmin reagis rapide al la novaĵoj. Alex, unu el la sekvantoj, direktis [3] sian kritikismon al la rusia prezidento Vladimir Putin kaj kulpigis lin pro implica subtenado de la streboj de la transnistriaj aŭtoritatoj, kiuj lanĉas “tiajn kazojn sen ajna laŭŝajna kriminala bazo, celante purigi la informan spacon”:

И вообще надо быть идиотом, чтоб стать на такой шаткий стульчик, как нелигитимное президентство в ПМР, да ещё размахивать пером, подписывая людоедские законы. Это публицистика. Идиотские мысли в публицистике должны осуждаться читателем и союзом журналистов, а не судом, да еще до пяти лет заключения. Иногда через резкие и радикальные высказывания автор пытается передать градус своего отношения к чему-либо, прекрасно осознавая, что никто и никогда не последует его строкам.

Oni devas esti idioto por sidi en la nestabila selo de la kontraŭleĝa prezidenteco de Ĉednestria Moldava Respubliko kaj subskribi tiajn kanibalajn leĝojn. Tio estas eseoj pri aktualaĵoj. Stultaj pensoj en tiaj eseoj devas esti kondamnataj de legantoj kaj de la unuiĝo de ĵurnalistoj, ne punataj de la tribunalo kun ĝis kvin jaroj malantaŭ la kradoj. Kelkfoje aŭtoro povas strebi komuniki la gradon de sia rilato al io per akraj aŭ radikalaj asertoj, perfekte konscia pri tio, ke neniu sekvos la alvokon.

La proceso en la kazo de Jermuraki daŭras. La akuzito riskas punon de ĝis kvin jaroj en prizono. Stepan Popovskij, advokato de la centro pri leĝa informado “Apriori”, diras [7] ke la kazo povas iri ĝis la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj:

У меня не вызывает сомнений, что это дело, если будет вынесен обвинительный приговор, окажется в Европейском суде по правам человека  с жалобой на нарушение ряда статей Европейской конвенции о защите прав человека и основных свобод, среди которых обязательно будет статья 10 Конвенции.

Mi havas neniun dubon pri tio ke, se la verdikto estos kulpiga, la kazo atingos la Eŭropan Kortumon pri Homaj Rajtoj kun apelacio bazita sur la malobservado de pluraj artikoloj de la Eŭropa Konvencio por la Protektado de Homaj Rajtoj kaj Bazaj Liberecoj, inkluzive de Artikolo 10 de la Konvencio. [Artikolo 10 de la Konvencio pritraktas la esprimliberecon, kiu estas “necesa en demokratia socio” — ed.]