RV-Informilo: aliĝu al MOOC Linguapax pri lingva diverseco

Ekrankopio de la videa prezentaĵo fare de Subhashish Panigrahi.

Noto de Rising Voices: Nia monata informilo havigas resumon de niaj lastatempaj blogaĵoj pri ĉiuj aspektoj de cifereca inkluzivigo, inkluzive de la aliro kaj adopto de ciferecaj iloj, kaj ankaŭ pri malsamaj manieroj kaj ebloj plene partoprenigi komunumojn en Interreto. Legu ĉi tie antaŭajn eldonojn de tiu ĉi informilo.

Saluton legantoj, kiel vi fartas? Ni havas ion ekscitan por kunpartigi kun vi ĉiuj!

Pasintjare, la barcelona organizaĵo Linguapax International kreis Amasan Interretan Malferman Kurson (MOOC) nomatan Lingva diverseco, por kio?  kaj invitis Rising Voices, kune kun aliaj fakuloj, kontribui per siaj spertoj. La kurso nun haveblas ĉe la lernplatformo Coursera, kie interesiĝantaj partoprenantoj povas aliĝi senpage. En ĉi tiu kurso vi lernos ne nur pri kio temas lingva diverseco, sed ankaŭ pri praktikaj problemoj spertitaj kaj pritraktitaj en diversaj kuntekstoj tra la mondo.

Aldone, por tiuj kiuj legis multfoje pri la RV-komunumano Subhashish Panigrahi en ĉi tiu Informilo, vi nun havos la ŝancon renkonti sinjoron Panigrahi “persone” kaj aŭdi lin paroli pri la partopreno kaj la aliro de Rising Voices al cifereca lingvoaktivismo.

Por lerni pli pri ĉi tiu kurso kiun ni helpis krei, rigardu ĉi tiun varban filmeton de Linguapax International.

PLI EL LA BLOGO DE RISING VOICES

Parolante pri lingva diverseco… Kio estas la rolo kiun lingvo havas por povi trakti misinformadon? Tio estis la ĉefa temo de diskuto en lastatempa reta seminario organizita de Rising Voices kaj First Draft. Venu legi ĉi tiun artikolon por resumo de la konversacio kun fakuloj el Etiopio, Barato kaj Burkino, kiuj kunhavigis lokajn spertojn pri ĉi tiu afero.

Dume ni ŝatus kundividi kun vi la bonajn novaĵojn pri historia jura venko en Meksiko. Ĉi tio estas jura precedenco, kiu ne nur starigas limon inter komercaj kontraŭkomunumaj telekomunikadaj servoprovizantoj, sed kiu ankaŭ helpos certigi malmultekostan aliron al moveblaj servoj por kamparaj komunumoj tra la lando. Legu la tutan historion ĉi tie.

ESTONTAJ EVENTOJ KAJ KONFERENCOJ

Ĉu vi laboras kun maljunuloj kaj/aŭ pripensas enkonduki maljunulojn ĉirkaŭ vi al iuj ciferecaj iloj, kiuj eble helpos ilin pli ĝui siajn vivojn? Eble vi volos kuniĝi kun samideanoj en ĉi tiu senpaga reta seminario organizata de 100% Digital Leeds kaj partneroj. Noto: Eventbrite-rezervilo estas konsilata.

ILARO KAJ RIMEDOJ

Ĉu iu havas demandojn por edukistoj? Creative Commons [eo] disponigis sian serion Open Education Lightning Talks por ĉiuj, kiuj scivolas pri ĉi tiu temo. Se vi ne povis aliĝi al ĉi tiuj prelegoj pasintan decembron, estas via ŝanco aŭdi kion ĉi tiuj parolantoj volas kundividi pri sia laboro.

Ĉu vi bezonas iom da helpo kun via cifereca sekurecoplano aŭ celas plibonigi ĝin? Eble vi volos kontroli Umbrella – malfermfontan, krean komunaĵan [eo] apon de Security First. Bonvolu kunhavigi viajn pensojn kun ni, se vi testos ĝin!

PLIAJ LEGAĴOJ, AŬDAĴOJ KAJ VIDAĴOJ

Abonu la informilon de Rising Voices (anglalingvan)

 

Dankon al Eddie Avila pro lia kontribuo al tiu ĉi informletero.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.