Ekde #BlackLivesMatter ĝis #VidasNegrasImportam: Alvoko kontraŭ la koloniisma heredaĵo de polica brutaleco

Monumento en Kuracao omaĝe al Tula, afrika sklavo kiu liberiĝis kaj gvidis la Sklavan Ribelon de Kuracao en 1795. Foto de Kattiel / Wikimedia Commons (CC BY-SA 4.0). 

La daŭrema policado de nigrulaj korpoj kaj la daŭranta strukturo de la eŭropa koloniismo kaj de la sklavismo estas heredaĵo de la transatlantika sklavkomerco kaj ĝiaj konsekvencoj en la afrika diasporo.

Post lastatempaj mortoj de Breonna Taylor, George Floyd kaj Tony McDade en Usono, kaj ankaŭ post la alvoko por fini ĉiujn formojn de polica brutaleco kaj ŝtata perforto tra Afriko, Latinameriko kaj Eŭropo, la ligiteco inter koloniismo kaj sklavismo en la tuta diasporo fariĝis pli kaj pli klara.

Ekde la komenco de la 1500-aj jaroj ĝis la fino de la 1900-aj jaroj, ĉirkaŭ 15 milionoj da afrikanoj estis kaptitaj kaj sklavigitaj de eŭropanoj, kaj perforte alkondukitaj al Ameriko kaj Karibio.

Unu inter la plej malbonaj kaj teruraj ekzemploj de malobservo de homaj rajtoj en historio, ankaŭ kaŭzis estiĝon de nekredebla, dinamika, bela kaj kulture diversa afrikan diasporo. Ĉi tiun tutmondan komunumon konsistigas  rektaj posteuloj, precipe subsaharaj afrikanoj, kiuj loĝis unue en Ameriko pro la sklavkomerco.

Nigruloj en Ameriko kaj Karibio plue praktikis sanktajn kaj praulajn ritojn el Afriko kaj ankaŭ kreis novajn kutimojn kaj kulturon trans la oceano. Temas pri multaj aferoj, de tradiciaj plektitaj hararanĝoj aŭ vestaĵoj el la devenlandoj ĝis kreado de novaj religioj inspiritaj de la religioj de Okcidentafriko. Ekzemple, Santerio kaj Voduo fariĝis sinsekvoj de la joruba religio kaj kulturo de Niĝerio.

La policado de tiuj malsamaj nigrulaj komunumoj havas profundajn historiajn radikojn, kiuj daŭre efikas nuntempe, sur la diasporo kaj sur la afrika kontinento.

En la komenco de la 1700-aj jaroj, la usona ŝtato Suda Karolino starigis la unuan polican patrolon kontraŭ sklavoj, kiu inspiris preskaŭ ĉiujn aliajn ŝtatojn kun sklavecaj leĝoj sekvi la ekzemplon. Tiuj patroloj respondecis pri kaptado de fuĝintaj sklavoj, devis ĝeni kaj interrompi eblajn sklavajn ribelojn, kaj puni tiujn konsideritajn kulpaj pro defii siajn mastrojn kaj la regadon de la plantejo.

Usonaj leĝoj kiel la Leĝo pri Fuĝintaj Sklavoj, de 1850, kiu devigis la federacian registaron kapti kaj sendi sklavojn al iliaj mastroj — eĉ en liberaj ŝtatoj — nur helpis plifortigi la ideon, ke la polico protektas la aferojn kaj propraĵojn de blankuloj. Polica brutaleco daŭre okazas en Usono kune kun la kontraŭstaro de la movado Black Lives Matter [Nigrulaj Vivoj Gravas].

Nuntempe, civitanoj en multaj afrikaj landoj — kiel Niĝerio, Ugando, Zimbabvo, Kenjo kaj Sud-Afriko — ankaŭ multfoje spertas polican brutalecon; tiuj landoj starigis policajn fortojn dum la eŭropa koloniismo.

En Niĝerio, junaj aktivistoj postulis likvidi la Special Anti-Robbery Unit [Specialan Kontraŭ-Ŝtelan Grupon] de niĝeria polico, konata kiel SARS, per la movado #EndSARS. SARS estis akuzita pri almenaŭ 82 kazoj de torturo, perforto kaj murdoj ekde januaro 2017 — kiam ĝi estis starigita — ĝis majo 2020. La niĝeria registaro perforte subpremis la movadon #EndSARS en oktobro 2020.

Tiu struktura perforto estas konsekvenco de la brita koloniismo en Niĝerio. Dum la regado de Britio, kiam estis kreita Niĝerio, la Royal Crown [registaro] forte dependis de siaj komercaj entreprenoj por zorgi pri sia eksterlanda politiko kaj regi siajn koloniojn. Britio permesis, ke tiuj entreprenoj ekhavi komercajn kaj registarajn rajtojn — kaj armeojn. La niĝeriaj policaj fortoj estis formitaj laŭ tiuj sistemoj kaj metodoj de regado, kiuj protektis kaj garantiis la britan koloniisman superregadon.

Similaj formoj de perforto spegulas la koloniisman pasintecon en la polica kadro de Sud-Afriko. Dum la apartismo [Apartheid], la registaro utiligis la policajn fortojn por konservi kaj trudi la rasan segregacion kaj murdi elstarajn kontraŭ-apartismajn aktivulojn. Ankaŭ, la polico neproporcie uzis troan forton kontraŭ ne-blankaj sudafrikanoj kaj kreis longdaŭrajn dividojn inter la teroritaj komunumoj. Tiu subprema kontraŭ-nigrula konduto, kiu estis starigita de blankaj koloniistoj, daŭre efikas sur la sudafrikaj nigrulaj komunumoj nuntempe.

Dum la antaŭa somero en Johanesburgo, Nathaniel Julies, 16-jara knabo kun la Down-sindromo, estis mortpafita de la polico. La murdo de Nathaniel, speciale, ekscitis manifestaciojn ĉar li estis infano kun handikapoj kaj la detaloj pri la okazo estis malklaraj. La gepatroj pensas, ke la policanoj pafis lin ĉar li ne parolis kaj ne kapablis rapide respondi la demandojn de la policanoj.

En Brazilo, hejmo de la plej granda loĝantaro de nigruloj ekster la afrika kontinento, la polico de Rio-de-Ĵanejro mortigis 1800 homojn en 2019 — kaj preskaŭ ok inter dek estis nigrulaj. Bahio, brazila ŝtato kun loĝantaro kiu konsistas je 80 procentoj el nigruloj, estis tria subŝtato laŭ policaj mortigoj en 2019.

Brazilo ricevis la plej grandan kvanton de sklavoj en la suda hemisfero kaj estis la lasta lando kiu abolis sklavecon en Ameriko. Tial, afriko-brazilaj aktivuloj argumentas, ke la registare permesita perforto en Brazilo ligiĝas kun la varigado de nigrulaj korpoj kaj kun la rolo de la brazila registaro en la malkompleta transiro de sklaveco al kio devis esti libereco.

“Ili mortigas nigrulojn ĉar tio estas la strukturo de la brazila socio”, klarigas Aline Maia, plenuma kunordiganto de la Observatório de Favelas, organizaĵo en Rio-de-Ĵanejro kiu disvolvas publikajn politikojn en Brazilo. “[Tiu genocido] profitigas per mono, kaj estas spektaklo kiu permesas al blankuloj senti sin pli sekuraj, ĉar la perforto okazas ie for. Ĝi helpas al politikistoj ricevi voĉdonojn”.

Afiŝoj kun #VidasNegrasImportam (traduko de Black Lives Matter [Nigrulaj Vivoj Gravas]) multoblige aperis en Brazilo dum februaro 2019, post kiam superbazara gardisto mortigis nigrulon  en Rio-de-Ĵanejro. La 20-an de novembro 2020, alia nigrulo estis batita ĝis morto de du blankaj gardistoj en bazaro de Carrefour, en Porto-Alegro, kaj tio instigis al nova ondo de manifestacioj en Brazilo.

En Unuiĝinta Reĝlando, la polico kvaroble pli inklinas uzi troan perforton kontraŭ nigruloj, kvankam la nigruloj estas nur 3,3 procentoj de la loĝantaro. Krome, nigruloj en Britio duoble pli probable mortas pro la apliko de la leĝaro.

En Kanado, inter 2013 kaj 2017, nigrulaj kanadanoj reprezentis 32 procentojn de ĉiuj malobservoj, 30 procentojn de troa polica perforto kaj 70 procentojn de policaj pafadojNur en Toronto estas 20-oble pli probable ke nigraj kanadanoj estas mortigataj de polica oficiro.  

Blankula supereco kaj koloniismo  ekzistas ne sole en Usono aŭ Afriko. Polica brutaleco estas universala, blankula supereco estas tutmonda, kaj la koloniisma strukturo daŭre funkcias. Pro tio, nigruloj ĉiutage, en la tuta mondo, estas mortigataj.

Tial, en la tuta diasporo, nigruloj daŭre senlace batalas por siaj vivoj, komunumoj kaj estontaj generacioj. En Usono ni diras #BlackLivesMatter! En Niĝerio ni diras #EndSARS! Kaj en Brazilo ni diras #VidasNegrasImportam!

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.