Global Voices kunlaboras kun Unesko en projekto pri cifereca aktivismo por akceli lingvan diversecon

Ilustraĵo de Adriana García kaj uzata kun permeso.

Kadre de la iniciato Rising Voices, Global Voices ĝojas anonci novan kunlaboron kun Unesko por la disvolviĝo de senpaga edukprojekto por indiĝenaj komunumoj kaj aliaj lingvominoritataj komunumoj aŭ ceteraj kiuj ne disponas sufiĉe da rimedoj kaj kiuj celas akcepti ciferecajn amaskomunikilojn kaj platformojn disponeblajn en Interreto por antaŭenigi siajn lingvajn agadojn.

Laŭ la Deklaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, la rajto je libereco de opinio [eo] kaj aliro al informoj en la gepatra lingvo estas unu el la fundamentaj kondiĉoj por la enpovigo [eo] de indiĝenaj popoloj. Konservi la viglecon de indiĝenaj lingvoj helpas konservi kaj protekti tradiciajn sciojn, kiuj ekzistas ĉefe en buŝa formo, por protekti la kulturon kaj identecon de indiĝenaj komunumoj.

Unu el la manieroj en kiuj komunumoj laboras por uzi ĉi tiujn rajtojn estas per ciferecaj amaskomunikiloj kaj platformoj haveblaj en Interreto. Utiligante pli bonan konekteblecon kaj pli pageblan aparataron, komunumoj povas pligrandigi la atingeblecon de la enhavo kiun ili produktas en sia gepatra lingvo, faciligi aliron al informoj kaj scioj produktitaj de aliaj, kaj akceli komunikadon kun aliaj komunumoj.

Ĉe la avangardo de ĉi tiu tendenco estas lingvaj ciferecaj aktivuloj, kiuj alprenas “mem-faran” aliron al kreado de cifereca enhavo, al kampanjoj en sociaj retejoj, retaj edukmaterialoj kaj komunikaj platformoj. La ĝenerala spirito de ĉi tiuj aktivuloj estas kundividi kapablojn, spertojn kaj sciojn.

Ĉi tiuj lingvokomunumoj tamen ankoraŭ alfrontas kelkajn gravajn obstaklojn por optimuma uzo de Interreto kaj ciferecaj amaskomunikiloj por antaŭenigi siajn lingvojn enrete. Ĉi tiuj inkluzivas barojn al aliro, samkiel teknikajn, teknologiajn, lingvajn, socikulturajn, kaj eĉ jurajn aŭ politikajn defiojn.

La bona novaĵo estas ke multaj el ĉi tiuj defioj estas traktataj de ciferecaj aktivuloj tra la mondo, kiuj disvolvas efikajn strategiojn kaj solvojn kiuj povas esti adoptataj kaj adaptataj al la unikaj kuntekstoj kaj realaĵoj de aliaj komunumoj. Ĉi tiuj lecionoj kaj plej bonaj praktikoj estos enmetataj en ĉi tiun rimedon por doni pli larĝan superrigardon pri la diversaj elementoj kiuj kreas projektojn kaj kampanjojn por cifereca aktivismo.

La ilaro ne celas esti gvidilo paŝon post paŝo; prefere ĝi estos vojmapo por cifereca aktivismo kunkreita en proksima kunlaboro kun ekzistantaj kaj novaj retoj de ciferecaj aktivuloj kaj aliaj partneroj, dum preparoj por la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj 2022-2032 estas daŭrigataj.

Kreante ĉi tiun rimedon por ekzistantaj kaj aperantaj ciferecaj aktivuloj, la partnereco inter Global Voices kaj Unesko respondas al rekomendo de la Deklaracio de Los Pinos [Chapoltepek], ellaborita dum la altnivela fina evento de Unesko pri la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj en 2019:

“Promotion of networks of digital activists and champions for the teaching and learning of indigenous languages, as well as the exchange of best practices related to the use of technology.”

“Antaŭenigo de retoj de ciferecaj aktivuloj kaj ĉampionoj por la instruado kaj lernado de indiĝenaj lingvoj, kaj ankaŭ la interŝanĝo de plej bonaj praktikoj rilate al la uzo de teknologio.”

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.