Antaŭenpuŝi la edukadon pri kronviruso per indiĝenaj lingvoj

 

 

Screenshot of a Bafut-language video from Cameroon. CC BY-NC-ND 4.0

Ekrankopio de video en la bafuta lingvo de Kameruno. CC BY-NC-ND 4.0

Rigardu la specialan priraportadon de Global Voices pri la tutmonda efiko de KOVIM-19.

Certigi ke lokaj komunumoj havas aliron al fidindaj informoj pri KOVIM-19 estas defio por registaroj kaj organizaĵoj kiel la Monda Organizaĵo pri Sano (OMS), kio iĝas ankoraŭ pli komplika por parolantoj de minoritataj lingvoj.

Responde al ĉi tiu defio, la iniciato virALLanguages ​​laboras kun lokaj komunumaj gvidantoj tra la mondo por kundividi bazajn sanajn informojn pri KOVIM-19 per sono kaj video, per la uzo de “proverboj, metaforoj kaj diversaj retorikaj strategioj” por parolantoj de minoritataj lingvoj.

VirALLanguages ​​estas kunlaboro inter la projekto KPAAM-CAM/Komunumo por Tutmonda Egaleco pri Sano ĉe la Ŝtata Universitato de Bufalo en Usono kaj la Instituto pri Mondaj Lingvoj de la Lernejo pri Orientaj kaj Afrikaj Studoj ĉe la londona universitato SOAS en la Unuiĝinta Reĝlando.

La iniciato disponigas subtenajn materialojn por filmetoj kundividitaj en YouTube kaj Facebook sub permesilo Creative Commons. Dum pli da lingvaj komunumoj de la tuta mondo aliĝas, la kovrado en pli da lingvoj kreskos. Videoj elŝuteblas el la Interreta Arkivo.

Ĝis nun, la projekto funkciis kun sep apartaj lingvoj, ĉiuj el Kameruno, unu el la landoj plej trafitaj de kronviruso en la regiono, kun almenaŭ 2 265 kazoj ĝis la 9-a de majo 2020 (47 669 ĝis la 31-a de marto 2021, ndlr). En lando kun 250 apartaj lingvoj, ekzistas lingva disiĝo inter la plimulto parolanta la francan kaj la minoritato parolanta la anglan – ambaŭ lingvoj estigitaj de koloniigo. La trijara franc-angla lingva konflikto kaŭzis delokiĝon de 500 000 homoj.

En oktobro 2019, Rising Voices parolis kun Mandana Seyfeddinipur, estro de la Programo pri Dokumentado de Lingvoj Endanĝerigitaj ĉe SOAS, dum la Konferenco pri la Malkoloniigado de Lingvoj de lnterreto en 2019, por ekscii pri la kritika rolo de indiĝenaj lingvoj en aliro al informoj. Kiam la kronvirusa pandemio ekflamis, la scioj de Seyfeddinipur estis utiligitaj por efektivigi podkastan epizodon titolitan: “Indiĝenaj lingvoj en tempoj de pandemio“:

Rising Voices freŝdate kontaktis per elektronika poŝto la lingvistojn Mandana Seyfeddinipur, Pierpaolo Di Carlo kaj Jeff Good – ĉiuj estas projektaj direktoroj de la iniciato virALLanguages ​​– por ekscii pli, kaj ili respondis kiel grupo:

Subhashish Panigrahi (SP): Rakontu iomete pri ĉi tiu projekto. Kio estas la ŝlosila demando kiun vi provas trakti kaj kio estas via pli vasta celo?

virALLanguages (VL): We're targeting marginalized languages which also means languages that may not have a writing system, and languages that are spoken by relatively fewer people, or are not used for official purposes like spreading information about a pandemic. As public authorities tend to share vital health and other public information related to coronavirus, many marginalized communities might not understand sufficiently. There are also social and cultural barriers in addition to such linguistic barriers. Experience from other health crises has shown that pure translation into major languages does not seem to be enough for life-saving behavioral changes. We are aiming to fill this gap with our work based on our experience working with marginalized communities.

We're working to create a network of people who are willing to not only translate key messages in marginalized languages but to adapt them to local contexts so that people will understand what to do in potentially endless circumstances.

virALLanguages ​​(VL): Ni celas marĝenigitajn lingvojn, kio ankaŭ signifas lingvojn kiuj eble ne havas skribsistemon, kaj lingvojn parolitajn de relative malpli da homoj aŭ ne uzatajn por oficialaj celoj kiel disvastigado de informoj pri pandemio. Dum publikaj aŭtoritatoj emas diskonigi esencajn sciigojn pri sano kaj aliajn publikajn kronvirus-rilatajn informojn, multaj marĝenigitaj komunumoj eble ne povus kompreni ilin sufiĉe bone. Krom ĉi tiuj lingvaj baroj, ekzistas ankaŭ sociaj kaj kulturaj baroj. Sperto de aliaj sanaj krizoj montris, ke pura tradukado al ĉefaj lingvoj ne ŝajnas sufiĉa por vivosavaj kondutaj ŝanĝoj. Ni celas plenigi ĉi tiun mankon per nia laboro surbaze de nia laborsperto kun marĝenigitaj komunumoj.

Ni laboras por krei reton de homoj kiuj pretas ne nur traduki ŝlosilajn mesaĝojn al marĝenigitaj lingvoj, sed adapti ilin al lokaj kuntekstoj por ke homoj komprenu kion fari en eble senfinaj cirkonstancoj.

SP: Kiel vi provas alfronti ĉi tiujn defiojn en virALLanguages?

VL: So, we use reliable health advice (WHO) which speakers of marginalized languages then translate by making it as culturally appropriate as possible. We are also attempting to enable acceptance and trust by involving spokespersons who are trusted locally, like traditional authorities, local medical doctors, or other figures that are respected and listened to by the local communities.

The recording is played back to the other speakers for checking and if there is a larger agreement for the distribution through the relevant channels in a given community — social media channels or community radios or even mobile apps.

VL:  Do, ni uzas fidindajn konsilojn pri sano (OMS), kiujn parolantoj de marĝenigitaj lingvoj tradukas, tiel farante ilin laŭeble kulture taŭgaj. Ni ankaŭ provas ebligi akcepton kaj fidon per engaĝado de proparolantoj kiuj estas fidataj je loka nivelo, kiel tradiciaj aŭtoritatoj, lokaj kuracistoj aŭ aliaj personoj respektataj kaj aŭskultataj de lokaj komunumoj.

La registrado estas reproduktita al aliaj parolantoj por kontroli ĉu ekzistas pli vasta interkonsento por distribuo per la koncernaj kanaloj en donita komunumo: kanaloj en sociaj medioj aŭ komunuma radio aŭ eĉ poŝtelefonaj programoj.

SP: Kiom da lingvoj aŭ komunumoj vi celas?

VL: Well, the project title is telling. We target the other languages — those that major institutions cannot target, so that important messages reach as many people as possible in different ways.

VL: Nu, la titolo de la projekto estas signifa. Ni turnas nin al aliaj lingvoj, kiujn ne povas trakti ĉefaj institucioj, por ke gravaj mesaĝoj atingu kiel eble plej multajn homojn diversmaniere.

SP: Kiajn lingvojn vi celas kaj kial?

VL: We are focusing on marginalized oral languages, and those languages in which vital and general health information are rarely distributed. We are trying to reach out and to build a network of people who can then use the workflow and resources built by us for their own languages. So, we are responsive on the one hand and proactive on the other. We have started proactively in Cameroon, considering our past experience there and the presence of a very close network. … We're also reaching out to those who worry that information only in writing or in majority languages will not reach many people, and may not be trustworthy by all. Our effort is to help communities disseminate crucial and life-saving information in oral languages, and extend the usage of such languages.

VL: Ni fokusiĝas pri marĝenigitaj buŝaj lingvoj kaj tiuj lingvoj, per kiuj esencaj kaj ĝeneralaj sanaj informoj malofte estas distribuataj. Ni provas atingi kaj konstrui reton de homoj kiuj tiam povas uzi la laborfluon kaj rimedojn, kiujn ni kreas por iliaj propraj lingvoj. Sekve, ni estas reagivaj unuflanke kaj iniciatemaj aliflanke. Ni komencis aktive en Kameruno, konsiderante nian pasintan sperton kaj la ĉeeston de tre proksima reto… Ni ankaŭ atingas tiujn kiuj timas, ke informoj nur skribaj aŭ en la grandaj lingvoj ne atingos multajn homojn, kaj ke tiuj informoj eble ne estas ĉiuj fidindaj. Nia devontigo estas helpi komunumojn, disvastigi esencajn kaj savantajn informojn en buŝaj lingvoj kaj plilongigi la uzon de tiuj lingvoj.

SP: Kion oni atendas de iu ajn interesata indiĝena lingvoparolanto aŭ de komunumo de marĝenigita lingvo?

VL: The project website has resources that can be used as guides for local communities to create their own video content. We encourage the communities to include anything that is culturally appropriate while still retaining the essential health advisory intact. They can look at the scripts in English to create a script of their own while addressing local context including proverbs, metaphors, and other culturally appropriate features to make the messaging more impactful. Those who are interested to join us are required to read a reference text and pass a short quiz. This test ascertains that the potential contributors can produce a message that, while culturally appropriate, will still convey accurate information.

VL: La retejo de la projekto havas rimedojn uzeblajn kiel gvidilojn por lokaj komunumoj por krei sian propran videan enhavon. Ni instigas komunumojn inkluzivi ĉion kulture taŭgan, konservante la esencan sanan konsilon integra. Ili povas rigardi la tekstojn en la angla por krei propran tekston dum ili traktas la lokan kuntekston inkluzive proverbojn, metaforojn kaj aliajn kulture taŭgajn trajtojn por fari la mesaĝon pli efika. Tiuj kiuj ŝatus aliĝi al ni devas legi referencan tekston kaj pasigi mallongan kvizon. Ĉi tiu testo certigas, ke eblaj kontribuantoj povas produkti mesaĝon kiu, dum kulture taŭga, ankaŭ transdonos ĝustajn informojn.

SP: Kiel vi diskonigas filmetojn krom YouTube kaj Facebook, precipe en cellingvoj?

VL: Our local collaborators know best what the appropriate channels are in a specific demography. … We are now downsampling our recorded files to make them available on Archive.org … for viewers to download. Some teams have proposed to engage with radio channels to broadcast the audio content in local radios. We have done this for the Mafa language that is spoken in the extreme north of Cameroon, through a local radio channel, “Radio Échos des Montagnes.”

VL: Niaj lokaj kunlaborantoj plej bone scias, kiuj kanaloj taŭgas en specifa demografio. … Ni nun kunpremas niajn registritajn dosierojn por disponigi ilin ĉe Archive.org … kaj por ke la spektantoj povu elŝuti ilin. Iuj teamoj proponis interagi kun radiaj kanaloj por elsendi sonan enhavon per lokaj radioj. Ni faris ion por la mafa lingvo parolata en la malproksima nordo de Kameruno, per loka radia kanalo, “Radio Échos des Montagnes“.

SP: Dum via fokuso estas tiuj, kiuj parolas marĝenigitajn kaj parolajn lingvojn, kiel komunumoj kaj vi mem planas disvastigi ĉi tiujn filmetojn pli vaste?

VL: …Communities [are] key. Once audios and videos are downloaded and shared as files by the communities, we have no way of measuring their impact. We must rely on our local collaborators to tell us if our output is effective.

Komunumoj [estas] la ŝlosilo. Post kiam sonregistraĵoj kaj videoj estas elŝutitaj kaj kundividitaj kiel dosieroj fare de komunumoj, ni ne havas rimedon por mezuri ilian efikon. Ni devas fidi niajn lokajn kunlaborantojn por diri al ni, ĉu nia produktado efikas.

La direktoroj de la projekto diris al Rising Voices, ke VirALLanguages ​​intencas pliigi sian kovradon en multaj lingvoj, invitante kunlaborantojn formi teamojn de marĝenigitaj parolantaj lingvoj por krei enhavon. Tiuj kiuj havas rilatojn kun komunumoj de parolantoj de minoritataj ligvoj ankaŭ povas formi teamojn por lokaj lingvoj kaj la projekto aktive serĉas volontulojn kaj subtenon por lokaj radiostacioj, kiuj helpas disvastigi sondosierojn en lokaj lingvoj. Ĉiu povas ankaŭ kontakti la volontulojn de virALLanguages ​​por fari donacojn al tiuj lingvaj teamoj, kiuj bezonas monhelpon por videoproduktado.

Gravaj klopodoj estas survoje por krei kritikajn anoncojn pri publika sano rilate al la kronviruso en indiĝenaj lingvoj. Ekzemple, la Projekto pri Endanĝerigita Lingvo listigas fontojn en ĉirkaŭ 366 lingvoj.

Indiĝenaj komunumoj alfrontas pli grandan riskon pro kronviruso, kio instigas la Departementon pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj de Unuiĝintaj Nacioj (DESA) kaj aliajn spertulojn postuli la interŝanĝon de gravegaj konsiloj pri sano en pli da indiĝenaj lingvoj.

Redaktora noto: La aŭtoro de tiu ĉi artikolo volontulis por la projekto virALLanguages. 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.