Venigante la lazan lingvon al Interreto, unu projekto nuntempa: intervjuo kun Eylem Bostanci

Rize, Turkey. Ekrankopio de https://www.youtube.com/watch?v=feXQb1HV024

La laza lingvo aŭ lazuri estas unu el la 30 minoritataj lingvoj de Turkio — kaj unu el la plej endanĝerigitaj.

Laŭ diferencaj fontoj haveblas 30 000 ĝis 200 000 parolantoj de la laza hodiaŭ kaj plejparto de ili plu loĝas en urbetoj kaj vilaĝoj de la provincoj Artvin kaj Rize, ĉe la bordo de la Nigra Maro.

De 1982 ĝis la fino de la 1990-aj jaroj, edukado en ĉiuj minoritataj lingvoj estis malpermesita en turkaj lernejoj, kio grave reduktis la uzadon de la laza.

Dum leĝo, aprobita en 2002, garantias instruadon en minoritataj lingvoj al turkaj civitanoj en mezlernejoj, plu haveblas malmulte da instruistoj kaj multaj lernejoj aktive malkuraĝigas lernejanojn, malinstigante lerni ilin.

Tutmondaj Voĉoj interparolis kun Eylem Bostancı, projekta kunordiganto en la Laza Instituto, organizaĵo kiu havas sidejon en Istanbulo kaj okupiĝas pri promociado de la lazaj lingvo kaj kulturo.

Bostancı estas etne lazo, sed kreskis en Londono. Ŝia vojaĝo al la esplorado de siaj radikoj komenciĝis antaŭ 20 jaroj, kiam ŝi renkontis retejon, per kiu ŝi malkovris aliajn lazojn.

Dum sekvintaj jaroj Bostancı tradukis librojn el la laza al la angla, inkluzive gramatikan libron kaj lazo-turko-anglan vortaron, kaj helpis publikigi magazinon en la laza.

La intervjuo estis redaktita por koncizeco.

Doğa Çelik (DÇ): Kiel formiĝis via intereso pri la laza lingvo?

Eylem Bostancı (EB): I am an ethnic Laz and both my parents’ first language is Laz. Yet, since I was raised and educated in London I could understand a bit but not speak Laz. The Laz language is a strong component of my cultural heritage and my roots. It was through an internet site that I met with other Laz people in 2001, writing articles and doing research on Laz by going into archives at the British Library. In 2002, I made a radical decision to move to Istanbul, Turkey, where I married my husband who is the first person to publish a Laz-Turkish dictionary in Turkey.

Eylem Bostancı (EB): Mi estas etne lazo kaj la denaska lingvo de ambaŭ miaj gepatroj estas la laza. Mi kreskis kaj ricevis edukadon en Londono, do mi povis iom kompreni la lazan, sed ne parolis ĝin. La laza lingvo estas grava komponanto de mia kultura heredaĵo kaj miaj radikoj.  Per retejo mi sukcesis renkonti aliajn lazojn en 2001, verki artikolojn kaj fari esplorojn pri la laza en la arkivoj de la Brita Biblioteko. En 2002 mi faris radikalan decidon transloĝiĝi al Istanbulo, Turkio, kie mi edziniĝis al mia edzo, kiu estis la unua persono eldoninta lazo-turkan vortaron en Turkio.

: Kie laŭ via opinio la laza lingvo situas en Interreto?

EB: Currently, there aren’t sufficient education methodology, materials and resources that can be easily accessed through the internet, which means that the education in these languages is not adequately supported. The internet is a strong medium that facilitates the widespread access to all materials and resources in Laz. Those materials prepared in the recent years are not compatible with the digital sphere, thus not user-friendly or easily accessible to those wishing to learn the language. Within the scope of the European Union project that we started in July 2020, we will be producing practical, innovative, easy to access and diverse podcasts, videos, and learning materials enriched by graphics and music so that children and the young people can learn their mother language. In addition, existing learning materials will be digitalized.

EB: Nun ne ekzistas sufiĉa eduka metodologio, materialoj kaj resursoj, facile troveblaj per Interreto, kio signifas ke la edukado en tiuj lingvoj estas subtenata neadekvate. Interreto estas grava medio kiu faciligas vastan aliron al ĉiuj materialoj kaj resursoj en la laza. Tiuj materialoj kreitaj en la lastaj jaroj estas maltaŭgaj por la cifereca sfero, malkomfortaj por uzado, aŭ ne facile alireblas por homoj dezirantaj lerni la lingvon. Kadre de projekto de Eŭropa Unio kiun ni lanĉis en julio 2020, ni produktos praktikajn, novigajn, facile alireblajn kaj diversecajn podkastojn, videaĵojn kaj lernomaterialojn riĉigitajn per grafikaĵoj kaj muzikaĵoj, tiel ke infanoj kaj gejunuloj povu lerni sian gepatran lingvon. Aldone estos ciferecigitaj ekzistantaj lernomaterialoj.

: Kiom grava laŭ via opinio estas la rolo de Interreto en la konservado de la laza lingvo?

EB: It is critical. We have organised a “Digital Activism” training recently, in which academics and experts in the field of endangered languages digital activism were invited as lecturers. Through digital activism and language preservation trainings aimed at the young people who are interested in safeguarding the endangered language as native speakers, activists or NGO members, we target to increase the capacities of the participants within the respective matter, and help them use social media efficiently and productively. The content of the training are the creation of visual material, the techniques and application of video activism, effective use of digital tools, citizen journalism, digital language preservation focusing on the mother language and cultural rights, preparing news text in the mother language. At the end of this activity, we will prepare a digital handbook intended for the institutions and activists conducting a rights-based study on the endangered languages and cultural rights.

EB: Ĝi estas gravega. Lastatempe ni organizis trejnadon “Cifereca aktivismo”, dum kiu kiel lekciistoj estis invititaj akademiuloj kaj ekspertoj en la kampo de cifereca aktivismo pri endanĝerigitaj lingvoj. Per cifereca aktivismo kaj trejnadoj pri lingva konservado celantaj junulojn kiuj interesiĝas pri partopreno en la savado de endanĝerigitaj lingvoj kiel denaskaj parolantoj, aktivuloj aŭ membroj de neregistaraj organizaĵoj, ni strebas kreskigi la kapablojn de la partoprenantoj en la respektiva maniero kaj helpi al ili uzi sociajn retojn efike kaj produktive. La enhavo de la trejnado estas kreado de vida materialo, teknikoj kaj aplikado de videa aktivismo, efika uzado de ciferecaj iloj, civitana ĵurnalismo, cifereca lingva konservado fokusita je gepatra lingvo kaj kulturaj rajtoj, preparado de novaĵoj en la gepatra lingvo. Fine de tiu ĉi aktivado ni preparos ciferecan gvidlibron destinitan por institucioj kaj aktivuloj okupiĝantaj pri studoj de la rajtoj de endanĝerigitaj lingvoj kaj kulturaj rajtoj.

: Ĉu vi havas iujn ciferecajn projektojn?

EB: We are working towards creating a digital media platform by building content that involves news related to the developments for Laz and other endangered languages in Turkey and the world, information on the Laz language, culture and the history, learning materials, photos, articles, videos, interviews and podcasts. We are also working on producing cartoons in Laz for children. There is a rapidly increasing number of young Laz who consult the Laz Institute to find out about their language and culture in search of their ethnic identity and expressing their demand for expanded cultural rights and extended representation of their linguistic groups of people. We strive to meet the increasing demand from the Laz people for better accessible resources through concentrating on digitalisation. The Laz Institute website  and the TAD-Endangered Languages website that we have established during our latest EU funded project both contain the information and resources that are developed by us. We have also set up social media accounts for Laz Enstitusu and Tehlike Altindaki Diller (Endangered Languages) on YouTube, Facebook, Twitter, Instagram and LinkedIn. In addition, in May 2020 we have  applied for Duolingo app to be available in the Laz language.

We will also create a Laz Audio Dictionary website and a digital “Language Map” of Laz and Circassian languages.  This will be an online map showing the cities, towns and villages where the Laz and Circassian languages are spoken in Turkey. The map will also include the ethnographic information, population number, and the original names of the towns and villages and the new names given by the state in the last 80 years. This map will enable users to make updates, allowing them to add new information. Thus, correct census data will be provided on these languages and the changed place names will be visible and easily accessible.  In addition, we are also working on Laz and Circassian language learning websites.

EB: Ni laboras por krei ciferecan amaskomunikilan platformon per konstruado de enhavo, kiu inkluzivos novaĵojn pri la evoluo de la laza kaj aliaj endanĝerigitaj lingvoj en Turkio kaj la mondo, informojn pri la lazaj lingvo, kulturo kaj historio, lernomaterialojn, fotojn, artikolojn, videaĵojn, intervjuojn kaj podkastojn. Ni ankaŭ laboras pri produktado de bildstrioj en la laza por infanoj. Rapide kreskas la nombro de junaj lazoj, kiuj konsultas la Lazan Instituton por ekscii pri siaj lingvo kaj kulturo, serĉante sian etnan identecon kaj esprimante sian postulon pri vastaj kulturaj rajtoj kaj reprezentado de siaj lingvaj grupoj.

Ni strebas kontentigi la kreskantan postuladon de la laza popolo pri pli bona alirebleco al resursoj per ilia koncentrado kaj ciferecigado. La retejo de la Laza Instituto kaj tiu de la TAD-Endanĝerigitaj Lingvoj, establitaj de ni dum nia lasta projekto financita de EU, enhavas la informojn kaj resursojn evoluigitajn de ni. Ni kreis ankaŭ kontojn por Laz Enstitusu (Laza Instituto) kaj Tehlike Altindaki Diller (Endanĝerigitaj Lingvoj) ĉe YouTube, Facebook, Twitter, Instagram kaj LinkedIn. Aldone en majo 2020 ni prezentis peton ĉe la aplikaĵo Duolingo por fari la lazan lingvon alirebla tie.

Ni ankaŭ planas krei retejon de la Laza Aŭdio Vortaro kaj ciferecan “Lingvomapon” de la laza kaj ĉerkesa lingvoj. Tio estos interreta mapo montranta la urbojn, urbetojn kaj vilaĝojn, kie la laza kaj ĉerkesa lingvoj estas parolataj en Turkio. La mapo inkludos ankaŭ la etnografian informon, nombron de loĝantaro kaj la originalajn nomojn de la urbetoj kaj vilaĝoj kaj la novajn nomojn, donitajn de la ŝtato en la lastaj 80 jaroj. Tiu ĉi mapo ebligos al uzantoj fari aktualigojn, aldonante novajn informojn. Do korektaj informoj pri popolnombrado estos prezentitaj en tiuj lingvoj kaj la ŝanĝitaj loknomoj estos videblaj kaj facile alireblaj. Aldone ni laboras pri retejoj por lernado de la laza kaj ĉerkesa lingvoj.

DÇ: Ĉu vi alfrontas iujn malfacilaĵojn en viaj klopodoj disvastigi la uzadon de la laza?

EB: We are experiencing some problems in communicating correct information on the Laz language. For instance, the Laz/Mingrelian languages are classified not as languages on their own, but as dialects of another language on Wikipedia, as well as many academic articles, wrongly being classified as “Kartvelian” languages, rather than solely “South Caucasian” languages. We have amended the information on Wikipedia several times, yet it has been changed back, making it difficult to deal with. Although the information in the already published non-digital sources are hard to correct, it is possible to interact with the online sources. We are now establishing an “International language preservation and promotion studies” network and contacts will be made with the internet sources, identified at the beginning of the studies activity, for the amendment of information and providing the accurate information (with relevant sources) on the Laz language.

EB: Ni spertas certajn problemojn en la komunikado de korektaj informoj pri la laza lingvo. Ekzemple la laza kaj mingrela lingvoj estas klasifikitaj kiel ne apartaj lingvoj, sed dialektoj de aliaj lingvoj en Vikipedio, same kiel en multaj akademiaj artikoloj, erare klasifikantaj ilin kiel “kartvelajn” lingvojn, ne kiel “sudkaŭkazajn” lingvojn. Ni nuligis tiun informon en Vikipedio plurfoje, sed ĝi estis restarigita, do malfacilas fari tion. Kvankam la informoj en la jam publikigita necifereca resurso estas malfacile korektebla, eblas intertrakti kun la interretaj fontoj. Ni establas nun reton de “Internaciaj studoj pri lingva konservado kaj antaŭenigo” kaj kontaktoj okazos kun la interretaj fontoj identigitaj komence de la studa aktivado, por korekti informojn kaj liveri ĝustajn informojn (kun respektivaj fontoj) pri la laza lingvo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.