La misio de la laza popolo por savi sian lingvon de formorto

Statuo de lazaj viro kaj virino en Artvin, Turkio. Ekrankopio el https://www.youtube.com/watch?v=feXQb1HV024

Antaŭ jarcentoj ekzistis reĝlando etendiĝinta de okcidento, kie nun situas Kartvelio, ĝis la rusia urbo Soĉio kaj la turka urbo Rize.

Establita de fruaj kolĉidaj triboj, la Kolĉida reĝlando prosperis en tiuj areoj konataj ankaŭ kiel Lazistano. Dum sia turbulema historio, la Kolĉida reĝlando ŝanĝis sian nomon plurfoje. Post kiam la romianoj konkeris Kolĉidon ĉirkaŭ 65 a.K., ĝi iĝis romia provinco nomita Lazicum. Kiam la otomanoj okupis la regionon en 1461, ĝi iĝis sanjak, administra unuo de la centraliza administra strukturo gvidata de la sultano, kies guberniestro sidis en Rize.

Post la fondo de Turka Respubliko en 1923, la historio de Lazistano estis plejparte forgesita. Sed la posteuloj de la kolĉidoj, la nuntempa laza popolo, plu loĝas en Rize kaj multaj parolas la lazan, lazuri, sud-kaŭkazan lingvon. Laŭ diferencaj fontoj, haveblas 30 000 ĝis 200 000 parolantoj de tiu ĉi lingvo hodiaŭ.

En 1982, la instruado de ĉiuj minoritataj lingvoj estis malpermesita en turkaj lernejoj. En 2009 Unesko raportis, ke la laza estis inter la 15 lingvoj de Turkio kiuj estas en danĝero de formorto.

En 2010 Anita McNaught vizitis vilaĝojn en la provinco Rize kaj rimarkis ke la laza estas parolata ĉefe de aĝuloj kaj estis malofte uzata en skriba formo.

En la sama jaro 2010, laza esploristo İsmail Bucaklişi, kunaŭtoro de la unua laza vortaro, diris al Al Jazeera ke la malkresko de la laza lingvo estis ligita al tio, kiel homoj rigardas la lingvon mem. “La turka estas rigardata kiel lingvo de moderneco kaj komerca sukceso” diris li.

Efektive, Unesko atentigis ke la manko de intergeneracia lingva transdonado kaj la pozicio de la membroj de la komunumoj mem rilate siajn lingvojn estas ŝlosilaj faktoroj kontribuantaj al formorto de lingvoj. La manko de dokumentado aŭ uzado en la amaskomunikiloj, same kiel la malsubtena pozicio de la registaro, ankaŭ ludas decidan rolon.

Sed la laza spertis malrapidan reviviĝon ekde 1999, kiam Turkio komencis intertraktojn pri aliĝo al Eŭropa Unio, proceso postulanta efektivigon de la protektado de etnaj minoritatoj.

Kiel rezulto, serio da reformoj okazis ekde tiam, inkluzive en edukado. En 2002, la leĝo pri instruado kaj edukado de fremdaj lingvoj estis korektita por ebligi “lernadon de diferencaj lingvoj kaj dialektoj tradicie uzitaj de turkaj civitanoj en sia ĉiutaga vivo”.

Malgraŭ la ŝanĝo de la politiko, dum la lastaj jardekoj, aperis multaj lokaj iniciatoj kaj pasiaj individuoj, kiuj strebas konservi la lazajn kulturon kaj lingvon. Ni listigis kelkajn el ili malsupre.

Magazinoj, noveloj kaj instituto

En 1993, grupo da homoj inter kiuj estis Bucaklisi lanĉis la unuan lazlingvan magazinon Ogni-Skani Nena (“Aŭskultante vian lingvon”). Ĉe sia unua numero, la magazino estis markita de la turka registaro kiel “separista propagando” pro du artikoloj, fokusiĝintaj je laza naciismo. Aŭtoritatoj entreprenis jurajn agojn kontraŭ la publikaĵo kaj konfiskis la numeron el kioskoj.

Malgraŭ juĝeja decido kiu poste verdiktis favore al la magazino,