- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La misio de la laza popolo por savi sian lingvon de formorto

Kategorioj: Mezoriento kaj Nordafriko, Turkio, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Edukado, Historio, Lingvo

Statuo de lazaj viro kaj virino en Artvin, Turkio. Ekrankopio el https://www.youtube.com/watch?v=feXQb1HV024

Antaŭ jarcentoj ekzistis reĝlando etendiĝinta de okcidento, kie nun situas Kartvelio [1], ĝis la rusia urbo Soĉio [2] kaj la turka urbo Rize [3].

Establita de fruaj kolĉidaj triboj [4], la Kolĉida reĝlando [5] prosperis en tiuj areoj konataj ankaŭ kiel Lazistano. Dum sia turbulema historio, la Kolĉida reĝlando ŝanĝis sian nomon plurfoje. Post kiam la romianoj konkeris Kolĉidon ĉirkaŭ 65 a.K. [6], ĝi iĝis romia provinco nomita Lazicum. Kiam la otomanoj okupis la regionon en 1461 [7], ĝi iĝis sanjak, administra unuo de la centraliza administra strukturo gvidata de la sultano, kies guberniestro sidis en Rize.

Post la fondo de Turka Respubliko en 1923, la historio de Lazistano estis plejparte forgesita. Sed la posteuloj de la kolĉidoj, la nuntempa laza popolo, plu loĝas en Rize kaj multaj parolas la lazan, lazuri [8], sud-kaŭkazan lingvon. Laŭ diferencaj fontoj, haveblas 30 000 [9] ĝis 200 000 [10] parolantoj de tiu ĉi lingvo hodiaŭ.

En 1982, la instruado de ĉiuj minoritataj lingvoj estis malpermesita [11] en turkaj lernejoj. En 2009 Unesko raportis [12], ke la laza estis inter la 15 lingvoj de Turkio kiuj estas en danĝero de formorto.

En 2010 Anita McNaught vizitis vilaĝojn en la provinco Rize [13] kaj rimarkis ke la laza estas parolata ĉefe de aĝuloj kaj estis malofte uzata en skriba formo.

En la sama jaro 2010, laza esploristo İsmail Bucaklişi, kunaŭtoro de la unua laza vortaro, diris al Al Jazeera [10] ke la malkresko de la laza lingvo estis ligita al tio, kiel homoj rigardas la lingvon mem. “La turka estas rigardata kiel lingvo de moderneco kaj komerca sukceso” diris li.

Efektive, Unesko atentigis [14] ke la manko de intergeneracia lingva transdonado kaj la pozicio de la membroj de la komunumoj mem rilate siajn lingvojn estas ŝlosilaj faktoroj kontribuantaj al formorto de lingvoj. La manko de dokumentado aŭ uzado en la amaskomunikiloj, same kiel la malsubtena pozicio de la registaro, ankaŭ ludas decidan rolon.

Sed la laza spertis malrapidan reviviĝon ekde 1999, kiam Turkio komencis intertraktojn pri aliĝo al Eŭropa Unio, proceso postulanta efektivigon de la protektado de etnaj minoritatoj [15].

Kiel rezulto, serio da reformoj okazis ekde tiam, inkluzive en edukado. En 2002, la leĝo pri instruado kaj edukado de fremdaj lingvoj estis korektita [16] por ebligi “lernadon de diferencaj lingvoj kaj dialektoj tradicie uzitaj de turkaj civitanoj en sia ĉiutaga vivo”.

Malgraŭ la ŝanĝo de la politiko, dum la lastaj jardekoj, aperis multaj lokaj iniciatoj kaj pasiaj individuoj, kiuj strebas konservi la lazajn kulturon kaj lingvon. Ni listigis kelkajn el ili malsupre.

Magazinoj, noveloj kaj instituto

En 1993, grupo da homoj inter kiuj estis Bucaklisi lanĉis la unuan lazlingvan magazinon Ogni-Skani Nena [17] (“Aŭskultante vian lingvon”). Ĉe sia unua numero, la magazino estis markita de la turka registaro kiel “separista propagando” pro du artikoloj, fokusiĝintaj je laza naciismo. Aŭtoritatoj entreprenis jurajn agojn [10] kontraŭ la publikaĵo kaj konfiskis la numeron el kioskoj.

Malgraŭ juĝeja decido kiu poste verdiktis favore al la magazino, internaj kvereloj [18] malebligis daŭrigon de ĝia eldonado, laŭ Vikipedia artikolo [17] pri Ogni.

En 2000, iuj anoj de la eksa redaktora teamo de Ogni lanĉis la magazinon Mjora [19] (“Suno”), sed ankaŭ ĝi ekzistis mallonge [20].

En 2011, Murat Ercan Murğulişi, kiu nun aĝas 38 jarojn, iĝis la aŭtoro de la unua novelo publikigita en la laza. “Daçxuri”, kio signifas “fajro”, sekvas la vivon de 7-jara knabo post kiam li perdis siajn gepatrojn en aŭtomobila akcidento.

Murğulişi devenas el Rize kaj ekverkis en la laza dum siaj universitataj jaroj. En intervjuo kun ĵurnalo Sabah en 2011, li asertis ke la laza estas “ankaŭ literatura lingvo, kun unikaj vortaro kaj gramatiko”.

Pli posta iniciato estis la kreado en 2013 de la Laza Instituto [21] en Istanbulo, kun 37 fondintoj [22] kaj multaj subtenantoj kaj volontuloj. Dum la inaŭgura ceremonio, la kunfondinta profesoro Mehmet Bekaroğlu klarigis kion ili planas [23]:

We will collect all cultural activities under one umbrella. We will work on the Lazuri language and will be preparing school books. We are planning to contact universities to educate Laz teachers. Besides, we would like to organize a Lazuri Congress. The Latin alphabet is not enough, we need two alphabets. Also, we are planning to contact Ankara for a Lazuri TV station.

Ni kolektos ĉiujn kulturajn aktivadojn sub unu ombrelon. Ni laboros pri la laza lingvo kaj preparos lernolibrojn. Ni planas kontakti universitatojn por trejni instruistojn de la laza lingvo. Krome ni dezirus aranĝi lazan kongreson. La latina alfabeto estas malsufiĉa, ni bezonas du alfabetojn. Ni ankaŭ planas kontakti Ankaron por establi lazan televidstacion.

En 2014, la instituto kunlaboris kun la Ministerio pri edukado por krei konvenan lernoplanon por instruado de la laza en mezlernejoj, aldone al lernolibroj por lernantoj de mezgradaj lernejoj. Turkio enkondukis minoritatajn lingvojn kiel elekteblan fakon en publikaj lernejoj en 2012 [24] kaj nun ankaŭ la laza estas alirebla.

La unuaj lernejoj instruantaj la lazan estis en Vitze (Fındıklı [25]), distrikto en la provinco Rize, kaj Arkabi (Artvin [26]), ĉe la bordo de la Nigra Maro. Tiuj du kursoj en publikaj lernejoj komenciĝis kun 65 lernantoj kaj atingis sume [27] 214.

En 2018, la instituto kreis ankaŭ programon [27] pri instruado de la laza, kiu jam donis atestilojn al 19 instruistoj.

Lernantoj tra Turkio povas peti [24] la instruadon de la laza en siaj lernejoj, kiuj teorie devus proponi tion al ili. Tamen ankoraŭ haveblas malmulte da instruistoj de la laza kaj multaj lernejoj malkuraĝigas lernantojn je daŭrigo de studoj en ilia lingvo.

Akademia artikolo [28] publikigita en 2018 diras:

When students choose an elective course in Laz, the administration in many schools tries to persuade them to change their minds by claiming that the school cannot find a teacher or that an insufficient number of students will enroll the course. As one Non-Governmental Organization working on the subject of the Laz language has noted, “local education authorities advise students and their families not to choose the Living Languages and Dialects elective language courses.”

Kiam lernantoj elektas elekteblan kurson en la laza, la administracio en multaj lernejoj provas admoni ilin ke ili ŝanĝu sian opinion, argumentante ke la lernejo ne povas trovi instruiston aŭ ke malsufiĉa nombro de lernantoj elektis la kurson. Kiel notis neregistara organizaĵo laboranta pri la instruado de la laza lingvo, “lokaj edukaj aŭtoritatoj sugestas al lernantoj kaj iliaj familioj ne elekti la elekteblan kurson de la vivaj lingvoj kaj dialektoj”.

En 2020, la Laza Instituto lanĉis projekton financatan de EU kun la titolo Reto de Lazaj kaj Ĉerkesaj Civilaj Societoj. La projekta kunordiganto Eylem Bostanci diris al Tutmondaj Voĉoj en intervjuo, ke la instituto “produktos praktikajn, novigajn, simple alireblajn kaj diversajn podkastojn, videaĵojn kaj lernomaterialojn, riĉigitajn per grafikaĵoj kaj muzikaĵoj, tiel ke infanoj kaj junuloj povu lerni sian gepatran lingvon”.

Unu el la plej famaj muzikistoj en Turkio kaj subtenanto de la konservado de la laza estis kantisto Kazım Koyuncu [29], mortinta en 2005. Lia rokmuzika grupo Zuğaşi Berepe kantis en la laza kaj dum sia solula kariero li daŭrigis kantadon en la turka kaj la laza.

Liaj kantoj restas en la koroj de multaj lazoj kaj turkoj. La beleco de la laza lingvo povas esti aŭdata en lia kanto “Didou Nena” pri foririnta amanto.